Выбрать главу

“Dankon,” respondis la knabino; “Oz estas tre afabla.” La soldato nun blovis verdan faj filon, kaj tuj juna knabino, vestita per bela verda silka robo, eniris la ĉambron. Ŝi havis belan verdan hararon kaj verdajn okulojn, kaj ŝi ŝi riverencis profunde antaŭ Doroteo dirante,

“Sekvu min kaj mi gvidos vin al via ĉambro.” Do Doroteo adiaŭis ĉiujn siajn amikojn escepte de Toto, kaj preninte la hundon en siajn brakojn sekvis la verdan knabinon tra sep koridoroj kaj supren laŭ tri ŝtuparoj ĝis ili atingis ĉambron en la antaŭa parto de la Palaco. Ĝi estis kiel eble plej ĉarma malgranda ĉambro, kun mola komforta lito kiu havis tukojn el verda silko kaj verdan veluran kovroŝtofon. Fonteto estis en la centro de la ĉambro, ĝi altigis ŝprucon de verda parfumo en la aeron, kiu refalis en bele ĉizitan verdan marmoran basenon. Belaj verdaj floroj staris en la fenestroj, kaj troviĝis breto kun vico de malgrandaj verdaj libroj. Kiam Doroteo havis su fiĉan tempon por malfermi la librojn ŝi trovis ilin plenaj de kuriozaj verdaj bildoj kiuj ridigis ŝin pro sia komikeco. En ŝranko estis multaj verdaj roboj, el silko kaj sateno kaj veluro; kaj ĉiu el ili estis precize ĝustadimensia por Doroteo.

“Sentu ke vi estas ĉehejme,” diris la verda knabino, “kaj se vi deziros ion sonoru. Oz alvokos vin morgaŭ matene.” Ŝi lasis Doroteon sola kaj reiris al la aliaj. Ilin ŝi ankaŭ kondukis al ĉambroj, kaj ĉiu el ili trovis sin loĝanta en tre agrabla parto de la Palaco. Kompreneble tiu ĝentileco estis sene fika rilate al la Birdotimigilo; kiam li trovis sin sola en sia ĉambro li staradis stulte sur unu loko, tuj apud la pordo, por atendi la matenon. Lin ne ripozigus kuŝado, kaj li ne povis fermi siajn okulojn; do li restis dum la tuta nokto rigardante malgrandan araneon kiu faras sian reton en angulo de la ĉambro, kvazaŭ ĝi ne estus unu el la plej belaj ĉambroj en la mondo. La Stana Lignohakisto kuŝiĝis nur pro kutimo, ĉar li memoris sian vivon kiel karnulo; sed ĉar li ne kapablis dormi li pasigis la nokton movante siajn artikojn por certigi ke ili bone fukciadas. La Leono preferus liton el sekaj folioj en la arbaro, kaj al li ne plaĉis esti fermita en ĉambron; sed lia saĝeco ne permesis ke tio ĝenu lin, do li saltis sur la liton kaj ruliĝis kiel kato kaj ronrone tuj dormigis sin. La sekvan matenon, post la matenmanĝo, la verda knabino venis por konduki Doroteon, kaj vestis ŝin per unu el la plej belaj roboj — el verda brokita sateno. Doroteo surmetis verdan silkan antaŭveston kaj ligis verdan rubandon ĉirkaŭ la kolon de Toto, kaj ili ekmarŝis al la Tronoĉambro de la Granda Oz. Unue ili atingis grandan kunvenejon en kiu estis multaj virinoj kaj viroj de la kortego, vestitaj per riĉaj kostumoj. Tiuj homoj havis nenian laboron tie kaj nur konversaciadis, sed ili ĉiam atendis ekster la Tronĉambro ĉiumatene, kvankam oni neniam permesis ke ili vidu Ozon. Dum Doroteo eniris ili rigardis ŝin scivoleme, kaj unu el ili flustris,

“Ĉu vi vere rigardos la vizaĝon de Oz la Terura?”

“Kompreneble respondis la knabino, “se li akceptos vidi min.”

“Ho, li akceptos vidi vin,” diris la soldato kiu komunikis ŝian mesaĝon al la Sorĉisto, “kvankam al li ne plaĉas ke homoj petas vidi lin. Efektive, li unue estis kolera kaj diris ke mi devas resendi vin al la loko el kie vi venis. Post tio li demandis min pri via aspekto, kaj kiam mi menciis viajn arĝentajn ŝuojn li estis tre interesata. Laste mi parolis al li pri la marko sur via frunto, kaj li decidis permesi ke vi eniru.” Ĝuste tiam sonorilo sonis, kaj la verda knabino diris al Doroteo,

