Выбрать главу

“Kion ni faru nun? ”demandis la Stana Lignohakisto, dum la Leono kuŝis sur la herbaro por ke la suno sekigu lin.

“Ni devas iel reiri al la vojo, ”diris Doroteo.

“La plej bona plano estos marŝi laŭ la riverbordo ĝis ni reatingos la vojon, ”komentis la Leono. Do post ilia ripozo, Doroteo prenis sian korbon kaj ili komencis marŝi laŭ la herba bordo, reen al la vojo de kiu la rivero portis ilin. Ĝi estis bela bordo, reen al la vojo de kiu la rivero portis ilin. Ĝi estis bela regiono, kun multaj floroj kaj fruktarboj kaj sunbrilo por gajigi ilin, kaj se ili ne sentus tiom da bedaŭro pro la povra Birdotimigilo ili povus esti vere feliĉaj. Ili marŝis laŭ sia eblo plej rapide, kaj Doroteo haltis nur unufoje por pluki belan floron; kaj post iom da tempo la Stana Lignohakisto kriis:

“Rigardu! ” Ĉiuj rigardis la riveron kaj vidis la Birdotimigilon fiksitan sur sia stango meze de la akvo, aspektantan tre solsenta kaj malfeliĉa.

“Kion ni povas fari por savi lin? ”demandis Doroteo. La Leono kaj la Stana Lignohakisto ambaŭ skuis sian kapon ĉar ili ne sciis. Do ili sidiĝis sur la bordo kaj rigardis senespere la Birdotimigilon ĝis Cikonio al flugis, vidinte ilin, kaj haltis por ripozi ĉe la rando de la akvo.

“Kiuj vi estas kaj kien vi iras? ”demandis la Cikonio.

“Mi estas Doroteo, ”respondis la knabino, “kaj jen miaj amikoj, la Stana Lignohakisto kaj la Malkuraĝa Leono; kaj ni iras al la Smeralda Urbo. ”

“Jen ne la vojo, ”diris la Cikonio, dum ŝi tordis sian longan kolon kaj akre rigardis la kuriozan grupon.

“Mi scias, ”respondis Doroteo, “sed ni perdis la Birdotimigilon, kaj ni ne scias kiel rehavigi lin. ”

“Kie li estas? ”demandis la Cikonio.

“Tie, en la rivero, ”respondis la knabino.

“Se li ne estus tiel granda kaj peza mi alportus lin por vi, ”komentis la Cikonio.

“Li tute ne estas peza, ”diris Doroteo, fervore, “ĉar li estas plenigita per pajlo; kaj se vi reportos lin al ni ni multege dankos vin sen fine. ”

“Nu, i provos, ”diris la Cikonio, “sed se mi trovos lin tro peza mi devos refaligi lin en la riveron. ” Do la granda birdo flugis en la aeron kaj trans la akvon ĝis ŝi atingis la lokon kie la Birdotimigilo estis fiksita sur sia stango. La Cikonio per siaj grandaj ungoj kaptis brakon de la Birdotimigilo kaj alte portis lin al la bordo, kie Doroteo kaj la Leono kaj la Stana Lignohakisto kaj Toto atendis. Kiam la Birdotimigilo retrovis sin inter siaj amikoj li estis ĝojega kaj ĉirkaŭbrakumis ĉiujn, eĉ la Leonon kaj Toton; kaj dum ili marŝadis li kantis

“Tol-de-ri-de-o! ” ĉiupaŝe, tiom gaja li estis.

“Mi kredis ke mi devos resti en la rivero eterne, ”li diris, “sed la afabla Cikonio savis min, kaj se mi ja akiros cerbon mi retrovos la Cikonion kaj rekompence faros ian komplezon por ŝi. ”

“Ne necesas, ”diris la Cikonio, kiu flugadis apud ili.

“Mi ĉiam plezure helpas kiam estas danĝero. Sed i devas foriri nun, ĉar iaj beboj atendas in en la nesto. Mi esperas ke vi trovos la Smeraldan Urbon kaj ke Oz helpos vin. ”

“Dankon, ”respondis Doroteo, kaj la afabla Cikonio flugis en la aeron kaj baldaŭ ne plu videblis. Ili marŝadis aŭskultante la kantadon de la brilkoloraj birdoj kaj rigardante la belajn florojn kiuj nun tiom densis ke ili tapiŝis la teron. Ili estis grandaj flavaj kaj blankaj kaj bluaj kaj purpuraj floroj, kaj ankaŭ grandaj grupoj de skarlataj papavoj, kiuj estis tiom brilkoloraj ke ili preskaŭ blindigis la okulojn de Doroteo.

