Выбрать главу

Ĉar, en la socia vivo, ĉiuj homoj povas atingi la unuajn poziciojn, tial oni devus ankaŭ demandi, kial la reganto de iu lando ne faras generalojn el ĉiuj siaj soldatoj; kial la subordaj oficistoj ne estas mastroj; kial ne estas majstroj ĉiuj lernantoj. Nu, estas jena diferenco inter la socia kaj la spirita vivo: la unua estas limigita kaj ne ĉiam havigas tempon, por ke iu trairu ĉiujn rangojn; la dua estas senlima kaj donas al ĉiu la eblon supreniri ĝis la superega rango.

120. Ĉu ĉiuj Spiritoj trapasas la elprovon de malbono por atingi bonon?

«Ne la elprovon de malbono, sed tiun de nescio».

121. Kial iuj Spiritoj sekvis la vojon de bono kaj aliaj tiun de malbono?

«Ĉu ili ne havas liberan volon? Dio ne kreis malbonajn Spiritojn; Li formis ilin simplaj kaj sensciaj, tio estas, kapablaj tiel por bono, kiel por malbono; tiuj, kiuj estas malbonaj, fariĝas tiaj laŭ sia volo mem».

122. Kiel la Spiritoj, ĉe sia komenco, tiam, kiam ili ne havas konscion pri si mem, povas libere elekti inter bono kaj malbono? Ĉu ekzistas ĉe ili ia principo, ia inklino, ilin pelanta sur la unuan aŭ sur la duan el tiuj vojoj?

«La libera volo elvolviĝas proporcie kiel la Spirito ekhavas konscion pri si mem. Lia libereco malaperus, se por tia elekto lin instigus iu kaŭzo nedependa de lia volo. La kauzo ne troviĝas en la Spirito mem, sed ekster li, tio estas, en la influoj, al kiuj li cedas per sia libera volo. Jen la granda figuro pri la falo de la homo kaj pri la origina peko; unuj cedis al la tento, aliaj ĝin kontraŭstaris».

— El kie venas tiuj influoj sur la Spirito?

«El la neperfektaj Spiritoj, kiuj provas ekposedi lin kaj lin subigi, kaj kiuj sentas plezuron lin faligante. Tiujn oni ekpensis reprezenti per la figuro de Satano».

— Ĉu tian influon ricevas la Spirito nur ĉe sia komenco?

«Tia influo akompanas lin dum lia vivo de Spirito, ĝis li atingos tian potencon super si mem, ke la malbonaj rezignas lin persekuti».

123. Kial Dio permesis, ke la Spiritoj povu sekvi la vojon de malbono?

«Kiel tro kuraĝaj vi estas, ke vi petas de Dio kontentigon pri Liaj agoj! Ĉu vi kapablas penetri Liajn intencojn? Tamen al vi mem vi povas diri: la saĝeco de Dio kuŝas en la elektolibereco, kiun Li lasas al ĉiu Spirito, ĉar ĉiu havas la meriton el siaj faroj».

124. Ĉar ekzistas Spiritoj, de la komenco paŝantaj sur la vojo de absoluta bono, kaj aliaj sur tiu de absoluta malbono, ĉu tial sendube ekzistas mezaj gradoj inter tiuj du ekstremoj?

«Jes, certe, kaj tiuj estas la granda plimulto».

125. Ĉu la Spiritoj, sekvintaj la vojon de malbono, povos atingi la saman gradon da supereco, kiel la ceteraj?

«Jes, sed la eternaj tempoj estos pli longaj».

Kiel eternajn tempojn ni komprenu la ideon, kiun la malsuperaj Spiritoj faras pri la ĉiamdaŭreco de siaj suferoj, ĉar ties finon ne estas al ili donite antaŭvidi kaj tiu ideo renoviĝas ĉe ĉiuj provoj, ĉe kiuj ili falas.

126. Ĉu la Spiritoj, venintaj al la superega grado, post kiam ili trapasis la malbonon, havas, en la okuloj de Dio, malpli da merito ol la ceteraj?

«Dio rigardas la deviintojn per samaj okuloj kaj amas ĉiujn per sama koro. Tiuj estis nomataj malbonaj, ĉar ili falis: antaŭ ol fali, ili estis nur simplaj».

127. Ĉu la Spiritoj estas kreataj kun egalaj intelektaj kapabloj?

«Ili estas kreataj egalaj, sed, ĉar ili ne scias, el kie ili venas, estas necese, ke la libera volo agu. Ili progresas pli aŭ malpli rapide, tiel pri intelekto, kiel pri moraleco».

La Spiritoj, de la komenco sekvantaj la vojon de bono, ne estas, pro tio, nepre perfektaj; se ili ne havas malbonajn inklinojn, tio ne sekvigas, ke ili ne bezonas ricevi sperton kaj konojn necesajn al la perfekteco. Ni povas kompari ilin al infanoj, kiuj, kia ajn estas la boneco de iliaj naturaj instinktoj, devas elvolviĝi, instruiĝi, kaj ne iras abrupte de infaneco al matureco; sed, same kiel ekzistas iuj bonaj kaj aliaj malbonaj homoj ekde sia infaneco, tiel ankaŭ ekzistas bonaj kaj malbonaj Spiritoj ekde sia komenco; sed estas esenca diferenco, nome, ke infano havas tute formitajn instinktojn, kaj la Spirito, dum sia formado, estas nek bona, nek malbona; li havas ĉiajn inklinojn kaj elektas unu aŭ alian direkton, laŭ sia libera volo.