“Jen la signalo. Vi devas eniri la Tronoĉambron sola.” Ŝi malfermis malgrandan pordon kaj Doroteo brave tramarŝis kaj trovis sin en mirinda loko. Ĝi estis granda, ronda ĉambro, kun alta arka plafono, kaj la muroj kaj plafono kaj planko estis kovritaj per grandaj smeraldoj dense kunlokigitaj. En la centro de la plafono estis granda lumo, same brila kiel la suno, kiu briligis la smeraldojn mirige. Sed tio kio plej interesis Doroteon estis la granda trono el verda marmoro kiu staris en la mezo de la ĉambro. Ĝi estis havis la formon de seĝo kaj brilis pro gemoj, same kiel ĉio alia. En la centro de la seĝo estis grandega Kapo, tute sen apoganta korpo aŭ brakoj aŭ kruroj. Sur tiu kapo ne estis haroj, sed ĝi havis okulojn kaj nazon kaj buŝon, kaj ĝi estis pli granda ol la kapo de la plej granda giganto. Dum Doroteo rigardis tion mirante kaj timante la okuloj malrapide turniĝis kaj rigardis ŝin akre kaj senŝanceliĝe. La buŝo moviĝis kaj Doroteo aŭdis voĉon diri:

“Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?” La voĉo ne estis tiom timiga kiom ŝi anticipis el la granda Kapo; do ŝi kuraĝe respondis,

“Mi estas Doroteo, la Malgranda kaj Humila. Mi venis por peti vian helpon.” La okuloj rigardis ŝin penseme dum plena minuto. Post tio diris la voĉo:

“Kie vi akiris la arĝentajn ŝuojn?”

“Mi akiris ilin de la fia Sorĉistino de la Oriento, kiam mia domo falis sur ŝin kaj mortigis ŝin,” ŝi respondis.

“Kie vi akiris la markon sur via frunto?” pludiris la voĉo.

“Tie la bona Sorĉistino de la Nordo kisis min kiam ŝi adiaŭis min kaj sendis min al vi,” diris la knabino. Denove la okuloj akre rigardis ŝin, kaj vidis ke ŝi diras la veron. Post tio Oz diris,

“Kion vi volas ke mi faru?”

“Resendu min al Kansas, kie estas miaj Onklino m kaj Onklo Henriko,” ŝi respondis fervore. “Mi ne amas vian landon, kvankam ĝi ja estas tre bela. Kaj mi estas certa ke Onklino m estas multe malkvieta pro mia tiom longa foresto.” La okuloj palpebrumis trifoje, kaj post tio ili turniĝis al la plafono kaj subturniĝis al la planko kaj turniĝadis tiel kurioze ke ili ŝajnis rigardi ĉiun parton de la ĉambro. Kaj fine ili denove rigardis Doroteon.

“Kial mi faru tion por vi?” demandis Oz.

“Ĉar vi estas forta kaj mi estas malforta, ĉar vi estas Granda Sorĉisto kaj mi estas nur senhelpa knabineto,” ŝi respondis.

“Sed vi estis su fiĉa forta por mortigi la fian Sorĉistinon de la Oriento,” diris Oz.

“Tio estis nur hazard,” respondis Doroteo simple; “mi ne ne povis malebligi ĝin.”

“Nu,” diris la Kapo, “mi diros al vi mian respondon. Vi ne rajtas supozi ke mi resendos vin al Kansas krom se vi estos rekompence farinta ion por mi. En ĉi tiu lando ĉiu devas pagi pro ĉio ricevita. Se vi volas ke mi uzu mian magion por resendi vin al via hejmo vi unue devos fari ion por mi. Helpu min kaj post tio mi helpos vin.”

“Kion mi devos fari?” demandis la knabino.

“Mortigu la fian Sorĉistinon de la Okcidento,” respondis Oz.

“Sed mi ne povas!” kriis Doroteo, multe surprizita.

“Vi mortigis la Sorĉistinon de la Oriento kaj vi surportas la arĝentajn ŝuojn, kiuj enhavas potencan sorĉopovon. Nun restas nur unu Fia Sorĉistino en la tuta lando, kaj kiam vi povos diri ke ŝi estas mortinta mi resendos vin al Kansas — sed ne antaŭ tiam.” La malgranda knabino komencis plori, ĉar ŝi tiom senesperiĝis; kaj la okuloj denove palpebrumis kaj rigardis ŝin malkviete, kvazaŭ la Granda Oz kredas ke ŝi povos helpi lin se ŝi volos.

“Neniam mi mortigis ion ajn, ne intence,” ŝi ploris; “kaj eĉ se mi volus fari tion, kiel mi povus mortigi la Fian Sorĉistinon? Se vi, kiu estas Granda kaj Terura, ne povas mem mortigi ŝin, kial vi supozas ke mi povus fari tion?”

“Mi ne scias,” diris la Kapo; “sed tio estas mia respondo, kaj ĝis la Fia Sorĉistino estos mortinta vi ne revidos viajn Onklon kaj Onklinon. Memoru ke la Sorĉistino Sorĉistino estas Fia — ege Fia — kaj meritas esti mortigita. Nun iru, kaj ne petu revidi min antaŭ ol vi estos plenuminta vian taskon. Malĝoje Doroteo foriris el la Tronoĉambro kaj reiris al kie la Leono kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto atendas por aŭdi kion estis dirinta al ŝi Oz.