(Schufterle pinĉas Schweizeron, tiu ĉi retiras la hetmanon flanken kaj mallaŭte parolas kun li.)
Moor. – Silentu!
Schweizer. – Mi vin petas…
Moor. – For! Li danku sian malhonoron, ĝi lin savis. Li ne devas morti tiam, kiam mi kaj mia Schweizer mortas kaj mia Roller. Li deprenu siajn vestojn, tiam mi diros, ke li estas vojaĝanto kaj mi lin priŝtelis. Estu trankvila, Schweizer, mi ĵuras, li tamen ankoraŭ estos pendigita.
Patro-monaĥo, eniras.
Patro-monaĥo, konfuzite, al si mem. – Ĉu tio ĉi estas la nesto de la drakoj? (Laŭte.) Se vi permesos, sinjoroj! Mi estas servanto de la eklezio, kaj ekstere staras dek-sep centoj, kiuj gardas ĉiun haron sur miaj tempioj.
Schweizer. – Brave! brave! ĝi estis bone dirita, por teni al si varme la stomakon.
Moor. – Silentu, kamarado! Diru mallonge, sinjoro patro! kion vi tie ĉi bezonas?
Patro-monaĥo. – Min sendas la alta estraro, kiu disponas pri vivo kaj morto… vi ŝtelistoj, vi brulfaristoj, vi friponoj, venenaj viperidoj, kiuj ŝteliras en la mallumo kaj pikas en kaŝiteco, elĵetaĵo de la homaro, infera kovitaĵo, bonega manĝo por korvoj kaj abomenaj insektoj, kolonio por pendingo kaj rado…
Schweizer. – Hundo! ĉesu insulti, – aŭ… (Li alpremas al li la pafilkapon al la vizaĝo.)
Moor. – Fi do, Schweizer! vi ja malordigas al li la verkon! li tiel brave ellernis parkere sian predikon. Nu, pluen, sinjoro! – «por pendingo kaj rado?»
Patro-monaĥo. – Kaj vi, bela hetmano! Duko de la poŝaj ŝtelistoj! reĝo de la friponoj! grandmogolo de ĉiuj kanajloj sub la suno! tute simila al tiu unua abomena konspirestro, kiu mil legionojn da senkulpaj anĝeloj entiris en ribelan fajron kaj trenis kun si malsupren en la profundan ŝlimejon de la pereo de la animo, – la kriegado de forlasitaj patrinoj bruas post viaj piedoj, sangon vi drinkas kiel akvon, homaj vivoj ne havas sur via mortigista ponardo eĉ la pezon de aera veziko…
Moor. – Tute vere, tute vere! Nu, pluen!
Patro-monaĥo. – Kio? Tute vere, tute vere? ĉu tio ĉi ankaŭ estas respondo?
Moor. – Kiel, sinjoro? Al tio vi tute ne estis preparita? Pluen, nur pluen! Kion vi volis diri plu?
Patro-monaĥo, en fervoro. – Terura homo! For de mi! ĉu ne sidas la sango de la mortigita imperia grafo sur viaj malbenitaj fingroj? ĉu vi ne trarompis per ŝtelistaj manoj la sanktejon de Dio kaj per kanajla kapto ne forportis la sanktigitajn vazojn de la komunio? Kiel? ĉu vi ne ĵetis la fajron en nian pian urbon? ĉu vi ne faligis la pulvoturon sur la kapojn de bonaj kristanoj? (Kun kunbatitaj manoj.) Teruraj, teruraj krimoj, kiuj malbonodoras ĝis la ĉielo, armas la lastan juĝon, ke ĝi rapide venu! matura por la repago, pretigita por la lasta trumpetado!
Moor. – Majstra prediko ĝis nun! sed al la afero! Kion la alte estimata magistrato anoncigas al mi per vi?
Patro-monaĥo. – Kion vi tute ne meritas ricevi. Rigardu ĉirkaŭen, vi brulfaristo! ĉie, kien vi nur povas rigardi, vi estas ĉirkaŭfermita de niaj rajdantoj, – tie ĉi estas nenia loko por forkuri. Tiel certe, kiel ĉerizoj kreskas sur ĉi tiuj kverkoj kaj ĉi tiuj abioj portas persikojn, tiel certe vi povos vivaj forkuri de tiuj ĉi kverkoj kaj abioj.
Moor. – Ĉu vi aŭdas, Schweizer? Sed nur pluen!
Patro-monaĥo. – Aŭdu do, kiel bonkore, kiel pardoneme la juĝo agas kun vi, malvirtulo: se vi nun tuj rampos al la kruco kaj petegos pri kompato kaj indulgo, vidu, tiam la severeco fariĝos por vi kompato, la justeco estos por vi amanta patrino, – ŝi fermos siajn okulojn por duono de viaj krimoj kaj limigos sin per tio, ke ĝi – prezentu al vi – kondamnos vin nur al morto per la rado.
