Выбрать главу

Malgraŭ la skuiĝado de la domo kaj la hurlado de la vento, Doroteo baldaŭ fermis siajn okulojn kaj profunde endormiĝis.

Ĉapitro II

Konsiliĝo kun la Manĝtuloj

Subita ŜOKO vekis ŝin, tiom subite kaj severe ke se Doroteo ne kuŝus sur la mola lito, ŝi eble estus damaĝita. Eĉ malgraŭ tio la batego senspirigis ŝin kaj instigis ŝin demandi al si pri kio okazis; kaj Toto voĉetis morne. Doroteo sidiĝis kaj rimarkis ke la domo ne plu moviĝas; nek estis mallume, ĉar la hela sunbrilo envenis tra la fenestro kaj inundis la malgrandan ĉambron. Ŝi eksaltis de sia lito kaj kun Toto ĉe ŝiaj kalkanoj ŝi kuris kaj malfermis la pordon.

La knabineto ekkriis mirigate kaj rigardis ĉirkaŭ sin, ŝiaj okuloj fariĝis pli kaj pli grandaj pro la mirindaj vidaĵoj kiujn ŝi vidas.

La ciklono estis malsupren metinta la domon, tre deliate — nu, delikate por ciklono —en la mezon de mirinde bela lando. Videblis belaj herbaroj ĉiu flanke, kun elegantaj arboj sur kies branĉoj estis riĉaj kaj allogaj fruktoj. Aroj da belegaj floroj estis ĉie videblaj, kaj birdoj kun maloftaj kaj brilantaj plumaroj kantadis kaj flirtadis en la arboj kaj arbustoj. Ne malproksime estis rivereto, rapide fluanta kaj scintilanta inter verdaj bordoj, kaj murmuranta per voĉo tre plaĉa al knabineto kiu tiom longe loĝis sur la seka griza kamparo.

Dum ŝi staris fervore rigardante la strangajn kaj belajn vidaĵojn, ŝi rimarkis veni irekte al ŝi grupon de la plej kuriozaj personoj kiujn iam ŝi vidis. Ili ne estis altaj kiel la plenkreskuloj al kiuj ŝi kutimis; sed ankaŭ ili ne estis malaltaj. Efektive, ili aspektis proksimume tiom altaj kiom Doroteo, kiu estis altekreska por infano de ŝia jaraĝo, kvankam ili estis, laŭaspekte, multe pli aĝaj. Tri estis viroj kaj unu estis virino, kaj ĉiuj estis kurioze vestitaj. Ili surportis rondajn ĉapelojn kiuj pintiĝis dekon da centimetroj super la kapoj, kun sonoriletoj ĉirkaŭ la randoj, kiuj sonetis dolĉe dum ili moviĝis. La ĉapeloj e la viroj estis bluaj; tiu de la virineto estis blanka, kaj ŝi surportis blankan robon kiu pendis en plisoj de ŝiaj ŝultroj; super ĝi estis ŝutitaj steletoj kiuj brilis kiel diamantoj en la sunlumo. La viroj estis blue vestitaj, samkolore kiel la ĉapeloj, kaj sur la piedoj estis bone poluritaj botoj kun larĝa blua faldo ĉe la supro. La viroj, pensis Doroteo, estis proksimume samaĝaj kiel Onklo Henriko, ĉar du el ili havis barbojn. Sed la virineto estis sendube multe pli aĝa; ŝian vizaĝon kovris faltoj; ŝiaj kapharoj estis preskaŭ blankaj, kaj ŝi marŝis iom rigide.

Kiam tiuj personoj proksimiĝis al la domo kie Doroteo staris en la pordejo ili haltis kaj flustris inter si kvazaŭ timante pliproksimiĝi. Sed la maljunulineto marŝis al Doroteo, malalten klinis sin, kaj diris per dolĉa voĉo:

“Vi estas bonvena, plej nobla Sorĉistino, al la lando de la Manĝtuloj. Ni dankegas vin ĉar vi mortigis la fian Sorĉistinon de la Oriento kaj vi tiel liberigis nian popolon. ”

Doroteo aŭskultis tiun parolon miregante. Kial la virineto nomis ŝin sorĉistino, kaj diris ke ŝi mortigis la Fian Sorĉistinon de la Oriento? Doroteo estis senkulpa, neniun damaĝinta knabineto, kiu estis portita de ciklono multajn kilometrojn for de sia hejmo; kaj ŝi neniam mortigis ion ajn dum sia tuta vivo.

