Выбрать главу

“Ni devos esti zorgoplenaj,” diris la bonkora Hakisto, “por ke ni ne damaĝu tiom ĉi tiujn belajn hometojn ke ili neniam reĝustiĝos.” Iom poste Doroteo renkontis vere belege vestitan junan princinon, kiu ekhaltis tuj kiam ŝi vidis la fremdulojn kaj komencis forkuri. Doroteo volis pli detale vidi la princinon, do ŝi kure sekvis ŝin; sed la porcelana knabino kriis,

“Ne ĉasu min! Ne ĉasu min!” Ŝia voĉeto estis tiom timoplena ke Doroteo ekhaltis kaj diris,

“Sed kial?”

“Ĉar,” respondis la princino, ankaŭ haltinte, el sendanĝera malproksimo, “se mi kuros mi eble falos kaj rompiĝos.”

“Sed ĉu ne eblus ripari vin?” diris la knabino.

“Ho, jes; sed oni neniam estas egale bela post ripariĝo, komprenu,” respondis la princino.

“Verŝajne ne,” diris Doroteo.

“Pripensu S-ron Ŝerciston, unu el iaj klaŭnoj,” pludiris la porcelanulino. “Li ĉiam klopodas stari surkape. Li tiom ofte rompis sin ke cent partoj de li estas riparitaj, kaj li tute ne plu estas bela. Jen, li venas jam nun, vidu mem.” Efektive, gaja malgranda klaŭno nun venis marŝante direkte al ili, kaj Doroteo povis vidi ke malgraŭ liaj belaj vestoj el ruĝo kaj flavo kaj verdo lin tute kovris fendetoj ĉiudirekten irantaj kiuj klare montris ke li estis multparte riparita. La Klaŭno metis siajn manojn en siajn poŝojn, kaj ŝveliginte siajn vangojn kaj kapoklinetinte al ili senrespekte li diris:

“Mia kara dam’, Pro kio jam Okulo tre rigida? Kvazaŭ estas vi Nenio pli Ol fajrŝovil’ridiga!”

“Silentu, sinjoro!” diris la Princino; “jen fremduloj respektendaj!”

“Mi venis ek’, do jen respekt’” deklaris la Klaŭno, kaj tuj li surkapen stariĝis.

“Ne ĝenu vin S-ro Ŝercisto,” diris la Princino al Doroteo; “lia kapo estas multe fendita, kaj tio malsaĝigas lin.”

“Li tute ne ĝenas min,” diris Doroteo. “Sed vi estas belega,” ŝi pludiris, “certe mi amegus vin. Ĉu vi permesos ke mi reportu vin al Kansas, kaj metu vin sur la kamenbreton de Onklino Em? Mi povus porti vin en mia korbo.”

“Tio tre malfeliĉigus min,” respondis la porcelana Princino. “Sciu ke ĉi tie en nia lando ni loĝas kontente, kaj ni povas paroli kaj ĉirkaŭmoviĝi laŭplaĉe. Sed kiam iu el i estas forprenita iaj artikoj tuj rigidiĝas, kaj i nur staras rekte kaj belaspektas. Kompreneble oni e volas ion alian kiam i estas sur kamenbretoj kaj

ŝrankoj kaj salontabloj, sed niaj vivoj estas multe pli agrablaj ĉi tie en nia propra lando.”

“Mi neniel volus malfeliĉigi vin!” krietis Doroteo.

“Do mi nur diros adiaŭ.”

“Adiaŭ” respondis la princino. Ili zorgoplene marŝis tra la porcelana lando. La bestetoj kaj homoj forkuris por eviti ilin, timante ke la fremduloj rompos ilin, kaj post proksimume horo la marŝantoj atingis la alian flankon de la lando kaj la porcelanan muron. Ĝi estis malpli alta ol la unua, tamen, kaj starante sur la dorso de la Leono ili ĉiuj sukcesis grimpadi al la supro. Post tio la Leono kuntiris siajn krurojn kaj saltis sur la muron; sed ĝuste kiam li saltis li renversis porcelanan preĝejon per sia vosto kaj plene disfrakasis ĝin.

“Domaĝe,” diris Doroteo, “sed mi vere kredas ke nur tre bonŝance ni ne pli damaĝis tiujn hometojn ol per rompo de kruro de bovino kaj de preĝejo. Ili estas tiom rompeblaj!”

“Tiel ja estas,” diris la Birdotimigilo, “kaj mi dankemas ĉar mi konsistas el pajlo kaj ne estas facile rompata. Oni povas sperti multon pli malbonan en la mondo ol esti Birdotimigilo.”

Ĉapitro XXI

La Leono fariĝas la Reĝo de la Bestoj

Atinginte la mal supron de la porcelana muro, la marŝantoj trovis sin en malagrabla lando, plena de marĉoj kaj kovrita de alta fiherbaro. Estis malfacile marŝi longe sen fali en kotoplenajn truojn, ĉar la herbaro estis densega kaj kaŝis ilin. Tamen, zorgante pri sia marŝado ili sukcesis sekure atingi solidan teron. Sed ĉi tie la lando ŝajnis eĉ pli sovaĝa, kaj post longa enuiga marŝado tra la herbaĵaro ili eniris alian arbaron, kie la arboj estis pli grandaj kaj pli malnovaj ol ĉiuj kiujn ili ĝis tiam vidis.

