Выбрать главу

Tion ili faris, pasigante agrablan vesperon kun la Kvelula familio kaj ricevante tiajn komplezojn kiajn la povruloj povis proponi al ili. La viro multe ĝemis kaj diris ke li trolaboris per sia hakado de la ŝtipoj, sed la Birdotimigilo donis al li du pilolojn pli ol li promesis, kaj tio ŝajne komfortigis la pigrulon.

Ĉapitro 26. La trompema rivero

La sekvan matenon ili puŝis la floson en la akvon kaj ĉiuj sur flosiĝis.

La Kvelula viro devis firme teni la ŝtipan boaton dum ili surlokiĝis, kaj la fluo de la rivero estis tiel forta ke ĝi preskaŭ tiregis la floson el liaj manoj.

Tuj kiam ili ĉiuj sidis sur la ŝtipoj li lasis ĝin kaj ĝi for flosis kaj la aventurantoj komencis sian vojaĝon cele la Palpbruman Landon.

La dometo de la Kveluloj estis ne plu videbla preskaŭ antaŭ ol ili finis krii siajn adiaŭojn, kaj la Birdotimigilo diris per kontenta voĉo:“Ni ne bezonos multan tempon por atingi la Palpbruman Landon, ĉimaniere.”

Ili jam flosis plurajn kilometrojn laŭ la fluo kaj ĝuadis sian vojaĝon, sed subite la floso ekmalrapidiĝis, ekhaltis, kaj komencis reveturi laŭ la direkto el kiu ĝi venis.

“Nu, kio okazas?”demandis Doroteo, miroplene;sed ili ĉiuj same perpleksis kiel ŝi kaj unue neniu povis respondi tiun demandon. Tamen baldaŭ ili ekkonsciis la veron: ke la fluo de la rivero sin retroigis kaj la akvo nun fluas kontraŭadirekte —cele la montojn.

Ili komencis rekoni la scenojn kiujn ili jam antaŭe pasis, kaj post nelonge ili revidis la dometon de la Kveluloj. La viro staradis sur la riverbordo kaj kriis al ili:

“Saluton. Mi ĝojas revidi vin. Mi forgesis diri al vi ke la rivero ŝanĝas sian direkton fojfoje. Kelkfoje ĝi fluas unudirekten kaj alifoje alidirekten.”

Ili ne havis su fiĉan tempon por respondi al li, ĉar la floso portiĝis preter la domon kaj longdistance ali flanken de ĝi.

“Ni iras precize kien ni ne volas iri,”diris Doroteo, “kaj mi supozas ke ni ne povas esperi pli ol atingi la teron antaŭ ol pluportiĝi.”

Sed ili ne povis atingi la teron. Al ili mankis remiloj, kaj eĉ stango per kiu ili povus gvidi la floson. La ŝtipoj portantaj ilin flosadis en la mezo de la fluo kaj firme teniĝis en tiu pozicio per la forta fluo.

Do ili sidis kviete kaj atendis kaj, eĉ dum ili demandis al si kion fari, la floso malrapidiĝis, ekhaltis, kaj komencis flosi alidirekten —laŭ la direkto kiun ĝi unue iris. Post nelonge ili repasis la Kvelulan domon kaj la viro plu staradis sur la bordo. Li kriis al ili:

“Saluton!Mi ĝojas revidi vin. Mi anticipas ke mi revidos vin tre ofte, dum vi pasos, krom se eble vi naĝos al la tero.”

Sed ili jam postlasis lin kaj iras denove cele la Palpbruman Landon.

“Vere estas misfortune,”diris Oĵo per senespera voĉo. “La Trompema Rivero konstante ŝanĝiĝas, ŝajne, kaj nun ni devos flosadi tien kaj reen, se ni ne sukcesos iel alteriĝi.”

“Ĉu vi scipovas naĝi?”demandis Doroteo.

“Ne;mi estas Oĵo la Misfortuna.”

“Nek mi. Toto scipovas iomete naĝi, sed tio ne helpos nin alteriĝi.”

“Mi ne scias ĉu aŭ ne mi scipovas naĝi,”komentis

Ĉifoneroj;“sed se mi provus mi certe ruinigus miajn belajn ĉifonojn.”

“Mia pajlo pleniĝus per la akvo kaj mi subakviĝus,”diris la Birdotimigilo.

