Выбрать главу

“Dankon,” respondis Doroteo, kaj la afabla Cikonio flugis en la aeron kaj baldaŭ ne plu videblis. Ili marŝadis aŭskultante la kantadon de la brilkoloraj birdoj kaj rigardante la belajn florojn kiuj nun tiom densis ke ili tapiŝis la teron. Ili estis grandaj flavaj kaj blankaj kaj bluaj kaj purpuraj floroj, kaj ankaŭ grandaj grupoj de skarlataj papavoj, kiuj estis tiom brilkoloraj ke ili preskaŭ blindigis la okulojn de Doroteo.

“Belegaj!” la knabino krietis, spirante la spican odoron de la floroj.

“Verŝajne,” respondis la Birdotimigilo. “Kiam mi havos cerbon mi supozeble pli ŝatos ilin.”

“Se mi nur havus koron mi sendube amus ilin,” aldonis la Stana Lignohakisto.

“De ĉiam plaĉas al mi floroj,” diris la Leono; “ili aspektas tiel senhelpaj kaj alfortaj. Sed en la arbaro ne estas tiom brilaj floroj kiel ĉi tiuj.” Ili nun atingis pli kaj pli da grandaj skarlataj papavoj, kaj alpli kaj alpli da aliaj floroj; kaj baldaŭ ili trovis sin eze de granda kampo da papavoj. Nu, oni bone scias ke kiam grupiĝis tiom granda kvanto da tiaj floroj ilia odoro estas su fiĉe potenca por dormigi ĉiun kiu enspiras ĝin, kaj se la dormanto ne portiĝas for de la odoro de la floroj li dormas senĉese por ĉiam. Sed Doroteo ne sciis tion, nek ŝi povis foriri de la grandaj ruĝaj floroj kiuj ĉie ĉirkaŭis ilin; do baldaŭ ŝiaj okuloj peziĝis kaj ŝi sentis bezonon sidiĝi por ripozi kaj por dormi. Sed la Stana Lignohakisto ne permesis tion.

“Ni devos rapidi kaj reatingi la vojon el flavaj brikoj antaŭ ol noktiĝos,” li diris; kaj la Birdotimigilo konsentis kun li. Do ili plu marŝadis ĝis Doroteo ne plu povis stari. Ŝiaj okuloj fermiĝis malgraŭ ŝia volo kaj ŝi forgesis kie ŝi estas kaj falis surteren apud la papavoj, profunde dormante. “Kion ni faru?” demandis la Stana Lignohakisto.

“Se ni lasos ŝin ĉi tie ŝi mortos,” diris la Leono. “La odoro de la floroj ortigas nin ĉiujn. Mi em apenaŭ povas teni la okulojn malfermitaj kaj la hundo jam dormas.” Estis vere; Toto jam falis apud sian mastrineton. Sed la Birdotimigilon kaj Stanan Ligno hakiston, ĉar ili ne konsistis el karno, ne

ĝenis la odoro de la floroj.

“Rapide kuru,” diris la Birdotimigilo al la Leono, “kaj eliru ĉi tiun mortigan florkampon kiel eble plej baldaŭ. Ni kunportos la knabineton, sed se vi endormiĝos vi estas tro granda kaj ni ne povos porti vin.” Do la Leono vigligis sin kaj antaŭensaltadis kiel eble plej rapide. Post momento li ne plu estis videbla.

“Ni uzu niajn manojn kiel seĝon, por porti ŝin,” diris la Birdotimigilo. Do ili levis Toton kaj metis la hundon sur la sinon de Doroteo, kaj post tio ili faris seĝon uzante siajn anojn kiel sidejon kaj siajn brakojn kiel seĝobrakojn kaj portis la dormantan knabinon tra la floroj. Plu kaj plu ili marŝis, kaj ŝajnis ke la granda tapiŝo da ortigaj floroj ĉirkaŭ ili neniam finiĝos. Ili sekvis la kurbiĝon de la rivero, kaj fine trovis sian amikon la Leonon, profunde dormantan inter la papavoj. La floroj superfortis la grandan beston kaj, fine, li cedis, kaj falis ne tre for de la fino de la papavokampo, kie la dolĉa herbaro kuŝis en belaj verdaj kampoj antaŭ ili.

“Nenion ni povas fari por li,” diris la Stana Lignohakisto, malfeliĉe; “ĉar li estas tro multepeza, ni ne povos levi lin. Ni devos lasi lin ĉi tie eterne dormi, kaj eble li sonĝos ke li fine trovis kuraĝon.”

“Mi bedaŭras,” diris la Birdotimigilo. “La Leono estis tre agrabla kamarado malgraŭ sia alkuraĝo. Sed ni pluiru.” Ili portis la dormantan knabinon al bela loko apud la rivero, su fiĉe for de la kampo da papavoj por ke ŝi ne plu spiru la venenon de la floroj, kaj tie ili kuŝigis ŝin delikate delikate sur la olan herbaron kaj atendis ĝis la freŝa venteto vekos ŝin.

