Razmann. – Vi estas instruita praktikulo.
Spiegelberg. – Mia Dio! Kvazaŭ mi iam dubis pri ĉi tio! Nun, kiam vi havas vian homon sur la hoko, vi devas ankoraŭ ruze manovri, ke vi lin levu! Vidu, mia filo! tion mi faradis tiamaniere: de la momento, kiam mi ekhavis pri iu supozon, mi jam alkroĉiĝis al mia kandidato kiel lapo, trinkis kun li fratiĝon, – kompreneble, vi devas pagi por lia trinkado! certe, tio ĉi kostas sufiĉe da mono, sed ĝi ne devas vin forteni, – vi iras pluen, vi kondukas lin al kompanioj de ludo, al diboĉuloj, implikas lin en batiĝojn kaj en friponaĵojn, ĝis li pri korpo kaj animo, pri mono kaj konscienco kaj pri sia bona nomo fariĝas tute bankrota; ĉar mi devas diri al vi, vi nenion atingos, se vi ne difektos la korpon kaj animon, – kredu al mi, frato! tion ĉi mi en mia granda praktiko jam multajn fojojn vidis: se la honestulo unu fojon estas elpelita el la nesto, tiam la diablo fariĝas lia mastro, tiam la paŝo estas tiel facila, ho, tiel facila, kiel la salto de publikulino al bigotulino. – Sed aŭskultu! kia krako ĝi estis?
Razmann. – Ĝi estis tondro, – nu, daŭrigu.
Spiegelberg. – Ankoraŭ pli mallonga, pli bona vojo estas jena: vi rabas al via homo ĉion, kion li havas, ĝis ne restas al li eĉ ĉemizo sur la korpo, – tiam li mem venos al vi. Ne instruu al mi la artifikojn, frato, – demandu do la kupran vizaĝon tie: al la diablo! lin mi bele kaptis en la reton! Mi proponis al li kvardek dukatojn, li ilin ricevos, kiam li donos al mi la vaksan premsignon de la ŝlosilo de sia sinjoro. Prezentu do al vi, la malsaĝa besto tion ĉi faras, la diablo min prenu, – li alportas al mi la ŝlosilojn kaj volas nun ricevi la monon… Monsieur, mi nun diras al li, ĉu vi scias, ke mi nun portos la ŝlosilojn rekte al la kvartalestro kaj mi luos por vi loĝejon sur la pendingo? Per ĉiuj diabloj! vi devus vidi, kiel la homo tiam larĝe malfermis la okulojn kaj komencis baraktadi kiel malseka hundo… «Pro la ĉielo, havu kompaton! mi… mi…» Kion do vi? Ĉu vi volas tuj forĵeti ĉiun sinĝenadon kaj iri kun mi al la diablo? – «Ho, tre volonte, kun ĝojo». – Ha ha ha! bona mizerulo, per lardo oni kaptas musojn! ridu do pri li, Razmann! ha ha ha!
Razmann. – Jes, jes, mi devas konfesi. Mi skribos al mi ĉi tiun lecionon per oraj literoj sur la tabulon de mia cerbo. La satano sendube konas siajn homojn, se li prenis vin kiel makleriston.
Spiegelberg. – Ne vere, frato? Kaj mi pensas, ke kiam mi liveros al li dek pecojn, li min lasos libere iri, – ĉiu eldonisto donas ja al sia kolektanto la dekan ekzempleron senpage, kiel do la diablo agus pli avare? Razmann! mi sentas pulvon…
Razmann. – Per la diablo! mi ankaŭ ĝin sentas jam de longe. Atentu, en la proksimaĵo oni certe pafis! – Jes, jes, kiel mi diras al vi, Maŭrico, al nia hetmano vi estos bonvena kun viaj rekrutoj, li ankaŭ allogis jam bravajn homojn.
Spiegelberg. – Sed la miaj! la miaj… Pa!
Razmann. – Nu jes, ili certe havas belajn fingretojn, sed mi diras al vi, la renomo de nia hetmano ankaŭ jam fortentis honestajn homojn.
Spiegelberg. – Mi dubas.
Razmann. – Sen ŝerco! kaj ili ne hontas servi sub li. Li ne mortigas pro la rabado, kiel ni, – la mono lin ne interesas, kiam li povas havi sufiĉe da ĝi, kaj eĉ sian trionon, kiu leĝe apartenas al li de ĉiu akiro, li disdonacas al orfoj, aŭ li donas per ĝi al malriĉaj esperdonaj junuloj la eblon studi. Sed se li kaptas nobeleton, kiu senfeligas siajn vilaĝanojn kiel bruton, aŭ se li ricevas sub la manon ian kanajlon kun oraj galonoj, kiu falsas la leĝojn kaj kovras per arĝento la okulon de la justeco, aŭ ian alian sinjoron de tia speco, – nu, tiam li estas en sia elemento, kaj li mastrumas diable, kvazaŭ ĉiu fibro en li estus furio.
