Выбрать главу

- Ĉu la tiel nomata genealogia arbo de la homoj havas identan signifon en la spirita sfero?

En la spirita sfero persistas la sama penado por la konservado kaj plivastigo de la familiaj korinklinoj, kaj, jen ĉe la surteraj regeneraj laboroj, jen en la sanktiga lumo de la astraj sferoj, la pasioj kaj malpuraj sentoj aliiĝas en sanktajn ligilojn de la spirito.

Sed la genealogia arbo, tiel, kiel ĝi estas konata en la surtera lukto, ne transportiĝas al la nevidebla sfero, ĉar tie la sangaj ligiloj estas anstataŭataj de la altiroj de la sublimaj amo-sentoj purigitaj per la abundo da spertoj kaj luktoj komune travivitaj.

- Cu la genetiko estas submetia al pure materiaj

leĝoj?

La genetikaj leĝoj estas gvidataj de nombraj psikaj agantoj, kiujn la surtera scienco tute ne povas formuli, konforme al siaj materialismaj postulatoj. Ofte, tiuj psikaj agantoj estas vigligitaj de la spiritaj senditoj komisiitaj por tiu aŭ alia misio ĉe la fluoj de la profunda vivofonto. Jen kial la genetikistoj ofte renkontas neatenditajn problemojn, kiuj translokas la centron de iliaj antaŭaj konkludoj.

- Cu la genetiko povas starigi rimedojn por plibonigi la homon?

El la fizika vidpunkto, la naturo mem de la mondo senĉese plibonigas la homoj per siaj procesoj de natura selekto. En tiu senco, la genetiko povas agi nur kopiante la propran materian naturon. Sed se tiu scienco esploros la spiritajn faktorojn, aliĝante al la altaj principoj, celantaj la prilumon de la homaj animoj, tiam ĝi povos fondi vastan servon de plibonigo kaj regenerado de la spirita homo en la mondo, des pli ĉar, alie, ĝi povos esti notinda mentoro de eŭgeniko - granda skulptisto de la ĉelaj formoj, sed ĝi estos ĉiam senefika por la homa spirito, kaj povos ja transformiĝi en abomenindan marioneton, en la senkompataj manoj de rasismaj politikistoj.

- Cu la kombinoj de genoj, konsilitaj de la genetiko, povas doni al la homo certajn kapablojn aŭ certajn inklinojn?

Kelkaj nuntempaj scienculoj proklamas tiujn eblecojn, sed ili forgesas, ke la inklino aŭ kapablo estas atributo de la spirita individuo, neatingebla por iliaj observoprocesoj.

La genetikistoj povas efektivigi nombrajn elmontrojn de la materiaj ĉeloj; sed tiuj eksperimentoj ne iros trans tiu supraĵa kono, rilate la akirojn, provojn aŭ evoluan pozicion de la enkarniĝintaj Spiritoj.

- Se la genetiko estas orientita de psikaj elementoj kiel ni klarigu la tiel ekzaktajn konkludojn de mendelismo?

Mendelismo faris ja notindajn eksperimentojn, sed ĝi ankoraŭ renkontas neeksplikeblajn fenomenojn ĉe la proceso de siaj pozitivaj observoj. Estas nepre necese konsideri, ankaŭ, ke, laŭ malkreskanta skalo, en la regnoj de la Naturo, la genetiko prezentas feliĉajn rezultatojn en siaj elmontroj, pro la simpla kaj primitiva materialo prenita por siaj praktikaj observoj, kiaj la ĉelaj kompleksoj de vegetaĵoj kaj animaloj, konsistantaj el rudimentaj formoj. Sed laŭ kreskanta skalo, kie la psika evoluo prezentas siajn karakterojn de intenseco kaj efektivigo, la genetiko ĉiam renkontos la spiritan faktorojn ĝin kunvokantajn al pli vasta kaj sublima agokampo.

- Kiuj estas la kaŭzoj de naskiĝo de monstraĵoj ĉe la homoj kaj ĉe la bestoj?

Ni ne povas forgesi, ke ĉe la homoj tiuj doloraj fe- nomenoj rezultas el la kadro de purigaj provoj, kaj ni ne forgesu ankaŭ, ke la tera mondo ankoraŭ estas lernejo prepara al perfektiĝo.

La teratologiaj produktoj konsistigas kulpelpagan lukton ne nur por la sentemaj gepatroj, sed ankaŭ por la Spirito, enkarniĝinta por penigaj elaĉetoj el sia kulpa pasinteco.

Koncerne la bestojn, ni devas konfesi la urĝan bezonon de la multoblaj eksperimentoj en la dramo de la vivevoluo.

En ĉio tamen ni penu ekvidi la edukan aspekton de la surteraj laboroj.

