Выбрать главу

«Ni jam diris: la universa intelekto».

— Ĉu oni povus diri, ke ĉiu estaĵo ĉerpas ioman kvanton da intelekto el la universa fonto kaj ĝin asimilas, same kiel li ĉerpas kaj asimilas la principon de la materia vivo?

«Tio estas nura komparo, sed ne ĝusta, ĉar intelekto estas kapablo propra al ĉiu estaĵo kaj estas ĝia morala individueco. Cetere, vi jam scias, ke ekzistas aferoj, kiujn penetri ne estas donite al la homo, kaj ĉi-tiu afero estas unu el ili».

73. Ĉu instinkto estas nedependa de intelekto?

«Ne ĝustasence nedependa, ĉar instinkto estas kvazaŭa intelekto. Instinkto estas senrezona intelekto; per ĝi la estaĵoj estas instigataj prizorgi siajn bezonojn».

74. Ĉu oni povas difini ian limon inter instinkto kaj intelekto, tio estas, indiki, kie finiĝas unu kaj komenciĝas la dua?

«Ne, ĉar ili ofte sin miksas; sed oni povas tre bone distingi la agojn de instinkto je tiuj de intelekto».

75. Ĉu estas ĝuste aserti, ke la instinktaj kapabloj malpliiĝas, laŭmezure kiel la intelektaj kreskas?

«Ne; la instinkto ĉiam ekzistas, sed la homo ĝin flanken metas. La instinkto povas konduki ankaŭ al bono; ĝi estas tio, kio nin preskaŭ ĉiam gvidas, kaj iafoje pli sekure ol la prudento: ĝi neniam devojiĝas».

— Kial la prudento ne ĉiam estas neerarema gvidanto?

«Ĝi estus tia, se ĝin ne forklinus malbona edukado, fiero kaj egoismo. La instinkto ne rezonas; la prudento permesas elekton kaj havigas al la homo liberan volon».

Instinkto estas komenca intelekto, kiu diferencas de la ĝustasenca intelekto per tio, ke ĝiaj manifestiĝoj estas preskaŭ ĉiam spontaneaj, dum tiuj de intelekto rezultas de maturiĝinta decido.

La manifestiĝoj de la instinkto diversas laŭ la specoj kaj bezonoj. Ĉe la estaĵoj, kiuj konscias kaj perceptas la eksterajn aferojn, instinkto kuniĝas kun intelekto, tio estas, al volo kaj libereco.

Dua parto

La mondo de la Spiritoj

Ĉapitro I

Pri la spiritoj

1. Origino kaj naturo de la Spiritoj. — 2. Primitiva normala mondo. — 3. Formo kaj ĉieestado de la Spiritoj. — 4. Perispirito. — 5. Diversaj ordoj da Spiritoj. — 6. Spirita hierarkio. — 7. Progresado de la Spiritoj. — 8. Anĝeloj kaj demonoj.

Origino kaj naturo de la Spiritoj

76. Kian difinon oni povas doni pri la Spiritoj?[14]

«Oni povas diri, ke ili estas la intelektaj estuloj de la kreitaĵaro. Ili okupas la universon ekster la materia mondo».

77. Ĉu la Spiritoj estas kreitaĵoj diferencaj de Dio, aŭ ĉu ili estas eliĝaĵoj aŭ partoj de Dio, kaj, pro tio, nomataj idoj de Dio?

«Dio mia! Ili estas Lia verko, ĝuste tiel, kiel maŝino estas fabrikaĵo de la homo; tiu maŝino estas produkto de la homo, sed ĝi ne estas la homo mem. Vi scias, ke, kiam iu faras ion belan. kaj utilan, tiu nomas ĝin sia ido, sia kreaĵo. Nu! Tio sama okazas rilate al Dio: ni estas Liaj idoj, ĉar ni estas Lia verko».

78. Ĉu la Spiritoj havis ian komencon aŭ ekzistas, kiel Dio, ekde la tuta eterna tempo?

«Se la Spiritoj ne estus ricevintaj ian komencon, ili do estus egalaj al Dio; ili estas Liaj kreaĵoj kaj subordigitaj al Lia valo. Dio ekzistas ekde la tuta eternotio estas neneigebla; sed, kiam kaj kiel Li kreis nin, tion ni tute ne scias. Vi povas diri, ke ni ne havis komencon, se, tion dirante, vi deziras esprimi, ke Dio, ĉar eterna, certe kreadis senhalte; sed, kiam kaj kiel ĉiu el ni estis farita, neniu scias: ĝuste tie kuŝas la mistero».

79. Ĉar ekzistas du ĝeneralaj elementoj en la universo, nome la intelekta kaj la materia, ĉu oni povus diri, ke la Spiritoj konsistas el la intelekta elemento, same kiel la inertaj korpoj konsistas el la materia?

