Razmann. – Ĝi estas vero! mi konas la hetmanon. Se li estus doninta al la diablo sian vorton, ke li iros en la inferon, li neniam preĝus, eĉ se li per duono da Patro-nia povus liberiĝi! Sed ho, la malfeliĉa Roller! la malfeliĉa Roller!
Spiegelberg. – Memento mori! Sed tio ĉi min ne tuŝas. (Li trilas kanteton.)
Razmann, kun eksalto. – Aŭdu! Pafo! (Pafado kaj bruo.)
Spiegelberg. – Ankoraŭ unu!
Razmann. – Denove unu! la hetmano!
Malantaŭ la scenejo oni kantas.
Schweizer, Roller, malantaŭ la scenejo. – He vi, ho! He vi, ho!
Razmann. – Roller! Roller! Dek diabloj min prenu!
Schweizer, Roller, malantaŭ la scenejo. – Razmann! Schwarz! Spiegelberg! Razmann!
Razmann. – Roller! Schweizer! Fulmo kaj tondro kaj ĉiuj diabloj de la infero! (Ili kuras al li renkonte.)
Rabisto Moor, sur ĉevalo. Schweizer. Roller. Grimm. Schufterle. Aro da rabistoj, kovritaj de koto kaj polvo aperas.
Rabisto Moor, desaltante de la ĉevalo. – Libereco! libereco! Vi estas ekster danĝero, Roller! Forkonduku mian ĉevalon, Schweizer, kaj lavu ĝin per vino. (Ĵetas sin sur la teron.) Ĝi estis varmega afero!
Razmann, al Roller. – Nu, pro la kamentubo de Pluto! Ĉu vi reviviĝis de sub la rado?
Schwarz. – Ĉu vi estas lia spirito? aŭ ĉu mi estas frenezulo? Ĉu vi efektive estas Roller?
Roller, malfacile spirante. – Ĝi estas mi. Per propra korpo. Tuta. De kie, laŭ via opinio, mi venas?
Schwarz. – Kiu ĝin povas scii? Vi estis jam kondamnita.
Roller. – Tiel ĝi efektive estis, kaj eĉ pli. Mi venas rekte de la pendingo. Lasu min nur antaŭe reakiri mian spiron. Schweizer al vi rakontos. Donu al mi glason da brando! Kaj vi estas denove ĉi tie, Maŭrico? Mi pensis, ke mi revidos vin ie en alia loko. Donu do al mi glason da brando, miaj ostoj disfalas… Ho, mia hetmano! kie estas mia hetmano?
Schwarz. – Tuj, tuj! Diru do, babilu do kiel vi de tie forvenis? kiamaniere ni denove vin havas? Mia kapo turniĝas. Vi diras, ke de la pendingo?
Roller, rapide eltrinkas botelon da brando. – Ha, ĝi estas bongusta, ĝi varmigas! Rekte de la pendingo, mi al vi diras. Vi staras ĉi tie kun malfermitaj buŝegoj kaj ne povas tion eĉ sonĝi, – mi estis nur tri paŝojn de la fatala ŝtuparo, per kiu mi devis supreniri al la brusto de Abrahamo, – tiel proksime, tiel proksime, – mi estis jam kun mia haŭto kaj haroj forvendita al la anatomio! vi povus havi mian vivon por preneto da flartabako. Al la hetmano mi devas danki por la aero, libereco kaj vivo.
Schweizer. – Ĝi estis ŝerco, kiun valoras aŭskulti. Unu tagon antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita, kaj ke se la ĉielo ne enmiksos sin en ĝusta tempo, li morgaŭ en la tago – tio estas hodiaŭ – devos iri la vojon de ĉiu karno. «Leviĝu!» diris la hetmano, «kio pli valoras ol amiko? Ni lin savos, aŭ se ni lin ne savos, tiam ni almenaŭ ekbruligos por li funebran torĉon, kiun ankoraŭ neniu reĝo havis kaj kiu rostos al ili la ĝibojn brune kaj blue». Ni sendis al li ekspreson, kiu alportis al li skribeton, ĵetinte ĝin al li en la supon.
Roller. – Mi neniel esperis sukceson.