La Tero estas vasta metiejo. Sur ĝi laboras la komisiitoj de la Sinjoro, kiujn ni povas konsideri kiel teknikajn di- rektantojn ĉe la verko de perfektigo kaj elaĉeto. En iaj fakoj de penado, la homoj estas malbonaj lernantoj aŭ ribelaj laboristoj. En tiuj fakoj, la komisiitoj de Jesuo povas plenumi la saman kutiman laboron; ili tamen renkontas konfuzon kaj reziston de la favoratoj mem, kaj pro tio la fonto de puraj energioj ne povas respondi por la fenomenoj ĝin difektantaj, fenomenoj kaŭzitaj de la indiferento, krima intenco aŭ krueleco de la propraj homoj, kiuj estas ĉiam celo de la amplena zorgo de la Sinjoro sur ĉiuj vojoj de siaj destinoj.

- Ĉu fekundeco kaj sterileco estas provoj?

Laŭ la surteraj interpretoj, tiuj konceptoj povas indiki provosituaciojn al la animoj spertantaj sian edifon. Se tamen ni konsideros la aferon el ĝia spirita aspekto, ni devos konfesi, ke sterileco ne ekzistas por la spirito, kiu sur la Tero aŭ ekster ĝi povas esti fekunda je laboroj de beleco, perfektiĝo kaj elaĉeto.

- Ĉu la ideo pri evoluo, kiu de longe influas la sferojn de ĉiuj sciencoj en la mondo, ekde la darvinaj teorioj, prezentas nun ian novan stadion de alproksimiĝo inter la sciencaj scioj de la homo kaj la veraĵoj de Spiritismo?

Ĉiuj evoluismaj teorioj en la mondo marŝas al al- proksimiĝo al la veraĵoj de Spiritismo, ĉe fina brakumo kun la superega vero.

PSIKOLOGIO

- Kiel ni komprenu, per Spiritismo, la psikologian normon, asertantan, ke la sperto de niaj kvin sentumoj estas la tuta fundamento de nia mensa vivo?

Spiritismo klarigas, ke la homo estas mastro de pli vasta posedaĵo firmigita sur liaj spertoj en pasintaj ekzistadoj, kaj ĝi pruvas, ke la efektiva fundamento de la mensa vivo ne sidas absolute sur la korpaj sentumoj, sed ankaŭ sur la latentaj memoraĵoj el la pasinteco, pri kiuj la fenomenoj de antaŭtempa inteligenteco, sur la Tero, estas plej elokventaj atestoj.

- Ĉu la monda Psikologio, difinante kiel sidejon de la memoro, de la juĝ- kaj imag-povo, tiujn partojn de la homa cerbo, kies funkcioj ankoraŭ ne estas precize konataj de la Scienco, prokrastas la solvon de iu problemo, kiu povas esti plenumata nur per spiritismaj scioj?

Malakordante kun la diaj pensoj, la surtera Psikologio okazigas tiun prokraston, tiel longe, ĝis ĝi sukcesos atingi la profundan estuaron de la tuta vero.

- Ĉu la Psikologio povos trovi ian plenan solvon de la problemo de la mensaj malordoj, nomataj psikologiaj ano- malioj?

Utiligante sole nur la materialojn de la homa scienco, la Psikologio ne plenumos tiun deziron, konservante sin sur la kampo de la difinoj kaj studoj, malproksimaj de la kaŭzo.

La mondaj scioj tamen marŝas, celante la evoluon de tiu scienco laŭ la principoj de Spiritismo. Tiam, ĝiaj esplorantoj povos atingi la necesajn solvojn.

- Ĉu, valorigante la nekonatajn povojn de nia mensa aparato, la Freŭda psikanalizo prezentas ian alproksimigan strekon inter Psikologio kaj Spiritismo?

Tiuj mondaj skoloj ĉiam estas gravaj provoj al akiro de la profundaj spiritaj veraĵoj, sed iliaj majstroj, kun raraj esceptoj, perdiĝas en la vantamo de akademiaj titoloj aŭ en la falsa taksado de la konvenciaj valoroj.

Almenaŭ nun, la sciencaj antaŭjuĝoj malebligas la efektivan alproksimiĝon de la oficiala Psikologio kaj Spiritismo.

La procesoj de la unua koncernas la nekonatan parton de la mensa mondo, kiun oni nomas konscienco, tute ne difi- nante tiun misteran kripton de la homa personeco, ĝin ekza- menante nur ĉe la pompa klasifiko de vortoj. Sed nur per la spiritismaj principoj la psikologiaj metodoj sukcesos kompreni, ke tiu sekreta regiono de la psika sfero de ĉiu homo estas la profunda rezervejo de la spertoj el la pasinteco, el multoblaj ekzistadoj de la kreito, mirinda arkivo, kie ĉiuj pasintaj konkeroj estas deponitaj en potencialaj energioj, tiel, ke ili reaperos en oportuna momento.

- Kiel ni komprenu la tiel nomatajn kompleksojn aŭ asociojn de ideoj en la mensa fenomeno?

Ni scias, ke la asociadoj de ideoj ne havas sian kaŭzon en la nervaj ĉeloj, sed ke ili estas spontaneaj agoj de la spirito en la vasta cirkonstanca meĥanismo, agoj originantaj el lia senĉesa klopodo, kaj ili estas projektitaj per la materia cerbo, kiu estas nenio alia ol pasiva instrumento.