Выбрать главу
Sankta Aŭgusteno.

Multe da eraroj, kiujn ni faras, estas nerimarkataj de ni; se, efektive, laŭ la konsilo de Sankta Aŭgusteno, ni pli ofte demandus nian konsciencon, ni vidus, kiel ofte ni agas malbone sen ia konscio, pro tio, ĉar ni ne studas la esencon kaj la instigilon de niaj agoj. La demanda formo estas pli preciza ol ia maksimo, kiu, ofte, ne estas aplikebla al la okazo, ĉe kiu ni troviĝas. La demando postulas kategoriajn respondojn per jes aŭ ne, sen allaso de ia ajn alternativo; tiuj respondoj estas ankoraŭ personaj argumentoj, kaj laŭ ties sumo ni povas konjekte kalkuli, kiom da bono kaj da malbono kuŝas en ni.

Kvara parto

Esperoj kaj Konsoloj

Ĉapitro I

Surteraj suferoj kaj ĝuoj

1. Relativaj feliĉo kaj malfeliĉo. — 2. Perdo de amataj personoj. — 3. Elreviĝoj. Nedankemo. Rompitaj korligiĝoj. — 4. Antipatiaj kuniĝoj. — 5. Timo antaŭ la morto. — 6. Naŭzo pri la vivo. Memmortigo.

Relativaj feliĉo kaj malfeliĉo

920. Ĉu la homo povas ĝui kompletan feliĉon sur la Tero?

«Ne, ĉar la vivo estas donita al li kiel provo aŭ kompensa puno; sed dependas de li malpliakrigi ties malbonojn kaj esti tiel feliĉa kiel eble sur la Tero».

921. Oni komprenas, ke la homo estos feliĉa sur la Tero, tiam, kiam la homaro estos aliiĝinta; sed, ĝis okazos tiu aliiĝo, ĉu ĉiu povas certigi al si ian relativan feliĉon?

«La homo estas plej ofte la kaŭzinto de sia propra malfeliĉo. Praktikante la leĝon de Dio, li evitigas al si multe da malbonoj kaj ĝuas feliĉon tiel grandan, kiel ebligas lia maldelikata vivo».

Homo, profunde konvinkita pri sia estonta destino, vidas en sia enkorpa vivo nur nedaŭran haltotempon; ĝi estas por li momenta halto en hotelaĉo. Li facile konsoliĝas pri kelkaj pasemaj ĝenoj de vojaĝo, kiu lin kondukos al pozicio des pli komforta, ju pli bone li pretiĝis por ĝi.

Ni estas punataj jam ekde ĉi-tiu vivo pro la malobeo je la leĝoj de la enkorpa ekzistado, per la malbonoj, kiuj estas rezultato de tiu malobeo kaj de niaj propraj ekscesoj. Se ni iras returne al la origino de la tiel nomataj surteraj malfeliĉaĵoj, ni vidas, ke la plimulto el ili rezultas el unua dekliniĝo for de la rekta vojo. Ĉe ĉi-tiu dekliniĝo, ni ekpaŝas malbonan vojon kaj, falo post falo, ni enabismiĝas en malfeliĉon.

922. La surtera feliĉo estas rilata al ĉies pozicio; kio sufiĉas por la feliĉo de unu, tio estas la malfeliĉo de alia. Ĉu tamen estas ia feliĉomezurilo, komuna al ĉiuj homoj?

«Por la materia vivo, tiu estas posedo de porvivaĵoj; por la morala vivo, ĝi estas bona konscienco kaj fido je la estonteco».

923. Ĉu tio, kio estas superflua por unu, ne estas necesa al aliaj, kaj inverse, laŭ la pozicioj?

«Jes, laŭ viaj materiaj ideoj, viaj antaŭjuĝoj, via ambicio kaj ĉiuj viaj ridindaj kapricoj, kiujn la estonteco traktos laŭmerite, kiam vi komprenos la veron. Sendube, homo, kiu havis kvindek mil sterlingajn funtojn da rento kaj kiu vidas ĉi-tiun malpliigita nur ĝis dek, opinias sin tre malfeliĉa, ĉar li jam ne povas paradi kiel iam, tenadi tion, kion li nomas sia pozicio, havi servistojn kaj ĉevalojn, kontentigi ĉiajn pasiojn k t. p. Li kredas, ke mankas al li vivnecesaĵoj; sed, tute sincere, ĉu vi opinias tiun homon bedaŭrinda, dum ĉirkaŭ li tiom da personoj mortas de malsato kaj malvarmo, sen ia rifuĝejo, kie ili kuŝigus sian kapon? Saĝulo, por esti feliĉa, rigardas malsupren, neniam supren, krom por altigi sian animon direkte al la senlimo». (715)

924. Kelkaj malbonaĵoj ne dependas de persona konduto kaj trafas eĉ la plej justan homon; ĉu oni ne havas ian rimedon por sin gardi kontraŭ ili?

