Выбрать главу

Por ke ĉio tio ne superŝarĝu la subtenkapablon de liaj kungastigantoj kamparaj kiuj emis konsideri lernejajn kostojn kiel dolorigan ĝenon kaj lernejestrojn kiel simplajn parazitojn, li disponis pri diversaj rimedoj sin fari utila kaj afabla. Foje li helpis la kultivistojn pri iliaj pli facilaj bientaskoj: rikoltante fojnon, riparante barilojn, trinkigante ĉevalojn, hejmenrevenigante bovojn elpaŝteje, tranĉante lignon por vintraj fajroj. Aldone li flankenlasis entute la regantan dignon kaj nepran potencon pere de kiuj li sinjoriĝis en sia lerneja imperieto kaj mirige mildiĝis kaj humiliĝis. Li sin favorigis ĉe la patrinoj dorlotante la infanojn, precipe la plej junajn, kaj, kvazaŭ Biblia leono kuŝanta pace apud ŝafido, dum longa horsinsekvo kutimis sidi kun infano sur genuo, samtempe ŝancelante lulilon per la alia piedo.

Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la komunumo kaj gajnis multajn brilajn ŝilingojn instruante la junulojn pri psalmokantado. Ege fierigis lin stariĝi dimanĉmatene antaŭ la preĝeja adorantaro kun ĥoro da elektitaj kantantoj kaj tie, siaopinie, venki la influkonkurson kontraŭ la pastoro. Certe estas ke lia voĉo supersonis tiujn de la ceteraj kultanoj. Efektive, ankoraŭ hodiaŭ ekaŭdiĝas foje en trankvilaj dimanĉaj matenoj en tiu preĝejo strangaj tremaĵoj kaj eĉ duonmejlon for, ĉe la kontraŭflanka bordo de la muellageto, aŭtentaj postrestintaj sonaĵoj antaŭe elirintaj, laŭonidire, la nazon de Ikabodo Gruo.

Tial pere de diversaj etaj improvizadoj efektivigitaj en tiu genia maniero kutime nomiĝanta "per kurbo aŭ per zigzago", la digna pedagogo sufiĉe tolereble sukcesis, spertante, laŭ la opinio de ĉiuj nenion sciantaj pri mensa laboro, plaĉege facilan vivon.

Kutime, la lernejestro estas viro al kiu atribuas ioman gravon la loĝantinoj de kampara najbarejo. Tiuj lin taksas kiel specon de senokupa ĝentilhoma persono kies gusto kaj atingoj ege superas tiujn de la krudaj kamparaj amkandidatoj kaj kies scion superas nur tiu de la pastoro. Lia alveno tial emas estigi nemalmultan eksciton ĉe kampara biendoma tetablo kaj la alporton de preterkutima plado da kuketoj aŭ dolĉaĵoj povas okazigi la prezentadon de arĝenta tekruĉo. Nia literaturulo tial precipe feliĉiĝis ĉirkaŭate de la ridetaj vizaĝoj de la tiukamparaj fraŭlinoj. Kiom li kavalirumis por ili en la preĝeja antaŭkorto inter dimanĉmatenaj Diservoj, kolektante por ili vinberojn kreskantajn sur sovaĝaj vitoj superfluantaj en la apudaj arboj; deklamante por ilin distri ĉiujn epitafojn enĉizitajn sur la tomboŝtonoj; aŭ promenante kun tuta aro da ili laŭborde de la apude situanta muellageto. Intertempe la pli timidaj kamparbuboj postrestis ŝafhezitege, enviante liajn superajn elegantecon kaj lertecon.

Pro sia duonvagabonda vivstilo li estis krome speco de vojaĝanta ĵurnalo, transportante de domo al domo la tutan repertuaron da lokaj klaĉaĵoj. Rezulte, oni ĉiam salutis kontente lian alvenon. Aldone, la virinoj lin estimis kiel homon de granda scio ĉar li jam tralegis la kompletan enhavaĵon de pluraj libroj. Ekzemple, li majstre konis la historion de Nov-Anglia sorĉarto verkitan de Kotono Matero. Tiurilate, li rigore kaj forte kredis je la koncerna scienco.

