Выбрать главу

Ni rezonis, kiel ni diris, flanken metante la instruadon de la Spiritoj, instruadon, kiu, por iuj personoj, havas nenian aŭtoritaton. Ni, kaj multaj aliaj, adoptis la opinion pri la plureco de la ekzistadoj, ne sole pro tio, ke ĝi venis de la Spiritoj, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi ŝajnis al ni la plej logika kaj ke ĝi estas la sola, kiu solvas demandojn, ĝis nun nesolvitajn.

Eĉ se ĝi estus veninta de simpla mortulo, mi ĝin estus tute same adoptinta, kaj por ĝi mi ne hezitus rezigni miajn ideojn mem; de tiam, kiam estas pruvite, ke iu ideo estas falsa, la digno pli perdos ol profitos, obstinante en la falsa ideo. Mi estus ĝin forpuŝinta, kvankam ĝi venus de la Spiritoj, se ĝi ŝajnus al mi kontraŭa al la racio, same kiel mi tiom da aliaj forĵetis; ĉar mi scias, laŭ propra sperto, ke ne devas esti blinde akceptata ĉio, kio venas de la Spiritoj, kiel ankaŭ ne ĉio estas akceptata, kio venas de la homoj. La unua merito de tiu opinio, laŭ mia juĝo, estas ĝia logikeco; alia merito estas, ke ĝi estas konfirmata de la faktoj, cetere faktoj pozitivaj kaj, se oni povas tiel diri, materiaj, kiujn atenta kaj metoda studado povas montri al iu ajn, kiu prenas sur sin la taskon ilin pacience kaj persiste observadi, kaj ĉe kiuj nenia dubo estas allasebla. Kiam tiuj faktoj estos tiel vulgarigitaj kiel la formado kaj la movado de la Tero, ĉiuj nepre devos kapitulaci antaŭ la evidenteco; kaj ties kontraŭantoj tiam vidos, ke estis nulaj ĉiuj iliaj argumentoj.

Resume, ni do konfesu, ke la doktrino pri la plureco de l' ekzistadoj estas la sola, kiu klarigas tion, kio, sen ĝi, estas neklarigebla; ke ĝi estas treege konsola kaj konforma al la plej rigora justeco, tabulo de savo, kiun Dio, per Sia kompatemo, donis al la homo.

La vortoj mem de Jesuo allasas neniajn dubojn pri tio.

Jen, kio estas legata en la Evangelio laŭ Skta Johano, ĉap. 3, par. 3 ĝis 7:

«3. Jesuo respondis kaj diris al li (Nikodemo): Vere, vere mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.[19]

4. Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi?

5. Jesuo respondis: Vere, vere mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio.

6. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito.

7. Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj» (Vidu § 1010: Reviviĝo de la karno).

Ĉapitro VI

La spirita vivo

1. Vagantaj Spiritoj. — 2. Provizoraj mondoj. — 3. Perceptoj, sensacoj kaj suferoj de la Spiritoj. — 4. Teoria studo pri la sensacoj de la Spiritoj. — 5. Elekto de la provoj. — 6. Transtombaj interrilatoj. — 7. Simpatiaj kaj antipatiaj rilatoj inter la Spiritoj. «Eternaj duonoj». — 8. Memoro pri la enkorpa ekzistado. — 9. Solenoj memore de la mortintoj. Funebraj cerimonioj.

Vagantaj Spiritoj

223. Ĉu la animo reenkarniĝas tuj post sia disiĝo je la korpo?

«Kelkafoje tuj, sed preskaŭ ĉiam post pli aŭ malpli longaj intertempoj. En la superaj mondoj la reenkarniĝo estas preskaŭ ĉiam senprokrasta; ĉar en tiuj mondoj la korpa materio estas malpli kruda, tial la enkarniĝinta Spirito ĝuas preskaŭ ĉiujn spiritajn kapablojn, ilia normala stato estas kvazaŭ tiu de la klarmensaj somnambuloj».

224. Kio fariĝas la animo dum la intertempo de la enkarniĝoj?

«La animo estas tiam vaganta Spirito, aspiranta novan destinon; ĝi atendas».

— Kiel longa estas la daŭro de tiuj intertempoj?

«De kelkaj horoj ĝis miloj da jarcentoj. Cetere, ĝustadire, estas nenia difinita limo por la tempo de vagado; tiu tempo povas longe daŭradi, sed ĝi estas neniam eterna; pli aŭ malpli frue, la Spirito nepre trovos necese rekomenci ekzistadon, kiu utilos al la purigo de liaj antaŭaj ekzistadoj».

— Ĉu tiu daŭro dependas nur de la volo de la Spirito, aŭ ĉu ĝi povas esti al li ordonataporpekelpago?

