Выбрать главу

V

Tiel estis dum unu monato kaj dum du. Antaux la Novjaro en ilian urbon venis lia bofrato kaj haltis cxe ili. Ivan Iljicx estis en la jugxejo. Praskovia Fjodorovna veturis por acxetoj. Enirinte sian kabineton li trovis tie la bofraton, sanan sangvinulon, kiu estis mem malpakanta sian valizon. Li levis la kapon pro la pasxoj de Ivan Iljicx kaj rigardis lin dum sekundo silente. Tiu rigardo cxion malkovris al Ivan Iljicx. La bofrato malfermis la busxon por ahxi kaj bridis sin. Tiu movo konfirmis cxion.

" Mi sxangxigxis, cxu?
" Jes, estas sxangxo.

Kaj kiam ajn poste Ivan Iljicx instigis la bofraton al parolo pri sia aspekto, la bofrato silentemis. Venis Praskovia Fjodorovna, la bofrato iris al sxi. Ivan Iljicx sxlosis la pordon kaj ekrigardis sin en spegulo " rekte, poste deflanke. Li prenis sian portreton kun la edzino kaj komparis la portreton kun tio, kion li vidis en spegulo. La sxangxo estis grandega. Poste li nudigis la brakojn gxiskubute, rigardis, mallevis la manikojn, sidigxis sur kanapon kaj igxis pli nigra ol nokto. Ne indas, ne indas , " li diris al si, saltlevigxis, aliris la tablon, prenis dosieron, eklegis gxin, sed ne povis. Li malsxlosis la pordon, iris en la halon. La gastcxambra pordo estis fermita. Li proksimigxis al gxi piedpinte kaj ekauxskultis. " Ne, vi troigas, " diris Praskovia Fjodorovna. " Kial do troigas? Vi ne vidas " li estas morta homo, rigardu liajn okulojn. Mankas lumo. Ja kio 'stas al li? " Neniu scias. Nikolajev (alia doktoro) diris ion, sed mi ne scias. Lesxcxetickij (la fama doktoro) diris male

Ivan Iljicx deiris, iris al si, kusxigxis kaj ekpensis: Reno, la vaganta reno . Li rememoris cxion, kion al li diris la doktoroj " kiel gxi desxirigxis kaj kiel vagas. Kaj li per strecxo de imago penis kapti tiun renon kaj haltigi, fiksi gxin; tiom malmulte necesas, sxajnis al li. Ne, mi veturu al Pjotr Ivanovicx . (lia amiko, kiu havis amikon doktoron) Li starigxis, ordonis jungi cxevalon kaj pretigxis veturi. " Kien vi, Jean? " demandis la edzino kun speciale malgaja kaj nekutime bonkora mieno.

Tia nekutima bonkoreco kolerigis lin. Li moroze rigardis sxin.

" Mi bezonas al Pjotr Ivanovicx.

Li veturis al la amiko, kiu havis amikon doktoron. Kaj kun li al la doktoro. Li trovis lin kaj longe konversaciis kun li.

Traktante anatomie kaj fiziologie la detalojn pri tio, kio, laux la doktora opinio, okazadis en li, li cxion komprenis.