Li estis, efektive, malkutima miksaĵo da etkvanta saĝeco kaj simpla kredemo. Lia apetito pri mirindaĵoj kaj lia kapablo ilin digesti egale eksterordinaris, pligrandiĝinte ambaŭe pro lia loĝado en tiu sorĉita regiono. Nenia rakonto tro krudis nek tro egis por lia ampleksa naiveco. Ofte plaĉis al li, je la fino de la instrutago, etendiĝi sur la abunda trifolitavolo laŭiranta la rivereton preterfluantan plorete la lernejon kaj tralegi tie la terurajn rakontojn de Multaĝulo Matero ĝis kiam la kreskanta malhelo nebuligis la presitan paĝon antaŭ lia rigardo.

Tiam, dum li antaŭenvagis apud marĉo, rivereto kaj timiga arbaro, celante atingi la biendomon kie li provizore gastis, ŝancelis lian ekcititan imagon ĉiu sono de la naturo okazanta je tiu sorĉhoro: la ĝemo de la kaprimulgo fontanta el la montetdeklivo; la minaca kriego de la arbobufo anoncanta eventualan ŝtormon; la malfeliĉiga ululo de la kriĉstrigo; aŭ la subita susurado de birdoj ektimintaj en sia arbusta ripozejo. Eĉ la lampiroj, kiuj lumiĝis la plej brile en la plej malhelaj lokoj, surprizegis lin de tempo al tempo kiam unu transflugis kun malkutima helego lian irvojon. Kaj se, hazarde, giganta stulta koleoptero fuŝflugis kontraŭ lin, la kompatinda estulo pretis adiaŭi sian animon, opiniante ke lin trafis sorĉistina magiaĵo.

Lia sola rimedo en tiaj momentoj, ĉu por nuligi ĉiun pensagadon, ĉu por forpeli malbonajn spiritojn, estis ekkanti preĝejajn himnojn. Kaj la bonvolaj loĝantoj de Dorm-Valeto, sidante vespere antaŭ siaj ĉefpordoj, ofte miregis ekaŭdante lian nazalan melodion "en kunligita dolĉeco longe daŭrigata" ŝvebantan super fora monteto aŭ laŭ krepuska vojo.

Cetera fonto de timiga plezuro estis pasigi longajn vintrajn vesperojn kun la maljunaj Nederlandaj edzinoj dum tiuj sidis ŝpinante apudfajre kaj vico da pomoj rostiĝis ŝprucsiblante laŭkamene. Tie li aŭskultis iliajn mirindajn rakontojn pri fantomoj kaj koboldoj kaj hantitaj kampoj kaj hantitaj riveretoj kaj hantitaj pontoj kaj hantitaj ĉevaloj kaj precipe pri la senkapa rajdanto aŭ Galopanta Heso de la Valeto kiel oni foje lin nomadis. Li ĝojigis ilin reciproke per siaj anekdotoj pri sorĉarto kaj pri la teruraj aŭguroj kaj minacaj sonoj kaj vidaĵoj okazintaj en la aero de pasintepoka Konektikuto. Li timigis ilin veege kun antaŭanoncoj pri kometoj kaj falsteloj kaj la maltrankviliga informo ke la terglobo nepre rotacias, rezulte de kio ili staras duonon de ĉiu tago kaposubpiede.

Tamen se tio ĉio alportis plezuron al li dum li komfortiĝis kompaktakorpe en la kamenangulo de iu ĉambro ruĝbrilanta pro sia krepitanta lignofajro kaj kie, kompreneble, nenia fantomo kuraĝis sin vidigi, tiun plezuron li devis postkompensi per la teruroj de sia hejmendirekta revenvojo. Kiel timigaj formoj kaj ombroj obstrukcis lian antaŭenirejon en la pala kaj aĉa brilego de iu neĝa nokto! Kun kiel dezira rigardo li okulkontrolis ĉiun tremantan lumradieton traglitantan la nudajn kampojn ekde fora fenestro! Kiel ofte ektimigis lin neĝkovrita arbusto apudstaranta lian vojon kiel fantomo surportanta blankan littukon! Kiel ofte li ekkaŭris pro sangokazeiga timego okazigita de la sono kiun liaj irpaŝoj estigis subpiede sur la frosta krusto kaj malkuraĝis rigardi malantaŭen por ne devi ekvidi tie aĉegan estaĵon lin posttretantan! Kaj kiel ofte nepre konsternigis lin iu preterhastanta ventoblovego hurlanta interarbe kaj povanta esti la Galopanta Heso efektiviganta unu el siaj ĉiunoktaj rajdatakoj.