«Ĝi estas decido de la libera volo; la Spiritoj tute klare scias, kion ili faras; sed ekzistas ankau tiaj, por kiuj la vagado estas puno ordonita de Dio; aliaj petas, ke tiu intertempo estu plilongigita, por ke ili daŭrigu studojn, kiuj nur en la spiritostato povas esti farataj kun profito».

225. Ĉu la vagado estas, per si mem, signo de malsupereco de la Spiritoj?

«Ne, ĉar ekzistas ĉiugradaj vagantaj Spiritoj. La enkarniĝo estas pasema stato, kiel ni jam diris; en sia normala stato, la Spirito havas nenian ligitecon kun la materio».

226. Ĉu oni povas diri, ke ĉiuj ne enkarniĝintaj Spiritoj troviĝas en vagado?

«Tiuj devantaj reenkarniĝi, jes; sed la puraj Spiritoj, atingintaj la perfektecon, ne vagadas: ilia stato estas definitiva».

El la vidpunkto de la intimaj kvalitoj, la Spiritoj apartenas al pluraj ordoj aŭ gradoj, kiujn ili sinsekve trapasas, laŭ tio, kiel ili puriĝas. Laŭ sia stato, ili povas esti: enkarniĝintaj, tio estas, ligitaj al iu korpo; vagantaj aŭ neligitaj al materia korpo kaj atendantaj novan enkarniĝon por sin plibonigi; puraj Spiritoj, tio estas, perfektaj, jam ne bezonantaj enkarniĝon.

227. Kiel sin instruas la vagantaj Spiritoj? Certe ne same, kiel ni, ĉu ne?

«Ili studas sian pasintecon kaj serĉas rimedojn por altiĝi. Ili vidas, observas tion, kio okazas en la trakurataj lokoj; ili aŭdas la paroladojn de la kleruloj kaj la konsilojn de la Spiritoj superaj ol ili; kaj el tio ili rikoltas ideojn, kiujn ili ĝis tiam ne posedis».

228. Ĉu la Spiritoj konservas kelkajn el la homaj pasioj?

«La Superaj Spiritoj forlasas kun sia envolvaĵo la malnoblajn pasiojn kaj konservas nur bonecon; sed la malsuperaj konservas tiujn pasiojn; alie, ili estus ankaŭ unuaordaj».

229. Kial la Spiritoj, forirante de la Tero, tie ne forlasas tiujn fipasiojn, kvankam ili vidas ties malutilojn?

«Sur ĉi-tiu mondo ekzistas treege enviemaj homoj; ĉu vi pensas, ke, tuj kiam ili ĝin lasas, ili perdas tian malvirton? Post ilia foriro de ĉitie, precipe tiujn, kiuj havis fortajn pasiojn, ankoraŭ ĉirkaŭas ia atmosfero, kiu pluigas tiujn pasiojn, ĉar la Spirito ne estas tute liberigita el la influoj de la surtera vivo; nur dum momentoj li duonvidas la veron, kiu kvazaŭ indikas al li la bonan vojon».

230. Ĉu la Spiritoprogresas en sia vagstato?

«Li povas multe pliboniĝi, ĉiam laŭ sia volo kaj deziro; sed nur en la enkorpa ekzistado li praktikas la novajn akiritajn ideojn».

231. Ĉu la vagantaj Spiritoj estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj?

«Pli aŭ malpli, laŭ ĉies meritoj. Ili suferas pro la pasioj, kies guston ili konservas, aŭ estas feliĉaj laŭ tio, ĉi ili estas pli aŭ malpli liberigitaj el la materio. En sia vagstato, la Spirito duonvidas, kio mankas al li por la feliĉo; tiam, li serĉas la rimedojn por ĝin atingi; sed ne ĉiam estas al li permesite reenkarniĝi laŭ sia deziro, kaj tio estas do puno».

232. Ĉu, en sia vagado, la Spiritoj povas iri al ĉiuj mondoj?

«Tio dependas; kiam la Spirito forlasas la korpon, li, pro tio, ne tute malligiĝas de la materio; li ankoraŭ apartenas al la mondo, kie li vivis, aŭ al samgrada mondo, escepte se li progresis dum sia vivo; tiu estas la celo, al kiu li devas direktiĝi, alie li neniam perfektiĝus. Tamen li povas iri al iuj superaj mondoj, sed tie li estas kvazaŭa fremdulo; oni povas diri, ke li ilin apenaŭ duonvidas, kaj ĝuste tio naskas ĉe li la deziron pliboniĝi, por indi la feliĉon ĝuatan en tiuj mondoj kaj la rajton ilin estonte loĝi».

вернуться

19

Por la kursivo en ĉi-tiu biblia teksto respondas la aŭtoro, tio estas, A. Kardec. — La Trad.