Kiam li rekonsciigxis, ekis krepusko; oni alportis al li tagmangxon. Li kun fortostrecxo mangxis iom da buljono; kaj jen denove cxio sama, kaj denove venanta nokto.
Post la tagmangxo je la sepa horo en lian cxambron venis Praskovia Fjodorovna, vestita por vespero, kun dikaj, subfiksitaj mamoj kaj kun spuroj de pudro sur la vizagxo. Sxi jam matene memorigis al li pri ilia vizito en teatron. Estis gastrolanta Sarra Bernhardt, kaj ili havis logxion, kiun ili rezervis laux lia insisto. Nun li forgesis pri tio, kaj sxia vesto ofendis lin. Sed li kasxis sian ofendigxon, kiam li rememoris, ke li mem insistis, ke ili mendu logxion kaj veturu, cxar por la gefiloj tio estas eduka estetika gxuo.
Praskovia Fjodorovna eniris kontenta pri si, sed kvazaux kulpa. Sxi sidigxis, demandis pri la sano, kiel li vidis, nur por demandi, sed ne por ekscii, sciante ke ecx ne estas io sciinda, kaj sxi komencis paroli tion kion sxi bezonis: ke sxi neniukondicxe konsentus veturi, sed la logxio estas mendita, kaj veturas H_el\ene kaj la filino kaj Petrisxcxev (jugxesploristo, la fiancxo de la filino), kaj ke ne eblas ilin lasi solaj; kvankam por sxi alikaze estus pli agrable sidi kun li. Gravas, ke li sen sxi agu laux la doktora preskribo. " Jes, ankaux Fjodor Petrovicx (la fiancxo) volis eniri. Cxu licas? Kaj Elinjo.
" Ili eniru.
Eniris la filino, pompe vestita, kun nudigita juna korpo, sed ja korpo igis lin tiel suferi. Kaj sxi gxin elmontris. Forta, sana, evidente amanta kaj indignanta pro la malsano, suferoj kaj morto, malhelpantaj al sxia felicxo.
Eniris ankaux Fjodor Petrovicx en frako, frizita la Capoul, kun longa vejnoza kolo, strikte cxirkauxpremita per blanka kolumo, kun grandega blanka brusto kaj cxirkauxtegitaj fortaj femuroj en streta nigra pantalono, kun unu blanka ganto surmane kaj kun cilindro.
Post li nerimarkite enrampis ankaux la gimnazianeto en la nova uniformo, povrulo, en gantoj kaj kun terura bluo sub la okuloj, kies signifon sciis Ivan Iljicx.
La filo cxiam estis por li kompatinda. Kaj horora estis lia timigita kaj konsola rigardo. Krom Gerasim, sxajnis al Ivan Iljicx, nur sola Vacxjo lin komprenis kaj kunsentis.
Cxiuj sidigxis, ree demandis pri la sanstato. Okazis silento. Elinjo demandis la patrinon pri binoklo. Okazis kverelo inter la patrino kaj filino, kiu kaj kien sxovis gxin. Rezultis malagrable.
Fjodor Petrovicx demandis Ivanon Iljicx, cxu tiu vidis Sarra Bernhardt. Ivan Iljicx dekomence ne komprenis, pri kio oni lin demandas, kaj poste diris:
" Ne, sed cxu vi jam vidis?
Praskovia Fjodorovna diris, ke sxi aparte bonas en iu certa spektaklo. La filino oponis. Komencigxis interparolo pri fajneco kaj realeco de sxia aktorado, gxuste tiu interparolo, kiu cxiam estas sama.
Meze de la interparolo Fjodor Petrovicx rigardis al Ivan Iljicx kaj eksilentis. Ankaux la aliaj rigardis kaj eksilentis. Ivan Iljicx estis rigardanta per la brilaj okuloj antaux si, evidente kolera kontraux ili. Necesis korekti tion, sed korekti neniel eblis. Necesis iel rompi la silenton. Neniu auxdacis, kaj cxiuj ektimis, ke subite la deca mensogo iel rompigxos, kaj al cxiu klaros tio, kio estas. Elinjo auxdacis la unua. Sxi rompis la silenton. Sxi volis kasxi tion, kion cxiuj sentis sed nevole eldiris. " Tamen, se veturi, do jam tempas, " sxi diris, rigardinte sian horlogxon, donacon de la patro, kaj apenaux rimarkeble, grave pri io, konata nur por ilia duopo, ridetis al la junulo kaj ekstaris bruetante per la robo.
Cxiuj ekstaris, adiauxis kaj forveturis.
