Выбрать главу

Henryk Sienkiewicz. La lanternisto

El pola tradukis Kabe

 I

Foje okazis, ke la lanternisto en Aspinvall, proksime de Panamo, perdiĝis oni ne sciis kie. Ĉar tio ĉi fariĝis en ventego, oni supozis, ke la malfeliĉulo aliris ĝis la rando de la ŝtonega insuleto, sur kiu staras la lanterno, kaj ke li estas forportita de ondo. Ĉi tiu supozo estis tiom pli kredebla, ĉar en la sekvinta tago oni ne trovis lian ŝipeton, starintan en la ŝtonega kavo. Liberiĝis la ofico de la lanternisto, kiun oni devis anstataŭigi kiel eble piej baldaŭ, ĉar la lanterno havas grandan gravecon por la loka movado kaj por la ŝipoj, irantaj de Nov-Jorko Panamon. En la golfo de Moskitoj estas tre rnulte da sablaĵoj, inter kiuj la vojaĝo estas malfacila eĉ tage, kaj preskaŭ neebla nokte, precipe en la nebuloj, kiuj ofte leviĝas de ĉi tiuj akvoj, varmigataj de la tropika suno. La Iumo de la lanterno estas tiam la sola gvidanto por la multaj ŝipoj. La klopodo trovi novan lanterniston falis sur la konsulon de Unuigitaj Ŝtatoj, loĝantan en Panamo kaj la klopodo estis ne malgranda, unue, ĉar oni devis trovi posteulon en la daŭro de dek-du horoj; due, la posteulo devis esti tre konscienca homo, sekve oni ne povis akcepti ĉiun; fine entute mankis kandidatoj por la ofico. La vivo sur la turo estas tre malfacila kaj tute ne plaĉas al la homoj de l’sudo, kiuj amas la liberan vagadon. La lanternisto estas preskaŭ malliberulo. Ekster la dimanĉo li tute ne povas forlasi sian ŝtonegan insuleton. La ŝipeto de Aspinvall alportas al li, unu fojon en la tago, nutraĵon kaj freŝan akvon; poste la alportantoj tuj forveturas, do sur la tuta duonhektara insuleto estas neniu. La lanternisto loĝas en la lanterno; tage li faras signojn, pendigante diverskolorajn flagojn laŭ la montroj de la barometro; vespere li eklumigas la lanternon. Tio ĉi ne estus granda laboro, se oni ne devus suriri pli ol kvarcent ŝtupojn por atingi la supron de l’turo, kaj la lanternisto devas iatempe fari ĉi tiun vojaĝon kelke da fojoj en unu tago. Entute tio ĉi estas monaĥeja vivo, eĉ pli ol monaĥeja — ermita. Do tute ne estas mirige, se s-ro Izaak Folcombridge havis nemalgrandan klopodon trovi konstantan posteulon de l’mortinto, kaj oni povas facile kompreni lian ĝojon, kiam plej neatendite la posteulo aperis samtage. Li estis jam maljuna homo, sepdekjara aŭ pli multe, sed vigla, kaj rekta; li havis movojn kaj teniĝon de soldato. Liaj haroj estis tute blankaj, lia vizaĝo estis bruna, kiel ĉe la kreoloj; sed, se oni juĝas laŭ la bluaj okuloj, li ne apartenis al la homoj de l’sudo. Lia mieno estis malgaja kaj sopira, sed honesta. De l’unua rigardo li plaĉis al Folcombridge. Restis sole ekzameni lin; komenciĝis do la sekvanta interparolado:

— „De kie vi estas?"

— „Mi estas polo."

— „Kion vi faris ĝis nun?”

— „Mi migradis."

— „La lanternisto devas ami resti en la sama loko."

— „Mi bezonas ripozon."

— ,,Ĉu vi servis ie? Ĉu vi havas atestojn pri honesta registara servado?"

La maljuna homo eltiris el sia brusta poŝo ĉifonon, senkoloriĝintan, similan al deŝiraĵo de malnova standardo, disvolvis ĝin kaj diris:

— „Jen estas la atestoj! Tiun ĉi krucon mi ricevis en la trideka jaro. Ĉi tiu dua estas hispana de la karlista milito; la tria estas la franca ordeno „Legion d'honneur," la kvaran mi ricevis en Hungarujo. Poste mi batalis en Unuigitaj Ŝtatoj kontraŭ la sudanoj, sed tie oni ne donas krucojn. Jen estas la atesto."

Folcombridge prenis la paperon kaj komencis legi.

— „Hem! Skavinski? Tio estas via nomo? ... Hem! Du standardoj, akiritaj propramane en atako per la bajoneto ... Vi estis kuraĝa militisto!"

— „Mi estos ankaŭ honesta lanternisto."

— „Oni devas tie suriri la supron de la turo ĉiutage kelke da fojoj. Ĉu vi havas sanajn piedojn?"

— „Mi trairis pleny" .

— „All right! Ĉu vi scias la maran servadon?"

— „Tri jarojn mi servis sur balenŝipo."

— „Vi provis multajn profesiojn."

— „Mi sole ne ĝuis trankvilon."

— „Kial?"

La maljuna homo levis la ŝultrojn.

— „Tia sorto ..."

— „Sed vi ŝajnas tro maljuna por esti lanternisto!"

