Unu el la bando. – Dum la tumulto kaj konfuzo mi enŝteliĝis en la preĝejon de la sankta Stefano kaj mi deŝiris la pasamentojn de la altara tuko; la bona Dio, mi diris al mi, estas riĉa homo, kaj li povas ja fari orajn fadenojn el groŝa ŝnuro.
Schweizer. – Vi bone agis, – por kio efektive la preĝejo bezonas tiun ĉifonaĵon? Ili alportas ĝin al la Kreinto, kiu ridas pri ilia ĉifonaro, kaj liaj kreitaĵoj devas morti de malsato! Kaj vi, Spangeler, kie vi etendis vian reton?
Dua. – Mi kaj Bügel ni prirabis magazenon kaj ni alportas materialon por kvindek el ni.
Tria. – Du orajn poŝhorloĝojn mi forkaptis kaj al tio ankoraŭ dekduon da arĝentaj kuleroj.
Schweizer. – Bone, bone. Kaj ni aranĝis al ili tian historion, ke ili du semajnojn devos estingadi. Se ili volos venki la fajron, ili devos ruinigi la urbon per akvo. Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?
Schufterle. – Oni diras, ke okdek-tri. La turo sola dispremis sesdekon da ili.
Rabisto Moor, tre serioza. – Roller, vi estas kare pagita.
Schufterle. – Pa, pa! sed kion tio ĉi signifas? Jes, se tio ĉi estus viroj, – sed tie estis vindinfanoj, kiuj origas siajn litotukojn, enlaĉigitaj patrinetoj, kiuj forpeladis de ili la kulojn, sekiĝintaj fornosidistoj, kiuj jam ne povis trovi la pordon, pacientoj, kiuj plore vokadis sian doktoron, kiu per sia gravamiena trotado sekvis la komunan kuradon. Ĉio, kio havis facilajn krurojn, elkuris al la komedio, kaj nur la surfundaĵo de la urba loĝantaro restis, por gardi la domojn.
Moor. – Ho, la malfeliĉaj vermoj! Malsanuloj, vi diras, maljunuloj kaj infanoj?
Schufterle. – Jes, al la diablo! Kaj krom tio akuŝulinoj kaj profunde gravedaj virinoj, kiuj timis aborti sub la nekovrita pendingo; junaj virinoj, kiuj timis rigardinfektiĝi de la ekzekutaj objektoj kaj presi al sia infano en la utero la pendingon sur la ĝibon; malriĉaj poetoj, kiuj ne havis ŝuojn por surpiedigi, ĉar sian solan paron ili fordonis por ripari, – kaj ankoraŭ diversaj similaj subjektoj; ne valoras la penon paroli pri ĉi tio. Kiam mi preteriris antaŭ unu el tiaj barakoj, mi ekaŭdis interne laŭtan kriadon, mi enrigardas, kaj ĉe la lumo kion mi vidas? ĝi estis infano, ankoraŭ freŝa kaj sana, ĝi kuŝis sur la tero sub la tablo, kaj la tablo ĝuste jam volis komenci bruli. «Malfeliĉa besteto», mi diris, «vi ja tie frostiĝas», kaj mi ĵetis ĝin en la fajron.
Moor. – Efektive, Schufterle? Kaj tiu fajro brulu en via brusto eterne! For, ho monstro! Neniam montriĝu en mia bando! Vi murmuras? Vi pripensas? Kiu pripensas, kiam mi ordonas? Li kuru for, mi diras! Ekzistas ankoraŭ multaj inter vi, kiuj estas maturaj por mia kolerego. Mi konas vin, Spiegelberg! Sed baldaŭ mi paŝos en vian mezon kaj mi faros teruran pririgardon.
(La rabistoj tremante foriras.)
Moor, sola marŝas ekscitite tien kaj reen. – Ne aŭskultu ilin, venĝanto en la ĉielo! Kion mi povas fari kontraŭ tio? Ĉu vi estas kulpa, se via pesto, via kartempo, via superakvado englutas la justulon kune kun la malvirtulo? Kiu povas ordoni al la flamo, ke ĝi ne furiozu ankaŭ sur la benita semitaĵo, kiam ĝi devas detrui la nestojn de la krabroj? Ho, la abomena mortigo de infanoj! mortigo de virinoj! mortigo de malsanuloj! Kiel min premas tiu ĉi faro! Ĝi venenis miajn plej belajn agojn! Jen ruĝa de honto kaj mokita staras antaŭ la okulo de la ĉielo tiu knabo, kiu arogis ludi kun la bastonego de Jupitero kaj kiu venkis pigmeojn, dum li devis frakasi titanojn! For, for! vi ne estas tiu viro, kiu povus regi la venĝan glavon de la supraj tribunaloj, vi falis ĉe la unua moviĝo! Nun mi forĵetas mian malhumilan planon, mi foriras, por enrampi en ian fendon de la tero, kie la lumo de la tago sin kaŝos antaŭ mia malhonoro. (Li volas forkuri.)
