Выбрать главу

“Oni ne permesas ke mi magiadu, krom por min mem distri,”li informis siajn vizitantojn, dum li flamigis pipon kun kurbiĝinta fusto kaj komencis fumi. “Tro da homoj magiadis en la Lando Oz, do nia bela Princino Ozma ĉesigis tion. Mi kredas ke ŝi plene pravis. Estis pluraj fiaj Sorĉistinoj kiuj kaŭzis multajn ĝenojn;sed nun estas ĉiuj ĉesintaj kaj nur la granda Sorĉistino, Glinda la Bona, rajtas uzi siajn magiajn artojn, kiuj neniam damaĝas. La Sorĉisto de Oz, kiu iam estis ĉarlatano kaj tute ne sciis magii, studas lecionojn de Glinda, kaj oni diras ke li fariĝas su fiĉe bona Sorĉisto;sed li estas nur asistanto de la granda Sorĉistino. Mi rajtas fari servistinon por mia edzino, sciu, aŭ Vitran Katon por kapti niajn musojn —kion ŝi rifuzas fari —sed oni malpermesas ke mi faru magion por aliaj, aŭ profesie uzu ĝin.”

“Sendube magio estas tre interesa studtemo,”diris Oĵo.

“Nepre jes,”asertis la Magiisto. “Dum mia vivo mi faris kelkajn magiajn agojn kiuj egalas la lertecon de Glinda la Bona. Ekzemple, la Pulvoro de Vivo, kaj mia Ŝtoniga Likvaĵo, kiu estas en tiu botelo sur la tiea breto —super la fenestro.”

“Kion faras la Ŝtoniga Likvaĵo?”demandis la knabo.

“Ŝanĝas ĉion kion ĝi tuŝas en solidan marmoron. Mi mem inventis ĝin, kaj mi trovas ĝin tre utila. Foje du el tiuj aĉaj Kolizuloj, kun korpoj kiaj de ursoj kaj kapoj kiaj de tigroj, venis ĉi tien el la arbaro por ataki nin;sed mi ŝutis iom da tiu Likvaĵo sur ilin kaj tuj ili marmoriĝis. Mi nun uzas ilin kiel ornamajn statuojn en mia ĝardeno. Ĉi tiu tablo aspektas al vi ligna, kaj iam ĝi vere estis ligna;sed mi ŝutis kelkajn gutojn de la Ŝtoniga Likvaĵo sur ĝin kaj nun ĝi estas marmora. Ĝi neniam rompiĝos nek triviĝos.”

“Bone!”diris Onĉjo Nonĉjo, skuante sian kapon kaj palpante sian longan grizan barbon.

“Ve;kiom babilema vi fariĝas, Onĉjo,”komentis la Magiisto, al kiu plaĉis la komplimento. Sed ĝuste tiam aŭdiĝis gratado ĉe la malantaŭa pordo kaj akra voĉo kriis:

“Enlasu min!Rapidu tuj!Enlasu min!”

Margolote stariĝis kaj iris al la pordo.

“Do agu kiel bona kato,”ŝi diris.

“Mi-i-aŭ-ŭ-ŭ!Jen;ĉu tion akceptas via reĝa moŝto?” demandis la voĉo, per malestima tono.

“Jes;jen ĝusta katparolado,”deklaris la virino, kaj ŝi malfermis la pordon.

Tuj kato eniris, paŝis al la centro de la ĉambro kaj ekhaltis vidante la nekonatojn. Oĵo kaj Onĉjo Nonĉjo ambaŭ gapis ĝin per larĝe malfermitaj okuloj, ĉar certe neniu tia kurioza besto iam antaŭe ekzistis —eĉ en la Lando Oz.

Ĉapitro 4. La vitra kato

La kato estis el vitro, tiel klara kaj diafana ke oni povis travidi ĝin tiel facile kiel fenestron. En la supro de ĝia kapo, tamen, estis amaso da delikataj palruĝaj pilketoj kiuj similis al juveloj, kaj ĝi havis koron el sangeruĝa rubio. La okuloj estis du grandaj smeraldoj, sed krom tiuj koloroj la tuta cetero de la besto estis klara vitro, kaj ĝi havis voston el ŝpinita vitro kiu estis vere bela.

“Nu, D-ro Pipt, ĉu vi intencas interkonigi nin, aŭ ne?”postulis la kato, per tono de ĉagreniĝo.

“Ŝajnas al mi ke vi forgesas esti ĝentila.”

“Pardonu min,” respondis la magiisto. “Jen Onĉjo Nonĉjo, praido de la iamaj reĝoj de la Manĝtuloj, antaŭ ol ĉi tiu lando fariĝis parto de la Lando Oz.”

