Ni finu per lasta konsidero. Sondante la spacon, kelkaj astronomoj eltrovis, inter la dissemitaj ĉielaj korpoj, malplenaĵojn ŝajne ne konformajn al la leĝoj de la tuto; ili suspektis, ke tiuj malplenaĵoj devas esti okupitaj de globoj, kiujn iliaj okuloj ne atingis. Aliflanke, ili observis kelkajn efikojn, kies kaŭzo estis al ili nekonata, kaj ili diris: tie devas troviĝi iu mondo, ĉar tiu malplenaĵo ne povas ekzisti; tiuj efikoj devas havi ian kaŭzon. Juĝante do la kaŭzon laŭ ties efiko, ili povis kalkuli la elementojn de tiu kaŭzo, kaj poste la faktoj pravigis iliajn antaŭvidojn. Ni apliku ĉi-tiun rezonadon al alia klaso da ideoj.
Se oni observas la serion de la estaĵoj, oni konstatas, ke ili formas seninterrompan ĉenon, ekde la senviva materio ĝis la plej inteligenta homo. Sed, inter la homo kaj Dio — kiu estas la «alfa» kaj la «Omega» de ĉiuj aĵoj[9] —, kia supermezura malplenaĵo! Ĉu estas laŭracie supozi, ke ĉe la homo finiĝas la eroj de tiu ĉeno, kaj ke li, sen mezaj gradoj, trapaŝas la distancon inter si kaj la senlimo? La prudento diras al ni, ke inter la homo kaj Dio devas ekzisti aliaj ĉeneroj, same kiel ĝi diris al la astronomoj, ke, inter la konataj mondoj, devas troviĝi aliaj mondoj nekonataj. Kiu filozofio plenigis tiun mankon? Spiritismo montras al ni, ke tiu spaco estas okupita de la ĉiurangaj estuloj de la nevidebla mondo; kaj tiuj estuloj estas neniuj aliaj, ol la Spiritoj de la homoj, atingintaj la diversajn nivelojn sur la ŝtuparo, kiu kondukas al la perfekteco; tiel, ĉio estas unu sola ĉeno, ekde la unua ĝis la lasta ero. Vi, kiuj neas la ekziston de la Spiritoj, plenigu do la spacon, kiun la Spiritoj okupas; kaj vi, kiuj mokas ilin, estu tiel kuraĝaj kaj ridu je la verkoj kaj je la ĉiopoveco de Dio!
Allan Kardec.
Antaŭparolo
Fenomenoj, ne fariĝantaj laŭ la leĝoj de la vulgara scienco, sin ĉie manifestas kaj montras, ke ilia kaŭzo estas iu libera kaj inteligenta volo.
La prudento diras, ke inteligenta efiko nepre havas kiel kaŭzon inteligentan povon, kaj la faktoj pruvas, ke tiu povo kapablas sin komuniki kun la homoj per materialaj signoj.
Tiu povo, demandite pri sia naturo, deklaris, ke ĝi apartenas al la mondo de la spiritaj estuloj, forlasintaj la homan korpan envolvaĵon. Tiel estis konigita la doktrino pri la Spiritoj.
La komunikaĵoj inter la spirita kaj la korpa mondoj troviĝas en la naturo mem kaj tute ne estas supernaturaĵoj; tial iliajn postesignojn ni trovas ĉe ĉiuj popoloj kaj en ĉiuj tempoj; hodiaŭ ili estas ĝeneralaj kaj evidentaj al ni ĉiuj.
La Spiritoj sciigas, ke estas alveninta la tempo difinita de la Providenco por universala manifestado kaj ke, kiel adjutantoj de Dio kaj plenumantoj de Lia volo, ili havas la mision instrui la homojn kaj klarvidigi ties konsciencojn; tiel malfermiĝas nova epoko por la rebonigo de la homaro.
Ĉi-tiu libro estas la kolekto de iliaj instruoj; ĝi estas skribita laŭ la ordono kaj diktado de la Superaj Spiritoj, por ke estu starigitaj la bazoj de racia filozofio, libera de la antaŭjuĝoj de ia sistemeco; ĝi enhavas nenion alian ol la esprimon de ilia penso kaj nenion ne submetitan al ilia ekzameno. Nur la metoda ordigo de la aferoj, la rimarkigoj kaj la formo de kelkaj partoj de la redaktaĵo reprezentas la laboron de tiu, kiu ricevis la mision publikigi ĉi-tiun libron.