“Belegaj! ”la knabino krietis, spirante la spican odoron de la floroj.

“Verŝajne, ”respondis la Birdotimigilo. “Kiam mi havos cerbon mi supozeble pli ŝatos ilin. ”

“Se mi nur havus koron mi sendube amus ilin, ” aldonis la Stana Lignohakisto.

“De ĉiam plaĉas al mi floroj, ”diris la Leono; “ili aspektas tiel senhelpaj kaj alfortaj. Sed en la arbaro ne estas tiom brilaj floroj kiel ĉi tiuj. ” Ili nun atingis pli kaj pli da grandaj skarlataj papavoj, kaj alpli kaj alpli da aliaj floroj; kaj baldaŭ ili trovis sin eze de granda kampo da papavoj. Nu, oni bone scias ke kiam grupiĝis tiom granda kvanto da tiaj floroj ilia odoro estas su fiĉe potenca por dormigi ĉiun kiu enspiras ĝin, kaj se la dormanto ne portiĝas for de la odoro de la floroj li dormas senĉese por ĉiam. Sed Doroteo ne sciis tion, nek ŝi povis foriri de la grandaj ruĝaj floroj kiuj ĉie ĉirkaŭis ilin; do baldaŭ ŝiaj okuloj peziĝis kaj ŝi sentis bezonon sidiĝi por ripozi kaj por dormi. Sed la Stana Lignohakisto ne permesis tion.

“Ni devos rapidi kaj reatingi la vojon el flavaj brikoj antaŭ ol noktiĝos, ”li diris; kaj la Birdotimigilo konsentis kun li. Do ili plu marŝadis ĝis Doroteo ne plu povis stari. Ŝiaj okuloj fermiĝis malgraŭ ŝia volo kaj ŝi forgesis kie ŝi estas kaj falis surteren apud la papavoj, profunde dormante. “Kion ni faru? ”demandis la Stana Lignohakisto.

“Se ni lasos ŝin ĉi tie ŝi mortos, ”diris la Leono. “La odoro de la floroj ortigas nin ĉiujn. Mi em apenaŭ povas teni la okulojn malfermitaj kaj la hundo jam dormas. ” Estis vere; Toto jam falis apud sian mastrineton. Sed la Birdotimigilon kaj Stanan Ligno hakiston, ĉar ili ne konsistis el karno, ne

ĝenis la odoro de la floroj.

“Rapide kuru, ”diris la Birdotimigilo al la Leono, “kaj eliru ĉi tiun mortigan florkampon kiel eble plej baldaŭ. Ni kunportos la knabineton, sed se vi endormiĝos vi estas tro granda kaj ni ne povos porti vin. ” Do la Leono vigligis sin kaj antaŭensaltadis kiel eble plej rapide. Post momento li ne plu estis videbla.

“Ni uzu niajn manojn kiel seĝon, por porti ŝin, ” diris la Birdotimigilo. Do ili levis Toton kaj metis la hundon sur la sinon de Doroteo, kaj post tio ili faris seĝon uzante siajn anojn kiel sidejon kaj siajn brakojn kiel seĝobrakojn kaj portis la dormantan knabinon tra la floroj. Plu kaj plu ili marŝis, kaj ŝajnis ke la granda tapiŝo da ortigaj floroj ĉirkaŭ ili neniam finiĝos. Ili sekvis la kurbiĝon de la rivero, kaj fine trovis sian amikon la Leonon, profunde dormantan inter la papavoj. La floroj superfortis la grandan beston kaj, fine, li cedis, kaj falis ne tre for de la fino de la papavokampo, kie la dolĉa herbaro kuŝis en belaj verdaj kampoj antaŭ ili.

“Nenion ni povas fari por li, ”diris la Stana Lignohakisto, malfeliĉe; “ĉar li estas tro multepeza, ni ne povos levi lin. Ni devos lasi lin ĉi tie eterne dormi, kaj eble li sonĝos ke li fine trovis kuraĝon. ”

“Mi bedaŭras, ”diris la Birdotimigilo. “La Leono estis tre agrabla kamarado malgraŭ sia alkuraĝo. Sed ni pluiru. ” Ili portis la dormantan knabinon al bela loko apud la rivero, su fiĉe for de la kampo da papavoj por ke ŝi ne plu spiru la venenon de la floroj, kaj tie ili kuŝigis ŝin delikate delikate sur la olan herbaron kaj atendis ĝis la freŝa venteto vekos ŝin.