Выбрать главу

Ivan Iljicx venis por kurta tempo. La 10an de septembro li devis akcepti la postenon kaj, krome, necesis tempo por arangxi sin sur la nova loko, veturigi cxion el la provinco, aldone acxeti, mendi multon plian; unuvorte, arangxi sin tiel, kiel estis decidite en lia menso, kaj preskaux same, kiel estis decidite ankaux en la animo de Praskovia Fjodorovna.

Kaj nun, kiam cxio estis arangxita tiel sukcese kaj kiam li havis kun la edzino la saman celon, kaj, krome, ili malmulte vivis kune, ili tiel amikigxis, kiel neniam ekde la unuaj jaroj de sia geedza vivo. Ivan Iljicx planis forveturigi la familion tuj, sed pro insistoj de la fratino kaj de ties edzo, kiuj subite igxis precipe afablaj kaj parencaj al Ivan Iljicx kaj lia familio, Ivan Iljicx forveturis sola.

Ivan Iljicx forveturis, kaj gaja humoro, devenanta el la sukceso kaj agordo kun la edzino, kiuj plifortigis unu la alian, neniam forlasis lin. Trovigxis logxejo admirinda, tia sama, pri kia revis la geedzoj. Vastaj, altaj, malnovstilaj akceptejoj, oportuna grandioza kabineto, cxambroj por la edzino kaj la filino, lernocxambro por la filo " cxio estis kvazaux speciale elpensita por ili. Ivan Iljicx mem entreprenis komfortigon, elektis tapetojn, alacxetis meblojn, precipe el malnovajxoj, al kiuj li donis specialan comme-il-fautan stilon, tegajxon, kaj cxio kreskis, kreskis kaj estis venanta al tiu idealo, kiun li imagis por si. Kiam li duone arangxis sin, lia rezulto superis liajn atendojn. Li komprenis tiun comme-il-fautan, gracian kaj ne banalan karakteron, kiun havos cxio, kiam estos preta. Endormigxante li imagis la salonon, kia gxi estos. Rigardante la gastcxambron, ankoraux ne finitan, li jam vidis kamenon, ekranon, etagxeron kaj tiujn segxetojn disjxetitajn, tiujn telerojn surmure kaj bronzajxojn, kiam ili cxiuj trovos siajn lokojn. Lin gxojigis la penso, kiel li mirigos Pranjon kaj Elinjon, kiuj same havas guston al tio. Ili neniel atendas tion. Precipe li sukcesis trovi kaj malkare acxeti malnovajn ajxojn, kiuj atribuis al cxio speciale noblan karakteron. Li en siaj leteroj intence prezentis cxion malpli bona ol reale, por mirigi ilin. Cxio cxi tiel okupis lin, ke ecx la nova ofico lin, sxatantan tiun aferon, okupis malpli ol li atendis. Dum kunsidoj li iam havis minutojn de malatento: li enpensigxis pri tio, kiaj kornicoj konvenas al la kurtenoj " rektaj aux krispaj. Li estis tiel okupita per tio, ke ofte mem klopodis, ecx transsxovis meblojn kaj mem alipendigis kurtenojn. Foje li surgrimpis sxtupetaron por montri al nekomprenema tapetisto, kiel li volas drapiri, mispasxis kaj falis, sed kiel forta kaj lerta homo, li retenis sin, nur per sia flanko frapis tenilon de kadro. La kontuzo iom doloris, sed baldaux pasis. Ivan Iljicx sentis sin tiutempe precipe gaja kaj sana. Li skribis: mi sentas, ke de mi defalis eble dek kvin jaroj. Li planis fini en septembro, sed cxio prokrastigxis gxis mezo de oktobro. Sed cxio rezultis placxa " ne nur li tion diris, sed al li diris cxiuj, kiuj vidis.