El la Spiritoj, kunhelpintaj por la farado de ĉi-tiu verko, pluraj vivis dum diversaj tempoj sur la Tero, kie ili predikadis kaj praktikadis virton kaj saĝon; aliaj, laŭ sia nomo, apartenis al neniu persono, kies memoron la historio konservis; sed ilian superecon atestas la pureco de ilia doktrino kaj ilia identeco kun tiuj, kiuj havis alte estimatajn nomojn.
Jen la vortoj per kiuj ili donis, skribe kaj pere de pluraj mediumoj, la mision skribi ĉi-tiun libron:
«Okupiĝu, kun zorgo kaj persistemo, pri la laboro, kiun vi entreprenis kun nia helpo, ĉar tiu laboro estas nia. En ĝin ni metis la fundamentojn de la nova konstruaĵo, kiu nun ekstaras kaj kiu iam kolektos ĉiujn homojn en unu saman senton de amo kaj karitato; sed, antaŭ ol diskonigi ĝin, ni ĝin kune revizios, por ekzameni ĉiujn ĝiajn detalojn».
«Ni estos kun vi ĉiam, kiam vi petos, por helpi vin en via laboro, ĉar ĉi-tiu misio estas nur parto de tiu, konfidita al vi kaj jam al vi sciigita de unu el ni».
«El la aferoj instruitaj al vi kelkajn vi devos gardi kun vi sola, ĝis nova ordono; ni sciigos al vi la momenton oportunan por ties publikigo; dume, meditu pri ili, por esti preta tiam, kiam ni diros al vi».
«Sur la fronto de la libro stampu la vinbertrunkon, kiun ni desegnis por vi[10], ĉar ĝi estas la emblemo de la laboro de l' Kreinto; ĉiuj materialaj principoj, plej kapablaj reprezenti korpon kaj spiriton, estas tie kunigitaj: la korpo estas la vinbertrunko, la spirito estas la suko; la animo, aŭ la spirito, ligita al la materio, estas la grajno. La homo subtiligas sian spiriton per laborado, kaj vi scias, ke nur per laborado de la korpo la spirito akiras scion».
«Ne malkuraĝigu vin kritiko. Vi renkontos obstinegajn kontraŭulojn, precipe en la rondo de homoj, kiujn interesas malpacoj. Vi renkontos tiajn eĉ en la mondo de la Spiritoj, ĉar tiuj, ankoraŭ ne tute liberigitaj el la materio, ofte klopodas por dissemi dubon, pro malico aŭ neklereco; sed iradu ĉiam, kredu je Dio kaj paŝu plu fidplene: ni staros apud vi, por vin subteni; kaj alproksimiĝas la tempo, kiam la vero ĉie elŝprucos».
«La vantemo de iuj homoj, kiuj flatas al si ĉion scii kaj volas ĉion klarigi laŭ sia maniero, naskos neakordajn opiniojn; sed tiuj, kiuj havos en la okuloj la grandan principon de Jesuo, kuniĝos en la sama sento de amo al bono kaj interplektiĝos per frata ligilo, kiu ampleksos la tutan mondon: ili flanke lasos la bagatelajn diskutojn pri vortoj, por okupi sin pri esencaj aferoj; kaj la fundo de l' doktrino estos ĉiam la sama por ĉiuj, kiuj ricevos komunikaĵojn de la Superaj Spiritoj».
«Nur kun persistemo vi sukcesos rikolti la frukton de viaj laboroj. La plezuro, kiun vi ĝuos vidante, ke la doktrino disetendiĝas kaj estas bone komprenata, estos al vi rekompenco, kies valoron vi konos eble pli ĝuste en la estonteco ol nun. Ne ĉagrenu vin do la dornoj kaj ŝtonoj, kiujn la nekredemaj kaj la malbonaj disĵetos sur vian vojon; konservu vian fidon: kun fido vi venos al la celo, kaj vi ĉiam indos helpon».
«Memoru, ke la bonaj Spiritoj helpas nur tiujn, kiuj servas Dion kun humileco kaj sinforgesemo, kaj forlasas iun-ajn, kiu penas trovi, sur la vojo al la ĉielo, ian altigilon por teraj aferoj; tiuj Spiritoj foriras de apud la fiera kaj la ambicia. Fiero kaj ambicio estos ĉiam baro inter la homo kaj Dio; ili estas vualo, kaŝanta la ĉielajn radiojn, kaj Dio ne povas, per blindulo, igi kompreni lumon».
Unua parto
Primaraj kaŭzoj