Выбрать главу

― Ĝi ja povas pro diablo naĝi iom!

― Lotta, rememoru, kion mi diris, diris panjo.

Tiam Lotta kapjesis, kaj poste ŝi iris en la domon, kaj post kelka tempo ŝi eliris denove kaj havis sian propran vojaĝosaketon enmane, kaj el la saketo pen-dis zono, kiu treniĝis post ŝi, kiam ŝi iris. Kaj panjo kaj avino kaj avo kaj Jonas kaj mi staris kaj rigardis Lottan, kiam ŝi estis vojaĝonta. Ŝi aliris avinon kaj avon kaj riverencis kaj diris:

― Mi veturos hejmen al paĉjo, ĉar li estas multe pli afabla ol panjo.

Ŝi ne diris 'adiaŭ­' al panjo kaj ankaŭ­ ne al Jonas kaj mi. Kaj ni staris tie kaj rigardis, kiam ŝi iris kun la zono, treniĝanta post ŝi. Sed kiam ŝi malsupreniris ĝis la barilpordo, tiam ŝi haltis. Ŝi staris tute senmova longan tempon. Kaj tiam panjo iris renkonte al ŝi kaj diris:

― Nu, eta Lotta, vi ne forveturos, ĉu?

Tiam Lotta diris:

― Jes ja, panjo, pro kiu diablo mi povas vojaĝi sola en trajno!

Kaj tiam panjo prenis kaj kisis Lottan kaj diris, ke estis, certe, bonege, ke ŝi haltis, kie ŝi estis, ĉar ni ĉiuj tre ĉagreniĝus, se ŝi forvojaĝus. Kaj Lotta pendis ĉirkaŭ­ la kolo de panjo kaj ploris kaj ne volis paroli kun Jonas kaj mi, kvankam ni volis konsoli ŝin kaj kisi ŝin.

Sed vespere, kaim ni estis enlitiĝintaj, tiam avino sidis ĉe ni kaj rakontis por ni bibliajn historiojn kaj montris al ni bildojn en bela biblio, kiun ŝi havis. Kaj tie estis bildo, sur kiu estis nigra monstro, kaj ti-am avino diris, ke diablo estis malbenita de Dio.

Tiam Lotta diris:

― Aj, aj, avino, kion vi ĵus diris! Sed Lotta mem preskaŭ­ neniam plu diras 'diablo'.

8. Lotta havas sprittagon

Preskaŭ­ la plej amuza afero, kiu estas ĉe avino kaj avo, ĝi estas luddometo, kiun panjo kaj onklino Kajsa havis, kiam ili estis infanoj. Ĝi estas ruĝa kaj situ-as en ĝardenangulo, kaj tien kondukas mallarĝa pa-do kaj antaŭ­ ĝi estas herbotapiŝo, sur kiu kreskas lekantoj. Kaj en la luddometo estas etaj blankaj mebloj, tablo kaj seĝoj kaj ŝranko, kaj en la ŝranko estas pupvazaro kaj pateto kaj pupgladilo kaj karafeto kun glaso aldone por havi sukon en ĝi. En la luddometo loĝas pupoj de panjo kaj de onklino Kajsa. Kaj tie estas benketo, kiun avino havis, kiam ŝi estis infano, imagu, ke benketoj povas iĝi tiom malnovaj!

Unu tagon ni ludis en la luddometo, kiam ni estis ĉe avino kaj avo. Tiam ni ludis, ke Jonas estis paĉjo kaj mi estis panjo, kaj Lotta estis nia domhelpantino kaj nomiĝis Majken.

― Nun paĉjo eliros kun Bebeto, tuj diris Jonas kaj prenis pupĉareton kun bebpupeto de onklino Kajsa ene kaj eltrenis ĝin en la ĝardenon.

― Kaj nun mi devas lavi en la kuirejo, diris Lotta.

― Ne, unue ni devas fari fromaĝon, mi diris, ĉar

estis ja mi, kiu devis decidi, ĉar mi estis panjo.

― Fariĝos neniu fromaĝo, antaŭ­ ol mi estos lavinta, diris Lotta.

Sed tiam Jonas kaj mi diris, ke Lotta ne devis kunludi, se ŝi ne faris, kiel ni diris. Kaj poste ni faris fromaĝon. Kiam oni faras fromaĝon, oni prenas ribojn kaj frambojn kaj metas ilin en naztukon, kaj poste oni elpremas tutan sukon, kaj kio restas en la naztuko, el tio oni faras malgrandajn rondajn fromaĝojn, kiuj estas plej acidaj en la mondo.

― Ĉu oni povas nun finfine lavi la kuirejon? diris Lotta.

Kaj tiam ŝi prenis lavsitelon kaj iris en la kuirejon de avino por akvo, kaj preskaŭ­ la tutan akvon ŝi elverŝis sur la plankon en la luddometo kaj komencis lavi per broso, sur kiun ŝi metis sapon. La tuta Lotta ĝisfunde malsekiĝis.

― Ĉu vi naĝas aŭ­ kion vi faras? diris Jonas, kiu ne plu estis ekstere kun Bebeto.