«Jes, evidente; la Spiritoj estas la individuigo de la intelekta principo, kiel la korpoj estas de la materia; la tempo kaj la maniero de tiu formadojen, kion ni ne scias».

80. Ĉu la kreado de la Spiritoj estas kontinua aŭ okazis nur ĉe la origino de la tempo?

«Ĝi estas kontinua, tio estas, Dio neniam ĉesis kreadi».

81. Ĉu la Spiritoj estiĝas per si mem aŭ devenas unuj de la aliaj?

«Dio kreis ilin, kiel ĉiujn estaĵojn, per Sia volo; sed, mi ripetas, ilia origino estas mistero».

82. Ĉu estas ĝuste aserti, ke la Spiritoj estas nemateriaj?

«Kiel difini ion, kiam mankas esprimoj por komparo kaj kiam oni posedas nesufiĉan lingvon? Ĉu iu denaska blindulo povas difini lumon? Nemateria ne estas la ĝusta vorto; senkorpa estus pli ĝusta: ĉar vi devas ja kompreni, ke, estante kreaĵo, la Spirito devas esti io; ĝi estas kvintesenca materio, sed sen io analoga sur la Tero, kaj tiel etereca, ke ĝi ne tuŝas viajn sentumojn».

Ni diras, ke la Spiritoj estas nemateriaj, ĉar ilia esenco diferencas de ĉio, kion ni konas kun la nomo materio. Popolo el blinduloj havus neniajn esprimojn por priskribi lumon kaj ties efikojn. Denaska blindulo kredas, ke li havas ĉiajn perceptojn per la orelo, la odorsento, la gusto kaj la palpado; sed li ne komprenas ideojn, kiujn li ricevus per la al li mankanta sentumo. Tiel ankaŭ, pri la esenco de la transhomaj estuloj ni estas veraj blinduloj. Ni ne kapablas difini ilin, krom per komparoj, ĉiam neperfektaj, aŭ per granda peno de nia imagpovo.

83. Ĉu la Spiritoj forfiniĝas? Oni komprenas, ke la principo, el kiu ili venas, estas eterna; sed, kion ni deziras scii estas tio, ĉu ilia individueco havos finon; ĉu, post difinita tempo, pli aŭ malpli longa, la elemento, ilin konsistiganta, disdividiĝas kaj revenas en la tuton, kiel okazas kun la materiaj korpoj. Estas malfacile kompreni, ke io, iam komenciĝinta, iam ne finiĝos.

«Estas multaj aferoj, kiujn vi ne komprenas, ĉar via intelekto estas limita; sed tio ne estas motivo, por ke vi ilin ne akceptu. Infano ne havas tian saman komprenpovon kiel lia patro, kaj neklerulo ne tian saman kiel klerulo. Ni diras, ke la ekzistado de la Spiritoj ne finiĝas, kaj nunmomente nenion pli ni povas sciigi».

Primitiva normala mondo

84. Ĉu la Spiritoj konsistigas mondon apartan, ekster tiu, kiun ni vidas?

«Jes, la mondon de la Spiritoj aŭ de la senkorpaj intelektoj».

85. Kiu nome el tiuj du mondoj: la spirita kaj la korpa, estas la ĉefa inter la ekzistaĵoj?

«La spirita mondo, kiu antaŭekzistas kaj transvivas ĉion».

86. Ĉu la korpa mondo povus ĉesi ekzisti, aŭ esti neniam ekzistinta, sen konsekvenca aliiĝo de la esenco de la spirita mondo?

«Jes, ili havas inter si nenian dependecon, tamen ilia kunrilateco estas konstanta, ĉar ili senĉese agas unu sur la duan».

87. Ĉu la Spiritoj okupas ian difinitan kaj limigitan regionon en la spaco?

«La Spiritoj estas ĉie; ili okupas la senfinan spacon. Ciumomente vi havas ĉe vi kelkajn, kiuj vin observas kaj influas sur vin, sen via konscio. La Spiritoj estas unu el la potencoj de la Naturo; ili estas la iloj, kiujn Dio uzas por plenumi Siajn providencajn projektojn; sed ne ĉiuj Spiritoj iras ĉien, ĉar ekzistas regionoj nealireblaj por tiuj malpli progresintaj».

Formo kaj ĉieestado de la Spiritoj

88. Ĉu la Spiritoj havas difinitan, limigitan kaj konstantan formon?

«En viaj okuloj, ne; en la niaj, jes; ili estas, se vi volas tiel diri, ia flamo, ia lumaĵo aŭ ia etereca fajrero».

вернуться

14

Ni uzas tie ĉi la vorton Spirito por difini individue la eksterkorpajn estulojn, ne la intelektan elementon de la universo.