Выбрать главу

La popolo ĝoje salutis la alvenon de la Stana Lignohakisto, la Birdotimigilo kaj Doroteo, kiuj ĉiuj estis tre amataj, kaj kiam ili eniris la reĝan palacon ili ricevis mesaĝon ke Ozma tuj intervjuos ilin.

Doroteo informis la knabinan Reganton pri la sukcesoj dum la serĉo ĝis ili atingis la problemon pri la flava papilio, kiun la Stana Lignohakisto plene rifuzis provizi al la magiaĵo.

“Li plene pravas,”diris Ozma, kiu aspektis tute ne surprizita. “Se Oĵo informus min ke unu serĉaĵo estas la flugilo de flava papilio mi informus lin jam antaŭ la ekserĉo ke li neniam povos akiri ĝin. Tio ŝparigus al vi la problemojn kaj ĝenojn de via longa veturado.”

“Tute ne ĝenis min la veturado,”diris Doroteo. “Mi ĝuis ĝin.”

“Sed la rezulto estas,”komentis Oĵo, “ke mi tute ne povos akiri la objektojn por kiuj la Kurbiĝinta Magiisto sendis min; do, krom se mi atendos dum ses jaroj por ke li faru la Vivigopulvoron, Onĉjo Nonĉjo ne estas savebla.”

Ozma ridetis.

“D-ro Pipt ne faros pli da Vivigiga Pulvoro, mi certigas al vi,”diris ŝi. “Mi venigis lin al ĉi tiu palaco, kie li nun estas, kaj liaj kvar kaldronoj estas detruitaj kaj lia libro da receptoj bruligita. Mi ankaŭ alportigis la marmorajn statuojn de via onklo kaj de Margolote, kiuj staras en la apuda ĉambro.”

Ilin ĉiujn tre mirigis tiu anonco.

“Ho, mi vidu Onĉjon Nonĉjon!Mi tuj vidu lin, bonvolu!” kriis Oĵo fervore.

“Atendu momenton,”respondis Ozma, “ĉar mi volas diri ion pli. Nenio okazanta en la Lando Oz estas nerimarkata de nia saĝa Sorĉistino Glinda la Bona. Ŝi plene sciis pri la magiado de D-ro Pipt kaj lia vivigo de la Vitra Kato kaj de la Miksĉifona Knabino, kaj la akcidento tra finta Onĉjon Nonĉjon kaj Margoloten, kaj la serĉon kaj veturadon de Oĵo kun Doroteo. Glinda ankaŭ sciis ke Oĵo malsukcesos trovi ĉion serĉatan, do ŝi alvokis nian Sorĉiston kaj instruis al li kion fari. Io okazos en ĉi tiu palaco, baldaŭ, kaj tiu ‘io’ nepre plaĉos al vi ĉiuj. Kaj nun,”pludiris la knabina Reganto, stariĝante el sia seĝo, “sekvu min en la apudan ĉambron.”

Ĉapitro 28. La Mirinda Sorchisto de Oz

Kiam Oĵo eniris la ĉambron li kuris rapide al la statuo de Onĉjo Nonĉjo kaj ame kisis la marmoran vizaĝon.

“Mi faris mian plejeblon, Onĉjo,”li diris, larme, “sed mi mal- sukcesis!”

Post tio li retiris sin kaj ĉirkaŭrigardis la ĉambron, kaj la ekvido de la grupego tute surprizis lin.

Krom la marmoraj statuoj de Onĉjo Nonĉjo kaj Margolote, la Vitra

Kato estis tie, kunvolviĝinte sur tapiŝeto; kaj la Vuzo ĉeestis, sidante sur siaj kvadrataj malantaŭaj kruroj kaj serioze interesate rigardante la scenon;kaj jen la Vilulo, vestita per pizverda satena vila kompleto, kaj ĉe tablo sidis la malgranda Sorĉisto, aspektante tre grava kaj kvazaŭ sciante pli ol li volas diri.

Plej lasta troviĝis D-ro Pipt, kaj la Kurbiĝinta Magiisto sidis kurbiĝinte en seĝo, aspektante tre malfeliĉa sed fikse rigardante la senvivan formon de sia edzino Margolote, kiun li multe amas sed kiu laŭ lia timo nun estas por ĉiam perdita.

Ozma prenis seĝon kiun Ĵelea Kon fitaĵ antaŭenmovis por la Registo, kaj malantaŭ ŝi staris la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj Doroteo, ankaŭ la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro. La Sorĉisto nun stariĝis kaj profunde klinis sin al Ozma kaj malpli profunde al la aliaj kunvenintoj.

