Выбрать главу

Tiam panjo venis kaj prenis la fragojn de Lotta kaj donis ilin al Totte, kaj Lotta diris:

― Tralala, mi kredas, ke mi iros kaj enlitiĝos.

― Tiel ja estas plej bone, diris panjo. Vi ja laciĝis nun, Lotta.

― Tia mi, certe, ne estas, diris Lotta. Mi havas tre multe da kuro en la gamboj. Sed mi tamen iros kaj enlitiĝos.

Kvankam ĉi-vespere Lotta estis tre ĝentila rilate al Totte. Totte estis dormonta tute sola en eta gastoĉambro. Tiam li tre timis mallumon kaj ploris kaj volis, ke la pordo restu malfermita. Onklino Kajsa diris:

― Jes, sed Toĉjo, vi ja neniam timas dormi en mal

lumo, kiam vi estas hejme. Tiam Lotta diris:

― Estas lia propra mallumo hejme, komprenu, onklino Kajsa. Li ne kutimas al la mallumo de avino, komprenu.

Kaj tiam Totte rajtis kuŝi en la sama ĉambro, kie estis mi kaj Jonas kaj Lotta. Kaj Lotta kisis lin kaj volvis lin kaj diris:

― Nun mi kantos por vi, tiam vi ne timos. Kaj poste Lotta kantis, kiel panjo kutimas fari por ni:

"L' anĝeletoj de Dio Disvolvas la flugilojn, ĉe infanoj ili staras, ĝis kiam la ĉielo klaros."

― Kaj ankaŭ­ Lotta, diris Lotta. Kaj neniu nigra negrosklavo!

10. Ni havas tre agrablan tempon, kiam venas Kristnasko

Foje Jonas diris al mi:

― Kion vi ŝatas plej multe, la sunon aŭ­ la lunon aŭ­ la stelojn?

Mi diris, ke mi ŝatas same multe ĉion. Sed, eble, iom-iom pli la stelojn, ĉar ili lumas tre bele, kiam ni iras al la julottan[4]. Kaj ankaŭ­ Kristnaskon mi ŝatas tre multe.

Baldaŭ­ venos Kristnasko, kaj mi deziras por mi skiojn kiel Kristnaskan donacon. Kaj tial mi tre timis, ke estos neniu neĝo. Ankaŭ­ Lotta volis, ke neĝu, ĉar ŝi deziris por si sledon.

Kiam ni enlitiĝis foje vespere tuj antaŭ­ la Kristnasko, tiam Lotta diris:

― Mi estis petinta paĉjon pri sledo, nun mi devas nur peti Dion, ke neĝu, alie mi ne povos sledi. Ŝi diris jene:

― Kara bona Dio, faru tiel, ke neĝu tuj. Pensu pri povraj floroj, ili bezonas varman kovrilon, kiam ili kuŝas en la tero kaj dormas kaj tre frostas.

Poste ŝi rigardis super la litrandon kaj diris al mi:

― Ĉi-foje mi estis ruza, mi ne diris, ke neĝo estu por mia sledo.

Kaj imagu, sekvan tagon, kiam ni vekiĝis, tiam ekneĝis. Kaj Jonas kaj Lotta kaj mi staris apud la fenestro en nuraj piĵamoj kaj spektis fali pli kaj pli da flokoj sur la ĝardenon, kaj sur nian ĝardenon, kaj sur tiun de onklino Berg. Kaj ni vestis nin tiom rapide, kiom ni povis, kaj elkuris kaj ĵetis neĝobulojn kaj faris belegan neĝoĉjon, sur kiun paĉjo metis sian ĉapelon, kiam li hejmenvenis.

Ni tre amuziĝis la tutan tagon, kaj panjo trovis, ke estis tre bone, ke ni estis ekstere, ĉar sinjorino Fransson estis ĉe ni kaj helpis panjon beligi la domon por Kristnasko. Lotta ŝatas babili kun sinjorino Fransson kaj diras "ci" al ŝi, kvankam panjo diras, ke ŝi ne rajtas. Lotta devas diri "sinjorino Fransson", diras panjo. Sinjorino Fransson ŝatas babili kun Lotta, sed panjo estis dirinta al ŝi, ke ŝi ne devas respondi, kiam Lotta diras "ci" al ŝi.

Tiutage, kiam ni faris la neĝoĉjon, tiam Lotta diris al sinjorino Fransson, kiam ni estis endome kaj matenmanĝis:

― Hej ci, vidu, kiom miaj gantoj estas malsekaj!

Tiam sinjorino Fransson ne respondis, kaj Lotta diris:

― Ĉu ci vidis nian neĝoĉjon?

Sed sinjorino Fransson tamen ne respondis. Tiam Lotta silentiĝis por longa tempo, sed poste ŝi diris:

― Pro kia diablo ci koleras, sinjorino Fransson? Tiam panjo diris:

― Lotta, vi scias, ke vi ne devas diri "diablo" kaj "ci" al sinjorino Fransson.