“Jen arbaro vere belega,” deklaris la Leono, ĉirkaŭrigardante ĝojoplene; “neniam mi vidis pli belan lokon.”

“Iom deprima,” diris la Birdotimigilo.

“Tute ne,” respondis la Leono; mi volonte loĝus ĉi tie dum la tuta vivo. Rimarku la molecon de la sekaj folioj sub la piedoj kaj la riĉecon kaj verdecon de la musko kroĉiĝinta al la malnovaj arboj. Certe neniu sovaĝa besto povus deziri pli plaĉan hejmon.”

“Eble nun estas sovaĝaj bestoj en la arbaro,” diris Doroteo.

“Verŝajne jes,” respondis la Leono; “kvankam mi neniun vidas ĉirkaŭmarŝanta.” Ili marŝis tra la arbaro ĝis fariĝis tro mallume por plia marŝado. Doroteo kaj Toto kaj la Leono kuŝiĝis por dormi, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardis ilin, kiel kutime. Post la mateniĝo ili rekomencis marŝi. Antaŭ ol ili marŝis grandan distancon ili aŭdis mallaŭtan sonon, kiel de la muĝetado de multaj sovaĝaj bestoj. Toto ploretis iom sed neniu el la aliaj timis kaj ili plu laŭiris la multe uzitan vojeton ĝis ili atingis malferman lokon en la arbaro, en kiu estis kunen venintaj vidis centoj da ĉiuspecaj bestoj. Estis tigroj kaj elefantoj kaj ursoj kaj vulpoj kaj lupoj kaj ĉiu alia ebla besto, kaj dummomente Doroteo timis. Sed la Leono klarigis ke la bestoj diskutas, kaj laŭ ilia kriado kaj muĝado li supozas ke ili sentas gravan minacon. Dum li parolis pluraj bestoj ekrimarkis lin, kaj tuj la tuta bestaro eksilentis kvazaŭ pro magio. La plej granda tigro venis al la Leono kaj klinis sin, dirante,

“Bonvenon, Reĝo de Bestoj! Vi venis bontempe por batali kontraŭ nian malamikon kaj revenigi pacon al ĉiuj bestoj de la arbaro.”

“Kio ĝenas vin?” demandis la Leono trankvile.

“Nin ĉiujn minacas,” respondis la tigro, “feroca malamiko kiu lastatempe venis en ĉi tiun arbaron. Ĝi estas giganta monstro, kvazaŭ granda araneo, kun korpo tiel granda kiel de elefanto kaj kruroj longaj kiel de arbotrunko. Ĝi havas ok tiajn longajn krurojn, kaj dum la monstro rampas tra la arbaro li kaptas beston per kruro kaj tiras ĝin al sia buŝo, kie li manĝas ĝin samkiel araneo manĝas muŝon. Neniu el ni estas sekura dum tiu feroca besto vivas, kaj ni okazigis kunvenon por decidi kiel prizorgi nin kiam vi venis inter nin.” La Leono pensis dummomente.

“Ĉu loĝas aliaj leonoj en ĉi tiu arbaro?” li demandis.

“Ne; ja ekzistis kelkaj, sed la monstro manĝis ilin ĉiujn. Kaj, krome, estis neniu inter ili eĉ iomete tiom granda kaj brava kiel vi.”

“Se mi senvivigos vian malamikon ĉu vi klinos vin antaŭ mi kaj obeos min kiel la Reĝon de la Arbaro?” demandis la Leono.

“Volonte ni faros tion,” respondis la tigro, kaj ĉiuj aliaj bestoj tie muĝegis per forta voĉo: “Nepre jes!”

“Kie estas tiu granda araneo via nun?” demandis la Leono.

“Tie for, inter la kverkarboj,” diris la tigro, indikante per sia antaŭpiedo.

“Bone prizorgu ĉi tiujn amikojn miajn,” diris la Leono, “kaj mi tuj iros kontraŭbatali la monstron.” Li diris

“Ĝis revido” al siaj kamaradoj kaj kaj formarŝis fiere por kontraŭbatali la malamikon. La granda araneo dormis kiam la Leono trovis ĝin, kaj ĝi aspektis tiom malbela ke ĝia malamiko suprenturnis sian nazon naŭzite. Ĝiaj kruroj ja estis longegaj kiel diris la tigro, kaj ĝia korpo kovrita de densa nigra hararo. Ĝi havis grandan buŝon, kun aro da akraj dentoj duonan metron longaj; sed ĝian kapon ligis al la dika korpo kolo maldika kiel la talio de vespo. Tio indikis al la Leono la plej bonan manieron ataki la beston, kaj ĉar li sciis ke estas pli facile ataki ĝin kiam ĝi dormas ol dum ĝi estas veka, li saltegis kaj rekte tra fis la dorson de la monstro. Per unu batego de sia peza piedo, armita per akraj ungoj, li batis la aranekapon de ĝia korpo. Desaltinte, li rigardis ĝis la longaj kruroj ĉesis moviĝadi, kaj li sciis ke nun ĝi estas tute morta. La Leono reiris al la malfermaĵo kie la bestoj de la arbaro atendas lin kaj diris fiere,