Выбрать главу
Teoria resumo pri la instigilo de la homaj agoj

872. La demando pri la libera volo povas esti resumita en la jena maniero. La homo ne estas fatale kondukata en malbonon; la agoj, kiujn li faras, ne estas al li anticipe ordonataj; la krimoj, kiujn li plenumas, ne rezultas el ia dekreto de la destino. Li povas, kiel provon kaj pekelpagon, elekti ekzistadon, en kiu li estas instigita al krimo, ĉu de la medio, kie li troviĝas, ĉu de la fariĝintaj cirkonstancoj; sed li ĉiam decidas mem cedi aŭ ne. Libera volo konsistas do, dum la spirita stato, en la elekto de la ekzistado kaj de la provoj; kaj, dum la enkorpa stato, en la kapablo cedi aŭ kontraŭstari al la enpuŝoj, al kiuj ni memvole nin submetis. Koncernas la edukadon kontraŭbatali tiujn malnoblajn inklinojn; ĝi tion profite faros tiam, kiam ĝi sin bazos sur la ĝisfunda studado de la morala naturo de la homo. Per konado de la leĝoj, kiujn tiu morala naturo obeas, oni fine modifos ĉi-tiun naturon, same kiel oni modifas intelekton per instruado kaj temperamenton per higieno.

La Spirito, malligita de la materio kaj vaganta en la spaco, elektas siajn estontajn materiajn ekzistadojn laŭ la grado da perfektiĝo, kiun li atingis, kaj precipe en tio, kiel ni diris, konsistas la libera volo. Tiu libereco ne nuliĝas pro enkarniĝo; se la homo cedas al la influo de la materio, lin sekve frakasas la provoj, kiujn li mem elektis; kaj ĝuste por tio, ke ili helpu lin venki tiujn provojn, li petas subtenon de Dio kaj de bonaj Spiritoj. (337)

Sen la libera volo, la homo ne estas kulpa pri malbono, nek havas meriton pro bono; kaj tio estas des pli rekonata, ĉar, en la socio, oni ĉiam aljuĝas laŭdon aŭ riproĉon al la intenco, tio estas, al la volo; nu, volo kuntrenas liberecon. La homo ne povas do serĉi senkulpigon por la krimoj en sia fiziologia konstruo, ne rezignante sian rezonpovon kaj sian kondiĉon de homa estulo, ĉar li egaliĝus al besto. Se tiel estus pri malbono, same estus do pri bono; sed, kiam homo faras bonon, li plej zorgas, ke ĝi estu por li merito, kaj per tiu merito li tute ne regalas siajn organojn; tio pruvas, ke li instinkte ne rezignas, malgraŭ la opinio de kelkaj obstinuloj, la plej belan privilegion de sia speco, nome la liberecon de pensado.

La fatalo, kiel oni ĝin ordinare komprenas, supozigas la antaŭan, neforigeblan decidon pri ĉiaj okazoj dum la vivo, kia ajn estas la graveco de tiuj okazoj. Se tia estus la strukturo de la aferoj, la homo estus do ia senvola maŝino. Por kio utilus al li intelekto, se li estus konstante superregata, ĉe ĉiuj siaj agoj, de la potenco de la destino? Tia doktrino, se ĝi estus vera, havus kiel efikon la tutan detruadon de la morala libereco; la homo havus pri ĉio nenian respondecon kaj do ne ekzistus bono, malbono, krimoj nek virtoj. Dio, superege justa, ne povus puni siajn idojn pro eraroj, kies plenumo ne dependus de ili, nek ilin rekompenci pro virtoj, kiuj havigus al ili ian meriton. Tia leĝo estus, cetere, malkonfirmo de la leĝo de progreso, ĉar la homo, kiu-ĉion atendus de la sorto, nenion provus, por plibonigi sian pozicion, ĉar la rezultato estus tute sama.

Tamen fatalo ne estas vana vorto; ĝi ekzistas en la pozicio, kiun la homo okupas sur la Tero, kaj en la funkcioj, kiujn li plenumas, sekve de la speco de ekzistado, kiun lia Spirito elektis kiel provon, kulpelpagon mision; li fatale trapasas ĉiajn sortovicojn de tiu ekzistado kaj ĉiajn noblajn kaj malnoblajn inklinojn, esence proprajn al tiu ekzistado; sed tie finiĝas la fatalo, ĉar dependas de lia peno cedi aŭ ne al tiuj inklinoj. La detaloj de la okazoj dependas de la cirkonstancoj, kiujn li mem kreas per siaj agoj kaj kiujn la Spiritoj povas influi per inspirataj pensoj. (458)

Fatalo troviĝas do en la sin prezentantaj okazoj, ĉar tiuj ĉi estas rezultato de la elekto de ekzistado, farita de la Spirito mem; sed ne povas ekzisti fatalo en la rezultato de tiuj okazoj, ĉar povas dependi de la homo modifi ties iradon per sia prudento; fatalo neniam estas en la agoj de l' morala vivo.