Esence ja estis tio sama, kion havas cxiuj ne tre ricxaj homoj, kiuj volas simili ricxulojn kaj nur tial similas unu la alian: sxtofoj, ebono, floroj, tapisxoj kaj bronzajxoj, cxio malhela kaj brila, " cxio, kion cxiuj homoj de certa speco faras por esti similaj al cxiuj homoj de certa speco. Ankaux cxe li cxio tre similis, ke ecx ne eblis ion atenti; sed al li cxio cxi sxajnis io specifa. Kiam li renkontis siajn familianojn en la fervoja stacio, veturigis ilin en sian lumigitan pretan cxambron kaj lakeo kun blanka kravato malsxlosis la pordon al la vestiblo, ornamita per floroj, kaj poste ili eniris la gastcxambron, la kabineton kaj ahxis pro plezuro " li estis tre felicxa, kondukis ilin cxie, estis ensorbanta iliajn lauxdojn kaj brilis pro plezuro. La saman vesperon kiam dum teumado Praskovia Fjodorovna demandis lin, interalie, kiel li falis, li ekridis kaj teatrece prezentis kiel li estis fluginta kaj timigis la tapetiston. " Ne vane mi gimnastikis. Iu alia mortbatigxus, sed mi nur iomete frapigxis jen cxi tie; se tusxi " doloras, sed jam pasas; simpla kontuzo.

Kaj ili ekvivis en la nova ejo, en kiu, kiel cxiam, se oni bone enhejmigxas, mankas nur unu cxambro, kaj kun novaj monrimedoj, al kiuj kiel cxiam nur iomete " nur kvincent rubloj " mankis, kaj cxio tre bonis. Precipe bone estis en la komenca tempo, kiam ankoraux ne cxio estis arangxita, kaj necesis arangxi plu: tion acxeti, tion mendi, tion transmeti, tion adapti. Kvankam estis iomaj malkonsentoj inter la geedzoj, sed ambaux tiom kontentis kaj estis tiom multe da aferoj, ke cxio estis finata sen grandaj kvereloj. Kiam jam nenio restis por arangxi, igxis iom enue kaj io ekmankis, sed tiutempe jam aperis konatoj, kutimoj, kaj la vivo plenigxis.

