Выбрать главу

Antaŭparolo

Hjalmar Söderberg (1869-1941) estas unu el la grandaj svedaj verkistoj, kvankam lia persono kaj verko ne tiel okulfrapas kiel ekzemple tiu de Strindberg. Liaj romanoj kaj noveloj havas kvietan, mallaŭtan tonon kaj neniam prezentas mirindajn aventurojn. Oni ofte nomas lin ”Stokholma verkisto”, ĉar liaj rakontoj preskaŭ ĉiam okazas sur la stratoj kaj en la burĝaj hejmoj de Stokholmo, sed la ekstera mondo en liaj verkoj estas nura scenejo. Lia vera temo estas la homaj vivkondiĉoj kaj la sociaj moroj; li ofte traktas moralajn dilemojn, kiuj unuavide povas esti intime ligitaj al certaj epoko kaj klaso, sed efektive tuŝas nin ĉiujn. Lia sincereco kaj manko de hipokrito kaŭzis al li gravajn problemojn: li estis klasita kiel ”deloganto de l’ junularo” kaj kiel blasfemanto. Parte pro kalumnioj flanke de la konservativa kritiko li en 1917 migris al Kopenhago, kie li pli facile spiris, kaj de kie li daŭre partoprenis en la sveda kultura vivo.

Krom fikcio Hjalmar Söderberg verkis ankaŭ religian kritikon, kie lia skeptikismo havigis al li potencajn malamikojn. Li ankaŭ tre abomenis politikan fanatismon, kaj la lastaj tagoj de lia vivo pasis en malespero pri la estonteco, en Kopenhago okupita de la nazia Germanio.

La verkaro de Söderberg ne estas tre ampleksa, sed ĝi restas legata ankoraŭ post jarcento, precipe de junaj homoj. Ŝajnas ke eĉ hodiaŭaj gejunuloj kapablas travidi cirkonstancojn ligitajn al la epoko por distingi la kernon, la problemaron kiun Söderberg traktis. Plej multe oni eble legas liajn romanojn, kiuj ofte tre serioze kaj malprude traktas moralajn demandojn. Sed espereble la leganto trovos ankaŭ liajn novelojn ĝuindaj. La noveloj plej ofte havas etoson leĝeran, tamen ĉiam kun baza akordo serioza aŭ pripensinda. Inter la noveloj amuzaj oni trovas ankaŭ kelkajn pure angorajn, kiel en ĉi kolekto Sonĝo pri maljuneco.

La lingvo de Hjalmar Söderberg estas strikta, modera, pura kaj trafa, mankas en ĝi kliŝoj kaj lingva pavado. Sendube tiu lingvo grave kontribuas al la freŝa, ĉiam aktuala impreso, kiun faras liaj tekstoj. Por la tradukinto ĝi estas pura plezuro, espereble ankaŭ la leganto estos kontenta!

Sten Johansson

Hundo sen mastro (1894)

Viro mortis, kaj post lia morto neniu prizorgis lian nigran hundon. La hundo longe kaj amare funebris pri li. Ĝi tamen ne kuŝiĝis por morti sur la tombo de sia mastro, eble pro tio ke ĝi ne sciis kie tiu troviĝas, eble ankaŭ pro tio ke ĝi esence estis hundo juna kaj gaja, kiu ankoraŭ ŝajnis havi konton por reguligi kun la vivo.

Troviĝas hundoj duspecaj: tiaj kun mastro, kaj tiaj sen mastro. Laŭ la eksteraĵo tiu distingo ne gravas; senmastra hundo povas esti same grasa kiel la aliaj, ofte eĉ pli grasa. Ne, la diferenco troviĝas aliloke. Por hundo la homo signifas eternon, providencon. Mastron obei, sekvi, fidi: jen por tiel diri la senco de hunda vivo. Estas vere, ke ĝi ne dum ĉiu minuto de la tago pensas pri sia mastro, kaj ke ĝi ne ĉiam akompanas lin ĉekalkane; ne, ĝi ofte vagas tute sola kun afereca mieno dum ĝi priflaras domangulojn, ligas rilatojn kun siaj samspeculoj kaj kaptas oston, se tiel eblas, kaj zorgas pri multo; tamen en la momento kiam ĝia mastro fajfas, ĉio ĉi malaperas el ĝia hunda cerbo pli rapide ol kiel skurĝaj batoj elpelis la vendistojn el la templo; ĉar ĝi scias, ke unu afero estas necesa. Kaj ĝi forgesas sian domangulon kaj sian oston kaj siajn kompanojn kaj rapidas al sia mastro.