Kiam ili eliris, al Ivan Iljicx sxajnis ke al li pli facilas: la mensogo jam ne estis, gxi foriris kun ili, sed la doloro restis. Cxiam la sama doloro, cxiam la sama timo rezultigis tion, ke nenio pli facilas, nenio pli malfacilas. Cxio pli kaj pli mavas.
Denove ekpasis minuto post minuto, horo post horo, cxio same, kaj fino ne venas, kaj cxiam pli horora igxas la neevitebla fino. " Jes, sendu al mi Gerasimon, " li respondis la demandon de Pjotr.
IX
La edzino revenis malfrue nokte. Sxi eniris piedpinte, sed li ekauxdis sxin, malfermis la okulojn kaj haste refermis. Sxi volis forsendi Gerasimon kaj mem sidi kun li. Li malfermis la okulojn kaj diris: " Ne. Iru.
Li konsentis kaj glutis. Sxi foriris.
Gxis cxirkaux la tria horo li estis en turmenta sinforgeso. Al li sxajnis, ke oni lin kun la doloro sxovas ien en stretan nigran sakon, profundan kaj sxovas plu kaj plu kaj ne povas trasxovi. Kaj tiu terura por li afero okazas kun sufero. Li kaj timas, kaj volas trafali tien, kaj luktas, kaj helpas. Kaj jen subite li desxirigxis kaj falis, kaj rekonsciigxis. Cxiam sama Gerasim sidas piedflanke sur la lito, dormetas trankvile, pacience. Kaj li kusxas, levinte sur liajn sxultrojn la magrigxintajn krurojn en sxtrumpoj; jen la sama kandelo kun klosxo, kaj la sama sencxesa doloro. " Foriru, Gerasim, " li flustris. " Ne gravas, sinjoro, mi sidos plu. " Ne, foriru.
Li forprenis la krurojn, kusxigxis per flanko sur brakon kaj ekkompatis sin. Li atendis nur tion, ke Gerasim eliru en najbaran cxambron, kaj ne povis sin bridi plu kaj ekploris kiel infano. Li ploris pri sia senpovo, pri sia terura soleco, pri krueleco de homoj, pri krueleco de la dio, pri malekzisto de la dio. Kial vi faris cxion cxi? Kial venigis min cxi tien? Pro kio, pro kio vi tiel terure turmentas min?..
Li ecx ne atendis respondon kaj ploris pro tio, ke ne estas kaj ne povas esti respondo. La doloro levigxis denove, sed li ne movigxis, ne vokis. Li diris al si: Nu ankoraux, nu batu! Sed pro kio? Kion mi faris al vi, pro kio?
Poste li kvietigxis, cxesis ne nur plori, cxesis ecx spiri, kaj la tuta igxis atento: kvazaux li auxskultus ne vocxon, parolantan per sonoj, sed la vocxon de animo, la movigxon de pensoj, levigxantan en li. " Kion vi bezonas? " estis la unua klara, esprimebla per vortoj nocio, kiun li ekauxdis. " Kion vi bezonas? Kion vi bezonas? " li ripetis al si. Kion? " Ne suferi. Vivi, " li respondis.
Kaj denove li tute absorbigxis en atento, tiom strecxa, ke ecx doloro ne distris gxin.
" Vivi? Kiel vivi? " demandis la anima vocxo.
" Kiel vi vivis antauxe, bone kaj agrable? " demandis la vocxo. Kaj li komencis rerigardi en imago la plej bonajn minutojn de sia agrabla vivo. Sed " stranga afero " cxiuj cxi plej bonaj minutoj de la agrabla vivo sxajnis nun esti tute aliaj, ol ili sxajnis tiam. Cxiuj, krom la unuaj infanaj rememoroj. Tie, en la infaneco, estis io efektive agrabla, kun kio oni povus vivi, se gxi revenus. Sed tiu homo, kiu spertis tiun agrablon, jam ne ekzistis: tio estis kvazaux rememoro pri iu alia.
Kiam komencigxis tio, kies rezulto estis li nuna, Ivan Iljicx, do tuj cxiuj sxajnaj tiamaj gxojoj nun degelis antaux liaj okuloj kaj transformigxis en ion mizeran kaj ofte abomenan.
Ju pli fore de la infaneco, ju pli proksime al la nuno, des pli mizeraj kaj dubindaj estis la gxojoj. Komencigxis tio de la jura lernejo. Tie estis ankoraux io efektive bona: tie estis gajo, estis amikeco, estis esperoj. Sed en la superaj klasoj jam malpli oftis tiuj bonaj minutoj. Poste, dum la unua ofico cxe la guberniestro, denove aperis bonaj minutoj: rememoroj pri amo al virino. Poste cxio cxi miksigxis, kaj ankoraux malpli da bono restis. Poste ankoraux malpli da bono, kaj ju pli proksime, des malpli multe.