Li malamegis sxin per cxiuj animfortoj en tiu momento, kiam sxi estis kisanta lin, kaj strecxis sin, por sxin ne forpusxi. " Adiaux. Donu Dio, ke vi ekdormu. " Jes.
Ivan Iljicx vidis, ke li mortas, kaj estis en konstanta despero. En profundo de la animo Ivan Iljicx sciis, ke li mortas, sed li ne nur ne kutimigxis al tio, sed li simple ne komprenis, neniel povis kompreni tion.
La ekzemplo de silogismo, kiun li lernis en logiko de Kiesewetter: Kaj estas homo, la homoj estas mortemaj, tial Kaj estas mortema, " sxajnis al li dum lia tuta vivo korekta nur rilate al Kaj, sed neniel al li mem. Tiu estis Kaj " homo, gxenerale homo, kaj tio estis plene justa; sed li estis ne Kaj, ne gxenerale homo, sed li cxiam estis tute, tute aparta de cxiuj estulo. Li estis Ivacxjo kun maman kaj papan, kun Micxjo kaj Vlacxjo, kun ludiloj, kocxero, kun vartistino, poste kun Katinjo kun cxiuj gxojoj, malgxojoj, admiroj de infaneco, adolesko, juneco. Cxu por Kaj estis tiu odoro de pilketo el ledaj strioj, kiun tiom sxatis Ivacxjo? Cxu Kaj tiel kisadis la manon de la patrino, kaj cxu por Kaj tiel susuris la silko en faldoj de la patrina robo? Cxu li ribelis pro kuketoj en la jura lernejo? Cxu Kaj tiel estis enamigxinta? Cxu Kaj povis tiel gvidi kunsidon?
Do Kaj vere mortemas, por li estas korekte morti, sed por mi, Ivacxjo, Ivan Iljicx, kun cxiuj miaj sentoj, pensoj, " estas ja alia afero. Do ne povas esti, ke mi devus morti. Tio estus tro terura.
Tiel li sentis.
Se ankaux mi devas morti, samkiel Kaj, mi tion antauxscius, gxuste tiel parolus al mi la interna vocxo, sed nenio simila estis en mi; do mi kun cxiuj miaj amikoj " ni komprenis, ke estas tute aliel, ol kun Kaj. Sed nun jen kio! " li diris al si. " Ne povas esti. Ne povas esti, sed estas. Kiel do? Kiel kompreni tion? Do li ne povis kompreni kaj penis forpeli tiun penson kiel malveran, malkorektan, malsanecan, kaj forpusxi gxin per aliaj, korektaj, sanaj pensoj. Sed tiu penso, ne sole penso, sed kvazaux realo, revenis denove kaj aperis antaux li.
Kaj li vokis sur la lokon de tiu penso aliajn pensojn, esperante trovi en ili apogon. Li klopodis reveni al antauxaj movoj de penso, kiuj por li antauxe sxirmis la penson pri la morto. Sed " stranga afero " cxio, kio antauxe sxirmis, kasxis kaj neniigis konscion de la morto, nun jam ne povis fari tiun efikon. La lastan tempon Ivan Iljicx plejparte pasigis en tiuj klopodoj restauxri antauxajn movojn de sento, kiu iam estis sxirmanta la morton. Jen li diris al si: Mi okupigxu pri la ofico, ja mi vivis per gxi . Kaj li iris en la jugxejon, forpelante de si cxiujn dubojn, lancxis interparolojn kun kamaradoj, kaj sidigxis, malnovkutime senatente, jxetante mediteman rigardon al homamaso kaj per ambaux magrigxintaj brakoj apogante sin je teniloj de kverka fotelo, samkiel kutime, klinante sin al kolego, sxovante dosieron, interflustrante, kaj poste, subite levante la okulojn kaj sidigxante rekte, li prononcis konatajn vortojn, kaj komencis proceson. Sed subite, meze de tio, la doloro en la flanko, tute neglektante la stadion de proces-evoluo, estis komencanta sian sucxan procezon. Ivan Iljicx atentis, pelis for la penson pri gxi, sed gxi dauxrigis, kaj gxi venis kaj aperis rekte antaux lin kaj rigardis lin, kaj li torporigxis, flamo estingigxis en la okuloj, kaj li denove komencis demandi sin: Cxu vere nur gxi estas reala? Kolegoj kaj subuloj kun miro kaj bedauxro vidis, ke li, tia brila fajna jugxisto, konfuzigxis, faris erarojn. Li ektremis, penis rekonsciigxi kaj dise-mise gvidis la kunsidon gxis fino, kaj revenis hejmen kun trista konscio, ke lia jugxa afero ne povas kiel antauxe kasxi de li tion, kion li volis kasxi; ke per jugxa afero li ne povas liberigi sin de gxi. Kaj " tio estis la plej malbona " ja gxi tiris lin al si ne por tio, ke li faru ion, sed nur por tio, ke li rigardu gxin, rekte al gxiaj okuloj, rigardu gxin kaj, nenion farante, neesprimeble suferu.