Do ili ne povis elpensi manieron eskapi sian dilemon kaj pro senhelpeco ili nur sidis kviete. Oĵo, kiu estis sur la antaŭo de la floso, transrigardis en la akvon kaj kredis vidi kelkajn grandajn fiŝojn naĝadi. Li trovis ne fiksitan finaĵon de la sekigoŝnuro kiu kuntenis la ŝtipojn, kaj preninte oran najlon el sia poŝo li fleksis ĝin tiel formante hokon, kaj ligis ĝin al la finaĵo de la ŝnuro. Surmetinte iom da pano kiun li rompis de sia bulko, li faligis la ŝnuron en la akvon kaj preskaŭ tuj ĝin kaptis granda fiŝo.

Ili sciis ke ĝi estas granda fiŝo, ĉar ĝi tiel forte tiris la ŝnuron ke ĝi antaŭentiris la floson eĉ pli rapide ol ĝin antaŭe portis la fluo de la rivero. La fiŝo multe timis, kaj ĝi forte naĝis. Ĉar la alia finaĵo de la sekigoŝnuro estis ligita ĉirkaŭ la ŝtipojn li ne povis detiri ĝin, kaj ĉar li avide glutis la oran hokon per sia unua mordo li ankaŭ ne povis liberiĝi de tio.

Kiam ili atingis la lokon kie la fluo antaŭe ŝanĝiĝis, la fiŝo plu naĝadis antaŭen pro sia sovaĝa klopodo eskapi. La floso malrapidiĝis, sed ĝi ne ekhaltis, ĉar la fiŝo neebligis tion. Ĝi plu moviĝadis laŭ la sama direkto kiel ĝis tiam.

Kiam la fluo ŝanĝis sian direkton kaj ekrapidis retren ĝi ne sukcesis kunporti la floson. Malrapide, centimetron post centimetro, ili plu flosis, kaj la fiŝo tiris kaj tiris kaj pluirigis ilin.

“Mi esperas ke li ne cedos,”diris Oĵo maltrankvile. “Se la fiŝo povos elteni ĝis la fluo reŝanĝos sin, ĉio estos bona.”

La fiŝo ne cedis, sed brave tiris la floson ĝis fine la akvo en la rivero reŝanĝis sian direkton kaj flosigis ilin laŭ ilia volo. Sed nun la kaptita fiŝon trovis sian forton febliĝanta.

Serĉante rifuĝejon, ĝi komencis tiri la floson al la bordo.

Ĉar ili ne volis albordiĝi en tiu loko la knabo tranĉis la ŝnuron per sia poŝtranĉilo kaj liberigis la fiŝon, nur ĝustatempe por ke la floso ne surbordiĝu.

Kiam la sekvan fojon la rivero retrigis sin la Birdotimigilo sukcesis ekpreni branĉon de arbo pendantan super la akvo kaj ili ĉiuj helpis lin firme teni ĝin kaj neebligi ke la floso pli retrenportiĝu. Dum ili atendis tie, Oĵo vidis longan rompitan branĉon kuŝantan sur la bordo, do li saltis sur la bordon kaj prenis ĝin. Kiam li detiris la flankobranĉetojn li kredis ke li povos uzi la branĉon kiel stangon, por gvidi la floson se urĝos.

Ili firme tenis la arbon ĝis ili trovis ke la akvo fluas ĝustadirekten, kaj tiam ili lasis ĝin kaj permesis ke la floso rekomencu veturi. Malgraŭ tiuj paŭzoj ili efektive bone progresadis cele la Palpbruman Landon kaj trovinte metodon konkeri la kontraŭeman fluon iliaj spiritoj multe plimalpeziĝis. Ili ne povis vidi multon de la lando tra kiu ili pasas, pro la altaj bordoj, kaj ili ne renkontis aliajn boatojn aŭ flosaĵojn sur la surfaco de la rivero.

Denove la trompema rivero inversigis sian fluon, sed ĉifoje la Birdotimigilo estis avertita kaj uzis la stangon por puŝi la floson cele grandan rokon kuŝantan en la akvo. Li kredis ke la roko neebligos ilian retro flosadon laŭ la fluo, kaj tiel estis. Ili kroĉis sin al tiu ankraĵo ĝis la akvo rekomencis flui ĝustadirekten, kaj tiam ili permesis ke la flosu plu flosu.

Flosinte ĉirkaŭ kurbiĝon ili vidis antaŭ si altan akvan deklivon kiu etendis sin trans la tutan riveron, kaj cele tion ili estis nerezisteble portataj. Ĉar ne eblis haltigi la flosadon de la floso ili firme kroĉis sin al la ŝtipoj kaj lasis la riveron pluportadi ilin. Rapide la floso grimpis la akvan deklivon kaj glitis laŭ la alia flanko, plonĝigante sian randon profunde en la akvon kaj plene malsekigante ilin per akveroj.