Ĉapitro IX

La Reĝino de la Kampomusoj

Ni ne povas esti tre for la vojo el flavaj brikoj, nun,” komentis la Birdotimigilo, dum li staris apud a knabino, “ĉar ni jam marŝis preskaŭ tiom kiom forportis nin la rivero.” La Stana Lignohakisto estis tuj respondonta kiam li ekaŭdis malaltan muĝon, kaj turninte sian kapon (kiu bonege turniĝis per ĉarniroj)li vidis strangan beston saltadi trans la herbaron al ili. Ĝi estis, efektive, granda flava Linko, kaj a Stana Lignohakisto opiniis ke ĝi nepre ĉasas ion, ĉar ĝiaj oreloj kuŝis proksime al a kapo kaj ĝia buŝo estis larĝe malfermita, tiel ke vidiĝis du vicoj de malbelaj dentoj, dum ĝiaj ruĝaj okuloj ardis kiel fajrogloboj. Kiam

ĝi pliproksimiĝis la Stana Lignohakisto vidis kuranta antaŭ la besto malgrandan grizan kampomuson, kaj kvankam li ne havis koron li sciis ke estas maljuste ke la Linko strebas mortigi tian belan, sendanĝeran besteton. Do a Hakisto evis sian hakilon kaj dum a Linko preterkuris li rapide batis tiel ke la kapo de la besto plene apartiĝis de sia korpo, kaj ĝi ruliĝis en du pecoj ĉe liaj piedoj. La kampomuso, nun libera de sia malamiko, ekhaltis; kaj malrapide venante al a Hakisto ĝi diris, per alta voĉeto:

“Ho, dankon! Grandegan dankon, ĉar vi savis mian vivon.”

“Ne menciu ĝin, mi petas,” respondis la Hakisto,

“Sciu ke mi ne havas koron, do mi zorgas helpi ĉiun kiu bezonas amikon, eĉ kiam ĝi estas nur muso.”

“Nur muso!” kriis la besteto, indigne; “mi ja estas Reĝino — la Reĝino de ĉiuj kampomusoj!”

“Ĉu vere?” diris la Hakisto, klinante sin riverence.

“Sekve vi tre bone agis, kaj ne nur kuraĝe, savante mian vivon,” diris la Reĝino. Tiumomente pluraj musoj vidiĝis alkurante tiel rapide kiel permesis iliaj kruretoj, kaj kiam ili vidis la Reĝinon ili kriis:

“Ho, via Moŝtino, ni kredis ke vi estos mortigita! Kiel vi sukcesis eskapi de la granda Linko?” kaj ĉiuj klinis sin tiom malanten antaŭ la Reĝineto ke ili preskaŭ surkapiĝis.

“Ĉi tiu kurioza stanulo,” ŝi respondis, “mortigis la Linkon kaj savis mian vivon. Do ekde nun vi ĉiuj devas servi lin, kaj obeu eĉ lian plej malgrandan deziron.”

“Jes!” kriis ĉiuj musoj, per akra koruso. Kaj post tio ili diskuris ĉiudirekten, ĉar Toto estis vekiĝinta el sia dormo, kaj vidante tiom da tiuj musoj ĉirkaŭ si li ekbojis ĝoje kaj saltis inter la grupon. Toto ĉiam amis ĉasi musojn kiam li loĝis en Kansas, kaj li ne opiniis tion malbona ago. Sed Stana Lignohakisto kaptis la hundon per siaj brakoj kaj firme tenis lin, dum li kriis al a musoj:

“Revenu! revenu! Toto ne damaĝos vin.” Aŭdinte tion la Reĝino de la Musoj etendis sian kapon de malanta herbaĵaro kaj demandis, per timida voĉo,

“Ĉu vi certas ke li ne mordos nin?”

“Mi ne permesos tion,” diris la Hakisto; “do ne timu.” Unu post la alia a musoj revenis, kaj Toto ne bojis denove, kvankam li strebis salti de la brakoj de la Hakisto kaj mordus lin se li ne bone scius ke li konsistas el stano. Fine unu el a plej grandaj musoj parolis.

‘‘ “Ĉu ion ni povos fari,” ĝi demandis, “por repagi vin ĉar vi savis la vivon de nia Reĝino?”

“Mi kredas ke ne,” respondis la Hakisto; sed a Birdotimigilo, kiu strebis pensi sed ne povis ĉar lia kapo estis plena de pajlo, diris rapide,

“Jes; vi povas savi nian amikon la Malkuraĝan Leonon dormantan inter la papavoj.”

“Leonon!” kriis la Reĝineto. “Sed, li manĝus nin ĉiujn!”

“Ne,” deklaris la Birdotimigilo, “ĉi tiu Leono estas malkuraĝa.”

“Ĉu vere?” demandis la Muso.

“Li mem agnoskas tion,” respondis la Birdotimigilo, “kaj neniam li damaĝus personon kiu estas nia amiko. Se vi helpos nin savi lin mi promesas ke li tre amike traktos vin.”

“Bone,” diris la Reĝino, “ni fidos vin. Sed kion ni faru?”

“Ĉu multaj musoj nomas vin Reĝino kaj pretas obei vin?”

“Ho jes; miloj,” ŝi respondis.