555. Kiun sencon ni atribuu al la kvalifiko sorĉisto?
«La homoj, kiujn vi tiaj nomas, estas, se sinceraj, dotitaj per iuj kapabloj, kiaj la magnetisma povo aŭ la duobla vidado; kaj, ĉar ili faras aferojn, kiujn vi ne komprenas, tial vi kredas, ke ili estas dotitaj per supernatura potenco. Ĉu viaj eminentaj scienculoj ne estas tiel ofte prenataj por sorĉistoj, en la okuloj de nekleraj homoj?»
Spiritismo kaj magnetismo havigas al ni la ŝlosilon de granda nombro da fenomenoj, pri kiuj la nekleruloj teksis nekalkuleblajn fabelojn, kie la faktoj estis troigataj de la imagemo. Perfekta konado de tiuj du sciencoj, kiuj, se tiel diri, estas unu sola, montras la realecon de la aferoj kaj ties veran kaŭzon; ĝi estas do la plej bona antaŭgardilo kontraŭ la superstiĉaj ideoj, ĉar ĝi vidigas tion eblan kaj tion neeblan, tion, troviĝantan en la leĝoj de l' Naturo, kaj tion, kio estas nura ridinda kredo.
556. Ĉu iuj personoj posedas ja la naturdoton resanigiper nura tuŝado?
«La magnetisma potenco povas atingi tiun gradon, kiam helpata de la pureco de sentoj kaj de la arda deziro fari bonon, ĉar tiam la bonaj Spiritoj kunhelpas; sed oni malfidu la manieron, kiel la aferoj estas rakontataj de tro kredemaj aŭ entuziasmaj personoj, ĉiam inklinaj vidi miregindecon ĉe plej simplaj kaj naturaj faktoj. Gardu vin ankaŭ kontraŭ tendencaj rakontoj, farataj de homoj, ekspluatantaj la kredemulojn por sia profito propra».
557. Ĉu beno kaj malbeno povas altiri bonon aŭ malbonon al lapersonoj, al kiuj ili estas direktataj?
«Dio ne aŭdas nejustan malbenon, kaj ties eldiranto fariĝas kulpa en Liaj okuloj. Ĉar ni havas du sin reciproke kontraŭantajn naturojn, nome bonon kaj malbonon, tial malbeno povas momente influi eĉ sur la materion; sed tiu influo povas fariĝi nur laŭ la volo de Dio kaj kiel ankoraŭ unu provo por tiu, kiun ĝi celas. Cetere, oni enkomune malbenas la malbonajn kaj benas la bonajn. Beno kaj malbeno neniam deturnas la Providencon for de la vojo de justeco; malbeno falas sur iun, se li estas ja malica, kaj beno kovros per sia mantelo nur tiun, kiu ĝin indas».
Ĉapitro X
Okupoj kaj misioj de la spiritoj
558. Ĉu la Spiritoj devas okupi sin pri io alia, ol pri siaproprapliboniĝo?
«Jes; ili kunhelpas por la harmonio de l' universo, plenumante la volojn de Dio, kies adjutantoj ili estas. La spirita vivo en la spaco estas konstanta okupiteco, sed neniel peniga, kiel sur la Tero, ĉar ĝi konas nek la korpan lacecon, nek afliktojn de necesbezono».
559. Ĉu la malsuperaj kaj neperfektaj Spiritoj ankaŭ ludas ian utilan rolon en la universo?
«Ĉiu havas sian apartan taskon. Ĉu la plej malaltranga masonhelpisto ne kunlaboras por konstruaĵo tiom, kiom la arkitekto mem?» (540)
560. Ĉu ĉiu el la Spiritoj havas siajn apartajn taskojn?
«Ĉiu el ni devas okupi ĉiun loĝejon kaj ekkoni ĉiujn aferojn, sinseve direktante ĉiujn partojn de la universo. Sed, kiel diras La Predikanto, por ĉio estas tempo[23]; unu plenumas hodiaŭ sian destinon en ĉi-tiu mondo, tiu alia ĝin plenumos aŭ jam plenumis iam, sur la Tero, en la akvo, en la aero ktp».
561. Ĉu la funkcioj, kiujn la Spiritoj plenumas en la strukturo de la universo, estas senŝanĝaj por ĉiu el ili, kaj estas ekskluzivaj taskoj de iuj klasoj?
«Ĉiuj Spiritoj devas paŝi la plurajn gradojn de la hierarkio, por perfektiĝi. Dio, kiu estas justa, ne volis doni al iuj la scion sen ia peno, kontraste kun aliaj, ĝin ekhavantaj nur per ŝvitado».
Tio sama okazas al la homoj: neniu atingas la plej altan gradon da lerteco pri iu arto, ne ekhavante la necesajn konojn, ĉerpitajn el la praktikado de la plej elementaj partoj de tiu arto.
562. Ĉu la Spiritoj, apartenantaj al la plej alta ordo, pro tio, ke ili nenion pli bezonas lerni, restas en absoluta ripozo aŭ estas ankaŭ okupitaj de ia tasko?
