Выбрать главу

“Do ordonu ke ĉiuj venu ĉi tien kiel eble plej baldaŭ, kaj ĉiu kunportu pecon de ŝnuro.” La Reĝino turnis sin al la musoj kiuj servas ŝin kaj ordonis ke ili tuj foriru kaj venigu la tutan popolon. Tuj kiam ili aŭdis ŝian ordonon ili diskuris ĉiudirekten kiel eble plej rapide.

“Nun,” diris la Birdotimigilo al la Stana Lignohakisto, “iru al tiuj arboj apud a rivero kaj faru ĉareton por porti la Leonon.” Do a Hakisto tuj iris al a arboj kaj komencis labori; kaj baldaŭ li faris ĉareton el a membroj de la arboj, de kiuj li forhakis la foliojn kaj branĉojn. Li kun fiksis ĝin per lignaj kejloj kaj faris la kvar radojn el mallongaj pecoj de granda arbotrunko. Tiom rapide kaj bone li laboris ke kiam a musoj komencis alveni a ĉareto jam estis tute preta por ili. Ili venis el ĉiuj direktoj, kaj estis miloj da ili: grandaj musoj kaj malgrandaj musoj kaj mezgrandaj musoj; kaj ĉiu portis pecon de ŝnuro en la buŝo. Proksimume tiam Doroteo vekiĝis el sia onga dormo kaj malfermis siajn okulojn. Ŝin multe mirigis trovi sin kuŝanta sur la herbaro kun miloj da musoj ĉirkaŭstarantaj kaj timete rigardantaj ŝin. Sed a Birdotimigilo informis ŝin pri ĉio, kaj turninte sin al la digna Museto, li diris,

“Permesu ke mi konigu al vi ŝian Moŝtinon, a Reĝino.” Doroteo klinetis sian kapon solene kaj a Reĝino riverencis, kaj post tio ŝi fariĝis tre amikema kun la knabineto. La Birdotimigilo kaj a Hakisto nun komencis ligi la musojn al la ĉaro, uzante la ŝnuretojn kiujn ili estis alportintaj. Unu finaĵo de ĉiu ŝnureto estis ligita ĉirkaŭ la a kolon de ĉiu muso kaj a alia fino al a ĉareto. Kompreneble la ĉareto estis miloble pli granda ol iu el a musoj tirontaj ĝin; sed kiam ĉiuj musoj estis alligitaj ili povis tre facile tiri ĝin. Eĉ a Birdotimigi o kaj a Stana Lignohakisto povis sidi sur ĝi, kaj ili estis rapide tirataj de siaj strangaj ĉevaletoj al la oko kie la Leono kuŝis dormante. Post multa tre malfacila aboro, ĉar a Leono multe pezis, ili sukcesis tiri lin sur a ĉareton. Post tio a Reĝino ordonis ke ŝia sia popolo komencu, ĉar ŝi timis ke se a musoj restos tro onge inter la papavoj ankaŭ ili ekdormos. Unue la bestetoj, kvankam multaj, apenaŭ povis moveti la peze ŝarĝitan ĉareton; sed a Hakisto kaj a Birdotimigilo ambaŭ puŝis de mal-antaŭe, kaj ili pli bone sukcesis. Baldaŭ ili finrulis la Leonon el inter a papavoj sur a verdajn kampojn, kie li povis denove spiri la dolĉan, freŝan aeron, anstataŭ la venenan odoron de la floroj.

Doroteo venis renkonte al ili kaj elkore dankis la musetojn ĉar ili savis de morto ŝian akompananton. Ŝi jam multe amis la grandan Leonon kaj ŝi ĝojis pro lia saviĝo. Post tio a musoj estis malligitaj al a ĉareto kaj forkuris tra a herbaron al siaj hejmoj. La Reĝino de la Musoj foriris la plej lasta.

“Se iam vi denove bezonos nin,” ŝi diris, “venu en la kampon kaj voku, kaj ni aŭdos vin kaj venos helpi vin. Adiaŭ!”

“Adiaŭ!” ĉiuj respondis, kaj a Reĝino forkuris, dum Doroteo firme tenis Toton por ke li ne postkuru kaj timigu ŝin. Post tio ili sidiĝis apud a Leono atendante lian vekiĝon vekiĝon; kaj a Birdotimigilo portis al Doroteo fruktojn el apuda arbo, kaj ŝi manĝis ilin.

“Permesu ke mi konigu al vi ŝian Moŝtinon, la Reĝino.”

Ĉapitro X

La Pordogardisto

Iom longe poste la Malkuraĝa Leono vekiĝis, ĉar li kuŝis tre longe inter la papavoj, enspirante ilian mortigan odoron; sed kiam li ja malfermis siajn okulojn kaj ruliĝis de la ĉareto li ĝoje trovis sin viva.

“Mi kuris laŭeble rapide,” li diris, sidiĝinte kaj oscedante; “sed a floroj superfortis min. Kiel vi elirigis min?” Ili rakontis al li pri la kampomusoj, kaj kiel ili malavare savis lin de morto; kaj a Malkuraĝa Leono ridis, kaj diris:

“Mi ĉiam opiniis min tre granda kaj timiga; sed eĉ malgrandaj floroj preskaŭ mortigis min, kaj malgrandaj musoj savis mian vivon. Ĉio estas tre stranga! Sed, kamaradoj, kion ni faru nun?”

