Выбрать главу

S. Gorodeckij. La Promeso

Boriso Pestumskij festis tagon de sia naskiĝo, — jam la dudek-sepan datrevenon. Verdire, li ankoraŭ ne havis dudek sep jarojn, ĉar li estis naskiĝinta je kelke da minutoj antaŭ la dekdua, kaj nun estis nur la naŭa. Ankoraŭ matene kuŝante en la lito, li resumis sian tutan vivon kaj restis de tiu resumo preskaŭ kontenta. Edzino kun sufiĉe riĉa doto, du infanoj kaj sufiĉe granda reputacio de talenta verkisto, — tia estis la resumo, kaj la estonteco promesis konstantan prosperadon.

Precipe Pestumskij ĝojis pro tiu flua regula brulado, kiu antaŭ ne longe anstataŭis en li la malregulan kaj flagrecan flamon de l' juneco.

La gastoj, invititaj por teo, sidis longe kaj estis ĵus disveturintaj al siaj hejmoj. Ili konsistigis tiun tedan, sed akceptendan grupon de parencoj, kun kiu oni malofte interrilatas, kaj kun kiu oni havas preskaŭ nenion komunan, sed tamen samtempe daŭrigas ekstere-parencajn kaj anime-malvarmajn interrilatojn pro iaj hereditaj impresoj, neniam estingiĝantaj en homa sango.

Post ilia foriro restis malordo en la gastoĉambro, neĝustaloke metitaj mebloj, ne tute malplenigitaj skatoloj kun bombonoj kaj sufiĉe multe da tute nebezonataj objektoj, donacetoj de la vizitintoj, — precipe manlaboraĵoj de kuzinoj kaj onklinoj.

Pestumskij estis per maldiligentaj manoj transmetanta la donacojn, kiam eniris lia edzino, jam vestinta sin per simpla porhejma vesto.

La patrinaj devoj kaj mastrumado laŭ ŝia opinio estis nuraj taskoj de l' virino, sed en tio, kiel ŝi en la vivo agis laŭ siaj opinioj, estis multe da virga sincereco kaj ĉarmo. Ŝi ne estis amanta la parencojn, nek la novelojn kaj literaturajn konatojn de sia edzo, sed ŝi prenis de li nur lian simplan animon, kiom ĝi restis, sendifekta post la konstantaj insidaj kaj kruelaj atencoj de la vivo.

Antaŭ la edziĝo kun ŝi Pestumskij estis multon disipinta[1], sed ŝi sukcesis iel kunkolekti la restaĵojn kaj nun adoris kaj gardis ilin kun la pasio de insisto.

Ŝirminte per si la donacojn, ŝi forkondukis lin de apud la tablo, kaj sin karese premante unu al la alia, ili per facilaj pasoj de amika paro venis al la kanapeto kaj, sidante sur ĝi, per koncizaj malmultvortaj frazoj komencis interparolon de de longe amikiĝintaj homoj, duonvorte komprenantaj unu la alian, kaj havantaj jam sian ĉarman intiman ĵargonon.

Iom lacaj kaj karesemaj, ili estis jam tuŝantaj en si sekretajn kordojn, per delikataj fingroj ekvivigante misterajn kaj dormantajn en profundo sonojn, kaj per sentema orelo atentante al kreskanta konata muziko, kiam subita, akrasona kaj malcedema, kiel la sorto mem, sonoriltintado pike rompis la melodian kalmecon de iliaj ĉambroj.

— Kiu ĝi estas? — demandis la edzino, kurante el la salono tra antaŭĉambro en sian buduaron.

— Jes, do kiu ĝi estas, — kiel eĥo, pli mallaŭte kaj malrapide, ripetis Pestumskij, irante mem por malfermi la pordon antaŭ la malfrua gasto, kaj konsciante, ke li mem ektimis, li aldonis:

— Neniu povas ankoraŭ veni. Tamen iu estis veninta, ĉar la sonorilo diris tion ankoraŭ pli sonore kaj nedubeble.

Grizkolore vestita, pala kaj grizokula fraŭlino, kvazaŭ revenante en sian hejmon, eniris kaj dummomente haltetante por diri: — Mi venis pro vi, — ŝi invitis Pestumskij-n en la salonon.

Ŝia bela vizaĝo esprimis decidemon, kaj la kaŝita penso severigis siajn karesajn trajtojn.

Pestumskij, restante ial remirigita, kondukis ŝin tra la salono en sian kabineton, kaj tie ili sidiĝis unu kontraŭe de la alia, disbaritaj per la tablo, kiel la rivero inter du bordoj.

— Boriso! — ŝi diris, kaj tiu ĉi nomo, prononcita per ŝia voĉo, simila al de malproksime blovanta varmo, impresis Pestumskij-n, kvazaŭ la suda vento per sia varmega ekblovo estus karesinta lian malvarman koron.

— Boriso, ĉu vi memoras…

— Nataŝa!…

Kaj en tutanima atako de reveninta juneco li salte leviĝis kaj etendis al ŝi siajn manojn, malfermante la animon per infanaj revoj, belkoloraj vesperoj kaj helaj fulmoj de l' unua amo.

— Nataŝa, karulino!

