Выбрать главу

Inter tiuj la plej imponega estis solidkorpa, brubuŝa, ludvola homo nomiĝanta Abrahamo, aŭ, laŭ la Nederlanda mallongigo, Bromo Van-Brunto, heroo de la ĉirkaŭanta regiono kiu resonis per raportoj pri liaj atingoj de fortiko kaj kuraĝo. Li estis larĝŝultra kaj duoble artikita, havis mallongan nigran bukloabundan hararon kaj krudan sed ne malplaĉan vizaĝon elmontrantan miksaĵon da ĝojo kaj aroganteco. Pro sia Herkula korpoframo kaj korpomembra potencego li kromnomiĝis Bromo Ostaro kaj tiel lin identigis ĉiuj.

Li renomis pro siaj grandaj scio kaj lerto pri rajdado, havante tiom da surĉevala rajdkapablo kiel Tataro. Li superis okaze de ĉiuj konkursoj kaj kokbataloj. Kun la supereco kiun akiras korpa fortiko en kamparaj komunumoj li arbitraciis en ĉiuj disputoj, metante sian ĉapelon oblikvangule kaj anoncante siajn decidojn en maniero kaj kun voĉtono permesantaj nenian kontraŭstaron, nenian apelacion. Li pretis ĉiam batali aŭ kaprioli, sed lia karaktero estis pli petola ol malbonvola.

Malgraŭ sia ĝenerala krudeco, li posedis ĉebaze forton emon al ŝerca bonhumuro.

Li havis tri-kvar bonajn kunulojn kiuj kondutis laŭ lia modelo kaj estrante kiujn li ĉirkaŭvizitis la regionon, partoprenante en ĉiuj kvereloj aŭ distriĝoj okazantaj en radiuso de multaj mejloj. Kiam la vetero estis malvarma lin eminentigis peltĉapo surmuntita de pavanta vulpovosto. Kiam ĉeestantoj de kamparaj kunvenoj vidis tiun bone konatan kreton vagflirtadi malproksimdistance inter aro da agresemaj rajdantoj, senmanke ili atendis disputŝtormon. Foje lia brigado aŭdiĝis preterhastegante la regionajn biendomojn je noktomezo, vokante kaj kriegante, kvazaŭ Don-Rivervalo-Kozakaro. Tiaokaze la maljunaj sinjorinoj, vekite el profunda dormado, aŭskultis momenton ĝis la forpaso de la hastaĵo-rapidaĵo kaj tiam deklaris: "Ho! Jen forpasis Bromo Ostaro kaj lia kunularo!" La najbaroj lin konsideris kun miksaĵo da miro, admiro kaj bonvolo kaj kiam okazis en la komunumo iu ajn fantazia ŝercaĵo aŭ rustika kverelo ili ŝancelis la kapon, hipotezante ke ĝin kaŭzis Bromo Ostaro.

Ekde jam kelke da tempo tiu sendisciplina heroo elektis la floriĝantan Katrinon kiel celobjekton de siaj krudaj galantaĵoj kaj, kvankam lia amindumado iom pripensigis karesojn kaj ammanovrojn de urso, laŭoniflustre la knabino ne nepre emfaze malkuraĝigis liajn esperojn. Verfakte estas ke lia amkampanjo efektivigis aŭtomate la retiriĝon de rivalaj kandidatoj sentantaj nenian deziron kontraŭbatali amoreman leonon. Rezulte, kiam la ĉevalo de Bromo vidiĝis starante dimanĉvespere antaŭ la domo de Van-Taselo, ŝnurligite al la tiea barilo, preterpasantoj certis ke la mastro de la besto sidas en la doma enaĵo, amindumante aŭ «amscintilante», kiel kromnomiĝis tia entrepreno, kaj ĉiuj ceteraj kandidatoj preterpasis senespere la lokon, preferante militi sur ceteraj batalkampoj.

Tia estis la imponega rivalo kun kiu Ikabodo Gruo devis lukti kaj, ĉion konsiderante, pli forta viro ol li retiriĝintus el la konkurso dum malesperintus pli saĝa viro. Li disponis en sia karaktero tamen pri miksaĵo da fleksebleco kaj persistado.

Forme kaj spirite li iom similis "saltojoĉjon", tiun flekseblan grimpoplanton kiun oni ofte utiligas kiel irbastonon; cedema, tamen malmola, kvankam li kliniĝis, neniam li rompiĝis; kaj kvankam li kurbiĝis sub la plej malforta premo, ekde kiam ĝi forleviĝis, sammomente li ekvertikaliĝis kaj ree portis la kapon tiel alte kiel iam ajn antaŭe.

Eniri la batalarenon malkaŝe kontraŭ la rivalo estintus ega malsaĝeco, ĉar Bromo, same kiel tiu fajra amanto Aĥilo, ne estis viro malhelpota pri siaj amentreprenoj. Tial Ikabodo efektivigis siajn manovrojn en trankvila kaj milde kamuflita maniero. Sub la ŝirmo de sia funkcio kiel kantomajstro, li vizitis la biendomon ofte. Certe, li devis timi nenian sintrudan intervenon flanke de la gepatroj, kiuj tiel ofte estiĝas obstakloj sur la vojo de amantoj. Balto Van-Taselo estis facila dorlotema persono. Li amis sian filinon pli kare ol sian pipon kaj, kiel bonsenca viro kaj bonkora patro, permesis ke ŝi kondutu laŭvole en ĉiu agadkampo.