Anĝeloj kaj demonoj

128. Ĉu la estuloj, kiujn ni nomas anĝeloj, ĉefanĝeloj kaj serafoj, formas apartan kategorion, kun naturo malsama ol tiu de la ceteraj Spiritoj?

«Ne; ili estas puraj Spiritoj: tiuj plej alte starantaj en la hierarkio, havantaj ĉiajn perfektaĵojn».

La vorto anĝelo naskas en ni ordinare la ideon pri morala perfekteco; tamen ĝi ofte estas uzata ankaŭ por difini ĉiujn bonajn kaj malbonajn estulojn, vivantajn ekster la homaro. Oni diras ekzemple: la bona kaj la malbona anĝelo, la anĝelo de lumo kaj la anĝelo de mallumo; en ĉi-tiu okazo ĝi estas sinonimo de Spirito genio. Ĉi-tie ni uzas tiun vorton laŭ ties bona senco.

129. Ĉu la anĝeloj trairis ĉiujn gradojn de la hierarkio?

«Jes; sed, kiel ni jam diris, iuj akceptis sian mision ne murmurante kaj venis pli rapide al la perfekteco; aliaj uzadis pli aŭ malpli longan tempon por ĝin atingi».

130. Se estas erara la opinio, akceptanta, ke iuj estuloj estas kreataj perfektaj kaj superaj ol ĉiuj ceteraj, kiel ni klarigu, ke ĝi troviĝas en la tradicio de preskaŭ ĉiuj popoloj?

«Sciu, ke via mondo ne ekzistas ekde la tuta eterno, kaj ke, longan tempon antaŭ ol ĝi ekzistis, multe da Spiritoj estis jam atingintaj la perfektecon; tial, la homoj kredis, ke tiu Spiritoj estis ĉiam tiaj».

131. Ĉu ekzistas demonoj, laŭ la vulgara senco de tiu vorto?

«Se ili ekzistus, ili estus kreitoj de Dio; nu, ĉu Dio estus bona kaj justa, se Li kreus estulojn, kiuj estu malfeliĉaj, eterne inklinaj al malbono? Se ekzistas demonoj, ili loĝas vian malsuperan planedon kaj aliajn similajn; neniuj aliaj ol la hipokrituloj faras el Dio justa malbonan kaj venĝeman Dion, kaj pensas, ke ili plaĉas al Li per la abomenaĵoj, kiujn ili faras en Lia nomo».

Nur laŭ sia hodiaŭa senco la vorto demonoj kuntrenas la ideon de malbonaj Spiritoj, ĉar la greka vorto daimon, de kiu tiu venis signifas genio, intelekto, kaj estis uzata por senkorpaj estuloj, indiferente ĉu bonaj aŭ malbonaj.

La vorto «demonoj», laŭ sia vulgara senco, pensigas pri esence malicaj estuloj, kiuj estus, kiel ĉiuj, kreitoj de Dio; nu, Dio, superege justa kaj bona, ne povus krei estulojn nature emajn al malbono kaj kondamnitajn por eterne. Se ili ne estus kreitoj de Dio, aŭ ili do ekzistus, kiel Li, ekde la tuta eterna tempo, aŭ ekzistus pluraj regantaj potencoj.

La unua kondiĉo de iu ajn doktrino estas ĝia logikeco; nu, la doktrino pri la demonoj, en sia absoluta senco, estas falsa pro tiu esenca bazo. Ke, laŭ sia kredo, la neprogresintaj popoloj, ne konante la atributojn de Dio, konsentas la ekziston de malicaj dioj kaj ankaŭ tiun de la demonoj, oni komprenas; sed la homo, kiu konsideras bonecon la plej alta atributo de Dio, estas nepre nelogika kaj sinkontraŭa, akceptante, ke Dio kreis estulojn, sin dediĉantajn al malbono kaj destinitajn ĝin ĉiam faradi, ĉar tio estas nei la bonecon de l' Plejsupra. La adeptoj de la kredo je demonoj sin apogas sur la vortoj de la Kristo; ne mi malakceptus la aŭtoritatecon de lia instruado, kiun mi dezirus vidi pli en la koro, ol sur la lipoj de la homoj; sed, ĉu ili estas certaj pri la senco, laŭ kiu Jesuo uzadis la vorton demono? Ĉu oni scias, ke la alegoria formo estis unu el la distingigaj ecoj de lia parolo? Ĉu ĉion, kion entenas la Evangelio, oni prenu laŭlitere? Sufiĉas al ni, kiel pruvo, jena peco: «Tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos. Vere mi diras al vi: ĉi-tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos».[15]

вернуться

15

Mateo, ĉap. 24, par. 29 kaj 34. — La Trad.