519. Ĉu la amasoj da individuoj, kiaj socioj, urboj kaj nacioj, havas siajn apartajnprotektantajn Spiritojn?
«Jes, ĉar tiuj amasoj estas kolektivoj, irantaj al komuna celo kaj do bezonantaj superan direktadon».
520. Ĉu la protektantaj Spiritoj de la kolektivoj estas pli altrangaj ol tiuj, kiuj ligiĝas al la individuoj?
«Ĉio estas konforma al la progresostadio, tiel de la kolektivoj kiel de la individuoj».
521. Ĉu kelkaj Spiritoj povas kunhelpi por la progresado de la artoj, protektante la homojn, kiuj okupiĝaspri ĉi-tiuj?
«Ekzistas apartaj protektantaj Spiritoj, kiuj helpas tiujn, kiuj ilin elvokas, se ili opinias tiujn personojn indaj je ilia favoro; sed, kion vi volas, ke ili faru al homoj, havantaj pri si falsan opinion? Ili ne igas la blindulojn vidi, nek la surdulojn aŭdi».
La antikvuloj faris el tiuj Spiritoj apartajn diojn; la Muzoj estis nenio alia ol alegoria personigo de la protektantaj Spiritoj de sciencoj kaj artoj, kaj la protektantajn Spiritojn de la familio ili nomis «lares»[21] aŭ hejmaj dioj. En la modernaj socioj, la artoj, industrioj, urboj kaj landoj havas siajn patronojn, kiuj estas ja Superaj Spiritoj, sed kun aliaj nomoj.
Ĉar ĉiu homo havas siajn simpatiantajn Spiritojn, tial rezultas, ke, en la kolektivoj, la plimulto de tiaj Spiritoj rilatas kun la plimulto de la individuoj; ke la fremdaj Spiritoj estas tien altirataj de la identeco de gustoj kaj de pensoj; unuvorte, ke tiuj kolektoj kiel ankaŭ la individuoj, estas pli aŭ malpli bone ĉirkaŭitaj, helpataj kaj influataj, laŭ la pensoj de la amaso.
Ĉe la popoloj, la faktoroj, altirantaj la Spiritojn, estas la moroj, la kutimoj, la superreganta karaktero, precipe la leĝoj, ĉar la karaktero de iu nacio troviĝas en ties leĝoj. La homoj, kiuj surtronigas justecon en sia medio, kontraŭbatalas la influon de la malbonaj Spiritoj. Ĉie, kie la leĝoj ordonas maljustaĵojn, kontraŭajn al humaneco, la bonaj Spiritoj estas malpli multaj; kaj la malbonaj, tien alkurantaj, nutras ĉe la popolo ties proprajn ideojn kaj paralizas la bonajn influojn, perditajn en la amaso, kiel spiko izolita meze de rubusujoj. Per studado de la moroj de la popoloj aŭ de iu ajn kolekto da homoj, estas do facile fari al si ideon pri la kaŝita loĝantaro, enmiksiĝanta en ties pensojn kaj agojn.
522. Ĉu antaŭsento estas ĉiam averto de la protektanta Spirito?
«Antaŭsento estas intima kaj kaŝita konsilo de iu Spirito, vin estimanta. Ĝi troviĝas ankaŭ en la intuicio de la elekto, kiun ĉiu faris; ĝi estas voĉo de instinkto. Antaŭ ol enkarniĝi, la Spirito ekkonas la ĉefajn fazojn de sia ekzistado, tio estas, la specon de provoj, kiujn li prenas sur sin; kiam ĉi-tiuj havas elstaran karakteron, la Spirito konservas pri ili ian kvazaŭan impreson en sia konscienco; kaj tiu impreso, kiu estas la voĉo de instinkto, vekiĝante ĉe la alproksimiĝo de l' momento, fariĝas antaŭsento».
523. La antaŭsento kaj la voĉo de instinkto havas en si ĉiam ion neprecizan: kion ni faru ĉe la necerteco?
«Kiam vi troviĝas ĉe sendecideco, alvoku vian bonan Spiriton, aŭ petu Dion, Sinjoron de ni ĉiuj, ke Li sendu al vi unu el Siaj kurieroj, unu el ni».
524. Ĉu la avertoj de la protektantaj Spiritoj celas nur nian moralan konduton aŭ ankaŭ tiun, kiun ni devas havi en nia privata vivo?
«Ĉion; ili penas igi vin vivi kiel eble plej bone; sed ofte vi ŝtopas al vi la orelojn kontrau la bonaj konsiloj, kaj vi estas malfeliĉaj pro via kulpo mem».
