Выбрать главу

Rilate la rondon de siaj konatoj la geedzoj kaj la filino perfekte samopiniis kaj, ecx ne interkonsentante, same forpremadis de si kaj liberigis sin for de cxiaj diversaj amikoj kaj parencoj, malluksuloj, kiuj estis strebantaj al ili kun tenerajxoj en la gastcxambron kun japanaj teleroj surmure. Baldaux tiuj amikoj-malluksuloj cxesis strebi, kaj cxe la familio Golovin restis nur la plej bona societo. Frauxloj amindumis Elinjon, kaj Petrisxcxev, la filo de Dmitrij Ivanovicx Petrisxcxev kaj la sola heredanto de ties havajxo, jugxesploristo, ekamindumis Elinjon, do Ivan Iljicx jam foje priparolis tion kun Praskovia Fjodorovna: cxu indas ilin kunvenigi por cxevaltria veturo aux arangxi spektaklon. Tiel ili vivis. Kaj cxio dauxris tiel, sensxangxe, kaj cxio estis tre bona.

IV

Cxiuj estis sanaj. Ne eblis nomi malsano tion, ke Ivan Iljicx diris fojfoje, ke li havas strangan guston en la busxo kaj ion neoportunan en la liva flanko de la ventro.

Sed okazis, ke tiu neoportuneco komencis pligrandigxi kaj transformigxi dume ne en doloron, sed en konscion de konstanta pezo cxe la flanko kaj en malbonhumoron. Tiu malbonhumoro, cxiam pli kaj pli fortigxante, komencis fusxi la agrablecon de facila kaj deca vivo, jam preskaux stabiligxintan en la familio Golovin. La geedzoj komencis pli ofte kvereli, kaj baldaux vanuis la facileco kaj agrableco, kaj kun peno estis retenata sole deco. Scenoj denove plioftigxis. Denove restis nur insuletoj, ecx tiuj malmultis, sur kiuj la geedzoj povis interkontakti sen eksplodo.

Kaj Praskovia Fjodorovna nun ne senbaze diradis, ke sxia edzo havas pezan karakteron. Kun sia kutimo troigi sxi diradis, ke cxiam dekomence estis tia terura karaktero, ke bezonatis sxia bonkoreco por toleri tion dum dudek jaroj. La vero estis, ke la kvereloj nun devenis de li. Liaj cxikanoj komencigxis cxiam jxus antaux tagmangxo kaj ofte, gxuste kiam li estis ekmangxanta, cxe supo. Jen li rimarkis, ke iu mangxilo estas difektita, jen mangxajxo ne tielas, jen la filo metis kubuton sur tablon, jen frizajxo de la filino malkonvenas. Kaj pri cxio li akuzis Praskovian Fjodorovna. Praskovia Fjodorovna dekomence oponis kaj diris al li malagrablajxojn, sed li du-trifoje komence de tagmangxo atingis tioman furiozon, ke sxi komprenis, ke tio estas malsaneca stato, kiun provokas en li akcepto de nutrajxoj, kaj kvietigis sin; jam ne oponis, sed nur rapidigis tagmangxon. Sian kvietigxon Praskovia Fjodorovna taksis kiel sian grandan meriton. Decidinte, ke la edzo havas teruran karakteron kaj kauxzis malfelicxon de sxia vivo, sxi komencis kompati sin. Kaj ju pli sxi sin kompatis, des pli sxi malamis la edzon. Sxi komencis deziri, ke li mortu, sed sxi ne povis tion deziri, cxar tiam ne estus salajro. Kaj tio ecx pli incitis sxin kontraux li. Sxi opiniis sin treege malfelicxa gxuste pro tio, ke ecx lia morto ne povus sxin savi, kaj sxi incitigxis, kasxis tion, kaj tiu sxia kasxita incitigxo plifortigis lian incitigxon.

Post unu tago, kiam Ivan Iljicx estis precipe maljusta kaj post kiu li dum klarigoj diris, ke vere li estas incitigxema, sed ke tio estas pro malsano, sxi diris al li, ke se li malsanas, do necesas sin kuraci, kaj postulis, ke li vizitu faman kuraciston.

