— Mi tre dankas vin, — diris mi kiel eble plej mallaŭte.
Li turnis sin kaj ekridis:
— Pro kio? Ho, kia ci estas stultuleto, Sandy! Kiom da jaroj ci aĝas?
— Dek ses, — diris mi, — sed baldaŭ estos jam dek sep.
— Tuj videblas, ke ci estas vera viro, — rimarkis li, kaj, malgraŭ la tuta krudeco de la flato, mi grakĝemis, feliĉigita supermezure. Nun Duroc povis, ne timante malobeon, ordoni al mi ĉirkaŭiri la golfon sur kvar piedoj.
Kiam ni atingis angulon, Duroc tuj ĵetis rigardon malantaŭen kaj haltis. Mi same ekrigardis. Baldaŭ el la pordego eliris Warren. Ni kaŝis nin trans la angulo, tiel ke li nin ne vidis, sed li mem estis videbla por ni super la barilo, tra branĉoj. Warren ĵetis rigardojn al ambaŭ flankoj kaj rapide direktis sin trans ponteton super ravino al interstrateto, leviĝanta sur la transa flanko.
Tuj kiam li malaperis, el la sama pordego elkuris nudpieda junulino kun vango, ligita per tuko, kaj haste direktis sin al nia flanko. Ŝia ruza vizaĝo reflektis elreviĝon, sed, alkurinte la angulon kaj ekvidinte nin, ŝi rigidiĝis sur la loko, malferminte la buŝon, poste oblikve ĵetis rigardon, pasis pigre kaj tuj revenis.
— Ĉu vi serĉas Molly-n? — diris ŝi mistere.
— Vi ĝuste divenis, — respondis Duroc, kaj mi tuj komprenis, ke ni trovis ŝancon.
— Mi ne divenis, mi aŭdis, — diris tiu vangosta fraŭlino (jam mi estis preta ekmuĝi pro tristo, ke ŝi diros: «Tio estas mi, en via dispono»), movante antaŭ si la manojn, kvazaŭ ŝi estis kaptanta araneaĵon, — do, jen kion mi al vi diros: ŝi vere malestas ĉi tie, kaj ŝi nun estas en la gastejo, ĉe sia fratino. Iru, — la junulino svingis la manon, — tien laŭ la bordo. Vi devos nur unu mejlon iri. Vi vidos bluan tegmenton kaj flagon sur masto. Warren ĵus forkuris kaj sendube preparas fiaĵon, tial hastu.
— Mi dankas vin, bona animo, — diris Duroc. — Do, ankoraŭ ne ĉiuj estas kontraŭ ni.
— Mi ne estas kontraŭ, — protestis la junulino, — sed eĉ male. Ili la knabinon turnas, kiel deziras; mi tre kompatas la knabinon, ĉar, se ne defendi ŝin, ili ŝin forvoros.
— Forvoros? — demandis Duroc.
— Ĉu vi ne konas Lemarin-on[15]? — la demando sonis kiel tondra riproĉo.
— Ne, ni ne konas.
— Nu, tiuokaze estas tro longe por rakonti. Ŝi mem rakontos. Mi foriras, se oni min vidos kun vi…
La fraŭlino skuiĝis kaj malaperis post la angulo, kaj ni, senprokraste sekvante ŝian konsilon, kaj tiom rapide, kiom permesis la spirado, impetis al la plej proksima vojo sur la bordon, kie, kiel ni vidis, ni devis ĉirkaŭiri negrandan kabon — dekstre de la Signala Dezerto.
Ni povus, certe, pridemandinte pri la vojo, ekiri laŭ la plej mallonga irejo, sur malmola grundo, sed ne sur glita gruzo, tamen, kiel prave diris Duroc, en tiu stato estis nedezirinde, ke oni nin vidu sur vojoj.
Dekstre sur la deklivo staris arbaro, maldekstre brilis la matena bela maro, kaj vento blovis, feliĉe, al la nuko. Mi ĝojis, ke mi iras laŭ la bordo. Sur gruzo kuradis, bruante, strioj de verda akvo, malflusante poste reen per ŝaŭmo, flustranta pri silento. Ĉirkaŭirinte la kabon, ni ekvidis malproksime, sur sinuo de lilaj montetoj de la bordo, la bluan tegmenton kun mallarĝa fumeto de la flago, kaj nur tiam mi rememoris, ke Estamp atendas sciigojn. La samon, probable, pensis Duroc, ĉar li diris:
— Estamp atendos: tio, kio estas antaŭ ni, estas pli grava, ol li. — Tamen, kiel vi vidos poste, kun Estamp okazis alie.
IX
Trans la kabo kvietiĝis la vento, kaj mi ekaŭdis malforte alflugantan pianludon, — rapidan motivon. Ĝi estis klara kaj senartifika, kiel kampa vento. Duroc subite haltis, poste ekiris malpli rapide, kun fermitaj okuloj, mallevinte la kapon. Mi pensis, ke en liaj okuloj fariĝis malhelaj rondoj pro blindiga brilo de blankaj rulŝtonetoj; li malrapide ridetis, ne malfermante la okulojn, poste haltis duafoje kun iomete levita mano. Mi ne sciis, kion li pensas. Liaj okuloj subite malfermiĝis, li ekvidis min, sed plu rigardis tre distrite, kvazaŭ el malproksime; finfine, rimarkinte, ke mi miras, Duroc turnis sin kaj, nenion dirinte, ekiris pluen.
