Выбрать главу

Pluraj vojoj estis proksimaj, sed ŝi ne bezonis longan tempon por trovi la vojon pavimitan per flavaj brikoj.

Post nelonge ŝi marŝadis vigle direkte al la Smeralda Urbo, dum ŝiaj arĝentaj ŝuoj klakadis gaje sur la malmola, flava vojsurfaco. La suno briladis kaj la birdoj dolĉe kantadis, kaj Doroteo tute ne estis tiom malfeliĉa kiom oni supozus pri malgranda knabino kiu estis subite forblovita el sia propra lando kaj surterigita en la mezon de fremda lando.

Ŝin surprizis, dum ŝi marŝadis, vidi kiom bela estas la pejzaĝo ĉirkaŭ ŝi. Bonaspektaj bariloj, pentritaj delikate blukolore, staris laŭlonge de la flankoj de la vojo, kaj preter ili estis abundaj kampoj de greno kaj legomoj.

Evidente la Manĝtuloj estis bonaj kultivistoj kaj sukcesis kreskigi abundajn rikoltaĵojn. Kelkfoje ŝi marŝis preter domon, kaj la loĝantoj elvenis por rigardi ŝin kaj klinis sin malalten dum ŝi preteriris; ĉar ĉiuj sciis ke ŝi estas la detruinto de la Fia Sorĉistino kaj liberigis ilin. La domoj de la Manĝtuloj estis kuriozaspektaj loĝejoj, ĉar ĉiu estis ronda, kun granda kupolforma tegmento. Ĉiuj estis blukoloraj, ĉar en ĉi tiu lando de la Oriento bluo estis la plej amata koloro.

Kiam proksimiĝis la vespero, kaj Doroteo lacis pro sia longa marŝado, kaj komencis demandi al si kie ŝi tradormos la nokton, ŝi atingis domon iom pli grandan ol la aliaj. Sur la verda gazono antaŭ ĝi estis multaj dancantaj viroj kaj virinoj. Kvin violonludantetoj ludadis kiel eble plej laŭte kaj la homoj ridadis kaj kantadis; granda apuda tablo estis plene kovrita per bongustegaj fruktoj kaj nuksoj, tortoj kaj kukoj, kaj multaj aliaj bonaj manĝaĵoj. Oni afable salutis Doroteon, kaj invitis ŝin manĝi kaj tradormi la nokton tie; ĉar ĉi tiu estis la hejmo de unu el la plej riĉaj Manĝtuloj en la lando, kaj liaj amikoj vizitis lin por festi sian liberiĝon el la sklavigo farita de la Fia Sorĉistino.

Doroteo ĝissate manĝis kaj ŝin servis la riĉa Manĝtulo mem, kiu nomiĝis Boq. Post tio ŝi sidiĝis sur kanapon kaj rigardis dum la homoj dancadis. Kiam Boq vidis ŝiajn arĝentajn ŝuojn li diris,

“Klare ke vi estas grava sorĉistino. ”

“Kial? ”demandis la knabino.

“Ĉar vi surhavas arĝentajn ŝuojn kaj mortigis la Fian Sorĉistinon. Krome, via robo estas parte blanka, kaj nur magiistinoj kaj sorĉistinoj vestas sin per blankaĵoj. ”

“Mia robo estas blu-kaj blank-plejda, ”diris Doroteo, glatigante la ĉifojn en ĝi.

“Vi tre kompleze surportas ĝin, ”diris Boq. “Bluo estas la koloro de la Manĝtuloj, kaj blanko estas la koloro de sorĉistinoj; tial ni scias ke vi estas amika sorĉistino. ” Doroteo ne sciis respondi, ĉar ĉiuj ŝajne opiniis ŝin sorĉistino, kaj ŝi tute bone sciis ke ŝi estas nur ordinara knabineto kiu tute hazarde estis portita de ciklono al fremda lando.

Kiam ŝi laciĝis pro tiom da rigardo al la dancado, Boq kondukis ŝin en la domon, kie li donis al ŝi ĉambron en kiu estis bela lito. La tukoj estis el blua ŝtofo, kaj Doroteo profunde dormis inter ili ĝis la mateno, dum Toto kuŝadis sur la blua tapiŝo apud ŝi.

Ŝi ĝissate manĝis, kaj rigardis etan Manĝtulan bebon, kiu ludis kun Toto kaj tiris lian voston kaj voĉetis kaj ridis tiel ke multe amuzis Doroteon. Toto estis vera kuriozaĵo laŭ la homoj tie, ĉar ili antaŭe neniam vidis hundon.

