Выбрать главу

Ĉu ni ne vidis la formon de la biblia teksto kontraŭdirita de la scienco, koncerne la mondkreadon kaj la movon de la Tero? Ĉu ne okazus io sama al certaj metaforoj, uzataj de la Kristo, kiu devis paroli laŭ la tempo kaj lokoj? La Kristo ne povus konscie diri neveraĵon; sekve, se en lia parolo estas esprimoj ŝajne neakordaj kun la racio, ni do ilin aŭ ne komprenas aŭ neĝuste interpretas.

La homoj agis rilate al la demonoj same, kiel rilate al la anĝeloj; kiel la homoj kredis, ekde la tuta eterno, je perfektaj estuloj, tiel ankaŭ ili prenis la malsuperajn Spiritojn por estuloj eterne malbonaj. Kiel domonojn oni devas do kompreni la nepurajn Spiritojn, el kiuj multaj valoras ne pli ol tiuj ĝustadire tiel nomataj, tamen kun la diferenco, ke tia stato estas por la nepuraj Spiritoj nur pasema. Tiuj ĉi estas neperfektaj Spiritoj, murmurantaj kontraŭ siaj provoj kaj, pro tio, al ili submetitaj por pli da tempo; sed, siavice, ili atingos la celon, kiam ili tion deziros. Oni povus do akcepti la vorton demono laŭ ĉi-tiu limigita senco; sed, kiel hodiaŭ komprenata, ĝi povus konduki en eraron, ĉar tiel oni kredus la ekziston de estuloj kreitaj speciale por malbono.

Satano estas evidente la personigo de malbono sub alegoria formo, ĉar oni ne povas konsenti malbonan estulon, kiu batalus, potenco kontraŭ potenco, kontraŭ Dio, kaj kies sola okupo estus spite malhelpi al la Diaj decidoj. Ĉar li bezonas figurojn kaj imagojn, kiuj lin impresu, tial la homo imagis al si senkorpajn estulojn kun materia formo kaj atributoj, kiuj prezentus ties bonajn kaj malbonajn kvalitojn. Tial, la antikvuloj, dezirante personigi la tempon, pentris ĝin kiel maljunulon kun falĉilo kaj sablohorloĝo; ĝin reprezenti kiel junulon, estus sensencaĵo; same okazas kun la alegorioj de Riĉeco, Vero k. a. La modernuloj reprezentis la anĝelojn, aŭ purajn Spiritojn, kiel disradiantajn figurojn, kun blankaj flugiloj, emblemo de pureco; Satanon kun kornoj, ungegoj kaj la atributoj de la besta naturo, emblemoj de la malnoblaj pasioj. La vulgarularo, kiu prenas la aferojn laŭlitere, vidis en tiuj emblemoj realan individuon, tiel same, kiel oni iam vidis Saturnon en la alegorio de la Tempo.

Ĉapitro II

Enkarniĝo de la spiritoj

1. Celo de la enkarniĝo. — 2. Pri la animo — 3.Materialismo

Celo de la enkarniĝo

132. Kiu estas la celo de enkarniĝo de la Spiritoj?

«Dio ordonas enkarniĝon al la Spiritoj, por la celo igi ilin atingi la perfektecon; por unuj ĝi estas puno, por aliaj misio. Sed, por tiu perfekteco, la Spiritoj devas elporti ĉiajn sortovicojn de enkorpa ekzistado: jen, kie estas la kulpelpago. Enkarniĝo havas ankaŭ duan celon: igi la Spiriton esti en tiaj kondiĉoj, ke li plenumu sian parton en la Dia verko; por tiu plenumado li ekprenas, sur ĉiu planedo, veston korforman al la esenca materio de tiu planedo; kaj tiel, samtempe kiam li kunhelpas por la ĝenerala verko, li mem perfektiĝas».

La agado de la korphavaj estuloj estas necesa al la irado de l'universo; sed Dio, per Sia saĝeco, volis, ke en tiu agado mem ili trovu rimedon por progresi kaj alproksimiĝi al Li. Tiel, laŭ mireginda leĝo de Lia Providenco, ĉiuj aferoj formas tutan seninterrompan ĉenon kaj estas inter si solidaraj en la Naturo.

133. Ĉu la Spiritoj, ekde sia komenco irantaj la vojon de bono, bezonas enkarniĝon?

«Ĉiuj estas kreataj simplaj kaj sensciaj; ili instruiĝas dum la bataloj kaj ĉagrenoj de la enkorpa vivo. Dio, kiu estas justa, ne povus fari kelkajn feliĉaj, sen suferoj kaj laborado, kaj, sekve, sen meritoj».

— Kian profiton do tiras la Spirito el tio, ke li sekvis la vojon de bono, se tia konduto ne ŝparas al li la suferojn de la enkorpa vivo?

