Выбрать главу

Hermano, haltante en la pordo. – Lia lasta ĝemo estis Amalio. (Foriras.)

Amalio. – Lia lasta ĝemo estis Amalio! Ne! vi ne estas trompanto! Sekve ĝi estas vero, vero, – li mortis, li mortis! (Vagas ŝanceliĝante kaj falas.) mortis! Karolo mortis!

Francisko. – Kion mi vidas! Kio estas tie sur la glavo? skribite per sango – «Amalio»!

Amalio. – De li?

Francisko. – Ĉu mi bone vidas aŭ mi sonĝas? Jen per sanga skribo: «Francisko, ne forlasu mian Amalion». Vidu do, vidu do! Kaj sur la alia flanko: «Amalio! vian ĵuron nuligis la ĉiopova morto». Ĉu vi nun vidas, ĉu vi vidas? li skribis ĉi tion per rigidiĝanta mano, li skribis ĉi tion per la varma sango de sia koro, li skribis ĝin sur la solena rando de la eterneco! Lia spirito prokrastis sian forflugon, por interligi ankoraŭ Franciskon kaj Amalion.

Amalio. – Sankta Dio! Ĝi estas lia mano! Li neniam min amis! (Foriras rapide.)

Francisko, piedobatante la plankon. – Al la diablo! mia tuta arto rompiĝas sur tiu ĉi obstina kapo!

Maljuna Moor. – Ho ve! ho ve! Ne forlasu min, mia filino! Francisko, Francisko, redonu al mi mian filon!

Francisko. – Kiu donis al li la malbenon? Kiu pelis sian filon al batalo, morto kaj malespero? Ho, li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo. Malbeno al liaj mortigintoj! Malbeno, malbeno al vi mem!

Maljuna Moor, batas per la pugno sian bruston kaj frunton. – Li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo! Malbeno, malbeno, pereo, malbeno al mi mem! Mi estas patro, kiu mortigis sian grandan filon. Min li amis ĝis la morto! Por venĝi pro mi, li kuris al batalo kaj morto! Ho, mi, monstro! monstro! (Furiozas kontraŭ si mem.)

Francisko. – Li estas for, kion nun helpas tro malfruaj plendoj? (Sarkasme ridas.) Estas pli facile mortigi, ol revivigi. Vi neniam revenigos lin el lia tombo.

Maljuna Moor. – Neniam, neniam, neniam mi revenigos lin el tombo! For, perdita por ĉiam! Kaj vi ellogis de mi la malbenon, vi, vi… Redonu al mi mian filon!

Francisko. – Ne incitu mian koleron! Mi forlasos vin en la morto!

Maljuna Moor. – Monstro! Monstro! Redonu al mi mian filon! (Saltleviĝas de la seĝo kaj volas kapti Franciskon ĉe la gorĝo, sed tiu ĉi lin reĵetegas.)

Francisko. – Senfortaj ostoj! Vi kuraĝas… Mortu! Malesperu! (Foriras.)

Maljuna Moor. – Mil malbenoj persekutu vin! Vi ŝtelis al mi mian filon el la brakoj. (Ĵetas sin malespere tien kaj reen en la seĝo.) Ho ve, ho ve! Malesperi kaj ne morti! Ili forkuras, ili forlasas min ĉe la morto, miaj bonaj anĝeloj forkuras de mi, ĉiuj sanktuloj forkuras de la malvarma griza mortiginto. Ho ve, ho ve! Ĉu neniu volas teni al mi la kapon, neniu volas liberigi la agoniantan animon? Neniom da filoj, neniom da filinoj, neniom da amikoj! Nur homoj… neniu volas?… Sola… forlasita… Ho ve, ho ve! Malesperi kaj tamen ne morti!

Amalio, kun postploraj okuloj.

Maljuna Moor. – Amalio! sendito de la ĉielo! Ĉu vi venas, por forliberigi mian animon?

Amalio, per pli kvieta tono. – Vi perdis belegan filon.

Maljuna Moor. – Vi volas diri «mortigis». Ŝarĝita per tiu ĉi atesto mi alpaŝos al la juĝa seĝo de Dio.

Amalio. – Ne, ne, malfeliĉa maljunulo! La ĉiela Patro revokis lin al si. Ni estus tro feliĉaj en tiu ĉi mondo. Supre, supre super la sunoj, ni lin revidos denove.

Maljuna Moor. – Revidi, revidi! Glavo tranĉos mian animon, kiam mi vidos lin inter la sanktuloj; meze en la ĉielo tremigos min teruroj de la infero! ĉe la rigardado de la eterneco frakasados min la rememoro, ke mi mortigis mian filon!

Amalio. – Ho, per sia rideto li forigos la doloran rememoron el via animo! Estu gaja, kara patro! mi estas tute gaja. Ĉu li ne kantis jam al la ĉielaj aŭskultantoj la nomon Amalio sur la serafa harpo, kaj la ĉielaj aŭskultantoj dolĉe ĝin ripetis? Lia lasta ĝemo estis ja Amalio! Ĉu lia unua ĉiela voko ne estos Amalio?

Maljuna Moor. – Ĉiela konsolo fluas el viaj lipoj! Li ridetos al mi, vi diras? pardonos? Vi devas resti apud mi, amatino de mia Karolo, kiam mi estos mortanta.