Aldone lia rimarkinda edzineto ĉiam sufiĉe okupiĝis prizorgante sian domon kaj siajn kortobirdojn. Laŭ ŝia saĝa deklaro, anasoj kaj anseroj estas stultaj estaĵoj kiujn oni devas zorge priatenti; knabinoj tamen kapablas sin prizorgi proprapersone. Tial dum la aktiva dommastrino okupiĝis tra la tuta domo, aŭ utiligis la ŝpinradon ĉe unu ekstremaĵo de la verando, la honesta Balto sidis ĉe la kontraŭa ekstremaĵo, fumante sian pipon, spektadante la sukcesojn de la ligna soldato kiu, armite ĉiumane de glavo, batalis kuraĝe la venton sur la bestodoma tegmento. Samtempe, Ikabodo amindumis la filinon apud la rojo sub la granda ulmo, aŭ ĉirkaŭpromenigis ŝin en la krepuska lumo, tiu horo tiel helpa al la elokventeco de amantoj.

Mi ne pretendas scii kiel oni amindumas kaj venkas virinajn korojn. Miaopinie ili estas ekde ĉiam studobjektoj de enigmo kaj admiro. Kelkaj havas ŝajne ununuran atakeblan flankon aŭ atingopordon. Aliaj havas mil alvenvojojn kaj kapteblas en mil malsamaj manieroj. Gajni la unuajn estas granda triumfo de lerteco. Estas ankoraŭ pli granda pruvo de generaleco gajni kaj daŭre reteni la lastajn, ĉar viro devas protekti la fortreson batalkoste ĉe ĉiu pordo kaj ĉiu fenestro. Tiu kiu gajnas mil ordinarajn korojn rajtas tial iom famiĝi. Tiu tamen kiu gajnas kaj ade regas senrivale la koron de koketulino estas aŭtenta heroo. Tia ne estis, certe, la kazo de la imponega Bromo Ostaro kaj ekde tiam kiam Ikabodo Gruo komencis efektivigi iomajn progresojn la avantaĝoj de tiu antaŭa verŝajne malpligrandiĝis. La ĉevalo de Bromo ne plu vidiĝis starante antaŭ la Van-Tasela domo en dimanĉaj vesperoj kaj letala kverelado estiĝis inter li kaj la lernejestro de Dorm-Valeto.

Bromo, kies karaktero ampleksis iomon da kruda kavalireco, bonvolintus solvi la problemon per aperta militado, kontraŭstarante aliajn pretendojn pri la damo laŭ la modo de tiuj ege koncizaj kaj ege simplaj logikistoj de antikvaj epokoj, la vagkavaliroj: per vir-kontraŭ-vira kombato. Sed Ikabodo tro konsciis pri la supera potenco de sia kontraŭstaranto por konsenti eniri la batalarenon kun tiu. Li jam subaŭdis fanfaronadon de Bromo laŭ kiu tiu "refaldos la lernejestron kaj deponos lin sur breton de lia propra lernejo" kaj li estis tro singarda por estigi al tiu la okazon.

Estis en tiu obstine paca sistemo iu ege provoka. Restis al Bromo nenia alternativo krom ekutiligi la provizojn da rustika ŝercado pri kiuj li disponis kaj okazigi krudajn trompludojn kontraŭ sia rivalo. Tial Ikabodo fariĝis viktimo de kaprica persekutadkampanjo entreprenita de Bromo kaj lia aro da krudaj kunrajdantoj. Ili ĉagrenadis lian ĝis nun pacan estrejon.

Ili ŝtopis la fumtubon kaj tiamaniere fumpelis la klientojn de la kantolernejo. Ili enrompiĝis la lernejon dumnokte, malgraŭ ĝiaj imponegaj fiksfermaĵoj (pordo-vimentigoj kaj fenestropalisoj) kaj tohuva-bohuigis ĉion, rezulte de kio la kompatinda lernejestro komencis opinii ke ĉiuj sorĉistinoj de la lando tie kunvenis. Sed eĉ pli ĝenis lin tio ke Bromo elprofitis ĉiun oportunon lin ridindigi antaŭ lia damo.

Ekzemple, tiu havis kanajlan hundon kiun li instruis ploraĉi en la plej absurda maniero kaj prezentis kiel rivalon de Ikabodo pri la arto de psalmokantado.

La afero antaŭenevoluis tiumaniere dum kelke da tempo sen rezultigi materialan efikon en la relativa situacio de la kontraŭstarantaj potenculoj. En bela aŭtuna posttagmezo, Ikabodo, spertante penseman humoron, sidis reĝpoze sur la alta skabelo ekde kiu li kutimis superrigardi ĉiujn eventojn de sia eta literatura imperio. En la mano li balancis punbastoneton, tiun sceptron de despota potenco. Betula vipilo, simbolo de justeco, ripozis sur tri najloj malantaŭ la trono, konstanta teruraĵo por malbonkondutaj lernantoj. Sur la instrutablo antaŭ li vidiĝis diversaj kontrabandaĵoj kaj malpermesataj armiloj malkovritaj sur la personoj de senokupaj buboj: kiaj duonmanĝitaj pomoj, aerpafiloj, giriloj, muŝkaĝoj, kaj kompletaj legioj da etaj paperaj ludkokoj furiozantaj.