Tiel estis ankaŭ en tiu ĉi nokto. Pandiono apogiĝis per la femuro je la ŝiprando kaj, alkroĉiĝinte al la tenilo de la direktilo, superadis reziston de plifortiĝanta vento. Sur la alia flanko de la ŝipo staris la direktilisto[130] kun unu el la batalistoj. Steloj flagradis en disŝiraĵoj de nuboj, por longe malaperante en mallumo de la malserena ĉielo, kaj la morna voĉo de vento, poiomete malaltiĝante, estis transiranta en minacan muĝon.
Ondoj ĵetadis la ŝipon, la remiloj obtuze frapadis, de tempo al tempo aŭdiĝadis akra voĉo de batalisto, pelanta sklavojn per blasfemado kaj per batoj de skurĝo.
La estro, dormetinta en profundo de la markezo, eliris sur la ferdekon. Li atente rigardis la maron kaj, evidente maltrankviligita, aliris la direktiliston. Ili longe interparolis. La estro vekis dormintajn batalistojn kaj, sendinte ilin al la direktaj remiloj, mem ekstaris apud Pandiono.
La vento abrupte turniĝis kaj furioze ekatakis la ŝipon, ondoj leviĝadis ĉiam pli alte, superverŝante la ferdekon. La maston oni devis forigi — kuŝigita sur ledajn amasojn, ĝi elstaris antaŭ la pruo, obtuze frapante je la alta ondrompilo.
La lukto kontraŭ ondoj kaj vento iĝadis ĉiam pli despera. La estro, balbutante ĉu preĝojn, ĉu malbenojn, ordonis turni la ŝipon al la sudo. Subkaptita de la vento, la ŝipo rapide ekkuris en nekonatan foron de la maro. Dum malfacila laboro ĉe la direktilo rapide pasis la nokto. Mateniĝis. En la griza krepusko iĝis pli klare videblaj ĵetiĝantaj minacaj ondoj. La tempesto ne kvietiĝis. La vento, ne malfortiĝante, alflugadis, premadis la ŝipon.
Maltrankvilaj krioj aŭdiĝis sur la ferdeko — ĉiuj homoj, troviĝantaj tie, almontris al la estro en direkto de la dekstra flanko de la ŝipo. Tie, en morna lumo de la naskiĝanta tago, la maron estis trairanta grandega ŝaŭma strio. Ondoj estis malrapidigantaj sian frenezan kuron ĉe aliro al tiu ĉi blu-griza rubando.
La tuta ŝipanaro ĉirkaŭis la estron, eĉ la direktilisto fordonis la direktilon al batalisto. La maltrankvilajn elkriojn anstataŭis rapida, pasia parolo. Pandiono rimarkis, ke ĉies atento estis direktita al li: en lia direkto oni almontris per fingroj, minacis per pugnoj. Nenion komprenante, Pandiono observis la estron, liajn kolerajn, protestajn gestojn. La maljuna direktilisto, kaptinte la mastron je la mano, ion longe parolis, alproksimiginte la lipojn al lia orelo. La estro nege balancadis la kapon, kriante abruptajn vortojn, sed finfine, evidente, cedis. Momente la homoj ĵetiĝis al la perpleksa junulo, fleksante liajn brakojn malantaŭen.
— Ili diras: vi alportis al ni malfeliĉon, — diris la estro al Pandiono, malestime montrante al la starantoj ĉirkaŭe. — Vi estas heroldo de plago, pro via ĉeesto sur la ŝipo okazis malfeliĉo: la ŝipo estas forportita al la bordoj de Ta-Kem, en via lingvo — de Aegyptos. Por favorigi la diojn, vin necesas mortigi kaj ĵeti ekster la ŝipon — tion postulas ĉiuj miaj homoj, kaj mi ne povas defendi vin.
Pandiono, plu ne komprenante, fiksrigardis la fenicon.
— Vi ne scias, ke trafi sur la bordon de Ta-Kem por ni ĉiuj estas morto aŭ sklaveco, — grumblis tiu morne. — En antikvaj tempoj Kemt havis militon kontraŭ maraj popoloj. Ekde tiam tiu, kiu albordiĝas al tiu lando ekster la tri havenoj, preskribitaj por fremdlandanoj, estas sklavigenda aŭ ekzekutenda, kaj lia havaĵo iras en la trezorejon de la reĝo de Ta-Kem… Nu, ĉu vi komprenis nun? — rompis li sian parolon, forturniĝante de Pandiono kaj fiksrigardante al la proksimiĝanta ŝaŭma strio.
Pandiono komprenis: al li denove minacas morto. Preta ĝis la lasta minuto batali por la vivo, kiun li tiel amis, li ĉirkaŭis per senhelpa kaj malama rigardo la koleran homamason sur la ferdeko.
La senelireco de la stato igis lin decidi.
— Estro! — ekkriis la junulo. — Ordonu al viaj homoj lasi min — mi mem ĵetos min en la maron!
— Mi ĝuste tiel pensis, — diris la fenico, turniĝinte al li. — Tiuj malkuraĝuloj lernu de vi!