«Li alvenos pli rapide al la supro; cetere, la suferoj dum la vivo estas ofte rezultoj de la neperfektaĵoj de la Spirito; ju malpli da neperfektaĵoj li havas, des malpli grandaj estas liaj turmentoj; tiu, kiu ne estas enviema, ĵaluza, avara aŭ ambicia, ne elportas la sekvojn de tiuj malvirtoj».

Pri la animo

134. Kio estas animo?

«Enkarniĝinta Spirito».

— Kio estis la animo antaŭ ol kuniĝi kun la korpo?

«Spirito».

— Ĉu animoj kaj Spiritoj estas do la sama unu?

«Jes, animoj kaj Spiritoj estas unu kaj sama afero. Antaŭ ol ligiĝi al korpo, la animo estas unu el la intelektaj estuloj, kiuj loĝas la nevideblan mondon kaj kiuj surmetas momentan karnan envolvaĵon por sin purigi kaj sin instrui».

135. Ĉu ekzistas en la homo io alia, ol animo kaj korpo?

«Ekzistas la ligilo, kuniganta animon kun korpo».

— Kia estas tiu ligilo?

«Duonmateria, tio estas, meznatura inter Spirito kaj korpo. Tio estas nepre necesa, por ke ili povu sin reciproke komuniki. Ĝuste per tiu ligilo la Spirito influas sur la materion, kaj kontraŭe».

La homo konsistas do el tri esencaj partoj:

1-a: La korpo, aŭ materia estaĵo, simila al tiu de la bestoj kaj animita de la sama vivoprincipo.

2-a: La animo, enkarniĝinta Spirito, kies loĝejo estas la korpo.

3-a: La meza principo, aŭ perispirito, duonmateria substanco, servanta al la Spirito kiel unua envolvaĵo kaj liganta animon al korpo. Tiaj estas, en frukto, la ĝermo, la perispermo kaj la ŝelo.

136. Ĉu la animo estas sendependa de la vivoprincipo?

«Korpo estas nura envolvaĵo; ni ne ĉesos tion rediradi».

— Ĉu la korpopovas ekzisti sen la animo?

«Jes; tamen, tuj kiam la korpo ĉesas vivi, la animo forlasas ĝin. Antaŭ la naskiĝo ankoraŭ ne estas definitiva kuniĝo de la animo kun la korpo; sed, post kiam tiu kuniĝo estas farita, la morto de la korpo disŝiras la ligilojn, kiuj ĝin tenas ĉe la animo, kaj ĉi-tiu ĝin forlasas. La organa vivo povas vivigi senaniman korpon, sed la animo ne povas loĝi korpon sen organa vivo».

— Kio estus nia korpo, se animo ne estus ligita alĝi?

«Senintelekta amaso da karno, ĉio, kion vi volas, ke ĝi estu, sed neniel homo».

137. Ĉu unu sola Spirito povas samtempe enkarniĝi en du homojn?

«Ne; la Spirito estas nedividebla, kaj tial li ne povas animi samtempe du homojn». (Vidu, en la «Libro de la Mediumoj», la ĉapitron: Dukorpeco kaj transfiguriĝo.)

138. Kia ni juĝu la opinion de homoj, kiuj konsideras la animon kiel la principon de la materia vivo?

«Tio estas demando pri vortoj; ni ne okupiĝas pri tio: komencu komprenante vin reciproke».

139. Iuj Spiritoj, kaj, antaŭ ili, iuj filozofoj, difinis la animon: fajrero, eliĝinta el la granda Tuto; kial tia neakordo?

«Estas tie nenia neakordo; tio dependas de la senco de vortoj. Kial vi ne havas unu vorton por ĉiu ideo?»

La vorto animo estas uzata por tre malsimilaj aferoj. Kelkaj tiel nomas la vivoprincipon, kaj, laŭ ĉi-tiu signifo, estas ĝuste diri, metafore, ke animo estas ia fajrero, eliĝinta el la granda Tuto. Ĉitiuj lastaj vortoj vidigas la universan fonton de la vivoprincipo, el kiu ĉiu estulo prenas iun parton kaj kiu revenas al la fluidmaso post la morto. Tia ideo neniel forpuŝas tiun pri iu morala estaĵo aparta, nedependa de la materio, konservanta sian individuecon. Ĝuste tiu estaĵo estas ankaŭ nomata animo, kaj, laŭ ĉi-tiu signifo, oni povas diri, ke animo estas enkarniĝinta Spirito. Donante pri la animo malsamajn difinojn, la Spiritoj parolis laŭ la senco, kiun ili atribuas al tiu vorto, kaj laŭ la teraj ideoj, de kiuj ili estis ankoraŭ influataj. Tio estas rezultato de la nesufiĉeco de la homa lingvo, kiu ne posedas unu vorton por ĉiu ideo; de tio venis granda nombro da eraroj kaj diskutoj: jen kial la Superaj Spiritoj diras, ke ni penu unue precizigi la signifon de niaj vortoj.[16]

вернуться

16

Vidu, en la Enkonduko, § 11, la klarigon pri la vorto animo.