Выбрать главу

Sed Lotta ne volis esti injektita. Ŝi piedbatis kaj kriis:

― Vi ne devas injekti min.

― Ho, kia stultulino, ni ja nur ŝajnigas, diris Jonas. Mi ne devas vere piki vin, komprenu.

― Mi tamen ne volas esti injektita, kriis Lotta. Tiam ni preskaŭ­ ne plu povis ludi kuracejon.

― Mi tamen devas skribi resefton, diris Jonas. Kaj

li sidiĝis ĉe la tablo kaj skribis per blua kreto sur paperaĵo. Li skribis per tipografiaj literoj, sed mi ne povis legi tion. Rigardu la sekvan paĝon, kiel mizere tio aspektas.

Jonas kaj mi pensas, ke estas amuze ludi kuracejon. Sed tion ne pensas Lotta.

3. Lotta estas obstina, kiel maljuna kaprino

Nia paĉjo estas tre ŝercema. Kiam li hejmenvenas el la kontoro, ni staras en la antaŭ­ĉambro kaj renkontas lin, Jonas kaj mi kaj Lotta. Kaj tiam paĉjo ridas kaj diras:

― Ho, kiom multe da infanoj mi havas!

Foje ni kaŝis nin malantaŭ­ vestoj en la antaŭ­ĉambro kaj staris tute vere silente, kaj tiam paĉjo diris al panjo:

― Kial estas neniu bruo en la domo, ĉu la infanoj malsanas?

Tiam ni venis el post la vestoj kaj ridis pri paĉjo, kaj tiam li diris:

― Vi ne devas timigi min ĉi tiel. Devas esti tondro kaj bruo, kiam mi hejmenvenas, alie mi maltrankviliĝas.

Sed pri tio li ne bezonis aparte maltrankvili.

Foje estis du kamionoj, kiuj veturis laŭ­ la strato tute antaŭ­ nia domo, kaj ili krakegis tiom terure, ke Lotta vekiĝis, kvankam ŝi ĵus endormis. Kaj tiam Lotta diris:

― Kion Jonas ĵus faris? Ĉar ŝi kredis, evidente, ke estas Jonas, kiu faras ĉiun tondron kaj bruon ĉi tie en la mondo.

Lotta estas tre dolĉa kaj havas tiajn dikajn krurojn. Jonas kaj mi kutimas kisi Lottan kaj taŭ­zi ŝin, sed tion ŝi ne ŝatas. Estas multe da tiaĵoj, kiujn ŝi ne ŝatas, Lotta. Ŝi ne ŝatas preni medikamenton, kvankam ŝi devas, kiam ŝi malsanas. Pasintsemajne Lotta tusis, kaj tiam panjo volis, ke ŝi prenu tusmedikamenton. Sed Lotta nur kuntiris la lipojn kaj skuis la kapon.

― Vi estas eta stultulino, Lotta, diris Jonas.

― Mi ne estas eta stultulino, diris Lotta.

― Jes ja, ĉar vi ne volas preni tusmedikamenton, do vi estas stulta, diris Jonas. Kiam mi devas preni medikamenton, do mi simple ordonas al mi preni ĝin, kaj poste mi ĝin prenas.

Tiam Lotta diris:

― Kiam mi devas preni medikamenton, tiam mi ordonas al mi ne preni ĝin, kaj poste mi ĝin ne prenas.

Poste ŝi kuntiris la lipojn denove kaj skuis la kapon tien-reen. Panjo glatumis ŝin kaj diris:

― Jes, do vi povas ja kuŝi ĉi tie kaj tusi, povra eta Lotta!

― Jes, kaj ne dormi eĉ iomete, diris Lotta tre kontente.

Lotta ne ŝatas enlitiĝi vespere, kaj tion, sincerdire, ankaŭ­ mi ne ŝatas. Mi pensas, ke panjo estas tre stranga, ĉar ŝi volas, ke ni enlitiĝu vespere, kiam ni estas tute klare vekaj, sed matene, kiam ni dormas, tiam ŝi volas, ke ni leviĝu.

Estis ja bone, ke Lotta tamen prenis la medikamenton, ĉar sekvan tagon ŝi iĝis eĉ pli tusema kaj pli nazmuka, kaj panjo diris, ke ŝi ne devis eliri. Sed mi devis iri pro komisio de panjo en kudrobutikon, kaj kiam mi staris tie kaj atendis, ke venu mia vico, ti-am Lotta venis enkurante tra la pordo, tute nazmuka.

― Iru hejmen, mi diris.

― Tion mi, certe, ne faros, diris Lotta. Ankaŭ­ mi volas iri en kudrobutikon.

Ŝi ronkis kaj ronkadis, kaj finfine estis onklino en la butiko, kiu diris al ŝi:

― Hej, ĉu vi ne havas naztukon?

― Jes, sed mi ne pruntos ĝin al tiuj, kiujn mi ne konas, diris Lotta.

Mi devas rakonti pli pri Lotta. Foje panjo kunprenis nin al dentisto, Jonas kaj min kaj Lottan. Panjo trovis, ke Lotta havas trueton en la dento, kaj tion dentisto devis ripari.