«En ĉi-tiu okazo, la homo devas rezignacii kaj ilin elteni sen murmuro, se li volas progresi; sed li ĉiam ricevas konsolon el sia konscienco, kiu donas al li esperon pri pli bona estonteco, se li faras tion necesa por tiu konsolo».

925. Kial Dio favoras per riĉeco iujn homojn, kiuj laŭsajne ĝin ne meritis?

«Ĝi estas favoro en la okuloj de personoj, vidantaj nur la nunecon; sed, komprenu bone, riĉeco estas ofte provo pli danĝera ol mizero». (814 kaj sekv.)

926. Ĉu la civilizacio, kreante novajn bezonojn, ne kaŭzas novajn afliktojn?

«La ĉimondaj malbonaĵoj estas rilataj kun la fiktivaj bezonoj, kiujn vi kreas. Kiu scias limigi siajn dezirojn kaj sen envio vidas sian superulon, tiu evitigas al si multe da elreviĝoj en ĉi-tiu vivo. La plej riĉa estas tiu, kiu havas malplej da bezonoj».

«Vi envias la ĝuojn de homoj, kiuj ŝajnas al vi la ĉimondaj feliĉuloj; sed, ĉu vi scias, kio estas destinita al ili? Se ili ĝuas nur por si mem, ili estas do egoistoj, kaj ili vidos la duan flankon de l' medalo. Prefere, bedaŭru ilin. Dio iafoje permesas, ke malbonulo prosperu, sed ties feliĉo ne estas enviinda, ĉar tiu ĝin pagos per amaraj larmoj. Se justulo estas malfeliĉa, tio estas provo, kiu estos al li kreditita, se li ĝin kuraĝe eltenas. Memoru jenajn vortojn de Jesuo: Feliĉaj estas la plorantoj, ĉar ili konsoliĝos».[39]

927. Certe superfluaĵo ne estas nepre bezona al feliĉo, sed tion saman oni ne povas diri pri la vivnecesaĵoj; nu, ĉu la malfeliĉo de tiuj, al kiuj mankas la necesaj vivrimedoj, ne estas reala?

«Homo estas vere malfeliĉa nur tiam, kiam mankas al li la necesaĵoj por vivo kaj sano. Tiu manko estas eble lia kulpo, kaj tiam li devas plendi nur kontraŭ si mem; se ĝi estas aliula kulpo, la respondeco falas do sur ĝian kaŭzinton».

928. Laŭ la aparta karaktero de ĉiu el la naturaj kapabloj, Dio evidente indikas ĉies profesian alvokiĝon. Ĉu multaj malbonaĵoj ne venas de tio, ke oni ne aŭdas tiun alvokiĝon?

«Estas vere; kaj ofte ĝuste la gepatroj, pro fiero aŭ avareco, devigas siajn filojn forlasi la vojon difinitan de la Naturo, kaj, per tiu deklino, ili kompromitas la feliĉon de la junuloj; ili ja respondos por tio».

— Ĉu vi do opinius dece, ke filo de homo, alte staranta en la socio, farus, ekzemple, lignoŝuojn, se tiu junulo havus kapablon por la dirita metio?

«Oni ne falu en absurdon, nek ion troigu: la civilizacio havas siajn bezonojn. Kial filo de alte staranta homo, kiel vi diras, farus lignoŝuojn, se li povas okupi sin pri io alia? Tiu junulo certe taŭgas por io, laŭ siaj kapabloj, se nur ili ne estas misuzataj. Ekzemple, anstataŭ malbona advokato, li povus eble esti bona mekanikisto aŭ alia profesiulo».

La delokigo de la homoj ekster ilian intelektan sferon estas, certe, unu el plej oftaj kaŭzoj de elreviĝoj. La nekapableco por la elektita kariero estas neelĉerpebla fonto de flaskoj; al tiu nekapableco aliĝas la memamo, kiu malhelpas al la falinta homo serĉi rimedon en pli humila profesio; kaj jen, ĝi prezentas al li memmortigon kiel ekstreman vojon por sinsavo de situacio, kiun li opinias humiliĝo. Se morala edukado estus lin levinta super la ridindajn interkonsentojn de fiero, li neniam estus surprizita kun malplenaj manoj.

вернуться

39

Mateo, ĉap. 5, par. 4. — La Trad.