Estas unu umajxo, eta umajxo en la cekumo. Cxio cxi povis normaligxi. Plifortigi energion de unu organo, malpliigi funkciadon de alia, okazos ensorbigxo kaj cxio normaligxos. Li iom malfruis al tagmangxo. Tagmangxis, gaje parolis, sed longe ne povis foriri por okupi sin. Fine li iris en la kabineton kaj tuj sidigxis por labori. Li legis dosierojn, laboris, sed la konscio, ke li havas prokrastitan gravan intiman aferon, pri kiu li okupigxos fine, ne forlasis lin. Kiam li finis la aferojn, li rememoris, ke tiu intima afero estis pensoj pri la cekumo. Sed li ne cedis al ili, li iris en la gastcxambron por teumi. Estis gastoj, oni interparolis kaj pianludis, kantis; estis la jugxesploristo, la dezirata fiancxo de la filino. Ivan Iljicx pasigis tiun vesperon, laux rimarko de Praskovia Fjodorovna, pli gaje ol la aliajn, sed li ecx por unu minuto ne forgesis, ke li havas prokrastitajn gravajn pensojn pri la cekumo. Je la dek-unua horo li adiauxis kaj iris al si. Li dormis sola ekde la komenco de sia malsano, en cxambreto apud la kabineto. Li venis, senvestigxis kaj prenis romanon de Zola, tamen ne legis gxin, sed pensis. Kaj en lia imago okazadis tiu dezirata normaligxo de la cekumo. Ensorbigxis, eljxetigxis; restarigxis la korekta funkciado. Jes, cxio cxi veras, " li diris al si. " Nur necesas helpi al la naturo . Li rememoris pri la medikamento, levigxis, glutis gxin, kusxigxis surdorsen, atentante tion, kiel bonfartige efikas la medikamento kaj kiel gxi neniigas la doloron. Nur regule akcepti kaj eviti nocajn influojn; mi jam nun fartas iom pli bone, multe pli bone . Li palpis la flankon " lauxpalpe ne doloras. Jes, mi ne sentas, vere, jam multe pli bone . Li estingis kandelon kaj kusxigxis surflanke La cekumo korektigxas, ensorbigxas. Subite li eksentis la konatan malnovan, obtuzan, obsedan doloron " obstinan, softan, seriozan. En la busxo " la sama konata acxajxo. Eksucxatis la koro, nebuligxis en la kapo. Dio mia, dio mia! " li eldiris. " Denove, denove kaj neniam cxesos . Kaj subite li ekvidis la aferon de tute alia flanko. Cekumo! Reno, " li diris al si. " Ne pri la cekumo, ne pri la reno temas, sed pri la vivo kaj morto. Jes, la vivo estis, kaj jen gxi foriras, foriras, kaj mi ne povas reteni gxin. Jes. Kial sin trompi? Cxu ne evidentas al cxiuj, krom mi, ke mi mortas, kaj la demando estas nur pri kvanto de semajnoj, tagoj " nun eble. Jen estis lumo, kaj nun " tenebro. Jen mi estis tie cxi, kaj nun tien! Kien? Lin cxirkauxblovis frido, la spiro haltis. Li auxdis nur korbatojn. Mi ne estos, do kio estos? Nenio. Do kie mi estos, kiam mi ne estos? Cxu vere morto? Ne, mi ne volas . Li saltlevigxis, volis bruligi kandelon, palpis per la tremantaj manoj, faligis la kandelon kun la ingo planken kaj refalis sur la kusenon. Kiucele? Tutegale, " li diris al si, rigardante mallumon per la malfermitaj okuloj. " Morto. Jes, morto. Kaj ili ne scias, kaj ne volas scii, kaj ne kompatas. Ili ludas. (Li auxdis forajn, trans la pordo, resonojn de vocxo kaj ritornelojn). Por ili tutegalas, sed ankaux ili mortos. Stultular'. Mi pli frue, kaj ili poste; ankaux al ili estos la samo. Sed ili gxojas. Brutoj! Kolero sufokadis lin. Kaj al li igxis turmente, netolereble peze. Ja ne povas esti, ke cxiuj cxiam estas destinitaj por tiu terura timo. Li levigxis. Io ne tielas; necesas trankviligxi, necesas pripensi cxion dekomence . Kaj jen li komencis pripensi. Jes, komenco de malsano. Frapis la flankon, kaj mi estis cxiam la sama, kaj nun kaj morgaux; iom doloris, poste doktoroj, poste tedo, angoro, denove doktoroj; kaj mi iris cxiam pli kaj pli proksimen al abismo. Fortoj malplias. Pli proksimen, ankoraux pli. Kaj jen mi estingigxis, al mi lumo en la okuloj mankas. Kaj morto, sed mi pensas pri cekumo. Pensas pri tio, kiel ripari la intestacxon, sed tio estas morto. Cxu vere morto? Denove lin ekobsedis teruro, li ekanhelis, klinigxis, sercxis alumetojn, premis per kubuto sxranketon. Gxi malhelpis al li kaj dolorigis, li ekkoleris kontraux gxi, premis kun rankoro pli forte kaj faligis la sxranketon. Kaj en despero, anhelante, li falis surdorsen, atendante tujan morton.

La gastoj tiutempe estis forveturantaj. Praskovia Fjodorovna adiauxis ilin. Sxi auxdis la falon kaj eniris.

" Kio al vi?

" Nenio. Faligis hazarde.

Sxi eliris, alportis kandelon. Li kusxis, peze kaj tro rapide spiranta, kiel homo, kurinta verston, per senmovigxintaj okuloj rigardis sxin.

" Kio al vi, Jean?

" Nenio o. Fa li gis. " Kion ja diri. Sxi ne komprenos , " li pensis.

Sxi vere ne komprenis. Sxi levis la sxranketon, bruligis por li kandelon kaj haste foriris: sxi devis adiauxi gastinon.

Kiam sxi revenis, li estis plu kusxanta surdorse, rigardante supren.

" Kio al vi, cxu pli mavas?
" Jes.
Sxi balancis perkape, iom sidis.

" Cxu vi scias, Jean, mi pensas, ke eble ni invitu sinjoron Lesxcxetickij hejmen.

Tio signifis la faman doktoron inviti kaj ne sxpari monon. Li venene ridetis kaj diris: Ne . Sxi iom sidis, alvenis kaj kisis lian frunton.