Выбрать главу

«Dio estas justa».

584. Kia povas esti la misio de konkeranto, kiu celas nur la kontentigon de sia ambicio, kaj kiu, por trafi sian celon, ne haltas antaŭ iu ajn el la malfeliĉegoj, kiujn li kuntrenas?

«La konkeranto estas plej ofte ilo, kiun Dio uzas por la plenumo de Siaj projektoj, kaj tiuj malfeliĉegoj estas iafoje rimedo por ke iu popolo pli rapide progresu».

— Tiu, kiu estas ilo por tiuj pasemaj malfeliĉegoj, havas nenion komunan kun la bono, kiu povas de ili rezulti, ĉar li intencis atingi nur tute personan celon; malgraŭ tio, ĉu liprofitos el tiu bono?

«Ĉiu estas rekompencata laŭ siaj faroj, laŭ la bono, kiun li volis praktiki, kaj laŭ la honesteco de siaj intencoj».

La enkarniĝintaj Spiritoj havas okupojn esence proprajn al ilia enkorpa ekzistado. Dum vagado, ekster la materio, tiuj okupoj estas rilataj kun la evoluogrado de la Spiritoj.

Iuj traflugas la mondojn, sin instruas kaj sin preparas por nova enkarniĝo. Aliaj, pli evoluintaj, okupiĝas pri la progreso, direktante la okazojn kaj inspirante favorajn pensojn; ili helpas la geniulojn, kiuj laboras por perfektiĝo de la homaro.

Aliaj enkarniĝas por progresomisio.

Aliaj prenas sub sian protekton individuojn, familiojn, kolektojn, urbojn kaj popolojn, kies gardanĝeloj, protektantaj genioj kaj hejmaj Spiritoj ili estas.

Aliaj, fine, direktas la naturajn fenomenojn, sur kiujn ili rekte influas.

La ordinaraj Spiritoj enmiksiĝas en niajn okupojn kaj amuzojn.

La malpuraj aŭ neperfektaj Spiritoj atendas, en suferoj kaj turmentoj, la momenton, kiam Dio bonvolos havigi al ili la rimedojn por progresi. Se ili faras malbonon, tiel ili kondutas pro kolero kontraŭ bono, kiun ili ankoraŭ ne povas ĝui.

Ĉapitro XI

La tri naturaj regnoj

1. La mineraloj kaj la vegetaĵoj. -2La bestoj kaj la homo. — 3. Metempsikozo.

La mineraloj kaj la vegetaĵoj

585. Kion vi pensas pri la divido de la Naturo en tri regnojn aŭ pli bone, en du klasojn, nome, la organajn kaj la neorganajn estaĵojn? Kelkaj faras el la homa genro kvaran klason. Kiu nome el tiuj klasifikoj estaspreferinda?

«Ĉiaj klasifikoj estas bonaj; tio dependas de la vidpunkto. El la materia vidpunkto, ekzistas nur organaj kaj neorganaj estaĵoj; el la morala, estas evidente kvar gradoj».

Tiuj kvar gradoj havas ja distingiĝajn karakterojn, kvankam iliaj limoj ŝajne konfuziĝas. La inerta materio, kiu konsistigas la mineralan regnon, enhavas nur mekanikan forton; la vegetaĵoj, konsistantaj el inerta materio, estas dotitaj per vivipovo; la bestoj, konsistantaj el inerta materio, dotitaj per vivipovo, havas plie ian instinktan, limigitan intelekton, kaj konscias sian ekzistadon kaj individuecon; la homo, kun ĉio, kio estas trovata en la vegetaĵoj kaj bestoj, surperregas ĉiujn ceterajn klasojn per speciala, nedifinita intelekto, kiu havigas al li konscion pri sia estonteco, la percepton de la ekstermateriaj aferoj kaj la konon de Dio.

586. Ĉu la vegetaĵoj konscias sian ekzistadon?

«Ne, la vegetaĵoj ne pensas; ili havas nur la organan vivon».

587. Ĉu la vegetaĵoj spertas sensacojn? ĉu ili suferas tiam, kiam ili estas stumpigataj?

«Ili ricevas fizikajn impresojn, kiuj efikas sur la materio, sed ili havas neniajn perceptojn; ili do ne spertas dolorsenton».

588. Ĉu la forto, altiranta la vegetaĵojn unuj al aliaj, estas sendependa de ilia volo?

«Jes, ĉar ili ne pensas. Ĝi estas mekanika forto de la materio, aganta sur la materion kaj al kiu la vegetaĵoj ne povus kontraŭi».

589. Iuj vegetaĵoj, kiaj, ekzemple, sensitivo kaj dioneo[24] havas movojn, kiuj elmontras grandan sentemecon kaj, en kelkaj okazoj, kvazaŭan volon; la dioneo havas lobojn, kiuj kaptas muŝon, eksidantan sur ĝi por ĉerpi ties sukon; ĝi ŝajne insidas kontraŭ la insekto, kiun ĝi poste mortigas. Ĉu tiuj vegetaĵoj estas dotitaj per pensokapablo? ĉu ili havas ian volon kaj formas apartan klason inter la vegetaĵa kaj la besta regno? ĉu ili estas transiĝa fazo de unu al la dua klaso?

