Выбрать главу

Tre baldaux, ne pli ol unu jaron post la edzigxo, Ivan Iljicx komprenis, ke la geedza vivo, prezentante certajn oportunajxojn de la vivo, fakte estas tre komplika kaj malfacila afero, rilate kiun, por bone plenumi sian devon, tio estas " vivi la decan vivon, aprobatan de la socio, necesas ellabori certan sintenon, samkiel rilate la oficon.

Tiun rilaton al la geedza vivo ellaboris por si Ivan Iljicx. Li postulis de la geedza vivo nur tiujn oportunajxojn de hejma tagmangxo, mastrino, lito, kiujn gxi povis doni al li, kaj cxefe tiun decon de eksteraj formoj, kiuj estas difinataj far socia opinio. En la cetero li sercxadis gajan agrablecon kaj se li trovis tiun, li estis tre danka, sed frontinte reziston kaj grumblemon, li tuj estis foriranta en sian apartan forbaritan mondon de ofico kaj trovis agrablecon en gxi.

Ivan Iljicx estis aprecata kiel bona servulo, kaj post tri jaroj oni faris lin vicprokuroro. Novaj devoj, ties graveco, ebleco jugxigi kaj enprizonigi ajnan homon, publikeco de la paroloj, sukceso, kiun havis en tiu cxi sfero Ivan Iljicx " cxio cxi pli logis lin al la ofico.

Aperis la gefiloj. La edzino igxis pli kaj pli grumblema kaj severa, sed la rilatoj al la hejma vivo, ellaboritaj de Ivan Iljicx, faris lin preskaux nepenetrebla por sxia grumblado.

Post sep jaroj da oficado en unu urbo Ivan Iljicx estis translokita al la prokurora posteno en alian gubernion. Ili translokigxis, mono malmultis, kaj al la edzino ne placxis tiu loko, kien ili venis. Kvankam la salajro superis la antauxan, la vivo estis pli multekosta; krome mortis du gefiloj, kaj tial la familia vivo igxis ecx pli malagrabla por Ivan Iljicx.

Praskovia Fjodorovna pri cxiuj okazantaj plagoj en tiu nova logxloko riprocxis la edzon. Plejparto de la objektoj de interparoloj inter la geedzoj, precipe la infanedukado, rezultigis la problemojn, pri kiuj estis rememorataj kvereloj, kaj la kvereloj cxiuminute pretis ekflagri. Restis nur tiuj raraj periodoj de amemo, kiuj iam venis al la geedzoj, sed dauxris mallonge. Tio estis insuletoj, al kiuj ili ankris sin portempe, sed poste denove plongxis en la maron de kasxata malamikeco, manifestigxanta en reciproka fremdeco. Tiu fremdeco povus cxagreni Ivanon Iljicx, se li opinius, ke tiel ne devus esti, sed nun li jam agnoskis tiun staton ne nur kiel normalan, sed kiel celon de sia agado en la familio. Lia celo estis cxiam pli kaj pli liberigi sin de tiuj malagrablajxoj kaj atribui al ili karakteron decan kaj sennocan; kaj li atingis gxin per tio, ke li cxiam malpli da tempo pasigis kun la familio, kaj kiam li estis devigata tion fari, li penis sekurigi sian staton per cxeesto de fremdaj personoj. Sed la cxefa afero por Ivan Iljicx estis la ofico. En la ofica mondo koncentrigxis por li la tuta intereso de la vivo. Kaj tiu intereso ensorbis lin. La konscio pri sia potenco, pri eblo pereigi ajnan homon, kiun li ekvolus pereigi, graveco, ecx aspekta, de sia veno en la jugxejon kaj de renkontoj kun subuloj, sia sukceso antaux la superuloj kaj subuloj, kaj cxefe, sia majstreco gvidi procesojn, kiun li sentis " cxio cxi gxojigis lin kaj plenigis lian vivon, kune kun kamaradaj konversacioj, tagmangxoj kaj visto. Do gxenerale la vivo de Ivan Iljicx dauxre iris tiel, kiel gxi devis iri laux lia opinio: agrable kaj dece.

Tiel li travivis pliajn sep jarojn. La pliagxa filino estis jam deksesjara, ankoraux unu infano mortis, kaj restis knabo-gimnaziano, la objekto de malkonkordo. Ivan Iljicx volis fordoni lin al jura lernejo, sed Praskovia Fjodorovna spite fordonis al gimnazio. La filino lernis hejme kaj kreskis bonorde, ankaux la knabo lernis ne malbone.

III

Tiel dauxris la vivo de Ivan Iljicx dum dek sep jaroj post la edzigxo. Li estis jam maljuna prokuroro, rezigninta pri kelkaj translokigxoj, atendante pli dezirindan postenon, kiam subite okazis malagrabla epizodo, kiu preskaux tute rompis lian vivtrankvilon. Ivan Iljicx estis atendanta la postenon de prezidanto en universitata urbo, sed Goppe iel devancis lin kaj ricevis tiun postenon. Ivan Iljicx incitigxis, komencis riprocxojn kaj interkverelis kun li kaj kun proksima estraro: oni igxis al li frida kaj dum sekva enpostenigo denove lin preteris.

