Patro-monaĥo. – Kaj malvirtulo povas ankoraŭ esti tiel fiera!
Moor. – Ankoraŭ ne sufiĉe, – nun mi volas paroli fiere! Iru kaj diru al la multe estimata juĝistaro, kiu decidas pri vivo kaj morto, ke mi ne estas ŝtelisto, kiu konspiras kun dormo kaj noktomezo kaj fanfaronas grandecon kaj potencon sur la ŝnura ŝtupetaro! Kion mi faris, tion mi sendube iam legos en la ŝuldolibro de la ĉielo; sed kun ĝiaj mizeraj administrantoj mi volas perdi plu neniun vorton. Diru al ili, ke mia profesio estas repagado, – venĝado estas mia metio. (Li turnas al li sian dorson.)
Patro-monaĥo. – Vi ne volas do indulgon kaj favoron? Bone, kun vi mi finis. (Turnas sin al la bando.) Aŭdu do vi, kion la justeco per mi sciigas al vi! Se vi nun tuj ligos kaj transdonos al ni tiun ĉi kondamnitan krimulon, tiam – vidu – viaj punindaj malbonegaj faroj estos pardonitaj al vi ĝis plena forgeso, la sankta eklezio vin, devojiĝintajn ŝafojn, kun renovigita amo akceptos al sia patrina brusto, kaj por ĉiu el vi estos malbarita la vojo al honora ofico. (Kun triumfa rideto.) Nu, nu? Kiel ĝi plaĉas al via reĝa moŝto? – Vigle do! Ligu lin kaj estu liberaj!
Moor. – Ĉu vi ĝin bone aŭdas? Ĉu vi aŭdas? Kial ĝi vin konsternis? Kial vi staras kun tia embarasa mieno? La justeco proponas al vi liberecon, kaj vi ja efektive estas jam ĝiaj kaptitoj. Ĝi donacas al vi la vivon, kaj tio ĉi ne estas fanfaronado, ĉar vi sen ia dubo estas jam juĝitaj. Ĝi promesas al vi honorojn kaj oficojn, kaj dume, se vi eĉ venkos, kia alia povas esti via sorto, krom malhonoro, malbeno kaj persekuto? Ĝi promesas al vi paciĝon kun la ĉielo, kaj vi ja estas efektive kondamnitaj. Sur neniu el vi troviĝas eĉ unu haro, kiu ne iros en la inferon. Vi ankoraŭ pripensas? vi ankoraŭ ŝanceliĝas? Ĉu estas tiel malfacile elekti inter la ĉielo kaj la infero? Helpu do, sinjoro patro!
Patro-monaĥo, al si mem. – Ĉu tiu homo freneziĝis? (Laŭte.) Ĉu vi eble suspektas, ke tio ĉi estas kaptilo, por kapti vin vivaj? Legu mem, jen estas la subskribita ĝenerala pardono. (Li donas paperon al Schweizer.) Ĉu vi povas ankoraŭ dubi?
Moor. – Vidu do, vidu do! Kion vi povas pli deziri? Propramane subskribita! Ĝi estas favoro, kiu superas ĉiujn limojn. Aŭ eble vi timas, ke ili rompos sian vorton, ĉar vi iam aŭdis, ke promeson donitan al perfiduloj oni ne plenumas? Ho, havu nenian timon! Jam la politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton, se ĝi estus donita eĉ al la satano. Ĉar alie kiu en la estonteco ion kredas al ili? Kiel ili povus iam duan fojon fari uzon el sia vorto? Mi povus ĵuri al vi, ke ili estas sinceraj. Ili scias, ke ĝi estas mi, kiu vin ribeligis kaj incitis; vin ili rigardas kiel senkulpajn. Viajn krimojn ili klarigas al si kiel erarojn de juneco, kiel mankon de pripenso. Min solan ili volas havi, mi sola meritas repagon. Ĉu ne estas tiel, sinjoro patro?
Patro-monaĥo, al si mem. – Kiel estas nomata la diablo, kiu parolas el li? (Laŭte.) Jes, certe, certe tiel estas. (Al si mem.) Li min tute frenezigas.