«Ĉio estas transiĝo en la Naturo, ĝuste pro tio, ke ne ekzistas du egalaj aferoj, kvankam ĉiuj kune teniĝas. La vegetaĵoj ne pensas kaj do ne posedas volon. Nek la ostro, kiu malfermiĝas, nek iu ajn el la zoofitoj estas dotitaj per pensokapablo; en ili estas nur blinda, natura instinkto».

La homa organismo liveras al ni ekzemplojn pri analogaj movoj sen partopreno de la volo, kiaj estas trovataj ĉe la digestaj kaj cirkuladaj funkcioj; la piloro kuntiriĝas ĉe kontakto de iuj korpoj, kiuj tial ne povas ĝin trapasi. Okazas probable io sama al la sensitivo, kies movoj neniel kondiĉas percepton kaj des malpli volon.

590. Ĉu la vegetaĵoj, kiel la bestoj, ne havas ian instinkton de memkonservado, kiu instigas ilin serĉi tion, kio povas esti al ili utilaj, kaj eviti tion, kio ilin povas malutili?

«La vegetaĵoj havas, se oni tiel povas diri, kvazaŭan instinkton; tio dependas de la amplekso, kiun oni asignas al tiu vorto; sed ĝi estas pure mekanika. Kiam, ĉe la kemiaj laboroj, vi vidas du korpojn kuniĝi, tio fariĝas pro tio, ke ili konvenas unu al la dua, tio estas, ĉar estas inter ili la tiel nomata kombiniĝemo; tion vi ne nomas instinkto».

591. Ĉu, en la superaj mondoj, la vegetaĵoj estas, kiel la ceteraj individuoj, pli perfektaj?

«Ĉio estas pli perfekta; sed la vegetaĵoj estas ĉiam ankoraŭ vegetaĵoj, kiel la bestoj kaj la homoj ĉiam ankoraŭ bestoj kaj homoj».

La bestoj kaj la homo

592. Se ni faras komparon inter la homo kaj la bestoj rilate la inteligentecon, ŝajnas malfacile streki iun limon, ĉar iuj bestoj estas, en ĉi-tiu rilato, evidente superaj al iuj homoj. Ĉu tiu limlinio povas esti precize desegnita?

«Pri tiu punkto viaj filozofoj ankoraŭ ne akordas; unuj asertas, ke homo estas besto; aliaj, ke besto estas homo; ili ĉiuj malpravas; la homo estas aparta estulo; kiu iafoje tre malaltiĝas aŭ tre altiĝas. Koncerne la fiziologian organizaĵon, la homo estas tia, kiaj la bestoj, kaj malpli bone provizita, ol multaj el ĉi-tiuj; la Naturo donis al la bestoj ĉion, kion la homo devas elpensi per sia intelekto, por kontentigi siajn vivbezonojn kaj sian konservadon; lia korpo eldetruiĝas, kiel tiu de la bestoj, estas vere, sed lia Spirito havas destinon, kiun nur li povas kompreni, ĉar nur la homo estas tute libera. Bedaŭrindaj homoj, vi, kiuj malaltiĝas ĝis sub la bruto!

Ĉu vi ne scias distingi vin mem de la bestoj? Distingu la homon per lia kapablo pensi pri Dio».

593. Ĉu oni povas diri, ke la bestoj agas nur laŭ instinkto?

«Tio estas alia vidpunkto. Estas ja vere, ke instinkto superstaras ĉe la plimulto de la bestoj; sed, ĉu vi ne vidas kelkajn, agantajn laŭ difinita volo? Tio estas intelekto, kvankam malgranda».

Krom laŭ instinkto, oni ne povus ne akcepti, ke la bestoj kondutas ankaŭ laŭ kunordigitaj agoj, elmontrantaj volon en difinita direkto kaj laŭ la cirkonstancoj. Estas do ĉe ili ia intelekto, kies agado estas pli koncentrita sur la rimedojn kontentigi la fiziologiajn bezonojn kaj prizorgi la memkonservadon. Inter ili, estas rimarkata nenia eltrovaĵo, nenia plibonigo: kia ajn estas la arto, kiun ni admiras ĉe iliaj faritaĵoj, tion, kion ili iam faradis, ili ankoraŭ hodiaŭ faras, nek pli bone, nek pli malbone, kaj laŭ konstantaj, senŝanĝaj formoj kaj proporcioj. Birdido, izolita de siaj samspeculoj, konstruas sian neston laŭ la sama modelo de ĉi-tiuj, ne ricevinte por tio ian-ajn instruon. Se kelkaj bestoj estas iamaniere dreseblaj, tamen ilia intelekta elvolviĝo, ĉiam tenata en malvastaj limoj, naskiĝas el la agado de la homo sur flekseblan naturon, ĉar ili prezentas nenian propramovan progreson; sed tiu elvolviĝo estas ja efemera kaj ekskluzive individua, ĉar, redonite al si mem, besto baldaŭ revenas en la limojn difinitajn de la Naturo.

вернуться

24

«Dioncea muscipula», dikotila vegetaĵo, ordo de la violaloj, genro drozera, familio de la drozeracoj. — La Trad.