Obeante al ordona gesto de la estro, la batalistoj lasis Pandionon. Rigardante al neniu, la junulo aliris la ŝiprandon. Ĉiuj silente disiris antaŭ li, kiel antaŭ mortanto. Pandiono koncentrite rigardis al la ŝaŭma strio, ŝirmanta la platan bordon, instinkte konformigante siajn fortojn kun rapideco de la malicaj ondoj. En la kapo glitadis fragmentoj de pensoj: «La lando trans la strio de ŝaŭmo, de afros[131] — ŝaŭma lando… Afriko».
Ĝuste tio estas tiu terura Aegyptos!.. Kaj li ĵuris al Tessa je sia amo, je ĉiuj dioj eĉ ne pensi pri vojo ĉi tien!.. Dioj, kion faras kun li la sorto… Sed li, verŝajne, pereos, kaj tio estos la plej bona…
Pandiono ĵetis sin la kapon malsupren en la bruantan abismon kaj per fortaj svingoj de la manoj denaĝis de la ŝipo. Ondoj subkaptis la junulon. Kvazaŭ ĝuante pereon de homo, ili ĵetadis lin supren, mallevadis en profundajn kavaĵojn, faladis sur lin, premadis kaj dronigadis, plenigante la buŝon kaj la nazon per akvo, vipante la okulojn per ŝaŭmo kaj ŝprucoj. Pandiono ne plu pensis pri io ajn — li despere luktis por la vivo, por ĉiu gluto da aero, furioze laborante per la manoj kaj la piedoj. La heleno, naskita ĉe maro, estis bonega naĝisto.
La tempo pasadis, kaj ondoj plu portis Pandionon al la bordo. Al la ŝipo li ne rigardis, forgesinte pri ĝia ekzisto eĉ antaŭ la neevitebla morto. Saltoj de ondegoj iĝis malpli oftaj. Ondoj ruliĝis malpli rapide, per longaj vicoj, levante kaj faligante tondrantajn markezojn de ŝaŭmaj pintoj. Ĉiu ondo transportadis la junulon je cent ulnoj antaŭen. Fojfoje Pandiono deglitadis malsupren, kaj tiam kolosa pezo de akvo faladis sur lin, mergante en malhelan profundon, kaj la koro de la naĝanto pretis krevi pro streĉo.
Kelkajn stadiojn tranaĝis Pandiono, longe daŭris la lukto kontraŭ ondoj, kaj finfine liaj fortoj elĉerpiĝis en la brakumoj de la akvaj gigantoj. Estingiĝis ankaŭ la volo al vivo, ĉiam pli malfacile iĝadis streĉi la malfortiĝintajn muskolojn, malaperis deziro daŭrigi la lukton. Per svingoj de la preskaŭ senvolaj manoj la junulo levis sin sur eĝon de ondo kaj, turninte la vizaĝon al la fora patrujo, ekkriis:
— Tessa, Tessa!..
La nomo de la amatino, dufoje ĵetita al la vizaĝo de la sorto, al la vizaĝo de la terura kaj indiferenta povo de la maro, estis tuj superbruita de muĝo de furiozaj ondoj. Ondego kovris la senmovan korpon de Pandiono, kun bruego disŝutiĝis super li, kaj la junulo, mergiĝante, subite frapiĝis je la fundo en kirlo de turniĝantaj sableroj.
Du deĵoraj militistoj en mallongaj verdaj jupoj — signo de aparteno al la borda gardistaro de la Granda Verda maro[132], apogante sin per longaj maldikaj lancoj, estis pririgardantaj la horizonton.
— Estro Seneb vane sendis nin, — pigre diris unu el ili, la pli aĝa.
— Sed la ŝipo de fenicoj estis ĉe la bordo mem, — kontraŭdiris la alia. — Se ne ĉesus la tempesto, ni ricevus facilan predon — ĉe la fortikaĵo mem.
— Rigardu tien, — interrompis lin la pli aĝa, almontrante laŭlonge de la bordo. — Mi restu sen entombigo, se tio ne estas homo el la ŝipo!
Ambaŭ militistoj longe fiksrigardis al la makulo sur la sablo.
— Ni iru malantaŭen, — proponis finfine la pli juna. — Ni eĉ sen tio tro multe vagis laŭ la sablo. Kiu bezonas kadavron de malestiminda fremdlandano anstataŭ riĉa predo — varoj kaj sklavoj, kiuj foriris kune kun la ŝipo…
— Vi diris, ne pensinte, — ree interromplis lin la pliaĝulo. — Fojfoje tiuj komercistoj estas riĉe vestitaj kaj portas sur si juvelaĵojn. Ora fingroringo ne malutilos al vi — ni ne nepre raportu al Seneb pri ĉiu droninto…
La militistoj ekiris laŭ la dika strio de sablo, kompaktigita de la tempesto.
130
Sur la alia flanko de la ŝipo staris la direktilisto — Sur ŝipoj de antikvuloj estis du direktaj remiloj po unu ĉe ĉiu flanko de la poŭpo.