— „Sir!" diris subite la kandidato per kortuŝita voĉo. „Mi estas tre laca kaj elturmentita. Vi vidas, ke mi travivis multe. La ofico estas unu el tiuj, kiun mi piej varmege deziris ricevi. Mi estas maljuna, mi bezonas ripozon! Mi devas diri al mi: tie ĉi vi sidos, tio estos via haveno. Ho, Sir! tio ĉi dependas sole de vi! Duan fojon tia ofico eble ne troviĝos pli, Kia feliĉo, ke mi estis en Panamo!... Mi petegas vin... Ho, Dio mia! Mi estas, kiel ŝipo, kiu pereos, se ĝi ne eniros havenon... Se vi volas feliĉigi maljunan homon... Mi ĵuras, ke mi estas honesta, sed... mi havas jam sufiĉe da migrado..."

La bluaj okuloj de l’maljunulo esprimis tiel profundan peton, ke Folcombridge, kiu havis bonan, simplan koron, sentis sin tuŝita.

— „Well!" diris li. „Mi akceptas vin. Vi estas la lanternisto."

La vizaĝo de l’maljunulo ekbrilis pro neesprimebla ĝojo.

— „Mi dankas."

— „Ĉu vi povas forveturi la turon hodiaŭ?"

— „Jes.”

— „Good bye do ... Ankoraŭ unu vorton: pro ia ajn preterlaso en la servado vi estos eksigata."

— „All right."

Samvespere, kiam la suno ruliĝis al la alia flanko de l’terkolo kaj post radianta tago fariĝis nokto sen krepusko, la nova lanternisto estis jam sur la turo, ĉar la lanterno ĵetis kiel ordinare garbojn da blindiganta lumo sur la akvon. La nokto estis tute kvieta, silenta, vere tropika, saturita de luma nebulo, kiu formis ĉirkaŭ la luno grandan, ĉielarke koloritan rondon kun molaj neprecizaj bordoj. Sole la maro bolis, ĉar leviĝis la alfluo. Skavinski staris sur la balkono, tuj apud la grandegaj fajrujoj, simila de malsupre al nigra punkteto. Li penis ordigi siajn pensojn kaj analizi sian novan situacion. Sed lia pensado estis tro sub premo, ol ke tio povus regule fariĝi. Li sentis ion, kion sentas persekutata sovaĝa besto, kiam ĝi fine kaŝis sin de l’kapto sur nealirebla ŝtonego aŭ en kaverno. Venis fine por li la tempo de trankvilo. La sento de l’sendanĝereco plenigis lian animon per ia nepriskribebla ĝuo. Nun li povis sur ĉi tiu ŝtonego vere moki la antaŭan vagadon, malfeliĉon kaj nesukceson. Li estis vere kiel ŝipo, al kiu la ventego rompis la mastojn, deŝiris la ŝnurojn kaj velojn, kiun ĝi ĵetis de l’nuboj ĝis la fundo de 1'maro, kiun ĝi batis per la ondoj, sur kiun ĝi ŝprucigis ŝaŭmon — kaj kiu tamen atingis la havenon. La rememoroj pri tiu ĉi ventego rapidis en lia cerbo kune kun pensoj pri trankvila estonteco, kiu komenciĝas. Parton de siaj mirigaj aventuroj li mem rakontis al Folcombridge, sed li ne diris pri miloj da aliaj. Li havis malfeliĉon: kiom da fojoj li metis ie tendon kaj ekflamigis fajron por logi konstante, ia vento eltiris la lignajn najlojn de l’tendo kaj lin mem forportis por lin pereigi. Rigardante nun de tura balkono la lumigitajn ondojn, li rememoris pri ĉio, kion li suferis. Li batalis en kvar partoj de l’mondo  kaj en sia migrado provis preskaŭ ĉiujn metiojn. Laborema kaj honesta, li ne unu fojon kolektis monon kaj ĉiam perdis ĝin malgraŭ ĉiuj antaŭvidoj kaj malgraŭ la plej granda singardemo. Li estis elfosisto de oro en Australio, serĉanto de briliantoj en Afriko, registara pafisto en Orienta Hindujo. Kiam li fondis bienon en Kalifornio, pereigis ĝin la sekeco; li provis la komercon kun sovaĝaj gentoj, loĝantaj en centra Brazilo: lia floso estis rompita sur Amazono, kaj sen armilo kaj preskaŭ nuda li vagis en arbaroj dum kelke da semajnoj, nutrante sin per fruktoj kaj ĉiumomente minacata de la danĝero perei en la buŝego de sovaĝa besto. Li konstruis forĝan laborejon en Heleno en Arkanzaso kaj — la laborejo forbrulis dum la granda brulado de l’urbo. Poste en la Ŝtonegaj Montoj li falis en la manojn de indianoj kaj nur mirakle estis liberigata de kanadaj pafistoj. Li servis kiel ŝipano sur ŝipo, kiu veturadas inter Bahia kaj Bordeaux, poste kiel kroĉilisto sur balenŝipo: ambaŭ pereis. Li havis fabrikon de cigaroj, kaj lia kunulo ŝtelis lian monon, kiam li mem kuŝis malsana pro „vomito.” Fine li venis Aspinvall-on, kaj ĉi tie devis esti la limo de liaj malsukcesoj. Ĉar kio povus atingi lin sur tiu ĉi ŝtonega insuleto? Nek la akvo, nek la fajro, nek la homoj, Cetere de la homoj Skavinski suferis nemulte. Li pli ofte renkontis bonajn ol malbonajn.