Выбрать главу

“Por mi estas nenia espero,” ŝi diris malgaje, “ĉar Oz ne resendos min al mia hejmo antaŭ ol mi mortigos la Fian Sorĉistinon de la Okcidento; kaj tion mi neniam povos.” Ŝiaj amikoj bedaŭris, sed ili ne povis helpi ŝin; do ŝi iris al sia ĉambro kaj kuŝiĝis sur la liton kaj endormiĝis plorante. La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Birdotimigilo kaj diris,

“Venu kun mi, ĉar Oz alvokis vin.” Do la Birdotimigilo sekvis lin kaj estis permesita eniri la grandan Tronoĉambron, kie li vidis, sidanta sur la smeralda trono, plej belan damon. Ŝi estis vestita per verda silka gazo kaj sur siaj pendantaj verdaj haroj ŝi portis juvelkovritan kronon. Sur ŝiaj ŝultroj kreskis flugiloj kolorbelegaj kaj tiom senpezaj ke ili tremis kiam ajn la plej malforta aermoviĝo atingis ilin. Kiam la Birdotimigilo klinis sin, tiom bele kiom permesis lia pajla enhavo, antaŭ tiu belulino, ŝi rigardis lin dolĉe kaj diris:

“Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?” Nu, la Birdotimigilo anticipis vidi la grandan Kapon pri kiu parolis Doroteo, kaj li multe surpriziĝis; sed li respondis brave.

“Mi estas nur Birdotimigilo, plenigita per pajlo. Tial mi ne havas cerbon, kaj mi venis al vi petante ke vi metu cerbon en mian kapon por anstataŭi la pajlon, por ke mi fariĝu tiom homa kia ĉiu alia persono en via regno.”

“Kial mi faru tion por vi?” demandis la damo.

“Ĉar vi estas saĝa kaj potenca, kaj neniu alia povas helpi min,” respondis la Birdotimigilo.

“Mi neniam faras komplezon sen ia rekompenco,” diris Oz; “sed ĉi tion mi promesas. Se vi mortigos por mi la Fian Sorĉistinon de la Okcidento mi donos al vi abundan cerbaĵon, tiel bonan cerbaĵon ke vi estos la plej saĝa persono en la tuta Lando Oz.”

“Sed mi kredis ke vi jam petis ke Doroteo mortigu la Sorĉistinon,” diris la Birdotimigilo, surprizite.

“Tiel estis. Ne gravas al mi kiu mortigos ŝin. Sed antaŭ ol ŝi mortos mi ne plenumos vian peton. Nun foriru, kaj ne petu revidi min antaŭ ol vi meritos la cerbon kiun vi tiom deziras.” La Birdotimigilo reiris malĝoje al siaj amikoj kaj diris al ili kion diris Oz; kaj Doroteon surprizis aŭdi ke la granda Sorĉisto ne estas Kapo, kia kiam ŝi vidis lin, sed bela damo.

“Malgraŭ tio,” diris la Birdotimigilo, “ŝi bezonas koron tiom kiom la Stana Lignohakisto.” La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Stana Lignohakisto kaj diris,

“Oz alvokis vin. Sekvu min.” Do la Stana Lignohakisto sekvis lin kaj atingis la grandan Tronoĉambron. Li ne sciis ĉu li trovos ke Oz estas bela damo aŭ Kapo, sed li esperis ke li estos bela damo. “Ĉar,” li diris al si, “se li estos la Kapo, mi certas ke li ne donos al mi koron, ĉar kapo ne havas propran koron kaj tial ne povas senti kun mi. Sed se li estos la bela damo mi petegos koron, ĉar oni diras ke ĉiuj damoj mem estas bonkoraj.” Sed kiam la Stana Lignohakisto eniris la grandan Tronoĉambron li vidis nek la Kapon nek la Damon, ĉar Oz donis al si la formon de plej timiga Bruto. Ĝi estis preskaŭ granda kiel elefanto, kaj la verda trono ŝajnis apenaŭ su fiĉe fortika por ĝia pezo. La Bruto havis kapon kia tiu de rinocero, sed estis kvin okuloj en ĝia vizaĝo. Kvin longaj brakoj kreskis el ĝia korpo kaj ĝi ankaŭ havis kvin longajn, maldikajn krurojn. Dika, laneca hararo kovris ĉiun parton, kaj pli timigaspekta monstro ne estus imagebla. Feliĉe la Stana Lignohakisto ne havis koron tiutempe, ĉar ĝi bategus laŭte kaj rapide pro teruriĝo. Sed ĉar li estis el nur stano, la Hakisto tute ne timis, kvankam li estis multe senesperiĝinta.

“Mi estas Oz, la Granda, la Terura,” parolis la Bruto, per voĉo kiu estis unusola grandega muĝo. “Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?”

“Mi estas Hakisto, kaj konsistas el stano. Tial mi ne havas koron, kaj ne povas ami. Mi petas ke vi donu al mi koron por ke mi estu kiaj la aliaj homoj.”

“Kial mi faru tion?” demandis la Bruto.

“Ĉar mi petas, kaj nur vi povas plenumi mian peton,” respondis la Hakisto. Oz iomete muĝis je tio, sed diris, raŭke,

“Se vi efektive deziras koron, vi devos meriti ĝin.”

“Kiel?” demandis la Hakisto.