“Gesinjoroj kaj bestoj,”li diris, “mi volas anonci ke nia Gracoplena Reganto permesis al mi obei la ordonojn de nia granda Sorĉistino Glinda la Bona, kies humila Asististo mi fiere estas. Ni trovis ke la Kurbiĝinta Magiisto praktikadas sian magiadon kontraŭ la Leĝoj, kaj tial, per Reĝa Edikto, mi nun senigas lin de ĉiu kapablo magii ekde nun. Li ne plu estas kurbiĝinta magiisto, sed nur simpla Manĝtulo;li eĉ ne plu estas kurbiĝinta, sed nur ordinara homo.”

Dum li prononcis tiujn vortojn la Sorĉisto gestis per sia mano al D-ro Pipt kaj tuj ĉiu kurbiĝinta membro rektiĝis kaj fariĝis perfekta. La eksmagiisto, ĝojkriante, ekstaris, rigardis sin miroplene, kaj poste refalis en sian seĝon kaj rigardis la Sorĉiston fascinate.

“La Vitra Kato, kiun D-ro Pipt kontraŭleĝe faris,”daŭrigis la Sorĉisto, “estas bela kato, sed ĝia palruĝa cerbo tiom fierigis ĝin ke ĝi estis malagrabla kunulo por ĉiu. Do antaŭ hodiaŭ mi elprenis la palruĝan cerbon kaj anstataŭigis ĝin per travidebla, kaj nun la Vitra Kato estas tiel modesta kaj bonkonduta ke Ozma decidis reteni ŝin en la palaco kiel dorlotbeston.”

“Mi dankas,”diris la kato, mildavoĉe.

“La Vuzo montris sin bona Vuzo kaj fidela amiko,”la Sorĉisto daŭrigis, “do ni sendos lin al la Reĝa Bestaro, kie oni bone prizorgos lin kaj li povos satmanĝi dum sia tuta vivo.”

“Mi multe dankas,”diris la Vuzo. “Estos multe pli bone ol esti malantaŭ barilo en soleca arbaro malsategante.”

“Kaj rilate al la Miksĉifona Knabino,”pludiris la Sorĉisto, “ŝi estas tiel rimarkindaspekta, kaj tiel lerta kaj bonhumora, ke nia Gracoplena Registo intencas konservi ŝin zorgoplene, kiel unu el la kuriozaĵoj de la kurioza Lando Oz. Ĉifoneroj rajtos loĝi en la palaco, aŭ kie ajn ŝi deziros, kaj esti nenies servisto sed nur sia propra mastrino.”

“Tute bone,”diris Ĉifoneroj.

“Nin ĉiujn interesas Oĵo,”la malgranda Sorĉisto daŭrigis, “ĉar lia amo al sia misfortuna onklo instigis lin brave fronti ĉiajn danĝerojn por povi savi lin. La Manĝtula knabo havas lojalan kaj malavaran koron kaj li faris sian plejeblon por revivigi Onĉjon Nonĉjon. Li malsukcesis, sed ekzistas aliaj pli potencaj ol la Kurbiĝinta Magiisto, kaj pli da metodoj ol konas D-ro Pipt por nuligi la sorĉon de la Ŝtoniga Likvaĵo. Glinda la Bona informis min pri unu metodo, kaj nun vi ekscios kiom granda estas la scio kaj povo de nia senegala Sorĉistino.”

Dirante tion la Sorĉisto antaŭeniris al la statuo de Margolote kaj faris magian geston, samtempe murmurante magian vorton kiun povis klare aŭdi neniu. Tuj la virino movis sin, turnis sian kapon miroplene tien kaj reen, por rimarki ĉiun starantan antaŭ ŝi, kaj vidante D-ron Pipt ŝi antaŭenkuris kaj ĵetis sin en la etenditajn brakojn de sia edzo.

Post tio la Sorĉisto magie gestis kaj parolis la magian vorton antaŭ la statuo de Onĉjo Nonĉjo. La maljuna Manĝtulo tuj ekvivis kaj profunde klinante sin antaŭ la Sorĉisto diris:“Dankon.”

Sed nun Oĵo rapidis al sia onklo kaj ĝojoplene ĉirkaŭbrakis lin, kaj la maljunulo alpremis sian neveton ame kaj karesis lian hararon kaj forviŝis la larmojn de la knabo per poŝtuko, ĉar Oĵo ploris pro pura feliĉo.

Ozma antaŭenvenis por gratuli ilin.

“Mi donas al vi, kara Oĵo kaj Onĉjo Nonĉjo, belan domon tuj ekster la muroj de la Smeralda Urbo,”ŝi diris, “kaj tie vi hejmos kaj mi protektos vin.”

“Mi ja nomis vin Oĵo la Bonfortuna!”diris la Stana Lignohakisto, dum ĉiuj fervore manpremis kun Oĵo.

“Tiel vi nomis min, kaj vi plene pravis!”respondis Oĵo, dankeme.