“Kiom distanca estas la Smeralda Urbo? ”la knabino demandis.

“Mi ne scias, ”respondis Boq, tre serioze, “ĉar mi neniam iris tien. Estas pli bone ke oni restu distance de Oz, krom se vere necesas. Sed la vojo al la Smeralda Urbo estas longa, kaj vi bezonos mulajn agojn. La lando ĉi tie estas riĉa kaj agrabla, sed vi devos trairi krudajn kaj danĝerajn lokojn antaŭ ol atingi la finon de via marŝado. ”

Tio iomete timigis Doroteon, sed ŝi sciis ke nur la Granda Oz povos helpi ŝin reiri al Kansas, do ŝi kuraĝe decidis ne retroiri.

Ŝi adiaŭis siajn amikojn, kaj rekomencis marŝadi laŭ la vojo el flavaj brikoj. Post kiam ŝi iris plurajn kilometrojn ŝi decidis halti por ripozi, do ŝi grimpis ĝis la supro de la barilo apud la vojo kaj sidiĝis. Granda maizkampo estis ali flanke de la barilo, kaj ŝi vidis ke ne tre distanca estas Birdotimigilo, metita alte sur stangon por forpeli la birdojn de la matura maizo.

Doroteo apogis sian mentonon per mano kaj penseme rigardis la Birdotimigilon. Ĝia kapo estis malgranda sako plenigita per pajlo; surpentritaj sur ĝi estis okuloj, nazo, kaj buŝo, por simili vizaĝon. Malnova, pinta blua ĉapelo, kiu antaŭe apartenis al iu Manĝtulo, estis metita sur lian kapon, kaj la cetero de la figuro estis blua vestokompleto, multe uzita kaj paliĝinta, kiu ankaŭ estis plenigita per pajlo. Sur la piedoj estis paro da malnovaj botoj kun bluaj supraĵoj, kiajn portas ĉiu viro en tiu lando, kaj la figuro estis altigita super la maiztigojn per stango kiu estis puŝita en lian kolon.

Dum Doroteo rigardis atentoplene la kuriozan, pentritan vizaĝon de la Birdotimigilo, ŝin surprizis vidi ke unu el la okuloj malrapide palpebrumas al ŝi. Unue ŝi supozis ke sendube ŝi eraris, ĉar neniam iu el la Birdotimigiloj en Kansas palpebrumas; sed baldaŭ la figuro amikeme skuetis sian kapon al ŝi. Tiam ŝi malsupren grimpis de la barilo kaj marŝis al la Birdotimigilo, dum Toto ĉirkaŭkuradis la stangon bojante.

“Bonan tagon, ”diris la Birdotimigilo, per iom raŭka voĉo.

“Ĉu vi parolis? ”demandis la knabino, mirante.

“Certe, ”respondis la Birdotimigilo; “kiel vi fartas? ”

“Su fiĉe bone, dankon, ”respondis Doroteo, ĝentile.

“Kiel vi fartas? ”

“Mi ne fartas bone, ”diris la Birdotimigilo ridetante,

“ĉar estas tre ede stari ĉi tie nokte kaj age por fortimigi korvojn. ”

“Ĉu vi ne povas malsupreniri? ”demandis Doro eo.

“Ne, ĉar ĉi tiu stango estas puŝita en mian dorson. Se vi bonvolos forpreni la stangon, mi estos multe dankema al vi. ”

Doroteo etendis ambaŭ brakojn kaj delevis la figuron de la stango; ĉar, estante plenigita per pajlo, ĝi estis malmultepeza.

“Tre grandan dankon, ”diris la Birdotimigilo, kiam li estis metita sur la teron. “Mi sentas min kvazaŭ vere novan. ”

Doroteon perpleksigis aŭdi tion, ĉar ŝajnis al ŝi strange aŭdi viron plenigitan per pajlo paroli, kaj vidi lin riverenci kaj marŝadi apud ŝi.

“Kiu vi estas? ”demandis la Birdotimigilo, kiam li estis sin streĉinte kaj oscedinte. “Kaj kien vi iras? ”

“Mi nomiĝas Doroteo, ”diris la knabino, “kaj mi iras al la Smeralda Urbo, por peti la Grandan Ozon resendi min min al Kansas. ”

“Kie estas la Smeralda Urbo? ”li demandis; “kaj kiu estas Oz? ”

“Ĉu vi ne scias? ”ŝi respondis, surprizite.

“Tute ne. Mi nenion scias. Komprenu, mi estas plenigita per pajlo, do al mi tute mankas cerbo, ”li respondis malĝoje.