― Se vi estos vere brava ĉe la dentisto, tiam vi ricevos 25 oerojn, diris panjo al Lotta.

Panjo sidiĝis en atendejo, dum ni estis ene ĉe la dentisto. Unue li rigardis miajn dentojn, sed mi ha-vis neniujn truojn, do mi povis eliri al panjo en la atendejon. Ni devis sidi tie tre longe, tre longe kaj atendi Jonas kaj Lottan, kaj panjo diris:

― Imagu, ke Lotta ne krias!

Post kelka tempo la pordo malfermiĝis kaj Lotta eliris.

― Ĉu vi ĵus estis brava? diris panjo.

― Jes ja, diris Lotta.

― Kion faris la dentisto? demandis panjo.

― Li eltiris la denton, diris Lotta.

― Kaj vi ne kriis? Ho, kiom brava vi estis, diris panjo.

― Ne, mi ne kriis, diris Lotta.

― Jes, jen vere brava knabino, diris panjo. Jen, ricevu 25 oerojn.

Lotta prenis 25 oerojn kaj ŝovis ĝin en la poŝon kaj aspektis ĝoja.

― Ĉu mi povas vidi, ĉu ĝi sangas? mi diris.

Lotta faŭ­kis, sed mi ne povis vidi, ke mankis iu dento ĉe ŝi.

― Li ja entiris neniun denton, mi diris.

― Jes ja, tiun de Jonas, diris Lotta.

Poste eliris Jonas kaj ankaŭ­ la dentisto. La dentisto montris al Lotta kaj diris:

― Pri ĉi tiu eta fraŭ­lino mi ne povis fari ion, ĉar ŝi ne volis malfermi la buŝon.

― Pri tiu ido oni devas honti ĉie, diris Jonas, kiam ni hejmeniris.

― Mi ne konis lin, diris Lotta. Mi ne povas faŭ­ki antaŭ­ homoj, kiujn mi ne konas.

Paĉjo diras, ke Lotta estas obstina, kiel maljuna kaprino.

4. Onklino Berg estas la plej afabla, kiu povas esti

En la apuda domo loĝas onklino Berg, ni vizitas ŝin fojfoje. Estas barilo inter ŝia ĝardeno kaj nia ĝardeno, sed ni povas grimpi sur ĝin, Jonas kaj mi. Lotta ne povas grimpi, sed la hundo de onklino Berg elfosis grundon sub la barilo ĉe unu loko, tiel ke estiĝis truo, tra kiu Lotta rampas.

Antaŭ­ kelkaj tagoj ni estis ĉe onklino Berg kaj ha-vis agrablan tempon. Ŝi havas klapburoon, kaj la buroo plenplenas je tirkestetoj, kiuj enhavas belajn aĵojn.

― Kara onklino Berg, ĉu ni povas vidi ĉiujn ĉi belajn aĵojn? diris Jonas.

Kaj tion ni povis. Unue ni trovis pupeton, kun kiu onklino Berg ludis, kiam ŝi estis infano. Ĝi no-miĝas Roza, la pupo.

Onklino Berg estas tre maljuna, ege maljuna, sed tamen ne tiom maljuna, kiom Lotta kredis. Jen kiel Lotta diris:

― Onklino Berg, ĉu vi kunhavis Rozan en arkeo de Noa?

Ĉar precize antaŭ­vespere paĉjo estis rakontinta al ni pri la arkeo de Noa. Li diris pri kiel oĉjo Noa konstruis por si grandan ŝipon, kiu nomiĝis arkeo. Kaj poste pluvis multajn semajnojn kaj ĉiuj, kiuj ne estis kun Noa en la arkeo, dronis, kaj tio okazis antaŭ­ multaj jarmiloj.

Onklino Berg, ŝi ridis kaj diris:

― Eta Lotta, mi ne estis kun Noa en la arkeo, sciu.

― Kial do vi ne dronis? diris Lotta.

Roza kuŝas en unu el la tirkestetoj en la buroo, kiun ŝi havas kiel sian liton. Ŝi kuŝas sur rozkolora vato kaj havas verdan silkpeceton kiel kovrilon, kaj ŝi mem surhavas bluan robon. Kaj imagu, en unu el la aliaj tirkestoj onklino Berg havas etetan vitran korbon kun rozkoloraj rozoj sur ĝi. Ni povas ludi kun Roza, kaj ŝi ricevas la vitran korbon en la ma-non, kaj ni ludas, ke ŝi estas Ruĝoĉapulino, kiu iras al sia avino kun manĝaĵo kaj botelo da siropo. En bovlo sur piano onklino Berg havis ĉokoladkaramelojn. Multaj el ili estis kiel boteletoj kun staniolpapero ĉirkaŭ­e. Tian boteleton ni metis en la korbeton de Ruĝoĉapulino kaj iom da rosinoj kaj migdaloj, kiujn ni ricevis de onklino Berg. Kaj la hundo de onklino Berg, Skotty, estis nia lupo, kaj mi estis avino, kaj Jonas estis ĉasisto, kiu venis kaj pafmortigis la lupon.

― Jes, sed mi ja, diris Lotta. Ĉu mi ne povos esti iu?