Ŝvitante, ni atingis la ombron de la domo. Flanke de la golfo la fasado estis ĉirkaŭigita per duetaĝa teraso kun veltolaj markezoj; maldika densa muro kun luko estis turnita al ni, kaj la enirejoj estis, supozeble, ĉe la flanko de la arbaro. Nun ni estis eksciontaj, kio estas tiu gastejo kaj kiu loĝas tie.
La muzikisto ĉesis ludi sian kvietan motivon kaj komencis transverŝi sonojn ekde akrigita trilo al obtuza basa murmurado, poste reen, ĉion tre rapide. Finfine li kelkfoje firme batis la ĉarman silenton de la mara mateno per unutona akordo kaj kvazaŭ malaperis.
— Interesa afero! — aŭdiĝis de sur la supra teraso raŭka, zorgigita voĉo. — Mi lasis brandon en la botelo je fingro super la etikedo, sed nun ĝi estas sub la etikedo. Ĉu vi ĝin eltrinkis, Bill?
— Ĉu mi trinku fremdan brandon? — morne kaj noble respondis Bill. — Mi nur pensis, ĉu tio ne estas vinagro, ĉar mi suferas pro migreno, kaj iomete malsekigis la naztukon.
— Anstataŭ suferi pro migreno, vi prefere instruiĝu, ke…
Poste, ĉar ni jam leviĝis laŭ pado al la posta flanko de la domo, la disputo aŭdiĝis per malklara interlukto de voĉoj, kaj antaŭ ni malfermiĝis enirejo kun ŝtuparo. Pli proksime al la angulo estis dua pordo.
Inter maloftaj, tre altaj kaj ombraj arboj, kiuj kreskis ĉi tie ĉirkaŭ la domo, transirante poste en densan arbaron, ni ne tuj estis rimarkitaj de la sola homo, kiun ni ĉi tie ekvidis. Tio estis junulino aŭ knabino? — mi ne povus diri tuj, sed inklinis al tio, ke estis knabino. Ŝi estis iranta nudpiede sur herbo, klininte la kapon kaj kunmetinte la manojn malantaŭe, tien kaj reen kun tia aspekto, kiel oni iradas el angulo en angulon en ĉambro. Sub arbo sur enfosita fosto situis ronda tablo, kovrita per tablotuko, sur ĝi kuŝis liniita papero, krajono, gladilo, martelo kaj monteto da juglandoj. Sur la junulino estis nenio, krom bruna jupo kaj malpeza blanka ŝalo kun blua rando, surĵetita sur la ŝultrojn. El ŝiaj tre densaj mallerte volvitaj haroj elstaris longaj harpingloj.
Paŝinte iom, ŝi sendezire eksidis al la tablo, enskribis ion sur la liniitan paperon, poste ŝovis la gladilon inter la genuojn kaj komencis disbatadi sur ĝi juglandojn per la martelo.
— Bonan tagon, — diris Duroc, alirante al ŝi. — Oni indikis al mi, ke ĉi tie loĝas Molly Warren!
Ŝi turniĝis tiel vigle, ke la tuta juglanda fabriko falis en herbon; ŝi rektiĝis, ekstaris kaj, iomete paliĝinte, konfuzite levetis la manon. Sur ŝia tre esprimema, maldika, iom malserena vizaĝo pasis kelkaj rapidaj, strangaj moviĝoj. Tuj ŝi aliris nin, ne rapide, sed kvazaŭ alflugis kun blovo de vento.
— Molly Warren! — diris la junulino, kvazaŭ ion pripensante, kaj subite perfide ruĝiĝis. — Bonvolu, sekvu min, mi diros al ŝi.
Ŝi ekkuris, klakante per la fingroj, kaj mi, sekvante ŝin, eniris en negrandan ĉambron, kie estis malvaste pro kofroj kaj malbona, sed pura meblaro. La knabino malaperis, ne doninte al ni pluan atenton, en alian pordon kaj kun krako frapfermis ĝin. Ni staris, kunmetinte la manojn, kun natura streĉo. Trans la pordo, kaŝinta tiun personon, aŭdiĝis falo de seĝo aŭ de io, simila al seĝo, tinto, kia aŭdeblas ĉe frakaso de vazo, furioza «diablo prenu tiujn agrafojn», kaj, post ioma abrupta bruo, subite eniris tre svelta junulino, kun maltrankviligita ridetanta vizaĝo, abunda hararanĝo kaj brilantaj per zorgo, malpaciencaj, klaraj nigraj okuloj, vestita en maldika silka robo de belega siringa koloro, ŝuoj kaj palverdaj ŝtrumpoj. Tio estis la sama nudpieda knabino kun la gladilo, sed mi devis nun agnoski, ke ŝi estas junulino.