Ĉiuj tiuj estis tamen nuraj noktoteruroj, mensaj fantomoj kiuj promenadas nur en la malhelo. Tial, kvankam li jam vidis multajn fantomojn dum sia vivotempo kaj Satano jam ofte lin atakis diversforme okaze de liaj solecaj vagiradoj, ĉiujn tiujn malbonaĵojn nova tagiĝo ĉesigis. Rezulte, li povintus ĝuadi plaĉan vivon, malgraŭ la diablo kaj liaj agadoj, se jam ne transpasis lian irvojon estaĵo kiu perpleksas la viran genron pli ol fantomoj, koboldoj kaj la tuta sorĉistinaro kunagantaj, kaj tio estis: virino.

Inter la muzikdisĉiploj kunvenantaj unu vesperon ĉiusemajne por aŭskulti lian instruadon pri psalmokantado nombriĝis Katrino Van-Taselo, solinfano de multhava Nederlanda farmbienestro. Ŝi estis floriĝanta, freŝhaŭta, dekokjara fraŭlino; diketa kiel perdriko; kvazaŭ manĝinda, fandiĝema; ruĝetvanga kiel unu el la patraj persikoj; kaj universale konata ne nur pro sia beleco sed ankaŭ por sia estonta heredaĵo. Ŝi estis aldone iom koketa, laŭ la indico, ekzemple, de sia vestaĵaro, kiu estis miksaĵo de pasint- kaj nuntempaj modoj elektitaj laŭvole por reliefigi ŝiajn fizikajn ĉarmojn. Ŝi surportis purorajn juvelaĵojn transoceanigitajn el Zandamo de ŝia pra-pra-avino, allogan stomakaĵon de antikvaj epokoj, kaj provoke mallongan subjupon elektitan sendube cele al elmontri la plej belajn piedojn kaj maleolojn de la tuta ĉirkaŭanta kamparo.

La koro de Ikabodo Gruo spertis dolĉajn kaj stultajn sentojn pri la ina sekso. Ne mirinde estas tial ke tiel tenta mordindaĵo baldaŭ ekplaĉis al lia rigardo kaj plej precipe post kiam li gastiĝis en la domego de ŝia patro. Altaĝulo Baltuso Van-Taselo estis perfekta portreto pri sukcesa, kontenta, grandanima kultivisto. Vere estas ke nur malofte li direktis la rigardon aŭ la pensadon preter la limojn de sia bieno, sed ene de tiuj limoj ĉio estis komforta, feliĉa kaj bonfarta. Li kontentis sed ne fieris pri sia riĉeco. Lin ĝojigis ne la stilo sed male la abundo de lia vivkapablo.

Lia bieno situis surborde de Hudsono-Rivero en unu el tiuj verdaj, ŝirmataj, fekundaj kaŝejoj en kiuj tiel ĝojas enhejmiĝi Nederlandaj kultivistoj. Grandega ulmo etendis siajn larĝajn branĉojn super ĝi. Ĉebaze de la ulmo suprenbobelis fonto de la plej milda kaj dolĉa akvo, plenigante etan puton konsistantan el barelo, tiam forfluetante scintilante tra la herbo ĝis najbara rojo antaŭensaltetanta inter alnoj kaj nansalikoj.

Proksimege al la loĝdomo staris vasta labordomo kapabla funkcii kiel preĝejo kaj de kiu ĉiu fenestro kaj ĉiu niĉo preskaŭ eksplodis pro ties pleniganta enhavaĵo da farmbientrezoroj. La draŝilo sonoradis ĉi-ene de mateno al nokto. Diversspeciaj hirundoj vagflugetis pepante inter la tegmentaj aleroj, preskaŭ ilin tuŝante. Ĝuis la surtegmentan sunbrilon vicoj da kolomboj, el kiuj kelkaj rigardis la ĉielon unuokule, kvazaŭ kontrolante la veteron, dum aliaj kaŝis la kapon subflugile aŭ enbruste kaj ceteraj, pufiĝante kaj rukulante, riverencadis antaŭ siaj inoj.