Выбрать главу

Post diversaj interparoloj pri detaloj de vere teruraj fizikaj suferoj, travivitaj de Ivan Iljicx (tiujn detalojn Pjotr Ivanovicx ekkonis nur laux tio, kiel la turmentoj de Ivan Iljicx influis la nervojn de Praskovia Fjodorovna), la vidvino, evidente, opiniis necesa transiri al la afero. " Ahx, Pjotr Ivanovicx, kiom malfacilas, kiom terure malfacilas, kiom terure malfacilas, " kaj sxi ree ekploris.

Pjotr Ivanovicx suspiris kaj atendis, kiam sxi purigos la nazon. Poste li diris: " Kredu min " kaj sxi denove ekparolemis kaj eldiris tion, kio evidente estis sxia cxefa peto al li. La peto konsistis el demandoj pri tio, kiel eblas okaze de la edza morto akiri iom da mono de la sxtato. Sxi sxajnigis, kvazaux sxi demandus Pjotron Ivanovicx pri ricevebla pensio; sed li vidis, ke sxi jam scias gxis plej etaj detaloj ecx tion, kion li mem ne sciis; cxion, kion eblas eltiri el la fisko okaze de tiu morto; tamen sxi volis ekscii, cxu eblas iamaniere eltiri pli da mono. Pjotr Ivanovicx penis elpensi tian rimedon, sed iom cerbuminte kaj pro deco insultinte nian registaron pro la avareco, li diris, ke, sxajne, pli ne eblas. Tiam sxi suspiris kaj, evidente, penis trovi rimedon liberigxi de la vizitanto. Li komprenis tion, estingis la cigaredon, ekstaris, premis la manon kaj iris al la vestiblo.

En la mangxejo kun la horlogxo, pro kiu Ivan Iljicx tiel gxojis, acxetinte gxin brikabrake, Pjotr Ivanovicx renkontis pastron kaj kelkajn pliajn konatojn, venintajn por la rekviemo, kaj ekvidis ankaux konatan belan frauxlinon, la filinon de Ivan Iljicx. Sxi estis tute nigravesta. Sxia tre minca talio, sxajnis ecx pli maldika. Sxi aspektis moroze, decideme, preskaux kolere. Sxi klinsalutis al Pjotr Ivanovicx, kvazaux li pri io kulpus. Malantaux la filino kun same ofendita aspekto staris konata al Pjotr Ivanovicx ricxa junulo, jugxesploristo, onidire sxia fiancxo. Li enue klinsalutis ilin kaj volis trairi en la cxambron de la mortinto, kiam el sub la sxtuparo aperis figureto de la filo-gimnaziano, ege simila al Ivan Iljicx. Tiu estis malgranda Ivan Iljicx, kiun Pjotr Ivanovicx memoris en la jura lernejo. Liaj okuloj estis kaj larmozaj kaj tiaj, kiajn ofte havas malvirtaj 13-14-jaraj knaboj. La knabo, rimarkinte Pjotron Ivanovicx komencis severe kaj honteme sulkigi la vizagxon. Pjotr Ivanovicx kapsalutis lin kaj eniris la cxambron de la mortinto. Komencigxis la rekviemo " kandeloj, gxemoj, incenso, larmoj, singultoj. Pjotr Ivanovicx staris severmiene, rigardante al la piedoj antaux si. Li ecx unu rigardon ne jxetis al la mortinto, kaj gxis la fino li ne cedis al malfortigaj influoj kaj eliris inter la unuaj. En la vestiblo estis neniu. Bufedservisto Gerasim elkuris el la cxambro de la mortinto, per siaj fortaj manoj disjxetis cxiujn peltojn por trovi tiun de Pjotr Ivanovicx kaj donis gxin. " Kio do, frat' Gerasim? " diris Pjotr Ivanovicx simple por ion diri. " Cxu domagxe? " Dia volo. Cxiuj ni estos samtie, " diris Gerasim, vidigante siajn blankajn, densajn kampulajn dentojn, kaj, kiel homo dum kulmino de peza laboro, vigle malfermis la pordon, vokis kocxeron, helpis al Pjotr Ivanovicx sidigxi kaj saltis reen al la perono, kvazaux cerbumante, kion li povus fari plian.

Al Pjotr Ivanovicx precipe agrablis respiri fresxan aeron post odoroj de incenso, kadavro kaj karbola acido. " Kien vi ordonos, sinjoro? " demandis la kocxero. " Ne malfruas. Mi ankoraux venos al Fjodor Vasiljevicx.

Kaj Pjotr Ivanovicx ekveturis. Kaj vere, li trovis ilin cxe la fino de la unua robro, do por li oportunis aligxi kiel la kvina ludanto.

II

La pasinta vivhistorio de Ivan Iljicx estis plej simpla kaj ordinara kaj plej terura.

