Выбрать главу

Krome, kiun ŝancon li havus eskapi fantomon aŭ koboldon — se temis pri tiaĵo — povantan surrajdi la flugilojn de la vento?

Tial, estigante ioman pseŭdokuraĝon, li demandis balbutante:

"Kiu vi estas?" Nenian respondon li ricevis. Li ripetis la demandon en ankoraŭ pli maltrankviltona voĉo. Daŭre okazis nenia respondo. Novan fojon li piedbatis la flankojn de la senmova Pafilpulvo kaj, fermante la okulojn, kun senintenca fervoro ekpsalmis preĝejan himnon.

En tiu momento la timiga ombraĵo ekmoviĝis kaj, pergrimpe, persalte, subite ekstariĝis meze de la vojo. Kvankam la nokto estis malhela kaj morna, la formo de la nekonataĵo nun iom konstateblis. Ĝi ŝajnis esti vastdimensia rajdanto sidanta sur fortikframa nigra ĉevalo. Ĝi faris nek minacan geston, nek afablan inviton, preferante sin apartigi aliarande de la vojo, antaŭentrotante blindaflanke de multaĝa Pafilpulvo, kiu nun renormaliĝis post siaj timo kaj obstino.

Ikabodo, al kiu tiu stranga noktomeza kunrajdanto nepre malplaĉis, kaj memorante la aventuron kiun Bromo Ostaro spertis kun la Galopanta Heso, plirapidigis sian ĉevalon, esperante forlasi la fremdaĵon. Ankaŭ tiu tamen plirapidigis sian ĉevalon, egalante la progreson de Ikabodo. Tiulasta malrapidiĝis, ekpromenadpaŝigis sian beston, intencante lanti malantaŭe — la aliulo same agis. Lia koro komencis malfortiĝi.

Li ekstrebis reaktivigi sian psalmokantadon sed lia malsekigita lango algluiĝis al lia palato kaj la notoj mortis en lia gorĝo. En la malbonhumora kaj obstina silento de tiu insista kunulo kaŝiĝis io mistera kaj ege timiga. La afero baldaŭ klariĝis.

Laŭgrimpante ioman deklivon reliefigantan kontraŭĉielen la figuron de lia kunvojaĝanto, gigante altan kaj envolvitan en mantelo, Ikabodo hororegis, ekkonsciante ke tiu senkapas.

Lia hororo pligrandiĝis kiam li rimarkis ke la mankantan kapon, anstataŭ porti ĝin surŝultre, la fremdaĵo-fremdulo transportis antaŭ si sur la selpomelo. La teruro de Ikabodo atingis senesperan nivelon. Li strebis instigi Pafilpulvon per kaskadaĵo da man- kaj piedbategoj, dezirante per subita moviĝo preterkuregi sian kunulon, sed la fantomo subitmoviĝis samritme kiel li. Tial kune ili ekkuregis, vole malvole, dum ŝtonoj forflugetis kaj fajreroj ekbruletis je ĉiu salto. La malpezaj vestaĵoj de Ikabodo flirtadis en la aero dum li etendis sian longan, magran korpon super la kapo de sia ĉevalo pro sia avida deziro forfuĝi.

Ili nun atingis la vojon kiu flankenturniĝas en la direkto al Dorm-Valeto. Tamen Pafilpulvo, laŭŝajne sorĉite per demono, anstataŭ resti survoje, turniĝis kontraŭdirekten kaj plonĝis impete laŭdeklive, descendante malrektaflanke. Tiu vojo trairas sablan kavaĵon ombratan de arboj dum preskaŭ kvaronmejlo, kie ĝi transiras la ponton tiam faman en lokaj fantomrakontoj kaj aliflanke de kiu suprenŝvelas la verda monteto sur kiu staras la kalkolaktita preĝejo.

Ĝis nun la paniko de la ĉevalo havigis al ĝia malcerta rajdanto ŝajnan avantaĝon en la konkurso. Bedaŭrinde ĵus kiam li atingis la mezan punkton de la kavaĵo, la selzono cedis kaj li sentis ĝin forgliti de sub li. Li mankaptis ĝin perpomele kaj strebis ĝin reteni surĉevale, tamen sensukcese.