Nur pri la morto la homo estas absolute submetita al la nefleksebla leĝo de fatalo, ĉar li ne povas sin forsavi de la dekreto, fiksanta la finon de lia ekzistado, nek de la speco de morto, kiu ĉesigos ties fluadon.

Laŭ la ordinara doktrino, la homo tirus ĉiajn instinktojn el si mem; liaj instinktoj originus aŭ el lia fiziologia strukturo, por kiu li ne povus respondi, aŭ el lia propra naturo, en kiu li povas serĉi ekskuzon antaŭ si mem, dirante, ke li ne estas kulpa pro sia naturo. La Spiritisma doktrino estas evidente pli morala; ĝi akceptas, ke la homo posedas plene liberan volon; kaj, dirante al li, ke, se li faras malbonon, li do cedas al fremda malbona inspiro, ĝi ŝarĝas lin per la tuta respondeco por sia ago, ĉar ĝi rekonas en li kapablon rezisti; tio estas evidente pli facila, ol se li devus batali kontraŭ sia propra naturo. Tial, laŭ la Spiritisma doktrino, estas nenia nekontraŭstarebla forlogo: la homo povas ĉiam ŝtopi al si la orelojn al la kaŝita voĉo, kiu, en lia interno, instigas lin al malbono, same kiel li povas ilin ŝtopi al materia voĉo de lia alparolanto; ĉitie li sukcesas per sia volo, petante de Dio la necesan forton kaj helpon de la bonaj Spiritoj. Tion Jesuo instruas al ni en sia superbela Sinjora Preĝo: «Ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono».

Tiu-ĉi teorio pri la kaŭzo, instiganta niajn agojn, rezultas evidente el la tuta instruado, farata de la Spiritoj; ne nur ĝi estas superbele morala, sed ankaŭ ĝi altigas la homon antaŭ si mem; ĝi montras, ke li povas forskui obsedantan jugon, same kiel li fermas sian domon al ĝenuloj; li ne estas ia maŝino, funkcianta per energio sendependa de ĝia volo, sed li ja estas racia estulo, kiu aŭdas, juĝas kaj elektas libere inter du konsiloj. Eĉ plue: malgraŭ tio, la homo ne seniĝas je sia iniciatemo; li ne malpli libere agas laŭ sia bontrovo, ĉar, entute, li estas nur enkarniĝinta Spirito, konservanta, sub la korpa envolvaĵo, la bonajn kaj la malbonajn kvalitojn, kiujn li posedis kiel Spirito. Niaj eraroj primare originas do el la neperfekteco de nia Spirito mem, kiu ankoraŭ ne atingis la moralan superecon, iam atingotan, sed kiu, malgraŭ tio, posedas ja sian liberan volon. La enkorpa vivo estas donata al li, por ke li forpelu de si la neperfektaĵojn per provoj, kiujn li spertas dum tiu vivo; ĝuste tiuj neperfektaĵoj faras lin pli malforta kaj atingebla por la inspiroj de aliaj neperfektaj Spiritoj, kiuj profitas liajn vundajn lokojn por lin faligi en la batalo. Se el tiu batalo li eliras kiel venkinto, li plialtiĝas; se li malsukcesas, li restas tia, kia li estis, nek pli bona, nek pli malbona: tiu estis provo, kiu devas esti rekomencita, kaj tio povas longe daŭri. Ju pli li puriĝas, des pli malpliiĝas liaj malfortaj flankoj kaj des malpli da facileco li konsentas al fremda instigo al malbono; lia morala forto kreskas kun lia altiĝo, kaj la malbonaj Spiritoj foriras de li.

Ĉiuj Spiritoj, pli aŭ malpli bonaj, kiam enkarniĝintaj, konsistigas la homaron; kaj, ĉar la Tero estas unu el la malplej progresintaj mondoj, tial la nombro da malbonaj Spiritoj estas ĉitie pli granda, ol tiu de la bonaj; jen kial ni vidas tiom da malico. Ni do faru ĉiajn klopodojn, por ne reveni sur ĉi-tiun planedon kaj por indi ripozon en pli bona mondo, en unu el tiuj privilegiitaj sferoj, kie regas ekskluzive bono kaj kie ni memoros nian halton sur la Tero nur kiel tempon de ekzilo.

Ĉapitro XI

X Leĝo de justeco, amo kaj karitato

1. Justeco kaj naturaj rajtoj. — 2. Rajto de propreco. ŝtelo. — 3. Karitato kaj amo al proksimulo. — 4. Patrina amo kaj fila amo.