5-a. Kiel iuj homoj, sen ia rigardo je ilia edukiteco, estas pli progresintaj ol aliaj?
6-a. Kial ekzistas sovaĝaj kaj civilizitaj homoj? Se vi adoptas hotentotan suĉinfanon, kaj se vi ĝin edukas en viaj plej famaj liceoj, ĉu vi iam faros ĝin ia Laplace aŭ ia Newton?
Ni demandas: kiu la filozofio, kiu la teozofio, kapabla solvi tiujn problemojn? La animoj, ĉe sia naskiĝo, estas aŭ egalaj, aŭ neegalaj: se ili estas egalaj, kial ili prezentas tiel malsamajn kapablojn? Ĉu oni dirus, ke tio dependas de la organismo? ĉiokaze, tiu estas la plej monstra kaj la plej malmorala doktrino. La homo estas nenio alia ol maŝino, ol marioneto de la materio; li jam ne respondas pri sia faroj; ĉion li povas atribui al siaj fizikaj neperfektaĵoj. Se la animoj estas neegalaj, tio okazas, ĉar Dio ilin tiaj kreis; sed, kial do tiu denaska supereco favordonita al kelkaj? Ĉu tia partieco konformiĝas al la justeco kaj amo, kiun Li dediĉas egale al ĉiuj Siaj kreitoj?
Ni akceptu, kontraŭe, sinsekvadon de progresaj antaŭaj ekzistadoj, kaj ĉio estos klarigita. La homoj kunportas, ĉe sia naskiĝo, la intuicion pri tio, kion ili akiris; ili estas plu aŭ malpli progresintaj, laŭ la nombro de siaj ekzistadoj, laŭ tio, kiel ili troviĝas pli aŭ malpli proksimaj al sia deirpunkto, same kiel, en rondo el diversaĝaj individuoj, ĉiu havas disvolvitecon proporcian al la nombro da vivitaj jaroj; la sinsekvaj ekzistadoj estas, rilate al la vivo de la animo, tio, kio la jaroj estas rilate al la korpo. Kolektu iutage mil individuojn, aĝantajn ekde unu ĝis okdek jaroj; imagu, ke vualo estas ĵetita sur ĉiujn antaŭajn jarojn kaj ke vi opinias, ke ili ĉiuj naskiĝis en unu sama tago; vi kompreneble demandos, kial iuj estas altaj kaj aliaj malaltaj, iuj junaj kaj aliaj maljunaj, iuj instruitaj kaj aliaj malkleraj; sed, se la nubo, kaŝanta al vi la pasintecon, aerdisiĝos; se vi ekscios, ke iliaj vivoj estis ĝis tiam pli aŭ malpli longaj, — ĉio estos tuj klarigita. Dio, per Sia justeco, ne povus krei iujn animojn pli, kaj aliajn malpli perfektaj; sed, laŭ la doktrino pri la plureco de l' ekzistadoj, la malegaleco, kiun ni konstatas inter la animoj, neniel kontraŭas la plej rigoran justecon: ni vidas nur la nunecon, sed ne la pasintecon. Ĉu tiu-ĉi rezonado kuŝas sur ia sistemo, sur ia senbaza supozo? Ne; ni ekiras de nepridiskutebla, evidenta fakto, nome, de la malegaleco de la kapabloj kaj de la intelekta kaj morala nivelo; kaj ni konstatas, ke tiu fakto estas klarigebla per neniu ajn en la vulgaraj teorioj; kontraste kun ĉi-tiuj, ilia klarigo estas simpla, natura kaj logika per la alia teorio. Ĉu estas racie preferi la teoriojn, kiuj ne klarigas la faktojn, ol tiun, kiu donas al ni pri tiuj faktoj logikan klarigon?
Koncerne la sesan demandon, oni sendube dirus, ke la hotentoto estas malsuperrasa; sed, ni demandus, ĉu la hotentoto estas homo aŭ ne? Se li estas homo, kial do Dio rifuzis al li kaj al liaj samrasuloj la privilegiojn, per kiuj Li favoris la blankan rason? Se li ne estas homo, kial oni do klopodas, por lin kristanigi? La spiritisma doktrino ampleksas pli vastajn horizontojn; por ĝi ne ekzistas pluraj specoj de homoj: ekzistas nur homoj, kies spiritoj estas pli aŭ malpli progresintaj, sed povantaj antaŭenpaŝi. Ĉu tio ne estas pli konforma al la justeco de Dio?
Ni ĵus ekzamenis la animon en ĝia pasinteco kaj nuneco; se ni ĝin konsideros en ĝia estonteco, ni troviĝos antaŭ samaj malfacilaĵoj.
1-e. Se nia nuna ekzistado, konsiderata kiel la sola, devas decidi pri nia sorto, kiuj estos do, en la venonta vivo, la respektivaj pozicioj de sovaĝulo kaj de civilizita homo? Ĉu ili staros sur la sama nivelo, aŭ ĉu ili havos malsaman kvanton da eterna feliĉo?