Moor. – Kiel? Ankoraŭ nenia respondo? Ĉu eble vi ankoraŭ esperas trabati vin per bataliloj? Rigardu do ĉirkaŭen, rigardu do ĉirkaŭen! tion ĉi vi ja ne povas esperi, ĝi estus ja nun infana memfido. Aŭ eble vi flatas al vi, ke vi falos kiel herooj, ĉar vi vidis, ke mi ĝojis pro la tumulto? Ho, ne pensu ĉi tion! Vi ne estas Moor! Vi estas simplaj ŝtelistoj! mizeraj iloj de miaj pli grandaj planoj vi estas malestimindaj, kiel la ŝnuro en la mano de la ekzekutisto. Ŝtelistoj ne povas fali, kiel falas herooj. La vivo por la ŝtelistoj estas gajno, poste ilin atendas io terura; ŝtelistoj havas la rajton tremi antaŭ la morto. Aŭdu, kiel iliaj kornoj sonas! Vidu, kiel minace brilas iliaj sabroj! Kiel? ankoraŭ sendecidaj? ĉu vi estas frenezaj? Ĝi estas nepardonebla! Mi ne volas danki al vi mian vivon, mi hontas pro via ofero!
Patro-monaĥo, ekstreme mirigita. – Mi perdas mian tutan saĝon, mi forkuras! Ĉu oni iam aŭdis ion similan?
Moor. – Aŭ eble vi timas, ke mi mem min mortpikos kaj per memmortigo mi neniigos la kontrakton, kiu rilatas nur al vivanto? Ne, sinjoroj, tio ĉi estas senbezona timo. Jen mi forĵetas mian ponardon kaj miajn pistolojn kaj tiun ĉi boteleton kun veneno, kiu povus ankoraŭ servi al mi, – mi estas nun tiel senforta, ke mi perdis eĉ la regadon super mia vivo… Kio? ankoraŭ sendecidaj? Aŭ eble vi pensas, ke mi min defendos, kiam vi volos min ligi? Vidu! jen mi ligas mian dekstran manon al tiu ĉi kverka branĉo, mi estas tute sendefenda, infano povas min renversi. Kiu estas la unua, kiu forlasas sian hetmanon en la mizero?
Roller, en sovaĝa ekscito. – Kaj se eĉ la infero naŭoble nin ĉirkaŭus! (Svingas sian glavon.) Kiu ne estas hundo, tiu savu la hetmanon!
Schweizer, disŝiras la paperon de pardono kaj ĵetas la pecojn al la monaĥo en la vizaĝon. – En niaj kugloj estas la pardono! For, kanajlo! diru al la senato, kiu vin sendis, ke inter la bando de Moor vi ne trovis eĉ unu solan perfidulon! Savu, savu la hetmanon!
Ĉiuj, bruas. – Savu, savu, savu la hetmanon!
Moor, liberigante sin, ĝoje. – Nun ni estas liberaj, kamaradoj. Mi sentas armeon en mia pugno! Morto aŭ libereco! Almenaŭ neniun ili havu viva!
Oni trumpetas al atako. Bruo kaj tumulto. La rabistoj foriras kun nudigitaj glavoj.
Akto Tria
Sceno Unua
Amalio, en la ĝardeno, ludas sur liuto.
Francisko eniras.
Francisko. – Jam denove ĉi tie, obstina revistino? Vi forŝteliĝis de la gaja festeno kaj vi difektis al la gastoj ilian ĝojon.
Amalio. – Estas domaĝo pri tiu senkulpa ĝojo! En iliaj oreloj kredeble murmuras ankoraŭ la funebra kanto, kiu akompanis vian patron al la tombo.
Francisko. – Ĉu vi volas do eterne funebri? Lasu la mortintojn dormi kaj feliĉigu la vivantojn! Mi venas…
Amalio. – Kaj kiam vi reiros?
Francisko. – Ho ve! Ne havu tian malluman fieran vizaĝon! Vi malĝojigas min, Amalio. Mi venas, por diri al vi…
Amalio. – Mi devas do aŭskulti, Francisko de Moor fariĝis ja reganta sinjoro.
Francisko. – Jes, bone, ĝi estas ĝuste tio, pri kio mi volis paroli kun. vi. Maksimiliano foriris dormi en la tombo de la patroj; mi estas sinjoro. Sed mi volus esti ĝi tute plene, Amalio. Vi scias, kio vi estis por nia domo, vi estis tenata kiel filino de Moor, eĉ la morton transvivis lia amo al vi, – tion vi ja neniam forgesos?
Amalio. – Neniam, neniam. Kiu do povus tion ĉi tiel facile fordiboĉi ĉe gaja festeno!