«Kion vi volus, ke ili faru dum la tuta eterna tempo? La eterna senfareco estus senfina turmentego».
— Kiaj estas iliaj okupoj?
«Ricevi rekte la ordonojn de Dio, ilin transdoni al la tuta universo kaj zorgi pri ties plenumado».
563. Ĉu la okupoj de la Spiritoj estas senĉesaj?
«Jes, senĉesaj, se, tiel dirante, oni komprenas, ke ilia penso estas ĉiam aktiva, ĉar ili vivas per la penso; sed oni ne komparu la okupojn de la Spiritoj kun tiuj materialaj de la homoj; tiu aktiveco mem estas por ili plezuro, ĉar ili konscias, ke ili estas utilaj».
— Oni komprenas tion rilate la bonajn Spiritojn; sed, ĉu estas same rilate la malsuperajn?
«La malsuperaj havas okupojn konvenajn al ilia naturo. Ĉu vi konfidas al manlaboristo, aŭ al malklerulo, la laborojn de intelekta homo?»
564. Ĉu el la Spiritoj kelkaj estas senokupaj aŭ faras nenion utilan?
«Jes; sed tiu stato estas nedaŭra kaj dependas de la kresko de ilia intelekto. Certe, kelkaj el ili, kiel iuj homoj, vivas nur por si, sed tiu senfareco ilin peze ŝarĝas, kaj, pli aŭ malpli frue, la deziro progresi igas ilin senti la bezonon agi kaj la plezuron esti utilaj. Ni parolas pri la Spiritoj, jam konsciantaj sin mem kaj ĝuantaj sian liberan volon; ĉar, en sia komenca fazo, ili estas kiel ĵus naskitaj infanoj, agantaj pli laŭ instinkto, ol laŭ difinita volo».
565. Ĉu la Spiritoj ekzamenas la belartajn verkojn kaj interesiĝas pri ĉi-tiuj?
«Ili ekzamenas tion, kio povas elmontri la altrangecon de la Spiritoj kaj ilian progreson».
566. Ĉu iu Spirito, kiu estis specialisto sur la Tero, ekzemple, pentristo, arkitekturisto, interesiĝas prefere pri la verkoj, kiuj estis liapliamata afero en la vivo?
«Ĉiuj aferoj intermiksiĝas por ĝenerala celo. Se li estas bona, li interesiĝas pri tiuj verkoj des pli, ĉar lia intereso helpas la animojn supreniri al Dio. Cetere, vi forgesas, ke Spirito, praktikinta iun arton dum ekzistado, en kiu vi lin konis, eble praktikis alian en antaŭa ekzistado, ĉar estas necese, ke li sciu-ĉion, por esti perfekta; tial, laŭ lia progresonivelo, eble li havas nenian difinitan fakon; ĝuste tiu estis mia intenco, dirante, ke ĉiuj aferoj intermiksiĝas por ĝenerala celo. Notu ankaŭ, ke, tio, kion en via malmulte progresinta mondo vi opinias superbela, nenio estas krom infanaĵo en pli progresintaj mondoj. Kial vi volas, ke Spiritoj, loĝantaj tiujn mondojn, kie ekzistas artoj de vi nekonataj, admiru ion, kio estas nura verko de lernanto? Mi jam diris: ili ekzamenas tion, kio pruvas progreson».
— Ni komprenas, ke tiel kondutas la tre progresintaj Spiritoj; sed ni parolas pri pli ordinaraj Spiritoj, pri tiuj, kiuj ankoraŭ ne sin levis super la surterajn ideojn…
«Koncerne tiujn, okazas malsame; ties vidpunkto estas limigita, kaj tial ili ankaŭ povas admiri, kion vi ankaŭ admiras».
567. Ĉu la Spiritoj enmiksiĝas en niajn okupojn kaj plezurojn?
«La ordinaraj, kiel vi ilin nomas, jes; tiuj estas ĉiam ĉe vi, kaj, laŭ sia karaktero, ili partoprenas, iafoje tre aktive, en tio, kion vi faras; tiu enmiksiĝo estas ja necesa, ĉar ĝi celas peli la homon sur la pluraj vojoj de la vivo, kaj inciti aŭ moderigi liajn pasiojn».
La Spiritoj zorgas pri la ĉimondaj aferoj laŭ sia pli aŭ malpli alta grado da progreso. La Superaj Spiritoj kapablas, sendube, konsideri tiujn aferojn plej detale, sed nur laŭ tio, kiel utilaj ĉi-tiuj estas por la progresado; nur la malsuperaj Spiritoj alligas al tiuj aferoj gravecon rilatan al la memoroj, kiujn ili konservas, kaj al la materialaj ideoj, ankoraŭ ne estingiĝintaj.
23
Pli bone: «Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno». (La Predikanto, ĉap. 3, par. 1, el la «Malnova Testamento», trad. de Zamenhof.) —