Выбрать главу

- Kial, rilate la studon de la mensaj procesoj, la psikologoj de la mondo estas dividitaj, sur la kampo de la opinio?

La homaj psikologoj, ankoraŭ troviĝantaj tre mal- proksime de la spiritaj veraĵoj, dividiĝas sole nur pro persona vanto, en siaj skoloj, des pli ĉar, analizante nur la efikojn, ili ne esploras la kaŭzojn kaj perdiĝas en la komplikaj sciencaj nomenklatura], ne donante seriozan kaj simplan difinon de la mensa proceso, kie superstaras la profundaj realaĵoj de la spirito.

- Cu Spiritismo klarigos al la psikologio la problemon pri la sidejo de la intelekto?

Nur kun helpo de Spiritismo la psikologia scienco povos difini la sidejon de la homa intelekto, ne en la nervaj aŭ glandaj kompleksoj de la pereema korpo, sed en la senmorta Spirito.

- Kiel ni komprenu la sonĝon?

Plej ofte la sonĝo estas refleksa aktiveco de la psikaj situacioj de la homo en la meĥanismo de la ĉiutagaj luktoj, kiam la organaj fortoj dormetas por necesa ripozo.

Sed en certaj cirkonstancoj, same kiel en la antaŭavertaj fenomenoj, aŭ en tiuj de somnambulismo, en kiuj la enkarna animo atingas altan gradon da parta liberiĝo, la sonĝo prezentas la relativan liberecon de la Spirito katenita sur la Tero, kiam povas okazi la komunikiĝo "inter vivos" [3], kaj, kiom eble, okazas la profetaj vizioj, faktoj ĉiam aranĝitaj de la spiritaj mentoroj el alta hierarkio, obeantaj al noblaj celoj, kaj kiam la enkarniĝinto, en kelkatempa libereco, povas ricevi de siaj amikoj kaj gvidantoj el la nevidebla sfero la senperajn parolon kaj influon.

- Ĉu la inklino estas ia memoraĵo el la pasintaj ekzistadoj?

La inklino estas natura impulso devenanta de la ripeto de analogaj spertoj, tra pluraj ekzistadoj. Ĝiaj karakteroj, en la infana stato, estas la plej konvinka pruvo pri la doktrino de reenkarniĝo.

- Ĉu frenezeco ĉiam estas provo?

La mensa perturbo ĉiam estas malfacila, dolora provo. Sed, povante prezenti la elpagon de ŝuldo el la malfacilega, nekonata pasinteco, tiu realaĵo eble estas rezulto de hodiaŭa senzorgemo, en la pasema nuno, kaj estas necesa, super ĉiuj ceteraj, tiu admono, rekomendanta preĝon kaj viglecon.

- Ĉu halucino estas cerba aŭ spirita fenomeno?

La halucino ĉiam estas ekskluzive spirita fenomeno, sed ĝi povas estiĝi el ekskluzive organaj perturboj, kiuj fariĝos refleksaj en la sensoria aparato, difektante la instrumenton de la sentumoj, per kiuj la spirito manifestiĝas.

- Ĉu la bonaj aŭ malbonaj pensoj de la enkarniĝinta estulo atingas la psikon de liaj surteraj fratoj, al kiuj tiuj pensoj direktiĝas?

La animoj, kiuj efektive preĝas kaj viglas laŭ la evangeliaj lecionoj, konstruas sian propran fortikaĵon por ĉiuj agoj de spontanea defendo.

La bonaj pensoj ĉiam naskas la plej grandan bonon ĉe tiuj, kiujn ili celas, ĉar ili adaptiĝas al la esenco de la unika Leĝo, kiu estas la Amo en la pleneco de ĝiaj diaj manifestiĝoj. La malsuperaj pensoj povas atingi sian celon en identaj cirkonstancoj, kiam la homo fariĝas inda je tiuj doloraj batoj, laŭ la kompensanta justeco.

Sed ĉiuj tiaspecaj faroj estas superataj de la Dia Pro- videnco, plenumanta siajn planojn de justeco, kun favorkoreco kaj saĝo.

SOCIOLOGIO

- Kun la disvastiĝo de la spirita lumo, ĉu la homo plilarĝigos sian komprenon pri patrujo, tiel ke li metos sur la saman nivelon ĉiujn naciojn de la mondo?

La spirita lumo donos al la homoj novan koncepton pri patrujo, tiel ke nuliĝos la detrua movado farita de la hommortigaj kugloj kaj kanonoj.

Kiam tio okazos, la homo lernos valorigi per laboro kaj amo sian naskolandon, samtempe detruante la materiajn limojn kaj cedante lokon al la nova erao por la homara familio. Tiam la rasoj estos anstataŭitaj de la animoj kaj la patrujo estos honorata ne per morto, sed per vivo bone uzata kaj bone travivata.

- Koncerne la ĝuadon de la surteraj riĉaĵoj, ĉu la socia malegaleco daŭros plu en la estontaj tempoj?

