Выбрать главу

Bromo Ostaro tamen estis la heroo de la sceno, alveninte la kunvenon surdorse de sia plej ŝatata rajdbesto, Ĉioriskulo, estaĵo, same kiel li, plena je spirito kaj malico, kaj kiun kapablis mastri neniu krom li. Li famiĝis efektive kiel viro preferanta atakemajn bestojn emantajn efektivigi ĉiuspecajn ruzmanovrojn konstante minacantajn la bonfarton de la rajdanto, ĉar li opiniis ke obeema, bonkonduta ĉevalo maltaŭgas al verva knabo.

Tre plaĉus al mi paŭzi ĉi-tie por primediti la mondon da ĉarmoj kiu ektrafis la ravitan rigardon de mia heroo kiam li eniris la gastosalonon de la Van-Tasela domego. Ne tiuj de la aro da plenformaj junulinoj kun ilia luksa ekspocizio de ruĝo kaj blanko sed la malavaraj ĉarmoj de aŭtenta Nederlanda kamparsocia tetablo en la riĉega aŭtuna sezono. Tiom da pladoj ŝarĝitaj de amasoj da diversaj, preskaŭ nepriskribeblaj kukoj kiujn scipovas baki nur spertaj Nederlandaj dommastrinoj!

Inkluziviĝis la timiga pastokuko, la pli afabla oleokuko kaj la krusta kaj dispeciĝema tordbulo; sukerkukoj kaj buterkukoj, zingibrokukoj kaj mielkukoj kaj la tuta kukofamilio. Apud tiuj elmontriĝis pomtortoj, persiktortoj kaj kukurbtortoj; kaj aldone tranĉaĵoj da ŝinko kaj bukanita bovaĵo; kaj poste teleroj da bonsaporaj konfititaj prunoj, persikoj, piroj kaj cidonioj; krome, rostitaj alozo kaj kokinoj; kune kun bovloj da lakto kaj kremo, ĉiuj interaranĝite ege ĥaose, iom laŭ la ordo de mia rakontado, dum meze de tiuj — nia alta Ĉielo benu la lokon — staris la tekruĉo, suprenlevante nubojn de vaporo.

Mankas al mi spiro kaj tempo por pridiskuti tiun bankedon laŭ ĝiaj meritoj kaj mi ege avidas repreni la evolufadenon de mia rakontado. Feliĉe, Ikabodo Gruo ne tiom hastis kiel sia historiisto kaj li dece traktis ĉiun bongustaĵon.

Li estis bonvola kaj dankema persono kies koro ŝvelis samritme kiel lia korpo kontentiĝis kaj kies spirito vigliĝis post bona manĝado samritme kiel la spiritoj de aliaj viroj post multa drinkado. Krome, manĝante, li ne povis malkonsenti ĉirkaŭpasigi sian rigardon kaj subridi pri la eblo povi ekestri iun tagon tiun tutan scenon de preskaŭ neimageblaj lukso kaj riĉeco. Tiam li pensis kiel rapide li sin forturnos disde la malnova lerndomo, klakigos la fingrojn antaŭ la vizaĝo de Johano Van-Ripero kaj ĉiu cetera avara patrono, kaj eksterdomigos piedbate ĉiun vagabondan pedagogon kuraĝintan lin nomi kamarado.

Multaĝulo Baltuso Van-Taselo ĉirkaŭvagadis inter siaj gastoj kun la vizaĝo dilatita pro kontentiĝo kaj bonhumoro, same ronda kaj gaja kiel rikoltsezona luno. Liaj gastamaj atentaĵoj estis mallongdaŭraj sed signifoplenaj, konsistante el manpremoj, ŝultrobatetoj, laŭtaj ekridoj kaj urĝaj invitoj: "Ekmanĝu! Vin provizu!"

Kaj nun la sono de la muziko eliranta la komunĉambron aŭ halon alvokis ĉiujn al la balo. La muzikanto estis maljuna grizhara Negro kiu jam de pli ol duonjarcento rolis kiel migra orkestro de la regiono. Lia muzikilo estis preskaŭ tiel malnova kaj eluzita kiel li mem. La plej grandan parton de la tempo li surskrapis du-tri kordojn, akompanante ĉiun arĉmovon kun samtempa kapmovo, antaŭenkliniĝante preskaŭ ĝistere kaj piedbatante ĉiun fojon kiam alvenis danci nova paro.

Ikabodo fieris tiom pri sia danckapablo kiel pri siaj kantotalentoj. Nenia korpomembro, nenia karnofibro senokupis ĉe li. Vidinte lian malkompakte muntitan korpoframon en plena moviĝado, klakade rondirantan en la ĉambro, vi supozintus ke Sankta Vito mem, tiu benita patrono pri dancado, surscenejiĝas proprapersone antaŭ vi. Li estis admirata de ĉiuj Negroj de la bieno kaj la ĉirkaŭanta komunumo kiuj, kuniĝinte, ĉiuaĝaj, ĉiudimensiaj, konsistigis piramidaĵojn da brilaj Nigraj vizaĝoj, starante amase ĉe ĉiu pordo kaj fenestro, spektadante kun ravo la scenon, rulante siajn blankajn okulglobojn, elmontrante de orelo al orelo larĝe ridetantajn vicojn da eburkoloraj dentoj.

Kiel la buboskurĝanto povus konduti alie ol vigle kaj ĝoje?

La mastrino de lia koro estis lia kundancantino kaj ridetis afable responde al liaj amaj okulumadoj. Dume, Bromo Ostaro, ege frapite de amo kaj envio, sidis sole kaj paŭte en fora ĉambroangulo.