Ivan Iljicx mortis kvardekkvinjara, estante membro de jugxa konsilio. Li estis filo de oficisto, kiu faris en Peterburgo tra diversaj ministerioj kaj departementoj tian karieron, kiu gvidas homojn al tia stato, en kia evidentigxas ke kvankam ili ne povas plenumi ian signifan oficon, ili pro sia longa antauxa servado kaj siaj rangoj tamen ne povas esti forpelitaj kaj tial ricevas elpensitajn fikciajn postenojn kaj malfikciajn milojn da rubloj, de ses gxis dek, kun kiuj ili bonorde gxisvivas profundan oldecon.

Tia estis la sekreta konsilisto, malbezonata membro de diversaj malbezonataj institucioj, Ilja Jefimovicx Golovin.

Li havis tri filojn, Ivan Iljicx estis la dua. La plej agxa faris samtian karieron, kiel la patro, nur en alia ministerio, kaj jam proksimigxis al tia ofica agxo, kiu rezultigas la inercion de salajro. La tria filo estis fiaskulo. Li en diversaj lokoj cxie malutilis al si kaj nun servis pri fervojoj: kaj lia patro kaj la fratoj, kaj precipe ties edzinoj ne nur ne sxatis renkontigxi kun li, sed sen ekstrema neceso ecx ne rememoradis pri lia ekzisto. La fratino edzinigxis al barono Gref, sama peterburga oficisto kiel lia bopatro. Ivan Iljicx estis la phenix de la famille kiel oni diris. Li estis ne tiel frida kaj akurata, kia la pliagxa, kaj ne tia aventurema, kia la plijuna. Li estis la meza inter ili " sagxa, vigla, agrabla kaj digna homo. Li estis edukata kun la plijuna frato en jura lernejo. La plijuna ne finis kaj estis forpelita el la kvina klaso. Sed Ivan Iljicx bone finis la kurson. En la jura lernejo li jam estis tio, kio li estis poste dum sia tuta vivo: homo kapabla, gaje bonhumora kaj kontaktema, sed strikte plenumanta tion, kion li opiniis sia devo; kaj sia devo li opiniis cxion, kion konsideris tia la pli altrangaj personoj. Li ne estis humilema knabo, nek poste adolto, sed ekde plej frua junagxo li, kvazaux musxo al lumo, strebis al plej altrangaj homoj en la socio, alproprigis ilian stilon, ilian mondkoncepton kaj establis kun ili amikajn rilatojn. Cxiuj pasioj de infaneco kaj juneco pasis por li ne lasinte grandajn spurojn; li estis kaj sentema kaj vantema, kaj " fine, en la superaj klasoj " liberala, sed cxio en decaj limoj, kiujn korekte indikis al li la prudento.

En la jura lernejo li faris ankaux agojn, kiujn antauxe li opiniis grandaj acxajxoj kaj sentis pro ili abomenon al si mem dum la tempo, kiam li estis faranta tiujn; sed poste, vidinte, ke samon faras ankaux altrangaj personoj kaj ne opinias tion malbona, li ne tute agnoskis ilin bonaj, sed perfekte forgesis ilin kaj neniam cxagrenigxis de la rememoroj prie.

Fininte la lernejon kaj ricevinte la dekklasan rangon (kolegia sekretario), Ivan Iljicx, ricevinte de la patro monon por ekipi sin, mendis por si la vestaron de Sxarmer, fiksis al sxlosilringo medaleton kun la skribo respice finem, adiauxis princon kaj edukiston, tagmangxis kun la kamaradoj en la restoracio de Donon kaj kun novaj modaj valizo, vestoj, subvestoj, raz- kaj tualet-kompleto kaj plejdo, menditaj kaj acxetitaj en la plej bonaj vendejoj, forveturis en provincon por okupi postenon de speciala helpanto de la guberniestro, trovitan de lia patro.

En la provinco Ivan Iljicx tuj arangxis por si saman facilan kaj agrablan staton, kiun li havis en la jura lernejo. Li servis, faris karieron kaj samtempe agrable kaj bone amuzigxis; kelkfoje li veturis al distriktoj kun komisioj de la estraro, tenis sin digne kaj kun superuloj kaj kun subuloj, kaj kun precizo kaj nekoruptebla honesto, pri kiu li ne povis ne fieri, plenumis la komisiojn, precipe pri aferoj de religi-skismuloj.

En oficaj aferoj li estis, malgraux siaj juneco kaj inklino al facila gajo, ege modera, oficiala kaj ecx severa; sed en la sociaj aferoj li ofte estis petolema kaj sprita kaj cxiam bonhumora, deca kaj bon enfant, kiel diris pri li lia estro kaj ties edzino, por kiuj li estis tre hejmeca homo.