Spiegelberg. – Hm! hm!
Razmann. – Antaŭ ne longe ni eksciis en la gastejo, ke baldaŭ devas ĉi tie pasi riĉa grafo el Regensburgo, kiu gajnis proceson pri miliono per la ruzaĵoj de sia advokato; li sidis tiam ĉe la tablo kaj ludis. Kiomope ni estas? li min demandis, subite leviĝante; mi vidis, kiel li enpremis la malsupran lipon inter la dentojn, kion li faras nur tiam, kiam li estas en plej furioza humoro. Ne pli ol kvin, mi diris. Ĝi sufiĉas, li diris; li ĵetis al la mastrino la monon sur la tablon, lasis la vinon, kiun li estis mendinta, netuŝita, kaj ni ekpreparis nin por la vojo. La tutan tempon li ne parolis eĉ unu vorton, li kuradis flanken tute sola, nur de tempo al tempo li demandis nin, ĉu ni ankoraŭ nenion rimarkis, kaj li ordonadis al ni meti la orelon al la tero. Fine la grafo alveturas, la kaleŝo peze ŝarĝita, la advokato sidis kune kun li interne, antaŭe unu rajdanto, ĉe la flankoj du servistoj rajde, – tiam vi devus vidi nian homon, kiel li, kun du pistoloj en la mano, antaŭ ni alsaltis al la kaleŝo kaj kun tondra voĉo ekkriis: halt’! La veturigisto, kiu ne volis halti, devis danci malsupren de sia loko; la grafo pafis el la kaleŝo en la aeron, la rajdantoj forkuris… «Vian monon, kanajlo», li ekkriis tondre, – tiu kuŝis kiel bovo sub la hakilo. «Kaj ĉu vi estas la fripono, kiu faras el la justeco aĉeteblan publikulinon?» La advokato tremis tiel, ke la dentoj al li frapadis, – la ponardo staris en lia ventro, kiel paliso en vinberejo… «Mi faris la miaĵon!» li ekkriis kaj fiere sin deturnis de ni; «la rabado estas via afero». Kaj kun tiuj ĉi vortoj li malaperis en la arbaron.
Spiegelberg. – Hm, hm! Frato, tio, kion mi antaŭe rakontis al vi, devas resti inter ni, li ne devas tion ĉi scii. Vi komprenas?
Razmann. – Bone, bone, mi komprenas.
Spiegelberg. – Vi ja lin konas! Li havas siajn kapricojn. Vi min komprenas.
Razmann. – Mi komprenas, mi komprenas.
Schwarz, rapide enkuras.
Razmann. – Kiu estas? Kio fariĝis? Pasaĝeroj en la arbaro?
Schwarz. – Rapide, rapide! kie estas la aliaj? Al ĉiuj diabloj! Vi staras ĉi tie kaj babilas? Ĉu vi ne scias? ĉu vi tute ne scias? Kaj Roller…
Razmann. – Kio do? kio do?
Schwarz. – Roller estas pendigita, kaj ankoraŭ kvar aliaj…
Razmann. – Roller? Ha, malbeno! De kiam? De kie vi tion ĉi scias?
Schwarz. – Jam pli ol tri semajnojn li sidis, kaj ni nenion sciis; jam tri tagojn oni lin juĝis, kaj ni nenion aŭdis; sub turmentegoj oni lin ekzamenadis, kie estas la hetmano. La brava junulo nenion konfesis; hieraŭ oni faris al li la proceson, kaj hodiaŭ matene li per ekstra poŝto forveturis al la diablo.
Razmann. – Ha, la kanajloj! Ĉu la hetmano tion ĉi scias?
Schwarz. – Nur hieraŭ li tion eksciis. Li furiozas kiel apro. Vi scias, ke li ĉiam plej alte ŝatis Rolleron, – kaj al tio ankoraŭ la turmentegado… Ŝnurojn kaj ŝtuparojn oni jam alportis al la turo, sed nenio helpis; li mem en kapucena robo jam enŝteliĝis al li kaj volis interŝanĝi kun li la personojn, – Roller obstine rifuzis; nun li faris tian ĵuron, ke frosto ekkuris sub niaj haŭtoj, – li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon, kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis kaj kiu devas rosti al ili la ĝibojn brune kaj blue. Mi timas pro la urbo. Li jam de longe portas koleron kontraŭ ĝi, ĉar ĝi estas tiel abomene bigota, – kaj vi ja scias, ke se li diras «mi volas tion ĉi fari», ĝi estas tio sama, kiel se iu el ni tion ĉi jam faris.