Restis al li nur sufiĉe da tempo por ĉirkaŭbraki la kolon de multaĝa Pafilpulvo antaŭ ol la selo terenfalis kaj li aŭdis sian postkuranton ĝin treti subpiede.

Dummomente trapasis lian menson timo pri la kolero de Johano Van-Ripero ĉar estis la dimanĉa selo de tiu. Al la momento tamen maltaŭgis etaj timoj. La koboldo postkuris lin proksimegdistance kvazaŭ preta ekrajdi lian postaĵon mem kaj, estante malbonlerta ĉevalisto, li spertis grandan ĝenon penadante reteni sian sidpozon. Foje li glitis unuflanken; alifoje, aliflanken. Multfoje li sidsaltis sur la alta kresto de la ĉevala spino kun tiom da fortego ke li timis sperti tujan tiean korpofendiĝon.

Malfermaĵo en la arboj nun kuraĝigis lin esperi ke la preĝeja ponto proksimas. La ŝanceliĝanta reflekto de arĝenta stelo en la rojo sciigis al li ke li ne eraras. Li vidis la murojn de la preĝejo lumetantajn malhele sub la foraj arboj. Li memoris la lokon kie malaperis la fantoma kontraŭstaranto de Bromo Ostaro.

"Se mi nur sukcesos atingi tiun ponton," pensis Ikabodo, "mi estos sekura."

En tiu momento li aŭdis la nigran ĉevalon anhelantan kaj blovantan malantaŭ li. Li eĉ kredis senti ĝian varman spiradon. Novfoja konvulsia piedbato en la riparon kaj multaĝa Pafilpulvo sursaltis la ponton. Ĝi kuregis tondrobrue trans la eĥantajn tabulojn, atingis la kontraŭan bordon. Nun Ikabodo rigardis malantaŭen kontrolante ĉu lia postsekvanto malaperos, laŭtradicie, en ekbrilo de fajro kaj sulfuro.

En tiu momento mem li vidis la koboldon elstariĝi en siaj piedingoj entreprenante antaŭenlanĉi sian kapon kontraŭ la lernejestron. Ikabodo strebegis eviti la hororan misilon sed li tro malfruis. Ĝi trafis lian kranion kun grandega kolizio kaj faligis lin kapon antaŭen en la polvon. Pafilpulvo, la nigra ĉevalo kaj la koboldrajdanto lin preterpasis, ĉiuj tri, tornadrapide.

La sekvintan matenon la maljuna ĉevalaĉo troviĝis sensele antaŭ la barilpordo de sia mastro. Dum ĝia brido kuŝis subpiede ĝi solene maĉadis tiean herbon. Ikabodo ne aperis matenmanĝhore. Tagmezhore li ne aperis. La knaboj kunvenis ĉe la lernejo kaj vagpromenadis laŭborde de la rojo. Nenia lernejestro. Johano Van-Ripero komencis iom maltrankviliĝi pri la sorto de la kompatinda Ikabodo kaj sia selo. Enketo ekestiĝis kaj post zorga esplorado oni trovis spurojn de li.

En unu parto de la vojo iranta al la preĝejo oni trovis la selon tretitan en la teron. La spuroj de ĉevalhufoj, profunde enfiksite en la vojo kaj verŝajne kun furora rapideco, kondukis al la ponto preter kiu, sur la bordo de larĝa parto de la rivereto kie la akvo fluis pli profunde kaj pli nigrakolore, troviĝis la ĉapelo de la malbonŝanca Ikabodo kaj proksime al ĝi frakasita kukurbo.

Oni priserĉis la rojon, sen malkovri tamen la kadavron de la lernejestro. Johano Van-Ripero, kiel ekzekucianto pri lia heredaĵo, kontrolis la pakon enhavantan liajn ĉiujn surterajn posedaĵojn. Tiuj konsistis el du ĉemizoj kaj duono; du kolskarpoj; unu-du paroj da glatlanaj ŝtrumpoj; malnova ĝisgenua korduroja pantalono; rusta razilo; libro da psalmhimnoj kun multaj kornitaj paĝoj; kaj rompita diapazono.