― Do mi entute ne povas paroli kun ŝi, diris Lotta.

Sinjorino Fransson diris, ke ŝi volis por la tuta mondo, ke Lotta parolu kun ŝi kaj petis panjon, ke Lotta tamen rajtu diri "ci" al ŝi. Kaj tiam panjo ekridis kaj diris, ke Lotta rajtas diri "ci".

― Kaj ankaŭ­ "diablo", diris Lotta.

― Ne, ne "diablo", diris panjo. Poste panjo eliris, kaj tiam Lotta diris:

― Mi scias, kion mi faru. Kiam mi celos "diablo", tiam mi diros "Fransson". Ĉar panjo ŝatas, kiam mi diras "Fransson".

Kaj poste ŝi diris:

― Fi, Fransson, kiom amuze estas, kiam estas Kristansko.

Kaj tiel vere estas, amuze, mi celas. Jonas kaj mi kaj Lotta, ni helpis panjon pri la Kristanska festeno kaj rastis neĝon en la ĝardeno kaj elmetis Kristnaskajn faskojn[5] por birdoj. Panjo trovis, ke ni estis tre diligentaj.

― Mi ne scias, kion mi farus, se mi ne havus vin, ŝi diris.

Lotta viŝis tranĉilojn ĉiutage tre fervore, kaj ŝi diris:

― Mi ne scias, kion mi farus, se mi ne havus min. Kvankam, fi, Fransson, kiom mi devas labori.

Ni tre amuziĝis ankaŭ­ kiam ni aĉetis Kristnaskajn donacojn. Ni prenis monon, kiun ni ŝparis dum la tuta jaro, el niaj ŝparporkoj, kaj poste ni eliris ĉiuj tri al la strato kaj aĉetis Kristnaskajn donacojn, dum neĝas, kaj ĉie sur la placo plenplenas je Kristanskaj abioj kaj homoj en– kaj elkuras la butikojn. Jonas kaj mi estis aĉetontaj banpupeton por Lotta, do ni diris al ŝi, ke ŝi devas resti stari surstrate kaj atendi, dum ni eniros la ludilbutikon.

― Sed vi ne povas rigardi, diris Jonas.

― Ne, vi povas rigardi en fenestron de la kukejo de Karlman anstataŭ­e, mi diris.

Tion Lotta volonte faris, ĉar estis tre multe da marcipanaj porketoj kaj aliaj belaj aĵoj en la fenestro ĉe Karlman.

Kiam Jonas kaj mi aĉetis banpupeton kaj elvenis surstraten, tiam Lotta estis malaperinta. Sed subite ŝi elvenis tra la pordo de Karlman.

― Kion vi faris? diris Jonas.

― Mi aĉetis Kristnaskan donacon por vi, diris Lotta.

― Kion do vi aĉestis? diris Jonas.

― Kremkukon, diris Lotta.

― Ho, vi stultulino, ĝi ne konserviĝos ĝis la Kristnaska vespero, diris Jonas.

― Jes, jen ĝuste tio, pri kion mi ekpensis, diris Lotta. Tial mi formanĝis ĝin.

Imagu, ĝuste tiam nia paĉjo venis surstraten. Li ne sciis, ke ni eliris solaj kaj aĉetadis Kristnaskajn donacojn.

― Ĉi tiujn infanojn, mi kredas, mi estis vidinta foje, mi ne memoras, kie, diris paĉjo. Sed ili aspektas ĉarme, do mi kredas, ke mi invitos ilin en kukejon.

Ho, kiom ni ekĝojis! Ni povis trinki ĉokoladon kaj manĝi kukojn precize tiom, kiom ni volis, kaj ni sidis sur verda sofo ĉe Karlman, kaj estis multe da homoj ĉirkaŭ­ ni, kiuj zumis kaj babilis, kaj ĉiuj ha-vis paketon kun Kristnaska donaco, kiun ili estis aĉetintaj, kaj esktere surstrate neĝis, kaj la kukoj plenplenis je kremo, jen kia amuza tago estis. Alvenis onklino, kiu nomiĝas sinjorino Friberg, kaj komencis paroli kun paĉjo. Jonas kaj mi sidis silentaj, sed Lotta, ŝi parolis multe pli ol sinjorino Friberg. Tiam paĉjo diris:

― Lotta, vi ne devas paroli, kiam interparolas granduloj; vi devas atendi, ĝis kiam ili finos.

― Hoho, diris Lotta, tion ja mi jam provis, sed tio fiaskas. Ĉar ili neniam finas. Tiam sinjorino Friberg ekridis kaj diris, ke nun ŝi devis hejmeniri kaj baki Kristanskajn spickukojn.

вернуться

4

 Julottan — en Svedio — diservo, okazanta frue en Kristnaska mateno.

вернуться

5

  Kristnaska fasko (orig. Julkärve) — fasko da aveno, kiajn oni elmetas ĉirkaŭ la Kristnasko por nutri malgrandajn birdojn.