Выбрать главу

Tamen kelkaj personoj, tiel modestaj, ke ili konsentis, ke la Naturo eble ankoraŭ ne eldiris sian lastan vorton pri la afero, deziris vidi, por malŝarĝo de la konscienco; sed okazis, ke la fenomeno ne ĉiam respondadis al ilia espero; kaj,ĉar ĝi ne okazis konstante laŭ ilia volo kaj en ilia maniero de eksperimentado, tial ili konkludis malkonfirme. Spite al ilia juĝodecido, la tabloj ne ĉesas turniĝadi, kaj ni povas diri kiel Galileo: ili tamen sin movas! Ni diros plie: «la faktoj multiĝis en tia maniero, ke ili hodiaŭ jam havas siajn rajtojn, kaj la tuta demando temas nur pri tio, ke oni trovu pri ili ian racian klarigon».

Ĉu oni povas ion konkludi kontraŭan al la realeco de iu fenomeno el tio, ke ĝi ne okazas en ĉiam sama maniero, laŭ la volo kaj la postuloj de observanto? Ĉu la elektraj kaj la kemiaj fenomenoj ne konformiĝas al difinitaj kondiĉoj? Ĉu do ni ilin neu, ĉar ili ne fariĝas ekster tiuj kondiĉoj? Ĉu estas do io miriga, ke la movado de la objektoj, fare de l' homa fluidaĵo, postulas ankaŭ difinitajn kondiĉojn? kaj ke tiu fenomeno ne okazas tiam, kiam la eksperimentanto, el sia vidpunkto, volas ĝin efektivigi laŭ sia kaprico aŭ submeti ĝin al la leĝoj de l' konataj fenomenoj, ne konsiderante, ke, pri novaj faktoj, povas kaj devas ekzisti novaj leĝoj? Nu, por ekkoni tiujn leĝojn, oni bezonas studadi la kondiĉojn, en kiuj la faktoj efektiviĝas, kaj tiu studado ne povas esti farata alie, ol per zorga, persista, ofte longega observado.

Sed, kontraŭdiras kelkaj personoj, ofte kuŝas en tio evidenta friponaĵo. Ni unue demandas, ĉu ili estas certaj pri friponaĵoj; ĉu ili ne prenis por friponaĵoj efikojn, kiujn ili ne kapablis klarigi al si, tiel same, kiel kampulo prenis por lerta iluziisto kleran fizikiston, kiu faradis siajn eksperimentojn. Eĉ se oni konsentas, ke ia iluzio ja kelkafoje okazis, ĉu tio estus do motivo por neado de la fakto? Ĉu ni neu la Fizikon, ĉar kelkaj iluziistoj sin pretende titolas fizikistoj? Oni devas ĉiam konsideri la karakteron de l' personoj kaj la intereson, kiun ili havus, trompi. Ĉu tio estus nura ŝerco? Oni povas ja amuziĝi dum momento; sed longedaŭra ŝerco estus tiel teda por la trompanto kiel por la trompato. Cetere, en tiu ŝerctrompo, disvastiĝanta de unu al la alia rando de la mondo kaj praktikata de plej seriozaj, dignaj kaj kleraj homoj, estus ja io tiel eksterordinara kiel la fenomeno mem.

Se la fenomenoj, pri kiuj ni okupas nin, limigus sin al la movado de objektoj, ili restus, kiel ni diris, sur la kampo de la fizikaj sciencoj; sed tio ne okazis; estis destinite, ke ili konduku nin sur la vojon de strangaj faktoj. Per ni ne scias kies iniciato, oni kredis, ke oni eltrovis, ke la impulso donata al la objektoj ne estis nura efiko de ia mekanika, blinda forto, sed ke, en tiu movado, evidentiĝis la enmiksiĝo de ia inteligenta kaŭzo.

De la momento, kiam ĉi-tiu vojo estis malfermita, oni ekhavis tute novan kampon por observado; leviĝis la vualo, kiu kaŝis al ni multajn misterojn. Ĉu, efektive, ekzistas ia inteligenta potenco? Jen la demando. Se tia potenco ekzistas, kio ĝi estas, kia ĝia naturo, kiu ĝia origino? Ĉu ĝi estas super la homaro? Jen aliaj demandoj, devenantaj de la unua.

La unuaj inteligentaj manifestaĵoj okazis pere de tabloj, kiuj sin klinadis kaj frapadis certan nombron da fojoj per unu el siaj piedoj, kaj kiuj tiel respondadis jes aŭ ne, laŭ interkonsento, al la faritaj demandoj. Ĝis ĉi-tiu punkto, nenio nepre konvinkus la skeptikulojn, ĉar oni povus tie supozi ian efikon de hazardo. Poste, oni ricevis pli longajn respondojn, per la literoj de la alfabeto: la meblo faris difinitan nombron da frapoj, rilatan al la numero de ĉiu litero de la alfabeto, kaj tiel estis formataj vortoj kaj frazoj, respondantaj al la faritaj demandoj. La ĝusteco de la respondoj kaj ilia interrilateco kun la demandoj kaŭzis miregon. Demandite pri lia naturo, la mistera estulo, kiu tiel respondadis, deklaris, ke li estas Spirito aŭ Genio; li eldiris sian nomon kaj donis plurajn informojn pri sia persono. Ĉitiu cirkonstanco estas tre grava. Neniu ekpensis pri la Spiritoj por klarigi la fenomenon; ĉi-tiu mem malkaŝis sian kaŭzon. Ofte, en la ekzaktaj sciencoj, oni elpensas hipotezojn por ekhavi bazon por sia rezonado; sed tia ne estas la nuna okazo.