― Mi lavas la kuirejon, diris Lotta. Ĉar oni devas

lavi la kuirejon, kaj tio estas la plej amuza afero. Sed Jonas kaj mi devis helpi viŝi la akvon. Lotta ne volis. Ŝi nur staris apude kaj rigardis.

Majken, vera Majken, ŝi kutimas kanti kaj danci, ŝi eksvingas la krurojn kj kantas, "Trarallanrallanli, mi versas pri vi", kantas Majken.

Lotta faris simile al Majken, ŝi eksvingis la krurojn kaj kantis "trarallanrallanli", ŝi kantis, "mi verŝas pri vi". Kaj kiam ŝi kantis "verŝas", tiam ŝi prenis penikon, kiu pendas sur la muro en la luddometo, kaj trempis ĝin en la lavsitelon kaj verŝis tutan mason da akvo sur Jonas kaj min kaj ridis per ĉiuj fortoj. Tiam ni ekkoleris kaj diris, ke se ŝi estis tiom stulta, do ŝi mem povis viŝi la akvon. Sed Lotta nur daŭ­re svingis la krurojn kaj kantis "Mi verŝas pri vi". Estis tute glite sur la planko pro ĉiu sapo, kaj kiam Lotta svingis la krurojn tiom arde, ŝi renversiĝis, kaj ŝia kapo batiĝis kontraŭ­ la ŝrankon, povra Lotta! Ti-am ŝi ekkriis kaj diris:

― Ne estas amuze esti Majken.

Kaj ŝi eliris por trovi la katon anstataŭ­e, kaj Jonas kaj mi ludis solaj kaj faris spinacon el siringofolioj kaj manĝis fromaĝon kaj spinacon, kvankam estis nur, ke ni ŝajnigis.

Subite ni aŭ­dis Lottan krii ekstere, kaj kiam ni elrigardis, ni ekvidis ŝin treni la katon je la vosto, kaj tiam la kato ekkoleris kaj gratis ŝin. Tiam ŝi eniris la luddometon ĉe nin kaj ploris kaj kriis kaj diris:

― Mi nur tenis lin je la gambo, kaj tiam li gratis min!

Panjo kaj avino ne estis hejme, do ni iris por trovi Majken kaj ricevi plastron por Lotta. Majken ne es-tis en la kuirejo. Sed Lotta, ŝi estis forgesinta reŝraŭ­bi akvokranon, kiam ŝi alportis lavakvon, kaj mi povas diri, ke estis dekoble pli multe da akvo sur la kuireja planko, ol estis en la luddometo, kiam Lotta lavis. Jonas tretetis tra ĉiu ĉiu akvo kaj reŝraŭ­bis la kranon, kaj ĝuste tiam venis Majken. Ŝi kunfrapis la manojn kaj ekkriis:

― Kion vi faras, Jonas?

― Li naĝas, diris Lotta kaj ridis per ĉiuj fortoj. Sed Majken volis scii, kiu malŝraŭ­bis la kranon, kaj tiam Lotta diris:

― Tion faris mi.

― Kial vi faris tion? diris Majken.

― Ĉar mi havas spittagon hodiaŭ­, diris Lotta.

"Spittago" diras Lotta. Tiam ŝi celas misfortunan tagon, kiam ĉio pasas idiote. Mi opinias, ke Lotta havas misfortunan tagon preskaŭ­ ĉiam.

Sed Majken, ŝi viŝis la plankon kaj metis plastron sur Lottan kaj donis al ni ĉokoladon kaj bulkojn ĉe la kuireja tablo kaj dancis por ni kaj svingis la krurojn kaj kantis "Trarallanrallanli, mi versas pri vi".

Lotta formanĝis kvin bulkojn, kaj Jonas formanĝis kvar, kaj mi formanĝis tri.

― Ĉi tio estas vere tre plaĉa spittago, diris tiam Lotta. Kaj poste ŝi brakumis Majken laŭ­pove plej firme kaj kantis:

― Trarallanrallanlin, mi forte kisas vin.

Kaj poste ŝi faris tion, kaj tiam Majken diris, ke ŝi estis ĉarma infaneto.

9. Lotta estas negrosklavo

Jonas kaj Lotta kaj mi, ni havas du gekuzojn, kiu estas idoj de onklino Kajsa. Kiam ni gastis ĉe avino kaj avo en la vilaĝo somere, tiam ankaŭ­ onklino Kajsa venis tien kaj kunprenis Anna-Klaran kaj Totten. Anna-Klara kaj Totte, ili estas niaj gekuzoj. Anna-Klara estas same maljuna, kiel Jonas, kaj Totte estas same juna, kiel Lotta. Anna-Klara povas draŝi Jonas, ĉar ŝi estas tre forta kaj tial ŝi estas vere tre decidema. Kaj Lotta povas draŝi Totten tre facile, ti-on ŝi ja vere faris, kvankam panjo diris, ke ŝi ne rajtas.

― Kial vi batas Totten, kiu estas tre afabla? diris panjo al Lotta.

― Ĉar li estas tre dolĉa, kiam li ploras, diris Lotta.

Tiam Lotta devis sidi sola en la luddometo, por ke ŝi fariĝu obeema. Kaj tiam Anna-Klara elpensis, ke ni ludu, ke Lotta sidas en prizono kaj ni devas savi ŝin.