Kiam la dancado finiĝis, Ikabodo aliris interparoli kun ensemblo da saĝuloj sidantaj kaj fumantaj kun maljuna Van-Taselo ĉe unu ekstremaĵo de la galerio kie ili klaĉadis pri antaŭaj tempoj kaj rakontis longajn anekdotojn pri la milito.

La regiono, en la tempo pri kiu mi parolas, estis unu el tiuj bonfavoritaj lokoj en kiuj kronikoj kaj heroaj viroj abundas. La Brita-Usona batallinio etendiĝis proksime al ĝi dum la milito. Ĝi rolis tial kiel prirabejo kiun infestis rifuĝintoj, gerilistoj kaj ĉiuj specoj de limlinia kavalireco.

Nun forpasis, kvankam apenaŭ, sufiĉe da tempo por povigi ĉiun rakontanton ornami sian rakonton per kelkaj belaj fikcioj kaj, pro la malprecizo de siaj memoraĵoj, sin heroigi en ĉiu rakontata bravaĵo.

Estis la rakonto pri Dofuo Martlingo, grandkorpa, blubarba Nederlandano preskaŭ kaptinta Britan fregaton kun malnova naŭfunta ferkanono pafanta ekde kotbarikado, krom tio ke je la sesa salvo la armilo eksplodis. Kaj estis la maljuna sinjoro — li restu anonima estinte ĝentilhomo tro riĉa por ke mi nomu lin nur rapidvorte — kiu, dum la batalo de Blanka-Ebenaĵaro, estante bonega defendomajstro, deturnis musketkuglon per eta glavo. Laŭ lia raporto la kuglo ĉirkaŭzumis la klingon kaj forkarambolis de sur la manŝirmilo kaj li pretis certigi la raporton ĉiumomente, elmontronte la glavon kun ties iom fleksita ŝirmilo. Estis pluraj ceteraj, egalvalore estimiĝintaj sur la batalkampo, neniu el kiuj maldubis pri la gravo de sia propra agado kaj la influo kiun tiu estigis sur la finan venkon.

Sed ĉiuj tiuj neniel gravis kompare al la pli sukcesaj legendoj pri fantomoj kaj aperaĵoj. La komunumo riĉas je tiaj legendaj trezoroj. Lokaj fabloj kaj superstiĉoj pli bone prosperas en tiuj izolitaj, de longe enloĝataj retiriĝejoj sed nun tretas ilin subpiede la nomadega homamaso aktuale konsistiganta la loĝantaron de la plej multnombraj el niaj kamparejoj.

Krome, fantomoj spertas nenian kuraĝigon en la plejparto el niaj vilaĝoj ĉar ili apenaŭ ĝuas la tempon finsperti sian unuan dormeton kaj sin renversi en siaj tomboj antaŭ ol iliaj travivintaj amikoj jam forlasas la najbarejon. Tial kiam ili eltombiĝas nokte por ĉirkaŭpromeni, restas al ili neniaj viziteblaj konatoj. Jen sendube la kialo pro kiu ni nur malofte aŭdas pri fantomoj escepte kiam temas pri niaj de longe enloĝataj Nederlandaj komunumoj.

La tuja kaŭzo tamen — la ofteco de supernaturaj rakontoj en tiuj lokoj — atribueblas sendube al la proksimeco de Dorm-Valeto. Kontaĝon alportis la aero mem elblovanta tiun hantejon. Ĝi elspiris etoson de revoj kaj fantazioj infektantan la tutan landon. Pluraj Dorm-Valetanoj partoprenis en la ĉe-Van-Tasela festo kaj, kiel kutime, disrakontis siajn sovaĝajn kaj mirindajn legendojn. Multaj mornaj historietoj raportiĝis pri funebraj procesioj, okazintaj kun malgajaj ploregoj kaj plendoj proksime al la arbego, ankoraŭ staranta en la najbarejo, kie la bedaŭrinda Majoro Andreo punmortis.

Ankaŭ iom menciiĝis la virino vestita en blanko kiu hantis la senluman ravineton ĉe Korak-Rokego kaj ofte aŭdiĝis kriegante en antaŭŝtormaj vintronoktoj, pereinte tie en la neĝo.

Plejparte tamen temis kutime en la rakontoj pri la plej ŝatata fantomo de Dorm-Valeto, la senkapa rajdanto, kiu aŭdiĝis plurajn fojojn tre lastatempe, patrolante la kamparon kaj, laŭraporte, ŝnurante sian ĉevalon ĉiunokte inter la tomboj de la preĝeja antaŭkorto.

La izolita situloko de la preĝejo, ekde ĉiam verŝajne, igas ĝin ŝatata hantejo de ĉagrenitaj spiritoj. Ĝi staras sur altaĵeto, ĉirkaŭate de robinioj kaj altegaj ulmoj, de inter kiuj ĝiaj decaj, kalkolaktitaj muroj elbrilas modeste, kiel Kristana pureco transbrilanta la rulkurtenojn de la dormĉambro.

Malkruta deklivo descendas de ĝi ĝis arĝenta akvotavolo ĉirkaŭlimigata de altaj arboj inter kiuj povas ekvidiĝi la bluaj montetoj de Hudsono-Rivero. Rigardante ĝian gazonkorton kie la sunradioj ŝajnas dormadi tiom trankvile, oni povus supozi ke tie almenaŭ la mortintoj rajtas ripozi en paco.