Kaj li ekhavis la deziron, ĉirkaŭkapti ŝin kaj fluge ŝin porti en kapturniga valso; kiel tiam sub firmamento, sur dancoplaco de somerloĝa vilaĝo, kie li konatiĝis kun ŝi kaj dancadis la tutan someron, — eble la plej belan someron de sia vivo.

Ŝi estis malvarme-trankvila, estante lumumita per ia nekonata de Pestumskij lumo. Ŝi neniel per sia persono rememorigis ion malagrablan; ilia romano estis akutsenta, sed senkulpa, ŝajnis esti nenio ekster la akuta ĝojo de tiu ĉi vizito, sed Pestumskij subite eksentis malvarmon kaj timon, kiel antaŭ la vizaĝo de l' sorto, kiu estas tuj parolonta.

— Hodiaŭ, Boriso; finiĝas via dudek-sepa jaro, ĉu ne? — demandis ŝi, kontrolante ne sin mem, sed, pli kredeble, lin.

— Jes; ho ne! Ĝi ankoraŭ ne finiĝis; sed estas finiĝonta.

— Kiel?

Ŝiaj okuloj rigidiĝis, kaj la lipoj time ektremis.

— Post du horoj.

— Ho, ĝi okazos baldaŭ.

Kaj ŝiaj vortoj ekblovis malvarmon en la ĉambron dum unu mallongega, sed premanta momento.

— Ĉu vi memoras la parkon, Boriso?

Kaj denove la sorĉa, malseka kaj varma vento ekblovis el sudo de l' vivo. Ŝi leviĝis, ĉirkaŭiris la tablon kaj, klininte sin super li, metis sur liajn ŝultrojn siajn grandajn kaj molajn manojn. La vizaĝon de Pestumskij tuŝis la freŝiga varmo de ŝia vizaĝo, kaj facilmova ondetaro de l' ĝojo ekportis lin en malproksiman bluan maron.

Kaj ŝi restis en la sama pozo, spirante kaj rigardante rekte al la pupiloj, kun rapide spiranta kruta brusto, ŝirminte antaŭ li ĉion, kio estis nun ĉirkaŭ li, kaj rememorigante la pasiritecon:

La ondetaro kreskis, kaj pli alten leviĝadis la ondoj de l' neatendita feliĉo kaj, kiel delikata perla ŝaŭmo sur iliaj randoj, sonoris kaj ruligis ŝia apartsona voĉo.

— Ĉu vi memoras ĉion, kaj tiun nokton, post kiu mi dum la tuta tago sentis min malfeliĉa? Ni iris for de la unua aleo, ien pli malproksimen. Mi ekamis vin. Miaj vangoj brulegis pro dezirego. Vi devis min kisi. Vi ja amis min. Mi ja estis bela. Kaj vi tiam ne kisis min. Tiam vi ne estis kisinta. - Ŝi brogis lian vizaĝon per sia spiro. - Vi kisu min nun.

Pestumskij deteneme, ne sen plezuro, per malviglaj movoj proksimigis siajn lipojn, klare videblajn sub la kombitaj lipharoj, al ŝiaj ruĝaj kaj malmolaj lipoj.

Kaj poste ŝi tuj deiris kaj sidiĝis sur la antaŭa loko ĉe la kontraŭa flanko de la tablo. Ĉu nur tio ĉi estas ĉio? Ŝi estis sufiĉe ĉarma, por ke ŝia vizito amuzu Pestumskij-n. Sed li sciis, ke lin atendas la edzino, kaj alprenante duone ŝercan, duone seriozan mienon, li diris:

— Nu, kio estas krome? Ĉu vi venis nur pro la kiso?

— La pluo estas jena.

Kaj ŝi, kiel antaŭe, ne rimarkante lian ŝercan tonon, rigardis per severaj grizkoloraj okuloj, turninte al li sian severtrajtan vizaĝon. Kaj ŝajnis, ke ne okazis tiu ĉi mallongaj amkareso kaj varmo, kun kiuj ŝi estis veninta al li por repreni el la pasinteco la momenton, kiun ŝi posedis. Eĉ kvazaŭ ne estus okazinta, ke ŝi ĵus leviĝis de sur sia sidloko ĉe la alia flanko de la tablo. Pestumskij klare rimarkis tiun ĉi ŝanĝon, kaj al li fariĝis malvarme kaj iom time. Li rigardadis rekte al ŝia vizaĝo kaj iom post iom rememoris ĝin.

Ĝi estis samaspekta, kaj la sep jaroj, kiuj forpasis de post kiam ili renkontis unu la alian, preskaŭ neniom prenis de la freŝeco, nek de la beleco de ŝiaj malsekbrilaj okuloj, ŝia ruĝa buŝo kaj la dikaj, admirinde ĉarmaj vangoj.

Sed la tuta esprimo de l' vizaĝo estis alia ol tiam, kvankam io nedivenebla estis same en ŝia nuna vizaĝo severtrajta kaj decidema, kiel en la tiama moltrajta kaj promesanta. Kio estas? Kaj kial ŝi venis hodiaŭ? Kaj ia antaŭsento de l' rememoro ektremis en Pestumskij, kiam la gastino, pene interrompante la silenton, rediris:

вернуться

1

 disipi = per malorda, sendisciplina vivado malŝparege (efis) trokonsumi la vivrimedojn