La socia malegaleco estas la plej alta pruvo de reenkar- niĝo, per kiu ĉiu spirito akiras sian difinitan pozicion de regenerado kaj elaĉeto. En tiu okazo, ni konsideras, ke malriĉeco, mizero, milito, malklereco kaj aliaj kolektivaj malfeliĉoj estas ja malsanoj de la socia organismo, kaŭze de la situacio de provado de preskaŭ ĉiuj ĝiaj membroj. Post malapero de la patogena kaŭzo, per la spirita iluminado de ĉiuj homoj en Jesuo Kristo, la kolektiva malsano estos forigita de la homaj medioj.

- En Sociologio, ĉu oni povas akcepti la koncepton pri absoluta egaleco?

La absoluta koncepto egaligema estas grava eraro de la sociologoj, en ĉiu ajn fako de la vivo. La politika tiraneco povos provi altrudon tiucele, sed ĝi estos nenio alia ol spek- takloriĉaj simbolaj unuformigoj, por eksteraj efikoj, ĉar la vera valoro de iu homo kuŝas ja en lia interno, kie ĉiu spirito havas sian pozicion difinita de sia propra diligenteco.

En tiu afero ekzistas ia absoluta egaleco de homrajtoj antaŭ Dio, kiu donas al ĉiuj siaj infanoj egalan okazon en la netakseblaj trezoroj de la tempo. Tiuj estas rajtoj de la konkero de saĝeco kaj amo tra la vivo, per la plenumo de la sankta devo de laboro kaj individua diligenteco. Jen kial ĉiu homo havos sian planon de meritoj sur la evoluovojoj. Ĉe la surteraj luktoj, tiu situacio estas ja grandioza ŝtuparo de progreso, se oni parolas pri rezonadoj kaj sentoj, ŝtuparo, kiun supreniros ĉiu homo mobilizanta la eblecojn disponigitajn al lia ekzistado, por la edifa iluminado de si mem, ĉe la sanktaj elmontroj de la individua diligenteco.

57. - Ĉu la homoj povos solvi sen malpaco la tiel nomatajn proletajn demandojn?

Jes, kiam ili decidiĝos akcepti kaj apliki la sanktajn principojn de la Evangelio. La pasiaj regularoj, la strikoj, la unuflankaj dekretoj, la revoluciaj ideologioj estas senefikaj kataplasmoj pligravigantaj la vundon de la kolektivo.

Socialismo estas bela esprimo de la homa kulturo, dum ĝi ne glitas sur la polusojn de ekstremismo.

Ĉiuj absurdaĵoj de la sociaj teorioj rezultas de la mal- klereco de la homoj, rilate la neceson de ilia kristaniĝo. De ĉi tie ni vidas la malbonajn direktantojn kaj la malbonajn direktatojn, ne kiel riĉulojn kaj malriĉulojn, sed kiel avarulojn kaj ribelantojn. En tiuj du situacioj, la homoj okazigis la perturbon de ĉiuj meĥanismoj de la natura laboro.

Estas vero, ke ĉiuj homoj estas proletoj de la evoluo, kaj neniu bona klopodo, sur la Tero, estas neinda je la enkarniĝinta Spirito.

Ĉiu maŝino postulas specialan direktadon, kaj la monda meĥanismo bezonas senliman nombron da kapabloj kaj scioj.

Se ĉiu peco ne harmonie adaptiĝas al sia funkcio, ĉia laboro estas kontraŭefika, kaj neebla estas ĉia bona tasko.

Je la benoj de Dio, ĉiuj homoj estas riĉaj, kaj ĉiuj devas sukcesplene profiti la ricevitajn "talantojn", ĉar, sen escepto eĉ de unu, iam en la transtombo ĉiuj raportos pri siaj penoj.

La estroj sciu ami, kaj la subuloj neniam malamu. Tiu estas la vero, per kiu ni komprenas, ke ĉiuj laborproblemoj, sur la Tero, havas ian evangelian solvon.

- Tial, ke oni rekonas la ŝtaton kiel ian aparaton de konvenciaj leĝoj, ĉu estas pravigebla ĝia ekzisto, kaj ankaŭ tiu de la armeoj ĝin defendantaj en la mondo?

En la nuna situacio (aŭ kondiĉo) de la mondo, kaj konsiderante la diversecon de la karakteroj kaj evoluaj aspektoj de la homoj, kiam ili estas aparte ekzamenataj, oni pravigas la bezonon de ŝtataj aparatoj ĉe la politikaj konvencioj, kaj la bezonon de la armeoj ilin subtenantaj sur la terglobo. Ili ambaŭ estas institucioj de ordo por la plenumado de la individuaj provoj, laŭ la homaj eventualecoj, ĝis kiam la homo perceptos la sencon de konkordo kaj frateco en la leĝoj de la Kreinto, tiam malbezonante certajn devigajn determinojn de la homaj leĝoj, konvenciaj kaj nedaŭraj.

- Cu Spiritismo havas ian specialan rolon ĉe la Sociologio?