“Ni devas pluserĉi por retrovi a vojon el flavaj brikoj,” diris Doroteo; “kaj post tio ni povos marŝadi laŭ ĝi al la Smeralda Urbo.” Do, ĉar la Leono estis tute refreŝigita, kaj tute bone fartis denove, ili ĉiuj komencis marŝi, kaj multe ĝuis la iradon tra la mola, freŝa herbaro; kaj post nelonge ili atingis la vojon el flavaj brikoj kaj returnis sin por marŝi cele la Smeraldan Urbon kie loĝas la granda Oz. La vojo estis nun glata kaj bone pavimita, kaj a ĉirkaŭa pejzaĝo estis bela; tial la marŝantoj ĝoje lasis la arbaron multe malantaŭe kaj kun ĝi la multajn danĝerojn renkontitajn en ĝiaj mornaj ombroj. Denove ili povis vidi barilojn konstruitajn laŭlonge de la vojo; ed ĉi tiuj estis verdkoloraj, kaj kiam ili atingis dometon, en kiu ŝajne loĝas kultivisto, ankaŭ tio estis verdkolora. Ili preterpasis plurajn tiajn dometojn dum a posttagmezo, kaj kelkfoje homoj venis al a pordoj kaj rigardis ilin kvazaŭ dezirante fari demandojn; sed neniu proksimiĝis al ili nek parolis al ili pro la granda Leono, kiun ili multe timis. La homoj ĉiuj estis vestitaj per tre belaj smeraldaverdaj vestoj kaj surportis pintajn ĉapelojn kiel la Manĝtuloj.

“Jen certe a Lando Oz,” diris Doroteo, “kaj nepre ni proksimiĝas al la Smeralda Urbo.”

“Jes,” respondis la Birdotimigilo; “ĉio verdas ĉi tie, kaj en la Lando de la Manĝtuloj bluo estis la preferata koloro. Sed oni ne ŝajnas egale amikemaj kiel la Manĝtuloj kaj mi suspektas ke ni ne sukcesos trovi dormolokon por tranokti.”

“Mi volas manĝi ion alian ol nur fruktojn,” diris la nur fruktojn,” diris la knabino, “kaj mi certas ke Toto estas malsatega. Ni haltu ĉe la sekva domo kaj parolu kun la loĝantoj.” Do, kiam ili atingis relative grandan domon, Doroteo kuraĝe marŝis al a pordo kaj frapis. Virino Virino malfermis ĝin nur su fiĉe por trarigardi, kaj diris,

“Kion vi volas, infano, kaj kial tiu granda Leono estas kun vi?”

“Ni volas tranokti kun vi, se vi permesos,” respondis Doroteo; “kaj a Leono estas mia amiko kaj kamarado, kaj nenial damaĝus vin.”

“Ĉu li estas malsovaĝa?” demandis la virino iomete pli malfermante la pordon.

“Ho jes;” diris la knabino, “kaj li estas ankaŭ ege malkuraĝa; do li multe pli timos pro vi ol vi timos pro li.”

“Nu,” diris la virino, pripensinte kaj denove rigardetinte a Leonon, “se estas tiel do vi rajtas enveni, kaj mi donos al vi iom da vespermanĝo kaj okon kie vi povos dormi.” Do ili ĉiuj eniris la domon, kie estis, krom a virino, du infanoj kaj viro. La kruro de la viro estis vundita, kaj li kuŝadis sur sofo en angulo. Ili ŝajnis tre surprizitaj de la stranga grupo, kaj dum a virino surtabligis la manĝilojn la viro demandis,

“Kien iras vi ĉiuj?”

“Al a Smeralda Urbo,” diris Doroteo, “por renkonti la Grandan Ozon.”

“Ĉu vere?” krietis la viro. “Ĉu vi certas ke Oz akceptos renkonti vin?”

“Kial ne?” ŝi respondis.

“Nu, oni diras ke li neniam permesas ke iu ajn eniru al li. Mi multafoje estis en la Smeralda Urbo, kaj ĝi estas bela kaj mirinda urbo; sed mi neniam ricevis permeson vidi la Grandan Ozon, nek mi scias pri iu alia vivanto kiu vidis lin.”

“Ĉu li neniam eliras?” demandis la Birdotimigilo.

“Neniam. Li sidas tagon post tago en la granda tronoĉambro de la palaco, kaj eĉ liaj servistoj neniam vidas lin vizaĝ-al-vizaĝe.”

“Kia li estas?” demandis la knabino.

“Estas malfacile diri,” diris la viro penseme. “Komprenu, Oz estas granda Sorĉisto, kaj li povas doni al si kian ajn deziratan formon. Do kelkaj diras ke li aspektas kiel birdo; kaj kelkaj ke li aspektas kiel elefanto; kaj kelkaj diras ke li aspektas kiel kato. Al aliaj li aspektas bela feino, aŭ elfo, aŭ kia ajn li deziras. Sed kiu estas la vera Oz, kiam li surprenas sian propran formon, neniu vivanto scias.”

“Tre strange,” diris Doroteo; “sed ni devos strebi, iel, renkonti lin, ĉar alie nia alveno estos vana.”