Amalio. – Morti estas flugi en liajn brakojn. Feliĉa vi estas! Enviinda vi estas. Kial tiuj ĉi ostoj ne estas putraj? kial tiuj ĉi haroj ne estas grizaj? Ve al mi pro miaj fortoj de juneco! Kun ĝojo mi akceptus vin, vi, sensuka maljuneco, kiu estas pli proksima al la ĉielo kaj al mia Karolo!

Francisko eniras.

Maljuna Moor. – Aliru, mia filo! Pardonu min, se mi antaŭe estis tro kruela kontraŭ vi! Mi ĉion al vi pardonas. Mi tiel forte dezirus fordoni mian animon en paco.

Francisko. – Ĉu vi jam sufiĉe ploris pri via filo? Kiom mi vidas vi havas nur unu filon.

Maljuna Moor. – Jakobo havis dek-du filojn, tamen pri sia Jozefo li ploris per sangaj larmoj.

Francisko. – Hm!

Maljuna Moor. – Iru, prenu la Biblion, mia filino, kaj legu al mi la historion pri Jakobo kaj Jozefo! Ĝi ĉiam tiel kortuŝadis min, kvankam mi tiam ne estis ankoraŭ Jakobo.

Amalio. – Kiun lokon mi legu al vi? (Prenas la Biblion kaj folias.)

Maljuna Moor. – Legu al mi pri la malĝojego de la perdinto, kiam li ne trovis Jozefon inter siaj infanoj kaj vane atendadis lin en la mezo de siaj dek-unu filoj, kaj lian plendan kanton. kiam li eksciis, ke lia Jozefo malaperis por ĉiam.

Amalio, legas. – «Tiam ili prenis la veston de Jozefo, Kaj ili buĉis kapron kaj trempis la veston en la sangon kaj sendis la makulitan veston kaj alportigis ĝin al sia patro kaj dirigis: tion ni trovis, – rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo, aŭ ne?» (Francisko subite foriras.) «Sed li ĝin rekonis kaj diris: ĝi estas la vesto de mia filo, kruela besto lin formanĝis, sovaĝa besto disŝiris Jozefon.»

Maljuna Moor, refalas sur la kusenon. – Sovaĝa besto disŝiris Jozefon!

Amalio, legas plue. – «Kaj Jakobo disŝiris siajn vestojn kaj metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn, kaj li funebris pro sia filo longan tempon, kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis lin konsoli; sed li ne lasis sin konsoli kaj diris: kun malĝojo mi malsupreniros…»

Maljuna Moor. – Ĉesu, ĉesu! Al mi fariĝas tre malbone.

Amalio, alsaltas, faliginte la libron. – Helpu, ĉielo! Kio ĝi estas?

Maljuna Moor. – Ĝi estas la morto!… Nigra… naĝas… antaŭ miaj… okuloj… mi vin petas… voku la pastron… li min komuniu. Kie estas… mia filo Francisko?

Amalio. – Li forkuris! Dio nin kompatu!

Maljuna Moor. – Forkuris… forkuris de la lito de la mortanto?… kaj ĉi tio estas ĉio, ĉio… de du infanoj plenaj de espero… Vi ilin donis… Vi ilin prenis… Via nomo estu…

Amalio, kun subita ekkrio. – Mortis! Ĉio mortis! (Foriras malespere.)

Francisko, ensaltas kun ĝojo. – Mortis, ili krias, mortis! Nun mi estas mastro. En la tuta kastelo oni kriegas, ke li mortis. Tamen eble li nur dormas? Certe, ha certe! Vere ĝi estas tia dormo, kiun neniam sekvas la voko «bonan tagon», – dormo kaj morto estas nur du dunaskitoj. Ni interŝanĝu do iom la nomojn! Brava, bonvena dormo, ni nomos vin morto! (Li alpremas al la maljunulo la okulojn.) Kiu nun venos kaj kuraĝos voki min al juĝo? aŭ diri al mi en la vizaĝon: vi estas kanajlo! For do tiun ŝarĝan maskon de kvieteco kaj virto! Nun vi vidos la nudan Franciskon, kaj teruro vin kaptos! Mia patro superŝutadis siajn postulojn per sukero, faris el sia posedaĵo familian rondeton, li sidadis kun afabla rideto antaŭ la pordo kaj salutadis ĉiujn kiel fratojn kaj infanojn. Miaj brovoj pendos super vi kiel fulmotondraj nuboj, mia sinjora nomo sin portados super tiuj ĉi montoj kiel minaca kometo, mia frunto estos via barometro! Li karesadis la nukon, kiu obstine sin levis kontraŭ li. Sed mi ne amas rideti kaj karesi. Mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnon, kaj mi uzos la senkompatan skurĝon. En mia posedaĵo mi alkondukos al tio, ke terpomoj kaj malforta biero fariĝos regalaĵo por festoj, kaj ve al tiu, kiu renkontiĝos al miaj okuloj kun plenaj kaj ruĝaj vangoj! Paleco de malriĉeco kaj de sklava timo estas mia amata koloro; en tiun ĉi livreon mi vin vestos. (Li foriras.)