Rabistoj, alkuras. – Gardu vin, hetmano! Diabloj ekpetolis! Tutaj amasoj da bohemaj rajdistoj saltas ĉirkaŭe en la arbaro, – infera denuncisto kredeble elbabilis al ili pri ni.
Novaj rabistoj. – Hetmano, hetmano! Ili eltrovis niajn postesignojn. Ĉirkaŭe kelkaj miloj da ili aranĝas kordonon ĉirkaŭ la meza arbaro.
Novaj rabistoj. – Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radŝiritaj, kvaronigitaj! Multaj miloj da husaroj, dragonoj kaj ĉasistoj saltas ĉirkaŭ la altaĵo kaj gardas ĉiujn elirojn.
Moor foriras.
Schweizer. Grimm. Roller. Schwarz. Schufterle. Spiegelberg. Razmann. Grupo da rabistoj.
Schweizer. – Ni do elskuis ilin el la kusenoj? Ĝoju do, Roller! Tion ĉi mi jam longe deziris, iom interbati min kun tiaj kazernaj kavaliroj. Kie estas la hetmano? Ĉu la tuta bando estas kune? Ni ja havas sufiĉe da pulvo?
Razmann. – Da pulvo ni havas kiom vi volas. Sed ni ĉiuj estas en la nombro de okdek, sekve en ĉiu okazo apenaŭ unu kontraŭ dudek da ili.
Schweizer. – Des pli bone! kaj se eĉ estus kvindek da ili kontraŭ mia granda ungo… Se ili tiel longe atendis, ĝis ni ekbruligis al ili la pajlon sub la sidvangoj, – fratoj, fratoj, tiam ne estas granda danĝero. Ili riskas sian vivon por dek krejceroj, sed ĉu ni ne batalas pro kapo kaj libereco? Ni falos sur ilin kiel superakvego kaj ni ekbatos kontraŭ iliaj kapoj kiel kiel fulmotondro. Kie do al la diablo estas la hetmano?
Spiegelberg. – Li forlasas nin en tiu ĉi mizerego. Ĉu ni ne povas jam plu forsavi nin?
Schweizer. – Forsavi nin?
Spiegelberg. – Ho, kial mi ne restis en Jeruzalemo!
Schweizer. – Mi volus do, ke vi sufokiĝu en kloako, vi ekskrementa animo! Ĉe nudaj monaĥinoj vi estas granda kuraĝulo, sed kiam vi vidas du pugnojn, vi fariĝas timemulo! Montru vin nun, aŭ oni devos enkudri vin en porkan felon kaj mortpeli vin per hundoj.
Razmann. – La hetmano, la hetmano!
Moor, malrapide enirante, al si mem. – Mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj. (Laŭte.) Knaboj! Nun venis la momento! Ni estas perditaj, aŭ ni devas batali kiel pafvunditaj aproj.
Schweizer. – Ha! Mi malfermos al ili per mia tranĉilo la ventron tiel, ke la internaĵoj elsaltos al ili en sia tuta longeco! Konduku nin, hetmano! ni sekvos al vi en la faŭkon de la morto.
Moor. – Ŝargu ĉiujn pafilojn! Ne mankas ja al ni pulvo?
Schweizer, kun eksalto. – Ni havas sufiĉe da pulvo, por eksplodigi la teron ĝis la ĉielo!
Razmann. – Ĉiu ŝargis kvin parojn da pistoloj kaj krom tio ĉiu ŝargis po tri karabenoj.
Moor. – Bone, bone! Kaj nun parto devas suprenrampi sur la arbojn aŭ kaŝi sin en la densejo kaj ekpafi kontraŭ ilin el la embusko.
Schweizer. – Tio estas por vi, Spiegelberg!
Moor. – Ni ĉiuj aliaj ĵetos nin kiel furioj kontraŭ iliajn flankojn.
Schweizer. – Inter tiuj estos mi, mi!
Moor. – Samtempe ĉiu devas fajfi, kuradi en la arbaro, por ke nia nombro fariĝu pli terura; ankaŭ ĉiuj hundoj devas esti deĉenigitaj kaj pelitaj en ilian mezon, ke ili disiĝu, distriĝu kaj kuru sub vian pafon. Ni tri, Roller, Schweizer kaj mi, ni batalos en la kunpuŝiĝo.
Schweizer. – Majstre, majstre! Ni ĉirkaŭtondros ilin tiamaniere, ke ili ne scios, de kie ili ricevas la vangofrapojn. Mi iam povis forpafi ĉerizon de la buŝo. Ili nur alkuru!