Kaj savante sin de tiu sorto Ivan Iljicx sercxis konsolon, aliajn sxirmojn, kaj la aliaj sxirmoj venis kaj por mallonga tempo kvazaux savus lin, sed tuj denove ne tiom detruigxis, kiom igxis diafanaj, kvazaux gxi penetrus tra cxio, kaj nenio povis protekti kontraux gxi.
Lastatempe kelkfoje okazis, ke li eniris la gastcxambron ornamitan de li " tiun cxambron, kie li falis; por kiu li, tiel venene ridinde estis pensi prie, oferis la vivon, cxar li sciis, ke lia malsano komencigxis de tiu kontuzo " li eniris kaj vidis, ke sur lakita tablo estis cikatro, trancxita per io. Li sercxis la kauxzon kaj trovis gxin en bronza ornamajxo de albumo, iom fleksita cxe la rando. Li prenis la albumon, multekostan, ame preparitan de li mem, kaj afliktigxis pro malakurateco de la filino kaj ties amikoj: jen io sxirita, jen fotajxoj renversitaj. Li diligente ordigis cxion, ree malfleksis la ornamajxon.
Poste al li venis la penso transmeti la tutan tablissement kun albumoj en alian angulon, al floroj. Li vokis lakeon: la filino aux la edzino venis por helpi; ili ne konsentis, oponis, li disputis, koleris; sed cxio estis bona, cxar li ne memoris pri gxi, gxi ne estis videbla.
Sed jen la edzino diris, kiam li mem movis cxion: Permesu, ke servistoj faru, vi denove faros damagxon al vi , kaj subite gxi ekbrilis tra sxirmiloj, li ekvidis gxin. Gxi ekbrilis, li ankoraux esperis, ke gxi kasxigxos, sed li nevole atentis la flankon; tie sidas cxio sama, same plu obsede doloras, kaj li jam ne povas forgesi, kaj gxi nete rigardas al li de malantaux la floroj. Kiucele cxio estas? Kaj efektive, cxi tie, cxe tiu kurteno mi, kiel dum sturmo, perdis la vivon. Cxu vere? Kiom terure kaj kiom stulte! Tio ne povas esti! Ne povas esti, sed estas .
Li iris en la kabineton, kusxigxis kaj restis denove sola kun gxi. En duopo kun gxi, sed fari kun gxi eblas nenion. Nur rigardi al gxi kaj fridigxi.
VII
Kiel tio okazis dum la tria monato de la malsano de Ivan Iljicx, ne eblis diri, cxar tio farigxis iom-post-iom, nerimarkeble, sed okazis, ke lia edzino, kaj la filino, kaj la filo, kaj la servistaro, kaj la konatoj, kaj la doktoroj, kaj, cxefe, li mem " sciis, ke la tuta intereso pri li por aliuj konsistas nur en tio, cxu baldaux li finfine vakigos la postenon, liberigos vivantojn de la gxeno, rezultanta el lia cxeesto, kaj mem liberigxos de siaj suferoj.
Li dormis cxiam malpli multe, oni donis al li opion kaj komencis injekti morfinon. Sed tio ne faciligis lin. Obtuza angoro, kiun li sentis en la duondormigita stato, nur dekomence faciligis lin kiel io nova, sed poste gxi farigxis same aux ecx pli turmenta, ol la evidenta doloro.
Oni preparadis al li specialajn mangxajxojn laux preskribo de kuracistoj; sed tiuj mangxajxoj estis por li cxiam pli kaj pli sengustaj kaj abomenaj.
Ankaux por lia fekado estis faritaj specialaj instalajxoj, kaj cxiufoje tio estis turmento. Turmento pro malpuro, maldeco kaj fetoro, pro konscio pri la fakto, ke tion devas partopreni alia homo.
Sed gxuste en tiu plej malagrabla afero aperis konsolo por Ivan Iljicx. Cxiam por forporti liajxojn estis venanta bufedservisto Gerasim.
Gerasim estis pura, fresxa, korpulentigxinta pro urbaj nutrajxoj juna ekskampulo. Cxiam gaja, klara. Dekomence la aspekto de tiu cxiam pure, russtile vestita homo, faranta tiun abomenajxon, hontigis Ivanon Iljicx.
Unufoje li, ekstarinte de sur fekujo kaj ne havante fortojn levi la pantalonon, falis sur molan fotelon kaj kun teruro rigardis siajn nudajn, senfortajn femurojn kun akre signitaj muskoloj.
Eniris per facila forta pasxmaniero Gerasim, en dikaj botoj, disvastigante cxirkaux si agrablan odoron de bota gudro kaj de fresxa vintra aero, en kanabtola pura antauxtuko kaj pura indiena cxemizo, kun manikoj kuspitaj sur nudaj, fortaj, junaj brakoj, kaj, ne rigardante al Ivan Iljicx " evidente bridante la vivogxojon, kiu radiis sur lia vizagxo, por ne ofendi la malsanulon " proksimigxis al la fekujo. " Gerasim, " feblavocxe diris Ivan Iljicx.