Ivan Iljicx, pasiginte matenon en la jugxo, estis revenanta al tagmangxo kaj dekomence lia humoro bonis, kvankam iom suferis gxuste pro la ejo. (Ajna makulo sur tablotuko aux tapeto, sxirita sxnuro de kurteno incitis lin; li tiom da peno uzis por arangxo, ke lin dolorigis cxiu detruo). Sed gxenerale la vivo de Ivan Iljicx ekfluis tiel, kiel liakrede devis flui la vivo: facile, agrable kaj dece. Li ellitigxis je la nauxa, trinkis kafon, legis tagjxurnalon, poste surmetis uniformon kaj veturis en la jugxejon. Tie jam estis preta la jungo, en kiu li laboris; li tuj trafis en gxin. Vizitantoj, informoj en la kancelario, la kancelario mem, kunsidoj " publikaj kaj decidaj. En cxio cxi necesis scipovi forigi cxion krudan, vivecan, kio cxiam rompas korektan fluon de oficaj aferoj: necesas ne lasi kun homoj ajnajn rilatojn krom la oficaj, kaj preteksto al rilatoj devas esti nur ofica kaj la rilatoj mem nur oficaj. Ekzemple, kiam venis homo kaj deziris ion ekscii. Ivan Iljicx kiel homo ne ofica ne povis havi iajn rilatojn al tia homo; sed se ekzistis rilato de tiu homo al oficialulo, kion oni povas esprimi sur papero kun titolo, " enkadre de tiaj rilatoj Ivan Iljicx faris cxion, absolute cxion eblan, kaj intertempe konservis similon de homaj amikaj interrilatoj, tio estas afablecon. Kiam finigxis la rilato ofica, tiam finigxis cxiu alia. Tiun kapablon apartigi la ofican flankon, ne miksante gxin kun sia vera vivo, Ivan Iljicx regis perfekte kaj per longa praktiko kaj talento ellaboris gxin gxis tia grado, ke li ecx, kiel virtuozo, fojfoje permesis al si kvazaux sxerce, intermiksi la homan kaj ofican rilatojn. Li permesis tion al si, cxar li sentis en si la forton cxiam, kiam necese, denove apartigi la ofican kaj forjxeti la homan. Tiu cxi ago realigxis cxe Ivan Iljicx ne nur facile, agrable kaj dece, sed ecx virtuoze. Dum pauxzoj li fumis, trinkis teon, konversaciis iom pri politiko, iom pri gxeneralaj aferoj, iom pri kartludo kaj plejmulte pri enpostenigxoj. Kaj laca, sed kun sento de virtuozo, klare plenuminta sian partion, unu el la unuaj violonoj de orkestro, li estis revenanta hejmen. Hejme la filino kaj patrino ien veturadis aux iu vizitis ilin, la filo estis en gimnazio, preparis hejmajn taskojn kun privataj instruistoj kaj lernis diligente tion, kion oni instruas en gimnazio. Cxio estis bona. Post la tagmangxo se ne estis gastoj, Ivan Iljicx fojfoje legis libron, pri kiu oni multe parolis, kaj vespere sidigxis por aferoj, tio estas " li legis paperojn, kontrolis laux legxoj, komparis la enketajxojn kaj koordinis al legxartikoloj. Cxio cxi estis por li nek enua, nek gaja. Enue estis, kiam oni povis ludi kartojn, sed se ne estis kartoj " tio tamen pli bonis ol sidi sola aux kun la edzino. Kaj plezuro por Ivan Iljicx estis festenetoj, al kiuj li invitadis gesinjorojn socie gravajn, kaj tia tempopasigo kun ili, kio similis ordinaran tempopasigon de tiuj homoj, samkiel lia gastcxambro similis cxiujn gastcxambrojn.

Unufoje ili okazigis ecx vesperon kun dancoj. Kaj Ivan Iljicx estis gaja, kaj cxio bonis, nur aperis granda kverelo kun la edzino pro tortoj kaj bombonoj: Praskovia Fjodorovna havis propran planon, kaj Ivan Iljicx insistis je tio, ke cxion necesas preni de multekosta sukerajxisto kaj prenis plurajn tortojn, kaj la kverelo estis pro tio, ke tortoj restis, kaj la sukerajxista fakturo estis je kvardek kvin rubloj. La kverelo estis granda kaj malagrabla, do Praskovia Fjodorovna diris al li: Stultul', acidulo . Kaj li kaptis sian kapon kaj plenkolere menciis ion pri divorco. Sed la vespero mem estis gaja. Estis bona societo, kaj Ivan Iljicx dancis kun princino Trufonova, la fratino de tiu, kiu famis pro organizo de la societo Forportu mian triston . Gxojoj oficaj estis la gxojoj de memamo, gxojoj sociaj estis la gxojoj de vantemo; sed la veraj gxojoj de Ivan Iljicx estis la gxojoj de kart-ludo. Li konfesis, ke post cxio, post cxiuj ajn malgxojaj okazoj en lia vivo, la gxojo, kiu kvazaux kandelo flamis antaux cxiuj aliaj, estis eksidi kun bonaj ludantoj kaj nekriemaj partneroj, kaj nepre kvarope (kvinope ja estas tro dolore eliri, kvankam oni afektas, ke tre sxatas tion), kaj okazigi sagxan, seriozan ludon (kiam kartoj bonas), poste vespermangxi kaj trinki glason da vino. Kaj endormigxis post ludo, precipe post eta gajno (granda " neagrablas), Ivan Iljicx kun precipe bona humoro. Tiel ili vivis. La societa rondo cxe ili aperis plej bona, ilin frekventis kaj gravuloj kaj junuloj.