Schweizer. – Vi aŭdis, hetmano? Ĉu mi iru kaj kunpremu la gorĝon al tiu ĉi dresita paŝtista hundo, ke la ruĝa suko ŝprucu ĉe li el ĉiuj ŝvitporoj?
Roller. – Hetmano! Per ĉiuj diabloj de la infero! Hetmano, kiel li premas la malsupran lipon inter la dentojn! Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsupren?
Schweizer. – Al mi, al mi! mi ĵetos min genue antaŭ vi! Al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon!
(La patro-monaĥo krias.)
Moor. – For de li! Neniu kuraĝu lin ektuŝi! (Al la monaĥo, eltirante sian glavon.) Vidu, sinjoro patro! tie ĉi staras sepdek-naŭ, kies hetmano mi estas, kaj neniu el ili scias flugi laŭ signo kaj komando, aŭ danci laŭ muziko de pafilegoj, kaj tie ekstere staras dek-sep centoj da homoj, griziĝintaj sub pafiloj, – tamen aŭdu nun! tiel diras Moor, la hetmano de la brulfaristoj: estas vero, mi mortigis la imperian grafon, mi forbruligis kaj prirabis la dominikan preĝejon, mi ĵetis fajron en vian bigotan urbon, kaj mi renversis la pulvoturon super la kapojn de bonaj kristanoj, – sed tio ĉi ne estas ankoraŭ ĉio. Mi faris ankoraŭ pli. (Li etendas sian dekstran manon.) Ĉu vi rimarkas la kvar grandvalorajn ringojn, kiujn mi portas sur ĉiuj fingroj? Iru kaj raportu punkton post punkto al la sinjoroj de la juĝo pri morto kaj vivo ĉion, kion vi nun aŭdos kaj vidos. Tiun ĉi rubenon mi detiris de la fingro de unu ministro kiun mi dum ĉasado mortigis antaŭ la piedoj de lia princo. El la popolamasa polvo li per flatado sin levis ĝis la stato de la plej granda favorato de la princo, la falo de lia najbaro estis la benketo, per kiu li atingis sian altecon, larmoj de orfoj levis lin supren. Tiun ĉi diamanton mi detiris de unu financa konsilanto, kiu vendadis honorajn lokojn kaj oficojn al tiuj, kiuj pagis pli da mono, kaj la ĉagrenitan patrioton li forpuŝis de sia pordo. Tiun ĉi agaton mi portas pro la honoro de unu viaspeca pastro, kiun mi sufokis per mia propra mano, kiam li sur publika predikseĝo ploris, ke la inkvizicio perdis sian forton… Mi povus rakonti al vi ankoraŭ pli multe pri miaj ringoj, se mi ne bedaŭrus jam la kelkajn vortojn kiujn mi malŝparis kun vi.
Patro-monaĥo. – Ho Faraono, Faraono!
Moor. – Ĉu vi ĝin aŭdas? Ĉu vi rimarkis la ĝemon? Ĉu li ne staras ĉi tie, kvazaŭ li volus elpreĝi fajron el la ĉielo sur la bandon de Koraĥo? li juĝas per unu eklevo de la ŝultroj, kondamnas per unu kristana «ha»! Kiel la homo povas esti tiel blinda? Li, kiu havas la cent okulojn de Arguso, por elserĉi makulojn sur sia frato, kiel li povas esti tiel blinda rilate sin mem? El siaj nuboj ili tondras pri bonkoreco kaj toleremeco, kaj ili alportas al la Dio de amo homajn oferojn, kiel al fajrobraka Moloĥo, – ili predikas pri amo al la proksimulo kaj malbenante forpelas la okdekjaran blindulon de siaj pordoj! ili furiozas kontraŭ monavideco, kaj dume pro oraj ornamoj ili senpopoligis Peruon kaj enjungis la idolanojn kiel bruton antaŭ siaj veturiloj. Ili rompas al si la kapojn, kiamaniere la naturo povis krei Iskarioton, kaj dume ne la plej malbona el ili perfidus la triunuan Dion pro dek arĝentaj moneroj. Ho, vi fariseoj, falsistoj de la vero, vi simioj de la Dieco! Vi ne timas genufleksi antaŭ kruco kaj altaroj, vi vundas viajn dorsojn per rimenoj kaj turmentas vian karnon per fastado; vi pensas, ke per tiuj ĉi mizeraj ĵonglaĵoj vi nebulos la okulojn al tiu, kiun vi, malsaĝuloj, ja nomas la Ĉionscianta, tiel same, kiel oni plej akre mokas la eminentulojn, se oni flatas al ili, ke ili malamas la flatistojn. Vi fanfaronas pri honesteco kaj modela konduto, sed la Dio, kiu travidas viajn korojn, ekfuriozus kontraŭ la Kreinto, se li ne estus ĝuste tiu, kiu kreis la monstron en la Nilo. – Forigu lin de miaj okuloj!