La protektantaj Spiritoj helpas nin per siaj konsiloj, per la voĉo de la konscienco, kiun ili instigas paroli en ni; sed, ĉar ni ne ĉiam alligas al tiu voĉo la necesan gravecon, tial ili donas al ni pli rektajn konsilojn, pere de niaj samrondanoj. Ĉiu persono ekzamenu la multajn feliĉajn aŭ malfeliĉajn cirkonstancojn de sia vivo: li vidos, ke, ĉe multaj okazoj, li ricevis konsilojn, el kiuj li ne ĉiam profitis, kaj ke li estus evitinta multe da ĉagrenetoj, se li sekvus tiujn konsilojn.
525. Ĉu la Spiritoj havas ian influon sur la okazojn de la vivo?
«Certe, ĉar ili vin konsilas».
— Ĉu tiu influo estas plenumata en alia maniero ol per la pensoj, kiujn ili inspiras al ni, tio estas, ĉu ili havas ian rektan agadon ĉe la efektivigo de la aferoj?
«Jes, sed ili neniam agas ekster la naturaj leĝoj».
Ni erare prezentas al ni, ke la agado de la Spiritoj sin manifestas nur per eksterordinaraj fenomenoj; ni volus, ke ili venu al ni kun mirakloj, kaj ni ilin reprezentas ĉiam, kvazaŭ ili havus magian vergeton en la mano. Sed tiel ne okazas; jen kial ilia agado ŝajnas al ni kaŝita kaj kial tio, kio fariĝas per ilia helpo, ŝajnas al ni tute natura. Ekzemple, ili povas okazigi renkontiĝon de du homoj, kiuj ŝajne renkontis unu la alian pro nura hazardo; inspiri al iu persono la ideon pasi tra difinita loko; atentigi lin al iu punkto, se tiu rigardo havigos tion, kion ili deziras, k t. p.; resume, ilia interhelpo fariĝas en tia maniero, ke la homo, kredante obei nur sian ekmovon mem, ĉiam tenadas sian liberan volon.
526. Ĉar la Spiritoj kapablas agi sur la materion, ĉu ili povas naski difinitajn efikojn por la realigo de iu okazaĵo? Ekzemple: iu homo devas morti; li supreniras ŝtupetaron, ĉi-tiu rompiĝas kaj la homo mortas; ĉu la ŝtupetaro rompiĝis per influo de la Spirtoj, por ke estu plenumita la destino de tiu homo?
«Estas ja vere, ke la Spiritoj agas sur la materion, sed nur por plenumi la naturajn leĝojn, ne por ĉi-tiujn nuligi per la okazigo, en difinita momento, de fakto neatendita kaj kontraŭa al tiuj leĝoj. Rilate vian ekzemplon, la ŝtupetaro rompiĝis, ĉar ĝi estis vermokonsumita aŭ ne estis sufiĉe fortika, por elporti la pezon de la homo; se tiu homo estis destinita morti pro tiu kaŭzo, la Spiritoj povus inspiri al li la penson supreniri la ŝtupetaron, kiu, sub lia pezo, rompiĝos; tiam, la morto estos tute natura efiko, kaj nenia miraklo estas necesa por tiu celo».
527. Ni ekprenu alian ekzemplon, kie la natura stato de la materio neniel partoprenas. Iu homo devas morti de fulmobato; li rifuĝas sub arbon, fulmo krakas kaj lin mortigas. Ĉu la Spiritoj eble elvokis la fulmon kaj ĉi-tiun direktis sur la homon?
«Tio estas la sama afero. La fulmo falis sur tiun arbon kaj ĉe tiu momento, ĉar tiel devus okazi laŭ la naturaj leĝoj, ne pro tio, ke la homo staris sub la arbo; sed al la homo estis inspirata la ideo rifuĝi sub la arbon, kiun la fulmo frapos; la arbo estus nepre frapita de la fulmo, sendepende de tio, ĉu la homo estus, aŭ ne, sub ĝi».
528. Malbone intencanta homo direktas ĵetaĵon kontraŭ iun personon, sed la ĵetaĵo ĉi-tiun ne trafas. Ĉu bonfarema Spiritopovus esti deturninta la objekton?
«Se la persono ne devas esti vundita, bonfarema Spirito inspiros al li la penson sin deturni, aŭ povos ankaŭ konfuzi lian malamikon, tiel, ke ĉi-tiu ne ĝuste celu; ĉar, de post la momento, kiam ĝi ekmoviĝis, la ĵetaĵo nepre sekvos sian direkton».
529. Kion ni pensu pri la sorĉitaj kugloj, pri kiuj iuj legendojparolas kaj kiuj fatale trafas sian celon?
«Tio estas nura imagaĵo; la homo amas la miregindaĵojn kaj sin ne kontentigas kun tiuj de la Naturo».
— Ĉu la Spiritoj, direktantaj la okazojn de la vivo, povas esti malhelpataj de aliaj, dezirantaj la kontraŭon?
«Kion Dio volas, tio nepre okazas; se estas iu malfruo aŭ malhelpo, tiu fariĝas laŭ Lia volo».