Sed la virineto evidente atendis respon on, o Doroteo diris, heziteme,

“Vi estas tre afabla; sed klare okazis ia eraro. Mi nenion mortigis. ”

“Nu, via domo mortigis ŝin, ”respondis la virineto, ridante, “do estas tutegale. Vidu! ”ŝi pludiris, indikante la angulon de la domo. “Jen ŝiaj du piedpintoj, ankoraŭ etenditaj sub ligna bloko. ”

Doroteo rigardis, kaj time krietis. Jen ja, sub la angulo de la granda trabo sur kiu kuŝis la domo, estis du etenditaj piedoj, portantaj arĝentajn ŝuojn kun pintoj.

“Ho ve! Ho ve! ”kriis Doroteo, kunmetante la manojn konsternite. “La domo falis sur ŝin. Kion ni faru? ”

“Nenio farindas, ”diris la virineto trankvile.

“Sed kiu ŝi estis? ”demandis Doroteo.

“Ŝi estis la Fia Sorĉistino de la Oriento, kiel mi diris, respondis la virineto. “Ŝi sklavigis la Manĝtulojn dum multaj jaroj, ili devis servadi ŝin nokte kaj tage. Nun ili liberiĝis, kaj ili dankas vin pro tiu komplezo. ”

“Kiuj estas la Manĝtuloj? ”demandis Doroteo.

“Ili estas la homoj kiuj loĝas en ĉi tiu lando de la Oriento, kie la Fia Sorĉistino regis. ”

“Ĉu vi estas Manĝtulo? ”demandis Doroteo.

“Ne, sed mi estas ilia amikino, kvankam mi loĝas en la lando de la Nordo. Kiam ili trovis ke la Sorĉistino de la Oriento estas morta la Manĝtuloj sendis rapidan mesaĝiston al mi, kaj mi tuj venis. Mi estas la Sorĉistino de la Nordo. ”

“Ho, mirige! ”kriis Doroteo. “Ĉu vi estas vera sorĉistino? ”

“Jes ja, ”respondis la virineto. “Sed mi estas bona Sorĉistino, kaj la popolo amas min. Mi ne estas tiom potenca kiom la Fia Sorĉistino kiu regis ĉi tie; se mi kapablus, mi mem liberigus la popolon. ”

“Sed mi kredis ke ĉiuj sorĉistinoj estas fiaj, ”iris la knabino, kiun iom timigis renkonti veran sorĉistinon.

“Ho, ne, tio estas grava eraro. Ekzistis nur kvar Sorĉistinoj en la Lando Oz, kaj du el ili, kiuj loĝas en la Nordo kaj la Sudo, estas bonaj Sorĉistinoj. Mi scias tion, ĉar mi mem estas unu el ili, kaj mi ne povas erari. La loĝantinoj en la Oriento kaj la Okcidento ja estis fiaj sorĉistinoj; sed nun vi mortigis unu el ili, do restas nur unu Fia Sorĉistino en la tuta Lando Oz —ŝi loĝas en la Okcidento. ”

“Sed, ”diris Doroteo, post momento da pensado,

Onklino Em iris al mi ke la sorĉistinoj ĉiuj jam mortis — antaŭ multege da jaroj. ”

“Kiu estas Onklino Em? ”demandis la maljunulineto.

“Ŝi estas mia onklino kiu loĝas en Kansas, el kie mi venis. ” La Sorĉistino de la Nordo ŝajnis pensadi, kun la kapo klinita kaj la okuloj rigardantaj la teron. Post tio ŝi levis la kapon kaj diris,

“Mi ne scias kie estas Kansas, ĉar neniam antaŭe mi aŭdis la nomon de tiu lando. Sed diru al mi, ĉu ĝi estas civilizita lando? ”

“Ho, jes, ”respondis Doroteo.

“Do jen la kialo. Mi kredas ke en la civilizitaj landoj ne plu ekzistas sorĉistinoj, nek sorĉistoj, nek magiistinoj nek magiistoj. Sed, necesas kompreni ke la Lando Oz neniam civiliziĝis, ĉar ni estas apartigitaj for de la resto de la mondo. Tial ni ankoraŭ havas sorĉistinojn kaj sorĉistojn inter ni. ”

“Kiuj estas la sorĉistoj? ”demandis Doroteo.