Tia procedo por korespondado estis longedaŭra kaj maloportuna. La Spirito — kaj tio estas ankaŭ notinda fakto — indikis alian rimedon. Unu el tiuj nevideblaj estuloj konsilis la almeton de krajono al korbo aŭ alia objekto. Tiu korbo, staranta sur paperfolio, estas ekmovata de tiu sama mistera potenco, kiu balancas la tablojn; sed, anstataŭ simpla regula movado, la krajono faras per si mem literojn, kiuj formas vortojn, frazojn kaj tutajn paroladojn de multe da paĝoj, temantajn pri la plej altaj demandoj pri filozofio, moralo, metafiziko, psikologio ktp; kaj tiel rapide, kiel se oni skribus per la mano.

Tiu konsilo estis donita samtempe en Ameriko, en Franclando kaj en pluraj aliaj landoj. Jen la vortoj, per kiuj ĝi estis donita en Parizo, la 10-an de Junio 1853, al unu el la plej fervoraj adeptoj de la doktrino, jam de longe, ekde 1849, sin okupinta pri la alvokado de la Spiritoj: «Alportu el la apuda ĉambro korbeton; ligu al ĝi krajonon; metu ĉi-tiun sur la paperon kaj, sur la randon de l' korbeto, viajn fingrojn». Post kelkaj momentoj, la korbo ekmoviĝis, kaj la krajono tre legeble skribis jenan frazon: «Mi absolute malpermesas al vi komuniki al iu ajn, kion mi ĵus diris; la venontan fojon, kiam mi skribos, mi skribos pli bone».

Ĉar la objekto, al kiu oni adaptas krajonon, estas nura ilo, tial ĝia naturo kaj formo tute ne gravas; oni serĉis ĝian plej oportunan pozicion; fakte, multaj homoj uzas por tio tabuleton.

La korbeto, aŭ la tabuleto, povas esti ekmovata nur sub la influo de personoj, por tio dotitaj per speciala kapablo kaj nomataj mediumoj, tio estas, rimedoj aŭ perantoj inter la Spiritoj kaj la homoj. La kondiĉoj, havigantaj tian kapablon, dependas de kaŭzoj samtempe moralaj kaj fizikaj, ankoraŭ neperfekte konataj; ĉar ekzistas mediumoj junaj kaj maljunaj, viroj aŭ virinoj, kun ĉiaj gradoj da intelekta disvolviĝo. Cetere, tiu kapablo kreskas per ekzercado.

V

Poste oni konstatis, ke la korbo, aŭ la tabuleto, estis nura alpendaĵo de la mano kaj ke la mediumo, prenante mem la krajonon, skribis laŭ nevola, kvazaŭ febra impulso. Per ĉi-tiu rimedo, la komunikaĵoj fariĝis pli rapide, pli facile kaj pli komplete; ĉi-tiu estas la hodiaŭ plej ĝenerala procedo, des pli, ĉar la nombro da personoj dotitaj per tia kapablo estas grandega kaj pliiĝas ĉiutage. La sperto, fine, konigis aliajn formojn de tiu kapablo, kaj oni eksciis, ke la komunikaĵoj povas ankaŭ okazi per la parolo, aŭdado, vidado, palpado k. a., kaj eĉ per rekta skribado de la Spiritoj, tio estas, sen ia helpo de la mano de l' mediumo, aŭ de krajono.

Post tiu konstato, restis esplori esencan punkton, nome la rolon de la mediumo ĉe la respondoj kaj la parton, kiun li tie povas preni mekanike kaj morale. Du ĉefaj cirkonstancoj, kiujn ne devus preterlasi atentema observanto, povas solvi la demandon. La unua estas la maniero, kiel la korbo sin movas sub la influo de l' mediumo, ĉe la nura kontakto de liaj fingroj kun ĝia rando; la ekzameno pruvas la neeblecon de ia ajn direktado. Tiu neebleco estas pli evidenta, kiam du aŭ tri personoj apogas kune la manojn sur la korbo; estus necesa vere eksterordinara akordo de movoj, kaj, krom tio, absoluta identeco de pensoj, por ke tiuj personoj povu doni saman respondon al la farita demando. Alia fakto, ne malpli stranga, kreskigas la embarason, nome la radikala modifo de skribkaraktero, laŭ la sin manifestanta Spirito; kaj ĉiufoje, kiam iu Spirito revenas, lia skribkaraktero refariĝas[4]. La mediumo devus do ekzerciĝi en la ŝanĝo de sia skribkaraktero en dekoj da manieroj kaj, precipe, bone memori tiun, kiu apartenas al tiu aŭ tiu alia Sp irito.

вернуться

4

Prave aŭ malprave, sed pro oportuneco, mi elektis la pronomon li por la estulo, cetere senseksa, nomata Spirito, kiel oni ĝin uzas por homo. — La Trad.