“Helpu Doroteon mortigi la Fian Sorĉistinon de la Okcidento,” respondis la Bruto. “Kiam la Sorĉistino estos morta, venu al mi, kaj mi tiam donos al vi la plej grandan kaj plej afablan kaj plej ameman koron en la tuta Lando Oz.” Do la Stana Lignohakisto devis reiri malĝoje al siaj amikoj kaj informi ilin pri la terura Bruto kiun li vidis. Ili ĉiuj miregis pro la multaj formoj kiujn donis al si la Granda Sorĉisto, kaj la Leono diris,

“Se li estos bruto kiam mi vidos lin, mi kiel eble plej laŭte muĝegos kaj tiom timigos lin ke li plenumos ĉiun mian peton. Kaj se li estos la bela damo, mi ŝajnigos salti sur ŝin, kaj tiel devigos ŝin plenumi mian peton. Kaj se li estos la granda Kapo, mi povos fari al li kion mi volos; ĉar mi rulos la Kapon tra la tuta ĉambro ĝis li promesos doni al ni kion ni deziras. Do estu bonesperaj, miaj amikoj, ĉar ja ĉio rezultos bone.”

La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo kondukis la Leonon al la granda Tronoĉambro kaj petis lin eniri al Oz. La Leono tuj trairis la pordon, kaj ĉirkaŭrigardante li vidis, surprizate, ke antaŭ la trono estas Globo de Fajro, tiom feroca kaj arda ke li apenaŭ kuraĝis rigardi ĝin. Lia unua penso estis ke Oz akcidente ekbrulis kaj konsumiĝas; sed kiam li provis proksimiĝi, la varmego estis tiom intensa ke ĝi komencis bruligi liajn lipharojn, kaj li retrorampis tremante al pozicio pli proksima al la pordo. Venis malalta, trankvila voĉo el la Globo de Fajro, kaj ĉi tiujn vortojn ĝi parolis:

“Mi estas Oz, la Granda kaj Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?” Kaj la Leono respondis,

“Mi estas Malkuraĝa Leono, mi timas ĉion. Mi venis al vi por peti ke vi donu al mi kuraĝon, por ke mi reale fariĝu la Reĝo de Bestoj, kiel min oni nomas.”

“Kial mi donu al vi kuraĝon?” demandis Oz. Ĉar el ĉiuj Sorĉistoj vi ests la plej granda, kaj nur vi havas kapablon plenumi mian peton,” respondis la Leono. La Globo de Fajro brulis feroce dum kelka tempo, kaj la voĉo diris,

“Portu al mi pruvon ke mortis la Fia Sorĉistino, kaj tuj tiam mi donos al vi kuraĝon. Sed dum vivos la Sorĉistino vi devos resti malkuraĝa.” La Leono koleris pro tiu parolo, sed li povis respondi nenion, kaj dum li staris silente rigardante la Globon de Fajro ĝi fariĝis tiom feroce varmega ke li turnis sin kaj kiel eble plej rapide kuris el la ĉambro. Li ĝoje trovis siajn amikojn atendantaj lin, kaj li informis ilin pri la timiga intervjuo kun la Sorĉisto.

“Kion ni faru nun?” demandis Doroteo malĝoje.

“Nur unu afero estas farebla,” respondis la Leono, “ni devos iri al la Lando de la Palpbrumoj, elserĉi la Fian Sorĉistinon, kaj detrui ŝin.”

“Sed eble ni ne povos,” diris la knabino.

“Tiukaze mi neniam ricevos kuraĝon,” deklaris la Leono.

“Kaj mi neniam ricevos cerbon,” diris la Birdotimigilo.

“Kaj mi neniam ricevos koron,” parolis la Stana Lignohakisto.

“Kaj mi neniam revidos Onklinon Emon kaj Onklon Henrikon, “diris Doroteo, komencante plori.

“Atentu!” kriis la verda knabino. “La larmoj falos sur vian verdan silkan robon kaj makulos ĝin.”

Do Doroteo sekigis siajn okulojn kaj diris,

“Mi supozas ke ni devos provi; sed mi nepre ne deziras mortigi, eĉ se tio helpus revidi Onklinon Emon.”

“Mi akompanos vin; sed mi estas tro malkuraĝa kaj ne povus mortigi la Sorĉistinon,” diris la Leono.

“Ankaŭ mi kuniros,” deklaris la Birdotimigilo; “sed mi ne estos granda helpo por vi, ĉar mi estas tro stulta.”

“Mi estas tro senkora por damaĝi eĉ Sorĉistinon,” komentis la Stana Lignohakisto; “sed se vi iros mi certe akompanos vin.” Tial ili decidis komenci sian marŝon jam sekvamatene, kaj la Hakisto akrigis sian hakilon per verda ŝtono kaj ĝuste oleigis siajn artikojn. La Birdotimigilo metigis en sin freŝan pajlon kaj Doroteo metis novan farbon sur liajn okulojn por ke li povu pli bone vidi. La verda knabino, kiu estis tre afabla, plenigis la korbon de Doroteo per plaĉaj manĝaĵoj, kaj ligis sonorileton ĉirkaŭ la kolon de Toto per verda rubando. Ili enlitiĝis tre frue kaj profunde dormis ĝis la taglumiĝo, kiam ilin vekis la kokerikado de verda koko kiu loĝis en la malantaŭa korto de la palaco, kaj la kriado de kokino kiu demetis verdan ovon.