Li veturis. Cxio estis, kiel li atendis; cxio estis tiel, kiel estas farata kutime. Kaj atendado, kaj graveco sxajna, doktora, al li konata, tiu sama, kiun li konis en si mem en jugxejo, kaj frapetado, kaj auxskultado, kaj demandoj, postulantaj antauxdifinitajn kaj evidente nebezonatajn respondojn, kaj signifoplena aspekto, sugestanta, ke vi, por tiel diri, nur venu al ni, kaj ni cxion arangxos " ni scias sendube kiel necesas cxion arangxi, cxion laux sama maniero por cxiu ajn homo, kiun vi volas. Cxio estis precize sama kiel en la jugxejo. Kiel li en la jugxejo afektis antaux akuzitoj, samtiel antaux li afektis la fama doktoro.

La doktoro diris: tio kaj tio indikas, ke vi havas interne tion kaj tion; sed se tio ne konfirmigxos laux esploroj de tiu kaj tiu, do pri vi necesas supozi tion kaj tion. Kaj se supozi tion, do k. t. p. Por Ivan Iljicx gravis nur sola demando: cxu lia stato dangxeras aux ne? Sed la doktoro ignoris tiun malkonvenan demandon. El vidpunkto de la doktoro tiu demando estis vanta kaj ne diskutenda; ekzistis nur pritakso de probableco " vaganta reno, kronika kataro kaj morbo de cekumo. Estis ne demando pri la vivo de Ivan Iljicx, sed diskuto inter la vaganta reno kaj cekumo. Kaj tiun diskuton antaux la okuloj de Ivan Iljicx la doktoro brile solvis favore al cekumo, farinte klauxzon pri tio, ke esploro de urino povos doni novajn faktojn kaj tiam la proceso estos rekonsiderata. Cxio cxi estis precize la samo, kion milfoje faris mem Ivan Iljicx super akuzitoj per same brila maniero. Same brile faris sian resumon la doktoro kaj jubile, ecx gaje rigardis al la akuzito super okulvitroj. El la doktora resumo Ivan Iljicx faris jenan konkludon, ke la afero mavas, kaj por la doktoro, kaj versxajne por cxiu indiferentas, sed por li " mavas. Kaj tiu konkludo dolore atakis Ivanon Iljicx, elvokinte en li la senton de granda kompato al si kaj granda kolero kontraux tiu doktoro indiferenta al tiom grava problemo.

Sed li diris nenion, ekstaris, metis monon surtablen kaj, suspirinte, diris: " Ni malsanuloj, versxajne, ofte faras al vi malkonvenajn demandojn, " li diris. " Gxenerale, cxu tiu malsano estas dangxera aux ne?..

La doktoro severe rigardis lin per unu okulo tra la okulvitroj, kvazaux dirante: akuzito, se vi ne restos enkadre de prezentataj al vi demandoj, mi estos devigita fari ordonon forigi vin el la kunsidejo. " Mi jxus diris al vi tion, kion opiniis necesa kaj oportuna, " diris la doktoro. " Pluon montros la esploro. " Kaj la doktoro klinsalutis.

Ivan Iljicx eliris lante, moroze sidigxis en sledon kaj veturis hejmen. Dum la tuta vojo li sencxese rememoris cxion, kion diris la doktoro, penante traduki tiujn implikitajn, neklarajn sciencajn vortojn en simplan lingvon kaj tralegi en ili respondon al la demando: cxu mavas " tre mavas al mi, aux dume ne? Kaj sxajnis al li, ke la senco de cxio dirita de la doktoro estis, ke tre mavas. Cxio surstrate sxajnis al Ivan Iljicx trista. Kocxeroj estis tristaj, domoj tristaj, pasxantoj, butikoj tristaj. Kaj la doloro, obtuza, obseda doloro, ecx por sekundo ne cxesanta, sxajne, pro neklaraj paroloj de la doktoro ricevis alian, pli seriozan signifon. Ivan Iljicx kun nova peza sento nun atentis gxin.

Li venis hejmen kaj ekrakontis al la edzino. La edzino auxskultis, sed meze de la rakonto venis la filino kun cxapeleto: sxi intencis veturi kun la patrino. Sxi kun peno sidigxis por auxskulti tiun tedajxon, sed longe ne eltenis, ankaux la patrino ne finauxskultis. " Nu, mi tre gxojas, " diris la edzino, " nun vi atentu, akurate akceptu la kuracilon. Donu la recepton, mi sendos Gerasimon en apotekon. " Kaj sxi iris vesti sin. " Nu, estu tiel, " li diris. " Eble cxio rezultos bone