Schweizer. – Ni elatendis la tempon, kiam la vojoj fariĝis liberaj. La tuta urbo eliris, por vidi la spektaklon, rajdantoj kaj piedirantoj kaj kaleŝoj miksite, la bruo kaj la pretiĝado por la estonta ekzekuto resonadis malproksime. «Nun», diris la hetmano, «ekbruligu, ekbruligu!» La bravuloj ekflugis kiel sagoj, ekbruligis la urbon samtempe en tridek tri finoj, ĵetis brulantajn meĉaĵojn en la ĉirkaŭaĵon de la pulvejo, en preĝejojn kaj garbejojn… Per la infero! ne pasis eĉ kvarono da horo, la nordorienta vento, kiu ankaŭ kredeble havis kalkulojn kun la urbo, bonege aliĝis al ni kaj pelis la flamojn supren ĝis la plej altaj pintoj. Kaj ni dume kuras sur la stratoj supren kaj malsupren, kiel furioj, brulo! brulo, tra la tuta urbo, tumulto, kriado, bruado… la brulalarmaj sonoriloj komencas brui, la pulvoturo eksplodas, kvazaŭ la tero krevis en la mezo, la ĉielo disŝiriĝis kaj la infero falis dek mil klaftojn pli profunden.
Roller. – Kaj nun mia sekvantaro ekrigardis malantaŭen, – jen kuŝas la urbo kiel Gomoro kaj Sodomo, la tuta horizonto konsistis el fajro, sulfuro kaj fumo, kvardek montoj en la ĉirkaŭaĵo rebruas pri la infera ŝerco, panika teruro ĵetas ĉiujn sur la teron, – nun mi ekuzas la momenton, kaj fr! rapide kiel la vento, mi estis malligita, – miaj akompanantoj, ŝtonigitaj kiel la edzino de Loth, rigardas malantaŭen, – mi kuras for! mi traŝiras la amasojn! mi malaperis! Sesdek paŝojn pli malproksime mi deĵetas miajn vestojn, mi ĵetas min en la riveron, mi naĝas sub la akvo tiel longe, ĝis mi pensas, ke ili min jam ne vidos. Mia hetmano staris jam prete kun ĉevaloj kaj vestoj, – tiamaniere mi saviĝis. Moor, Moor! Ke vi ankaŭ baldaŭ enfalu en kaptilon, ke mi povu al vi pagi en la sama maniero!
Razmann. – Sovaĝbesta deziro, por kiu oni devus vin pendigi, – tamen ĝi estis petolo, de kiu oni povus krevi.
Roller. – Ĝi estis efektive helpo en la ekstrema bezono; vi ne povas tion ĉi sufiĉe taksi. Vi devus kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo marŝi per vivanta korpo al la tombo, kiel mi, kaj vidi la fatalan preparadon kaj la ekzekutajn ceremoniojn, kaj senti, kiel kun ĉiu paŝo, kiun la timotremanta piedo faras antaŭen, venas pli proksime, terure pli proksime la malbenita maŝino, en kiun mi devis enloĝiĝi kaj kiu brilis en la terura matena suno, – vi devis vidi la garde observantajn helpantojn de la ekzekutisto, aŭdi la teruran muzikon, – ĝi bruas ankoraŭ en miaj oreloj, la kriojn de la malsataj korvoj, kiuj en granda nombro alkroĉiĝis al la korpo de mia duone forputrinta antaŭulo, kaj ĉio alia, kaj super ĉio ankoraŭ la antaŭsento de la eterneco, kiu min atendis! Frato, frato! kaj subite la signalo de la libereco! Ĝi estis krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego… Aŭskultu, kanajloj! mi diras al vi, kiam oni el ardanta forno saltas en glacian akvon, oni ne povas senti la kontraston tiel forte, kiel mi, kiam mi estis sur la alia bordo.
Spiegelberg, ridas. – Malfeliĉa hometo! Nun ĉio estas ja forgesita. (Trinkas al li.) Pro la feliĉa renaskiĝo!
Roller, forĵetas sian glason. – Ne, per ĉiuj trezoroj de Mamono! mi ne volus tion ĉi sperti la duan fojon. La morto estas io pli ol salto de arlekeno, kaj promorta teruro estas pli malbona ol la morto.
Spiegelberg. – Kaj la saltanta pulvoturo, – vi komprenas nun, Razmann? jen tial la aero en la ĉirkaŭspaco de tutaj horoj tiel malbonodoris per sulfuro, kvazaŭ la tuta vestaro de Moloĥo estus aerumata sub la ĉielo. Ĝi estis majstraĵo, mia hetmano! mi envias vin pro ĝi.
Schweizer. – Se la urbo volis fari al si plezuron de tio, ke ĝi vidos, kiel oni senvivigos mian kamaradon kiel lacepelitan porkon, – kio do al la diablo! ĉu ni devas fari al ni riproĉojn de la konscienco, se pro nia kamarado ni forbruligas la urbon? Kaj krom tio niaj homoj devis ja ankaŭ iom rabi. Diru do, kion vi forkaperis?