2-e. Ĉu la homo, klopodanta sian tutan vivon por sin plibonigi, ekhavos la saman pozicion, kian tiu, kiu restis post la unua, ne pro sia kulpo mem, sed pro tio, ke mankis al li tempo kaj eblo sin ankaŭ plibonigi?
3-e. Ĉu la homo, faranta malbonon, ĉar li ne povis esti konvene instruita, devos respondi por iu situacio, kiu ne dependis de li mem?
4-e. Oni klopodas por instrui, moraligi, civilizi la homojn; sed, se unu estas instruita, aliflanke milionoj mortas ĉiutage, antaŭ ol la lumo atingis ilin; kia estos ilia sorto? Ĉu ili estos traktataj kiel sendignuloj? Se ne, kion do ili faris por indi troviĝi ĉe la sama rango kun la ceteraj?
5-e. Kia estas la sorto de l'infanoj mortantaj antaŭ ol ili povis fari bonon aŭ malbonon? Se ili estos lokitaj ĉe la elektitoj, kial do tia favoro donita al iu, nenion farinta por ĝin meriti? Per kia privilegio estos al ili ŝparataj la ĉagrenoj de la vivo?
Ĉu ekzistas iu doktrino, kapabla solvi ĉi-tiujn problemojn? Konsentu pri la sinsekvaj ekzistadoj, kaj ĉio estos klarigita konforme al la justeco de Dio. Kion oni ne povis fari dum unu ekzistado, tion oni faros dum alia; tiel, neniu evitas la leĝon de progresado, ĉiu estas rekompencata laŭ sia reala merito, kaj neniu restas ekstere de la superega feliĉo, al kiu li povas aspiri, kiaj ajn la baroj, kiujn li renkontis sur sia vojo.
Ĉitiuj demandoj povus esti senfine multigitaj, tiel multenombraj estas la psikologiaj kaj moralaj problemoj, kiuj trovas solvon nur en la doktrino pri la plureco de l' ekzistadoj; ni limigas nin al la plej ĝeneralaj demandoj.
Kvankam tio estas vera, eble oni dirus, tamen la doktrino pri la reenkarniĝado ne estas akceptita de la roma eklezio; tio estus la renverso de la religio. Ne estas nia celo pritrakti nun ĉi-tiun demandon; sufiĉas al ni, ke ni ja pruvis, ke la teorio pri la reenkarniĝado estas eminente morala kaj racia, kaj tio, kio estas morala kaj racia, ne povas kontraŭi religion, kiu proklamas Dion kiel la plej altgradan bonecon kaj prudenton. Kio fariĝus la religio, se, kontraŭ la universala opinio kaj la atesto de la scienco, ĝi obstinus kontraŭ la evidenteco kaj forpuŝus de sia sino iun, kiu ne kredus la movadon de la suno kaj la ses tagojn de l'mondkreado? Kian krediton ĝi meritus, kian aŭtoritaton havus ĉe la kulturitaj popoloj iu religio fondita sur evidentaj eraroj, prezentataj kiel sanktaj dogmoj? Kiam la vero elmontriĝis, la eklezio saĝe akceptis la evidentecon. Se estas pruvite, ke tiom da ekzistantaj aferoj estus neeblaj sen la reenkarniĝado; se kelkaj dogmaj demandoj ne povas esti klarigitaj alie ol per ĉi-tiu rimedo, urĝas do ĉi-tiun akcepti, kaj rekoni, ke estas nur ŝajna la kontraŭeco inter ĉi-tiu doktrino kaj tiuj dogmoj. Poste ni montros, ke la religio estas eble malpli malproksima de tiu doktrino, ol kiel oni pensas; kaj ke pro tio la religio ne perdus pli, ol kiom ĝi perdis pro la konstato de l' turniĝo de la Tero kaj de l' geologiaj periodoj, kiuj, laŭ la unua ekrigardo, ŝajnis kontraŭi la sanktajn tekstojn. Krom tio, la principo de la reenkarniĝado elstaras el pluraj pecoj de la Sanktaj Skriboj, kaj troviĝas tute klare en la Evangelio:
«Kaj dum ili malsupreniris de la monto (post la transfiguriĝo), Jesuo ordonis al ili, dirante: Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de la homo releviĝos el la mortintoj. Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion; sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de la homo estas suferonta sub ili. Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto».
Ĉar Johano, la Baptisto, estis Elija, tial la Spirito de Elija reenkarniĝis en la korpon de Johano, la Baptisto.
Cetere, kia ajn estas la opinio, kiun ĉiu havas pri la reenkarniĝado, ĉu oni ĝin akceptas aŭ ne, oni ĝin devas nepre elporti en la okazo, se ĝi ekzistas, spite al ĉia kontraŭa kredo. La esenca punkto estas, ke la instruado de la Spiritoj estas eminente kristana, ĉar ĝi apogas sin sur la senmorteco de la animo, sur la estontaj suferoj aŭ rekompencoj, sur la justeco de Dio, sur la libera volo de la homo kaj sur la moralo de la Kristo; tiu instruado ne estas do kontraŭreligia.