Pri la libroj kaj mebloj de la lernejo, ili apartenis ĉiuj al la komunumo krom _Historio de Sorĉarto_, verkita de Kotono Matero; _Nov-Anglia Almanako_; cetera libro pri sonĝoj kaj sortdivenado kaj, en tiulasta, malmultkosta paperfolio surportanta skribaĉaĵojn kaj inkmakulojn faritajn okaze de sensukcesaj klopodoj kopii poemojn honorantajn la heredontinon de Van-Taselo. Tiujn magi- kaj poezilibrojn tuj bruligis Johano Van-Ripero kiu decidiĝis de tiam antaŭen ne plu edukigi siajn gefilojn ĉelerneje, opiniante ke laŭ lia scio, la leg- kaj skribartoj neniam efektivigas bonajn rezultojn. Kiom ajn da mono la lernejestro posedis — li ricevis sian kvaronjaran salajron nur unu-du tagojn antaŭe — li kunportis tion sendube surpersone en la momento de sia malapero.

La mistera evento instigis grandan spekulativadon ĉepreĝeje la sekvintan dimanĉon. Aroj da spektantoj kaj klaĉemuloj kuniĝis en la preĝeja antaŭkorto, ĉe la ponto kaj tie kie troviĝis la ĉapelo kaj la kukurbo. Rememoriĝis la rakontoj de Braŭvero kaj Bromo Ostaro kaj tuta repertuaro da ceteraj samspecaj raportaĵoj. Kiam la diskutpartoprenantoj konsideris ĉiujn tiujn kaj komparis ilin kun la simptomoj de la koncerna kazo, ili ŝancelis la kapon kaj finkonkludis ke Ikabodon la Galopanta Heso fortransportis. Pro tio ke li estis fraŭlo kaj ŝuldis monon al neniu, neniu pasigis pluan tempon maltrankviliĝante pri li. Oni translokigis la lernejon al alia najbarejo kie alia pedagogo lin anstataŭis.

Vere estas ke maljuna kultivisto vizitinta Nov-Jorkon plurajn jarojn poste kaj dissciigintan la nunan raporton pri la fantoma aventuro, aldone informis ke Ikabodo Gruo daŭre vivas; ke li forlasis la najbarejon duone pro timo pri la koboldo kaj Johano Van-Ripero, duone pro embaraso pri sia forsendiĝo ĉemane de la heredontino; ke li translokiĝis al fora regiono de la lando; ke li tie instruis kaj samtempe fakiĝis pri juro, advokatiĝis, politikistiĝis, kandidatiĝis, ĵurnalistiĝis kaj juĝistiĝis en malalttribunalo.

Bromo Ostaro, kiu baldaŭ post la malapero de sia rivalo edziĝis triumfe kun la floriĝanta Katrino, ĉiam elmontris ĉioscian mienon kiam ajn oni rakontis la aventuron de Ikabodo kaj ĉiam ekridegis plenpulme kiam menciiĝis la kukurbo, pro kio kelkaj homoj suspektis ke li scias pli longe pri la afero ol li bonvolas raporti.

La multaĝaj kamparaj edzinoj, tamen, la plej bonaj juĝantoj pri tiuj aferoj, asertas eĉ ĝis hodiaŭ mem ke Ikabodo forŝteliĝis pere de supernaturaj rimedoj, ĉio kio estas unu el la plej ŝatataj historietoj ofte rakontataj en la najbarejo ĉirkaŭ vintraj vesperfajroj.

La ponto fariĝis pli ol iam fokuspunkto de superstiĉa miro kaj povas esti ke jen la kialo pro kiu dum lastatempaj jaroj oni ŝanĝis la itineron de la vojo, rezulte de kio ĝi nun aliras la preĝejon laŭpasante la bordon de la muellageto.

Forlasite, la lernejo baldaŭ malkomponiĝis kaj ĝin ekhantis, laŭraporte, la fantomo de la malbonŝanca pedagogo. Plugknaboj, lantante sur la ĝishejma vojo en trankvila somervespero, ofte kredas aŭdi la voĉon de Ikabodo, ĉantantan en fora distanco malgajan psalmomelodion inter la pacaj solecejoj de Dorm-Valeto.