Tiu hundo, kies mastro mortis en maniero kiun la hundo ne sciis, kaj estis entombigita en loko kiun la hundo ne konis, dumlonge funebris pri li; sed kiam pasis tagoj kaj nenio okazis, kio povus memorigi ĝin pri la mastro, ĝi forgesis lin. En tiu strato, kie ĝia mastro iam loĝis, ĝi ne plu flaris la odoron de liaj spuroj. Kiam ĝi ludis sur herbejo kun amiko, ofte fajfo tranĉis la aeron, kaj sammomente la amiko malaperis kiel vento. Tiam ĝi streĉis la orelojn, sed neniu fajfo similis tiun de ĝia mastro. Do ĝi forgesis lin, kaj ĝi forgesis ankoraŭ ion: ĝi forgesis ke ĝi iam havis mastron. Ĝi forgesis, ke iam ajn estis tempo, kiam ĝi ne konsiderus ebla por hundo vivi sen mastro. Ĝi iĝis hundo pri kiu direblus, ke ĝiaj bonaj tagoj forpasis, kvankam nur en senco interna, ĉar pri mondaĵoj ĝi sufiĉe prosperis. Ĝi vivis tiel, kiel hundo povas vivi: ĝi foj-foje ŝtelis bonan tagmanĝon sur la vendoplaco kaj ricevis bastonadon, kaj havis amaferojn, kaj kuŝiĝis por dormi kiam ĝi laciĝis. Ĝi akiris amikojn kaj malamikojn. Iutage ĝi zorge tanis la haŭton de hundo pli malforta, alitage ĝi mem estis grave taŭzita de alia, pli forta. Frumatene oni povis vidi ĝin kuri malsupren laŭ la strato de sia mastro, kie ĝi pro kutimo ankoraŭ plej ofte restadis. Ĝi kuras rekte antaŭen kun mieno kvazaŭ ĝi havus ion gravan por plenumi; pasante priflaras hundon renkontatan, sed ne zorgas daŭrigi la konatiĝon; poste ĝi rapidiĝas, sed subite sidiĝas por grati sin malantaŭ orelo kun flamiĝanta energio. En la sekva momento ĝi eksaltas kaj flugas trans la straton por peli ruĝan katon tra kela truo, post kio ĝi kun rekonkerita mieno afereca pluiras sian vojon kaj malaperas post domangulo.

Tiel pasis ĝia tago, kaj jaro proksime spursekvis jaron, kaj ĝi maljuniĝis sen tion rimarki.

Poste do alvenis vespero nuba. Estis humide kaj malvarme, kaj iam-tiam ekpluvis. La maljuna hundo dum tuta tago vagadis longe for en la urbo; ĝi malrapide supreniris la straton, ĝi iomete lamis; foj-foje ĝi haltis por skuegi sian nigran felon, kiu kun la jaroj grizmiksiĝis ĉirkaŭ la kapo kaj kolo. Laŭ sia kutimo ĝi flaris jen dekstre, jen maldekste; poste ĝi deviis sub pordegan volbon, kaj kiam ĝi revenis el tiu, alia hundo ĝin akompanis. Sekvamomente aperis ankaŭ tria. Ili estis hundoj junaj kaj ŝercemaj, kaj ili volis logi ĝin al ludado; sed ĝi estis malbonhumora, kaj krome komenciĝis pluvego. Tiam fajfo tranĉis la aeron, longa kaj akra fajfo. La maljuna hundo rigardis la du junajn, sed ili ne atentis; fajfis neniu el iliaj mastroj. Tiam la maljuna senmastra hundo streĉis la orelojn; ĝi subite sentis sin tre stranga. Jen ankoraŭ fajfo, kaj la maljuna hundo perplekse saltis jen unuflanken jen aliflanken. Fajfas ĝia mastro, tiam ĝi ja devas obei! Triafoje iu fajfis, same persiste kaj akre. Kie li do estas, kiudirekte? Kiel tio okazis, ke mi disiĝis de mia mastro? Kaj de kiam ni disiĝis, de hieraŭ aŭ de tri tagoj aŭ eble de momento? Kaj kiel aspektis mia mastro, kaj kian odoron li havis, kaj kie li estas, kie li estas? Ĝi kuris en rondoj priflarante ĉiujn preterpasantojn, sed neniu estis ĝia mastro, kaj neniu volis esti tia. Tiam ĝi turnis sin kaj kuris malsupren laŭ la strato; ĉe domangulo ĝi haltis por rigardi ĉirkaŭen ĉiudirekte. Ĝia mastro ne estis tie. Tiam ĝi galope rekuris laŭ la strato; koto ŝprucis de ĝi kaj pluvakvo fluis de ĝia felo. Ĉiuangule ĝi haltis, sed nenie troviĝis ĝia mastro. Tiam ĝi sidiĝis en stratkruciĝo, streĉis sian hirtan kapon al la ĉielo kaj hurlis.

Ĉu vi iam vidis, ĉu vi iam aŭdis tian hundon forgesitan, senmastran, kiu streĉas sian kolon al la ĉielo kaj hurlas, hurlas? La aliaj hundoj malrapide fortrotas kun la vosto inter la kruroj; ja ili ne povas konsoli nek helpi.

La pluveto (1897)

Denove estas aŭtuno kaj malhelaj tagoj, kaj la suno kaŝas sin en la plej malluma angulo de la spaco, ke neniu vidu kiel pala kaj maljuna kaj trivita ĝi fariĝis en tiu ĉi lasta tempo. Sed dum vento siblas tra la fenestraj fendoj kaj pluvo plaŭdas en la tegmenta defluilo kaj malseka hundo sur la strato hurlas antaŭ fermita pordo, kaj antaŭ ol la unua fajro de la aŭtuno estingiĝas en nia kahelforno, mi volas rakonti al vi fabelon pri la pluveto.

Nun aŭskultu:

La bona dio antaŭ kelka tempo tiel malkontentis pri la malboneco de la homoj, ke li decidis puni ilin ankoraŭ pli malbonigante ilin. Plej prefere li en sia granda boneco ŝatus dronigi ilin ĉiujn per nova diluvo; li ne forgesis kiel plaĉa estis tiu vido, kiam ĉio viva pereis en la inundo. Sed bedaŭrinde, en sentimentala momento li unufoje promesis al Noa neniam tion refari.