Tio okazis en 1880. Tiu jaro estis la plej malfacila en la vivo de Ivan Iljicx. Tiujare evidentigxis, unuflanke, ke la salajro ne suficxas por la vivo; aliflanke " ke cxiuj lin forgesis kaj ke tion, kio sxajnis al li rilate lin plej granda kaj kruda maljusto, aliaj opiniis tute ordinara afero. Ecx la patro ne opiniis sia devo helpi lin. Li eksentis, ke cxiuj forlasis lin, opiniante lian staton kun la salajro 3500 rubloj plene normala kaj ecx felicxa. Li sola sciis, kun konscio pri la maljustajxoj faritaj al li, kaj kun eterna skoldado far la edzino, kaj kun sxuldoj, kiujn li komencis fari, vivante ekster siaj monrimedoj, " li sola sciis, ke lia stato tute ne estas normala.

Somere de tiu jaro por sanigi sian financon li arangxis feriojn kaj forveturis kun la edzino somerumi en vilagxo cxe la frato de Praskovia Fjodorovna.

En la vilagxo, sen la ofico Ivan Iljicx unuafoje eksentis ne nur enuon, sed angoron netolereblan kaj decidis, ke tiel vivi ne eblas, kaj necesas entrepreni ion decidan.

Post sendorma nokto, dum kiu Ivan Iljicx pasxadis sur teraso gxismatene, li decidis veturi en Peterburgon por klopodi kaj por puni ilin, tiujn, kiuj ne kapablis aprezi lin, transiri en alian ministerion.

Sekvatage, malgraux cxiuj admonoj de la edzino kaj bofrato, li veturis al Peterburgo.

Li veturis pro la sola celo: elpeti postenon kun kvin mil rubloj. Li jam celis nenian certan ministerion, brancxon aux specon de agado. Li bezonis nur postenon, postenon kun kvin miloj, en administrejo, banko, fervojo, oficejoj de imperiestrino Maria, ecx en doganejo, sed nepre kun kvin mil kaj nepre eliri el la ministerio, kie oni ne kapablis lin aprezi.

Kaj tiu vojagxo de Ivan Iljicx kronigxis per mirinda, subita sukceso. En Kursk la unuaklasan vagonon eniris F. S. Iljin, konato, kiu informis pri fresxa telegramo, ricevita de la kurska guberniestro, ke en la ministerio dum proksimaj tagoj okazos renverso: anstataux Pjotr Ivanovicx estos enpostenigita Ivan Semjonovicx. La supozata renverso, krom la signifo por Ruslando, havis specialan signifon por Ivan Iljicx per tio, ke gxi, elstarigante novan personon " Pjotr Petrovicx " kaj evidente lian amikon Zahxar Ivanovicx, estis plej bonefika por Ivan Iljicx. Zahxar Ivanovicx estis kamarado kaj amiko de Ivan Iljicx.

En Moskvo la informo konfirmigxis. Kaj veninte en Peterburgon Ivan Iljicx trovis Zahxaron Ivanovicx kaj ricevis promeson pri certa posteno en la antauxa ministerio de justico.

Post unu semajno li telegramis al la edzino: Zahxar anstataux Miller cxe unua raporto mi ricevos postenon

Ivan Iljicx dank' al tiu sxangxo de personoj subite ricevis en sia antauxa ministerio tian postenon, ke li igxis je du sxtupoj pli alta ol liaj kamaradoj; salajron kvin mil rubloj kaj tri mil kvincent kiel helpon por translokigxo. La tuta ofendigxo je la antauxaj malamikoj kaj je la tuta ministerio estis forgesita, kaj Ivan Iljicx igxis tute felicxa.

Ivan Iljicx revenis en la vilagxon gaja, kontenta, kia li delonge ne estis. Praskovia Fjodorovna same gajigxis, kaj inter ili aperis pacigxo. Ivan Iljicx rakontis pri tio, kiel cxiuj lin honorigis en Peterburgo, kiel cxiuj estintaj malamikoj estis hontigitaj kaj nun flatis antaux li, kiel cxiuj envias lin pro lia stato, kaj precipe pri tio, kiel forte cxiuj amis lin en Peterburgo.

Praskovia Fjodorovna atente auxskultis tion kaj sxajnigis, ke sxi kredas cxion cxi, kaj neniel oponis, sed sxi nur faris planojn pri nova vivarangxo en tiu urbo, kien ili estis translokigxontaj. Kaj Ivan Iljicx gxoje vidis, ke tiuj planoj estis ankaux la liaj, ke ili kongruas kaj ke lia stumbligxinta vivo denove akiras la veran, esencan por gxi karakteron de gaja agrablo kaj deco.