“Liaj haroj bezonas tondiĝi,”komentis la kato, lavante sian vizaĝon.

“Vere,”respondis Onĉjo, kun nelaŭta rido pro amuziĝo.

“Sed li loĝas sola en la koro de la arbaro jam de multaj jaroj,”la Magiisto eksplikis;“kaj, kvankam tiu estas barbara lando, ne estas barbiroj tie.”

“Kiu estas la nano?”demandis la kato.

“Tiu ne estas nano, li estas knabo,”respondis la Magiisto.

“Antaŭ nun vi neniam vidis knabon. Li estas nun malgranda ĉar li estas juna. Dum postaj jaroj li grandiĝos kaj fariĝos egale alta kiel Onĉjo Nonĉjo.”

“Ho. Ĉu pro magio?”la vitra besto demandis.

“Jes;sed pro la magio de la Naturo, kiu estas pli miriga ol ĉiu arto konata de homoj. Ekzemple, mia magio faris vin, kaj vivigis vin;kaj ĝi ne bone faris tion, ĉar vi estas senutila kaj ĝenas min;sed mi ne povas kreskigi vin. Vi ĉiam restos same granda —kaj same impertinenta senprizorga Vitra Kato, kun palruĝa cerbo kaj malmola rubia koro.”

“Neniu povas bedaŭri pli ol mi ke vi faris min,”asertis la kato, kaŭrante sur la planko kaj malrapide skuante sian ŝpinvitran voston de flanko al flanko. “Via mondo estas tre seninteresa loko. Mi vagis tra viaj ĝardenoj kaj en la arbaro ĝis enuiĝi pro ili, kaj kiam mi eniras la domon la konversacioj de via dika edzino kaj de vi mem ege tedas min.”

“Estas ĉar mi donis al vi cerbon malsimilan al tiuj kiujn ni mem posedas —kaj multe tro bonan por kato,”respondis

D-ro Pipt.

“Do ĉu vi bonvolos elpreni ĝin, kaj anstataŭigi ĝin per ŝtoneroj, tiel ke mi ne sentos min inda je multe pli alta vivstato?”demandis la kato, pledante.

“Eble jes. Mi provos, viviginte la Miksĉifonan Knabinon,” li diris.

La kato paŝis al la benko sur kiu kuŝis la Miksĉifona Knabino kaj rigardis ŝin atente.

“Ĉu vi intencas vivigi tiun aĉaĵon?”ŝi demandis.

La Magiisto kapjesis.

“Ĝi estas intencita kiel la servistino de mia edzino,”li diris. “Kiam ŝi vivos ŝi faros niajn laborojn por ni kaj prizorgos la domon. Sed vi ne konstante ordonu ŝin, Fuŝinjo, kiel vi ordonadas nin. Vi devos respektoplene trakti la Miksĉifonan Knabinon.”

“Mi rifuzas. Mi ne povus respekti tian ĉifoneraĵaron negrave kio okazus.”

“Se ne, okazos pli da koleraĵaro ol vi deziros,”kriis

Margolote, kolere.

“Kial vi ne faris ŝin belaspekta?”demandis la kato. “Vi faris min bela —vere tre bela —kaj mi amas rigardi miajn palruĝajn cerberojn ruliĝadi dum ĝi funkcias, kaj vidi mian karegan ruĝan koron batadi.”Ŝi iris al longa spegulo, dirante tion, kaj staris antaŭ ĝi, rigardante sin tre fiermaniere. “Sed tiu kompatinda flikaĵo malamos sin, kiam ŝi vivos,”daŭrigis la kato. “Se mi estus vi, mi uzus ŝin kiel purigilon, kaj farus alian, pli belan servistinon.”

“Vi havas perversan guston,”riproĉis Margolote, kiun tre ĉagrenis tiu honesta kritiko. “Mi opinias ke la Miksĉifona Knabino estas bela, konsiderante el kio ŝi estas farita. Eĉ la ĉielarko ne havas tiom da koloroj, kaj vi devas agnoski ke la ĉielarko estas belaĵo.”

La Vitra Kato oscedis kaj etendis sin sur la planko.

“Kiel vi volas,”ŝi diris. “Mi nur kompatas la Miksĉifonan Knabinon.”

Oĵo kaj Onĉjo Nonĉjo dormis tiunokte en la domo de la Magiisto, kaj la knabo volonte restis ĉar li fervore volis vidi la Miksĉifonan Knabinon viviĝi. La Vitra Kato ankaŭ estis miriga besto laŭ malgranda Oĵo, kiu antaŭ tiam neniam vidis aŭ konis ion magian, kvankam li loĝis en la Felando